POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Betlehema Paclumo trapasas Pollandon

„Lumo por vi” estas la nunjara devizo de la kampanjo Bet Leĥema Paclumo, kiun la Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas ekde 1991. Dum la solenaĵo okazinta dum la 2-a semajnfino de decembro polaj skoltoj transprenis ĝin en Poprad de siaj slovakaj kolegoj kaj transportis ĝin por pliaj solenadoj kadre de la Skolta Bet Leĥeama Kunflugo en Zakopane, la pola ĉefrubo de vintraj sportoj. De tie la Bet Leĥema lumo stafete trafas nun al miloj da polaj domoj por lumigi la Sanktvesperan Vespermanĝon, kiel simbolo de paco kaj frateco. La nunjara mesaĝo „Lumo por vi” atentigas, ke ĉiu enhavas internan lumon kiun necesas dividi kun aliaj, lumigi la vivon de siaj amikoj, familianoj, loka socio. Por ke tio efektiviĝu necesas pluporti la lumon. La ideo de la Bet Leĥema Lumportado radikas en 1986 kaj ekde la sekva jaro patronecas al ĝi aŭstraj skoltoj, kiuj kunportas la lumon el la Bet Leĥema Groto, la naskiĝloko de Jesuo. Dum la ekumena solenaĵo en Vieno la lumo estas transdonata al la loĝantoj de Vieno kaj reprezentantoj de la skoltaj organizaĵoj en multaj eŭropaj landoj. Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas la kampanjon jam de pli ol 30 jaroj transdonante la lumon ankaŭ al Litovio, Ukainio, Belorusio, Germanio, Svedio kaj Rusio.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Maciek – 1′ 39″

Pola Televido firmigas kunlaboron kun Litovio kaj Ukrainio

La nova prezidanto de la pola televido, Mateusz Matyszkowicz deklaris profundigadon de la internacia kunlaboron unuavice inter Pollando, Litovio kaj Ukrainio. Komence de septembro estis prezentita nova aŭtuna programoferto de multaj kanaloj de la pola televido. I.a. la Pola Televido aliĝis al la kampanjoj ligitaj kun popularigo de la legado. La televidkanalo „Kulturo” proponas novan programciklon pri historio de objektoj rabitaj de Pallando kaj al Pollando revenigitaj. En la aŭtuna programoferto de la kanalo „Dokumento” revenis la historia ciklo pri la Pola Heredaĵo, kiu estos provo rigardi nian parton de Europo laŭ la hereda prismo de la iama Respublika Reĝolando en la kulturo kaj historio de Litovio, Latvio kaj Estonio. La kanalo dediĉita al la soci-politikaj fenomenoj de la nuntempa mondo atenton donas al la Suda Koreio, Tajvano kaj Ĉinio, al la demando kiu regas Interreton, al la problemo de opioida krizo.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Milada – 1′ 30″

 

100-jariĝo de la polkolonia organizaĵo en Germanio

Antaŭ 100 jaroj en Berlino okazis kongreso de la ĉefaj organizaĵoj de la pola komunumo en Germanio. Tiutage estis proklamita la statuto de la kreiĝinta tiam Asocio de Poloj en Germanio. Laŭ ĝia iniciato en 1933 en Berlino estis establita la Centra Banko de Polaj Kooperativoj, la t.n. Slava Banko, poloj organizis ankaŭ agrokomercajn kooperativojn, lernejojn, kulturajn asociojn, kaj artajn grupojn, ekz. korusojn kaj sportajn klubojn. La simbolo de la asocio fariĝis grafikaĵo prezentanta la fluon de Vistulo kun signita ĉe ĝi Krakovo. Aktuale inter la plej gravaj celoj de la Asocio de Poloj en Germanio estas reguligo de la institucia financado de la polaj organizaĵoj en Germanio analoge al tio, kiel Pollando financas la germanan malplimulton en Pollando, kompenso pro la posedaĵoj de la Asocio konfiskitaj en 1940 kaj revenigo de la statuso de la nacia malplimuto, je kiu poloj estis senigitaj en 1940 baze de la t.n. „Dekreto de Goering”. En la lastaj jaroj la Asocio de Poloj en Germanio reakiris unu el multaj konstruaĵoj konfiskitaj dum la milito. Temas pri „Pola Domo” en Bochum nun renovigata dank’ al rimedoj garantiitaj de la germana registaro.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Maciek – 1′ 30″

Vortaro de Pola Ortodoksa Terminologio

La Fakultato de Ortodoksa Teologio kaj la Fakultato de Filologio de la Universitato de Bjalistoko komence de septembro prezentis “Vortaron de Pola Ortodoksa Terminologio”. Ĝi enhavas proksimume 4 mil artikolojn pri la religia vivo, moralo, kredo kaj la organizo de la Ortodoksa Eklezio. Temas same pri esprimoj radikiĝintaj en la pola lingvo, kiel ankaŭ pruntaĵoj el la greka kaj slavona lingvoj. La kolekto estis riĉigita per la kristana terminologio de antaŭ skismo 1054, parte komparita kun la terminologio de la Romkatolika Eklezio. La “Vortaro de Pola Ortodoksa Terminologio” estis pretigita en la papera kaj elektronika versioj. Ĝi ankaŭ enhavas sonmaterialon, kiu inkluzivas ĉiujn polajn terminojn kaj iliajn ekvivalentojn en la greka, slavona kaj la angla. Ĝis nun la pola ortodoksa terminologio ne estis ĝisfunde ellaborita, kaj laboroj ĉirkaŭprenis nur parton de esplorendaj temoj, kiel ikonografio, ritoj, liturgio kaj hagiografio.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Maciek – 1′ 10″

Inflacio en la unia eŭrosfero

La inflacio en la eŭrosfero la unuan fojon en la historio superis 10 procentojn. Donitaĵojn pri la prezokresko en oktobro 2022 prezentis Eurostat. La konsumprezoj kreksis je 10,6 procentoj kompare al la dontaĵoj de antaŭ unu jaro. Eĉ kvar landoj de la Unio frontas inflacion, kiu superas 20 procentojn. La plej malfacila situacio estas en Estonio, kie la inflacio atingis 22,5 procentojn. En Litovio ĝi egalas al 22,1 procentoj, en Hungario – kiu estas ekster la eŭrosfero – al 21,9 procentoj, en Latvio – al 21,7 procentoj. Inflacio en Pollando, kiu estas ankaŭ ekster la eŭrosfero, en oktobro 2022 egalis al 17,9 procentoj. Kompare al septembro 2022 la prezoj de varoj kaj servoj en Pollando kreskis je 1,8 procentoj. La vivtenkostoj de statistika pola familio en la daŭro de la jaro kreskis je preskaŭ 25 procentoj.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Milada – 1′ 25″

Trajne al Litovio

Ekde la 11-a de decembro 2022 eblos veturi trajne el Pollando al Litovio. La trajno „Hańcza”, kiu ĝis nun trafikis laŭ la itinero Krakovo-Suwałki-Krakovo nun plilongigas la itineron je Krakovo-Vilno-Krakovo. „Hańcza” trafikos ĝis la stacio Mockava en Litovio. Dank’ al la reciproka kunlaboro de la pola PKP Intercity kaj la litova fervojo LTG Link ĉe tiu ĉi stacio la vojaĝantoj povos ŝanĝi la trajnon al tiu, kiu trafikas inter Vilno-Mackawa-Vilno. Por faciligi la veturadon de la pasaĝeroj al Vilno, ambaŭ trajnoj renkontiĝas ĉe la sama kajo. Tiel la itinero Krakovo-Vilno-Krakovo fariĝis realo. La pola PKP Intercity ofertas krome atrakciajn prezojn de la trajnbiletoj. La bileto por la distanco Krakovo-Vilno kostas 30 eŭrojn, ĝis Kowno (Kaunas) 25 eŭrojn. La biletoj el Varsovio al Vilno kostas 25 eŭrojn kaj al Kaunas 20 eŭrojn. Dum la tuta tempo evoluas la reto de trajntrafiko al la najbaraj landoj. La pasaĝeroj jam delonge povas ĉiutage trajnveturi al Berlino, Praho aŭ Bratislavo.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Milada – 1′ 40″

Limregionaj eventoj „Adventa Kalendaro”

Post la pandemia paŭzo la limregionoj de Słubice kaj Frankfurto ĉe Odra-rivero, en la okcidenta Pollando revenigis ciklon de decembraj eventoj kun la kultura, sporta kaj distra karaktero. Ili ĉiuj kiel „Adventa Kalendaro” enkondukos la loĝantojn en la etoson de la Kristnasko 2022 proponante komune sperti la periodon de Advento. Ekde la 1-a de decembro dum 24 tagoj diversaj institucioj en Słubice kaj en Frankfurto organizas eventojn proponante komunan prepariĝon por la Kristansko. Temas i.a. pri la Adventa Jam Session, Vetkuro de s-ta Nikolao, kunlegado de kristnaskaj fabeloj, kaj eĉ kudrado de ŝuoj por la s-ta Nikolao. En Słubice funkcios / funkcias la Kristnaska Bazaro, en Frankfurto itinero de varmigita vino ligita kun la voĉdonado por la plej bona drinkaĵo kaj karitata kamanjo. Biblioteko en Słubice invitas por kristnaskaj fabeloj, en la loka Maria-preĝejo eblos /eblas komune kanti kristanaskajn kantojn. La Adventon finos la paŝtista meso noktomeze la 24-an de decembro en la preĝejo de la s-ta Spirito. La titolo „La Adventa Kalendaro” rolas kiel parabolo. Ĝi estas elemento de la festa tradicio ligita kun la Kristnasko, kiam infanoj kalkulas la tempon ĝis Kristnako ĉiutage frandante po unu ĉokoladeton. En la Adventa Programo de Słubice kaj Frankfurto la rolon de ĉokoladetoj plenumas la pretigitaj eventoj.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Gabi – 1′ 49″

La Pola Arbo – 2022

La lodza kverko „Fabrikanto”, nomata ankaŭ „Jagosz” venkis en la interreta konkurso de la klubo Gaja por la Arbo de la Jaro 2022. Sekve ĝi reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo 2023.
La kverko „Fabrikanto” estas 180-jara, altas pli ol 22 metrojn, ĝia perimetro egalas al 458 centimetroj kaj ĝia impona branĉaro vastas je pli ol 33 metroj. Tiu ĉi unu el la plej originalaj arboj en Pollando troviĝas en la urba parko Klepacz. Ĉiuprintempe ĝi logas amasojn da vizitantoj dezirantaj admiri ĝian majestan silueton dronantan en la maro de la bluaj floroj de ĉionodoksoj kaj sciloj.
Do „Fabrikanto” el Lodzo rivalos venontjare en la eŭropa plebiscito.
Evidentiĝas tamen, ke ankaŭ aliaj polaj urboj organizas konkursojn por proklami siajn proprajn arbojn de la jaro. Tiel estis en Bydgoszcz, kiu en 2022 jam la duan fojon organizis similan konkurson. Inter 34 arboj anoncitaj por la loka konkurso venkis kaŝtanarbo kreskanta ĉe la strato de Invalidoj.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Pamela – 01’22”

Mentora progamo por bjalistokaj liceanoj

La Universitato en Bjalistoko funkciigas la mentoran programon kun la celo evoluigi scienc-esplorajn interesiĝojn de talentaj lernantoj kaj helpi al ili kunlaboron kun sciencistoj. La programon „Lernanto kiel esploristo, sciencisto kaj malkovrinto” povos partopreni 40 disĉiploj.
La mentora programo baziĝas sur indivduaj kontaktoj inter majstro kaj disĉiplo. Flanke de la universitato kun la gejunuloj laboros ĉirkaŭ 20 sciencistoj kaj ĉiu el ili per la mentora protekto povos ĉirkaŭpreni du lernantojn. La sciencistoj estas laborantoj de la jura, fizika, biologia, filologia fakultatoj de la bjalistoka universitato. De la fakultato pri edukado kaj de la Sociologia Instituto.
Post la varba proceduro daŭronta ĝis la fino de novembro komenciĝos la kerna laboro daŭronta ĝis majo. La disĉiploj povos partopreni la didaktikajn okupojn gvidatajn de la mentoro, utiligi la universitatajn infrastrukturon kaj bibliotekon. Ilia laboro povos finiĝi per eseo, scienca artikolo, konferenca prezento k.s. Ĉiuj programrezultoj estos prezentitaj en la univeristata forumo dediĉita al la realigita mentora programo.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Maciek – 01′ 24”

Beata Szydło vicestras specialan komisionon en la Eŭropa Parlamento

La pola deputitino al la Eŭropa Parlamento, Beata Szydło estis per aklamo elektita kiel vicprezidantino de la speciala komisiono de la parlamento okupiĝanta pri la eksterlanda interveno en ĉiajn demokratajn procezojn de la Unio. Ĝia prezidanto estas la franca deputito Raphael Glucksmann.
La speckomisiono daŭrigas la laboron de la samnoma komisiono, kiu ĉesis funkcii la 23-an de marto. Ĝi okupiĝas i.a. pri la verkonformigado de la multsfera ekzistanta kaj planata unia leĝaro laŭ la vidpunkto de juraj malprecizaĵoj, kiujn la triaj ŝtatoj povus utiligi por malamikaj celoj.
La komisiono sumigos siajn konkludojn en raporto akceptota antaŭ la finiĝo de ĝia unujara oficperiodo.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Milada – 01’05”