POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio

Kiel informis du UNO-institucioj jam pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio, kie daŭras la civila milito. Infanoj konsistigas la duonon de ĉiuj siriaj rifuĝintoj. Aliaj du milionoj de la nep­lekreskaj civitanoj de Sirio estis transloĝig­itaj kaj ofte fariĝas celo de atakoj kaj varbado al militistaj trupoj, kio mal­kongruas kun la internacia humaneca leĝaro. Lastlunde inspektoroj de UNO rigardis en Damasko lokon de onidira atako kun la uzo de la kemia armilaro, sekve de kiu pereis ĉ. 1300 personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. La estro de la organizaĵo Kuracistoj sen Limoj deklaris preskaŭ 100-procentan certecon pri la uzo de neŭrotoksa substancon. Ne estas klare, kiu el la flankoj ĝin uzis. En Mudamija UNO-ekspertoj ekzamenis la viktimojn de la atako kaj prenis ekzamen­provaĵojn el la korpoj de la mortviktimoj. La sciigoj pri ebla uzo de la kemia armilaro en Sirio revigligis debaton pri eventula milista interveno en ĉi tiu lando.

El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara

Eŭropa Tago de Memoro

Hodiaŭ, la 23-an de aŭgusto pasas la 74-a datreveno de la subskribo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow. Ekde 2008 jaro tiu ĉi tago laŭ la propono de la Eŭropa Parlamento estas solenata kiel Eŭopa Tago de Memoro pri Vitimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

Pakto Ribbentrop-Mołotow estis internacia traktato, formala pakto pri neagreso inter la 3-a Germana Regno kaj Sovetunio. Konforme al la sekreta protokolo al la oficiala dokumento ĝi koncernis la disdividon de la teritorioj aŭ decidadon pri sortoj de la suverenaj ŝtatoj: Pollando, Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando kaj Rumanio.

Lige kun la datreveno la pola gazetaro kaj radio referencas al la artikolo de profesoro Heinrich Olschowsky el la Berlina Humboldt-Universitato por la ĵurnalo „Tagesspiegel”. La aŭtoro kritikas la reziston de la maldekstrulaj elitoj en Germanio agnoski la Pakton Ribbentrop-Mołotow kiel gravan elementon de la eŭropa kulturo de memoro, kion delonge postulas Pollando kaj aliaj nacioj de la Centra-Orienta Eŭropo. Kiel substrekis la aŭtoro tiu temo, konforme al la maldekstrula kulturo de memoro en Germanio, estas temo tabua.

La germana historiisto memorigas, ke en la periodo de la malvarma milito la Okcidenta Eŭropo aprobis la sovetunian interpreton de la 2-a mondmilito. Moralo kaj vero fariĝis ofero sur la omaĝaltaro pro la meritoj de la Ruĝa Armeo en venko de faŝismo.

Profesoro Olschowsky asertas, ke la revenigo de la memoro pri la Pakto estas afero de historia justeco. De 70 jaroj la historio de ĉi iu parto de Eŭropo estas limigita al holokaŭsto kaj ĉiuj aliaj aspektoj de la teruraj eventoj en ĉi tiu regiono estis prisilentataj.

La Pakton pri neagreso subskribis en Moskvo en la ĉeesto de Stalin la ministro por la eksterlandaj aferoj de la 3-a Regno, Joachim von Ribbentrop kaj popola komisaro por eksterlandaj aferoj de Sovetunio, Wiaczesław Mołotow.

El la elsendo 23.08.2013. Legas Zbyszek

Eŭropa Tago de Memoro

Interparoloj inter du koreaj ŝtatoj

La norda Koreio akceptis la proponon de Seŭlo reaktivigi la programon pri la reunigado de familioj disdividitaj antaŭ 60 jaroj pro la korea milito. Informis pri tio la oficiala nordkorea agentejo KCNA. La renkontiĝoj estas organizotaj dum la tradicia rikolto­festo la 19-an de septembro. La lastan fojon la dividitaj familioj havis tian ŝancon en 2010. La nordkorea Komitato por la Paca Unuigo de Koreio proponis, ke la renkontiĝoj okazu sur la monto Kumgang en la Diamanta Montaro. La plej proksiman vendredon komenciĝos detalaj interparoloj pri ĉi tiu temo de ambaŭ koreaj ŝtatoj. Rezulte de la korea milito 1950-1953, finiĝinta nur per armistico, milionoj da koreoj estis apartig­itaj disde siaj prokismuloj kaj ektroviĝis ĉe du flankoj de strikte gardata limo. Post du monatoj de konflikto­ sur la Korea Duoninsulo ambaŭ ŝtatoj entreprenas klopodojn restarigi dialogon. Antaŭ kelkaj tagoj venis informo, ke reprezentantoj de ambaŭ koreaj ŝtatoj interkompreniĝis pri malfermo de la komuna industria sfero Kaesong.  Pjongjango fermis ĉi tiun komplekson en aprilo 2013.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_

Bona pomrikolto 2013

Laŭ la plej nova prognozo de la Monda Asocio de la Produktantoj de Pomoj kaj Piroj la nunjara rikolto de pomoj en la Eŭropa Unio egalos al preskaŭ 10,8 milionoj da tunoj kaj estos je 7 procentoj pli alta ol en 2012. Plej multajn pomojn rikoltos Pollando – 3,2 tunojn. Pollando apud Italio apartenas al la plej grandaj uniaj pom­produktantoj.  En 2012 ĝi produktis 2,9 tunojn da pomoj, Italio pli ol 1,9 milionojn da tunoj, la trian lokon okupis Francio kun 1,5 milionoj da tunoj. En 2013 malkreskon en pomo­kultivado notas Hungario, Germanio kaj Greklando. Pollando okupas en la mondo la trian lokon en la pom­produktado post Ĉinio (25 milionoj da tunoj) kaj Usono (5 milionoj da tunoj). Tamen Pollando avanas mondskale pri la produktado de industriaj pomoj. Pli ol 95-procente ili estas alifarataj je pomsuko.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_

Ankoraŭ liberaj lokoj en la Varsovia Universitato

Kelkcent liberaj lokoj atendas ankoraŭ estontajn studentojn en la Varsovia Universitato en tiom prestiĝaj fakultatoj kiel politologio, sociologio aŭ filologioj. La aŭtoritatoj de la altlernejo kiel unu el la kaŭzoj de nesufiĉa nombro de studontoj mencias la demografian malapogeon, do malgrandiĝon de la nombro de gejunuloj en la studenta aĝo. En la daŭro de la lastaj 6 jaroj la nombro de studentoj de la Varsovia Universitato malkreskis je 5 mil kaj nun egalas al 50 mil personoj. En publikaj eldiroj oni avertas, ke parto de studkandidatoj sendepende ĉu  en universitatoj aŭ politeknikoj ne plenumas rekrutigajn studo­kriteriojn dum altlernejoj senseverigas ilin.

El la elsendo 13.08.2013. Legas Milada

p_kolore_sp_

Veturila Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a

Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a

Antaŭ kelkaj tagoj el Krakovo-Łagiewniki al la sanktejoj en Loreto, Santiago de Compostela, Lisieux, Fatima kaj Vieno ekveturis Moviĝanta Muzo de Johano Paŭlo la 2-a, kiu promocias Krakovon kaj la krakovan regionon, kiel centron de la pola pilgrim­turismo.  La blank-flava moviĝanta muzeo estas veturilo enhavanata eksponaĵojn kaj fotojn, kiuj proksimigas la  vivon de Karol Wojtyła kaj sekve papo Johano Paŭlo la 2-a.

La eŭropa traveturo de la moviĝanta muzeo apartenanta al la krakova Centro de Johano Paŭlo la 2-a “Ne timu” daŭras tri semajnojn. En ĝia daŭro pilgrimantoj kaj turistoj vizitantaj la plej famajn eŭropajn pilgrim­lokojn povos rigardi ekpozicion instalitan en la moviĝanta muzeo kaj konatiĝi kun materialoj priskrib­antaj la krak­ov-regionajn lokojn de la religia kulto. La planita de multaj monatoj prezentiĝo de la muzeo en Eŭropo alprenas nun apartan signifon en la kunteksto de la decido de papo Francisko okazigi en 2016 en Krakovo Mondajn Tagojn de Junularo. Tiukuntekste la urbon sendube vizitos ne sole gejunuloj, sed ankaŭ aliaj pilgrimantoj kaj turistoj. En la regiono de Krakovo troviĝas 120 pilgrim­lokoj kun internacia rango kaj renomo, sanktejoj kun aparta kultura signifo, troviĝantaj i.a. en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Turistoj vizitantaj en la nunaj tagoj la moviĝantan muzeon ricevas katalogojn kaj mapojn pri lokoj kaj objektoj de la regiona kulto en Krakovo kaj ĝia regiono.  Oni preparis ilin en 100 mil ekzempleroj en la lingvoj: pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala. Paralele al la traveturo de la moviĝanta muzeo 25 fojojn en Italio kaj 28 fojojn en Hispanio la televida kanalo Discovery disbildigas la filmon “Laŭ la spuroj de Johano Paŭlo la 2-a”.  Aldone antaŭ unu semajno komencis funkcii la interreta portalo pri religia oferto de la krakova regiono en la lingvoj pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala.  En oktobro 2013 Krakovo gastigos internacian konferencon dediĉita al religie motivita turismo.

El la elsendo 09.08.2013. Legas Zbyszek

p_kolore_sp_

Nova posteno de generalo J. Bojarski en NATO

Reprezentanto de Pollando ĉe la Militistaj Komitatoj de NATO kaj la Eŭropa Unio, divizia generalo Janusz Bojarski la 1-an de aŭgusto estis elektita la nova komandanto de la Defendo-Akademio de NATO en Romo. Generalo Bojarski transprenos la postenon por tri jaroj en majo 2014, anstataŭig­onte norvegan generalon Arne Bård Dalhaug.

Tiu ĉi posteno apartenas al unu el la plej altrangaj en la militistaj strukturoj de la Alianco. La akademio apartenas al la ŝlosilaj edukaj kaj esploraj centroj en NATO-strukturo. Al ĝiaj ĉefaj taskoj apartenas analizo de la sekurec­medio kaj identigado de la ĉefaj militistaj transformo­direktoj de la Alianco.

El la elsendo 06.08.2013. Legas Zbyszek

p_kolore_sp_

Komuna Tero

La Krakova Muzeo de Japanaj Arto kaj Tekniko Manggha prezentas ekspozicion-instalaĵon „Komuna Tero”. La prezentatajn verkojn aŭtoras Shigeko Hirakawa  kaj Elżbieta Wierzbicka. Ambaŭ – la japana kaj pola artistinoj konstante loĝas en Parizo kaj traktas en sia arta laboro i.a. la ekologian problemaron.

La titolo de la ekspozicio „Komuna Tero” emfazas, ke la loĝantoj de la Tero havas rilate ĝin ne sole rajton, sed ankaŭ devon. La devon zorgi pri ĝi. La instalaĵoj en Manggha levas seriozajn problemojn, kiujn frontas Eŭropo – aerpolucion kaj forhakadon de arbaroj. Tiurilate la atenton kaptas du instalaĵoj el ruĝa materialo en la formo de altaj arboj. Ilia ruĝo simbolas la homan sangon, vivon kaj energion. Tiu koloro referencas ankaŭ al fotosintezo dank’ al kiu plantoj havas koloron kaj la homo ricevas oksigenon. Homaro sengradigante la naturon endanĝerigas la ekvilibron de la ekosistemo. La celo de Hirakawa estas konsciigi tion per sia artaĵo.

Elżbieta Wierzbicka aŭtoras tri instalaĵojn, kiuj prezentas misformitajn bildojn pere de ilia spegulformo. Por ke la spektanto vidu ĝian ĝustan bildon tiu devas enrigardi i.a. metalajn ĉ. unumetrajn kolonojn, kiuj troviĝas super la bildoj. La spegulbildo prezenas branĉabundajn arbojn kaj la pola aŭtorino celis per tiu mesaĝo atentigi pri la vivanteco de arboj, pri tio, ke ili suferas dum homo pri tio subkonscias.  Alia instalaĵo de Elżbieta Wierzbicka konsistas el speguloj fiksitaj al unu el la ekspoziciejaj muroj, speguloj dekoritaj per arbarradikoj. Tiel alrigardante spegulon oni vidas sian propran bildon kaj oni povas enpensiĝi pri sia propra rilato al la naturo. Du pliaj instalaĵoj de la pola artistino troviĝas en la apudanta la artcentron ĝardeno.

Laŭ la direktorino de la muzeo Bogna Dziechciaruk-Maj la ekspozicio „Komuna Tero” daŭronta ĝis la 8-a de septembro estas aparte aktuala en Krakovo, kiu okupas altan lokon en la rangolisto de altgrade poluciitaj urboj.

El la elsendo, 02.08.2013. Legas Milada

Komuna Tero

La Varsovia Insurekcio 1944

Hieraŭ, t.e. lastĵaŭde akurate je la 17-a horo per silentomaĝa ekstaro kaj voĉo de alarmo­sirenoj en Varsovio, en 44 urboj de la Varsovia Regiono kaj en pli ol 200 aliaj loĝlokoj de la tuta Pollando oni honor­kliniĝis memore al la 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Blankaj-ruĝaj flagoj ekflirtis kaj daŭre flirtas sur la publikaj konstruaĵoj, trafikiloj, loĝdomoj kaj lokoj memorig­antaj la ekzekutojn de insurgentoj kaj civila loĝantaro de Varsovio.

Je la 17-a horo, kiun simbolis la kriptonoma litero W, ĉe la monumento Gloria Victis en la Militista Tombejo Powązki [povonski] komenciĝis la oficialaj omaĝ­solenaĵoj, kiujn partoprenis la plej superaj polaj aŭtoritatoj, reprezentanoj de la ĉefurba Varsovio, reprezentanoj de la pola Sejmo kaj Senato, vivantaj insurgentoj kaj reprezentantoj de la membr­igantaj ilin asocioj, soldatoj de la konpira Landa Armeo. Ĉiujare la solenaĵoj ĉe la monumento Gloria Victis en la militista Powązki-Tombejo estas la kulimina punkto de la oficiala solenado de la datreveno de la insurekciekpslodo. Eĉ dum la epoko kiam la omaĝado de la datreveno estis malpermesita ĉirkaŭ la monumento Gloria Victis estis kolektiĝ­antaj Varsovianoj por silente honorstari memore al la viktimoj de la heroa elano.

La 1-an de aŭgusto 1944 la batalon komencis inter 40 kaj 50 mil inurgentoj. La planita por kelkaj tagoj insurekcio daŭris du monatojn. Ĝi estis la plej granda armita kampanjo organizaita dum la 2-a mondmilito en la okupaciata de germanoj Eŭropo.  En la daŭro de la bataloj pereis ĉ. 18 mil insurgentoj, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro estis hororigaj kaj egalis al ĉ. 200 mil viktimoj. La restantaj Varsovianoj, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj el la urbo, kiu post la falo de la insurekcio estis preskaŭ plene forbrulig­ita kaj ter­ebenigita.

Unu el la lastaj akordoj de la memortago estis lastĵaŭde tradicia koncerto „Varsovianoj kantas malpermesitajn kanzonojn”,  ĉi-foje sur la Katela Placo, sendube loko malpli komforta – pro sia grandeco – ol Piłsudzki Placo. Dum du horoj – ekde la 20-a – Varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo provizitaj per kant­libretoj kaj teleekrano komune kun artistoj plenumis la plej famajn kaj popularajn insurgentajn kantojn.

Inter la publiko – senjoroj kaj insurgentoj –  kiu memoris la tempon de antaŭ 69 jaroj dominis junuloj, multaj vestitaj per T-ĉemizoj kun la slogano „Warszawa 44” kaj ankro, la simbolo de la batalanta Varsovio. Ili transprenas la torĉon de memoro pri la junuloj de antaŭ 69 jaroj, kiuj pereis en la neegalŝanca batalo por libera Varsovio kaj Pollando.

El la elsendo, 02.08.2013. Legas Barbara

La Varsovia Insurekcio 1944, la 69-a datreveno

Utiligo de nefekundaj grundoj

Grundoj malbonkvalitaj, kiuj ne donas kontentigajn fruktojn kaj do ĝia kultivado estas ne­profitdona povas esti tamen utiligataj. Skribis pri tio “Nasz Dziennik” suflorante, ke bona solvo estas destino de tiuj grundoj por surkreskigo de arbaro. Agentejo por restrukturigo kaj modernigo de la agrikulturo ĝis la fino de julio akceptas proponojn de polaj farmistoj. Ekde 2004, kiam tiu programo komencis funkcii kreiĝis jam 70 mil hektaroj da arbaroj. Avantaĝoj estas multflankaj. Agrikulturisto ne nur sur­kreskigas per arbaro nefekundajn grundojn kaj ricevas krome por tio monon. Perspektove li povos vendi lignon de la arbaro kaj kromenspezi. Ne trotaks­eblaj estas krome medio­avantaĝoj, ĉar arbaron eblas trakti kiel fabrikon de oksigeno, krome arbaro multe gravas en la medio­panoramo kaj grandigas la biodiversecon.

Por sukreskigo estas preferataj grundoj ne nur malbonkvalitaj, sed ankaŭ havantaj signifon por protektado de akvo kaj grund­kvalito. Agrikulturistoj povas destini por surarbarigo la areon de la duona hektaro  ĝis 100 hektaroj.

El la elsendo 19.07.2013. Legas Tomek

Utiligo de nefekundaj grundoj