POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pacaj Nobel-premiitoj en Varsovio

La plej proksiman lundon, tio estas la 21-an de oktobro la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco bonvenigos la 13-an Mondan Pintrenkonton de la Pacaj Nobelpremiitoj. Ĝiaj gvidaj temoj estos paco kaj sekureco, sociaj valoroj en la epoko de krizo kaj la homaj rajtoj. Tuj post la inaŭgura solenaĵo estas planitaj du sesioj „Solidaraj por paco kaj sekureo” kaj „Sistemo de sociaj valoroj en la epoko de krizo”. Marde oni traktos la temojn „Aŭdu nin! Malegalecoj kaj socia justeco” kaj „Homaj rajtoj – minacoj hieraŭ kaj hodiaŭ”. La lasta tago de la pint­renkonto okazos en la varsovia Teatro la Granda, kie disvolviĝos la lastaj sesioj pri „Solidareco kaj interpaciĝo: neniam plu milito” kaj „Solidareco de junuloj – agu favore al paco”.

El la elsendo 15.10.2013. Legas Gabi

p_kolore_sp_

La Barcelona Sagrada Familio estos finkonstruota en 2026

La fondaĵo okupiĝanta pri la barcelona preĝejo Sagrada Familia anoncis, ke la sanktejo estos finkonstruita en 2016.  Ĝia konstruo komenciĝis antaŭ 131 jaroj, sed ankoraŭ aldoniĝos kelkaj novaj ĉielskrapaj turoj el inter kiuj la plej altaj havos 175 metrojn.

La konstruado komenciĝis en 1882. Ekde la sekva jaro pri ĝi okupiĝis fama arkitekto Antonio Gaudi, kies projektaj laboroj pri la sanktejo daŭris laŭvicajn 43 jarojn ĝis lia morto en 1926. Tiam la konstruaĵo estis preta nur en 20 procentoj.

La kaŭzoj de ekstreme longa konstru¬periodo ligiĝas kun la tempesteca historio de Hispanio, financaj problemoj kaj enorme komplika konstruprojekto.

El la elsendo 11.10.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_

Sukcenaj ornamaĵoj el Pollando

La sukcenaj ornamaĵoj de jaroj estas pola specializo. Pollando kovras 70 procentojn de la monda merkato de sukcenornamaĵoj. Tre longe inter la polaj klientoj dominis usonanoj kaj eŭropanoj, nun venas ĉiam pli da klientoj el Azio.

Laŭ la mastrumministerio en 2012 la eksporto de la polaj sukcenornamaĵoj havis la valoron de 60 milionoj da eŭroj, unu jaron pli frue de preskaŭ 51 milionoj da eŭroj. En la unua jaroduono de 2013 la eksporto de polaj sukcenornamaĵoj superis la valoron de 37 kaj duona milionoj da eŭroj. Temis pri 53 procenta kresko kompare kun la sama periodo de antaŭ unu jaro.

El la elsendo 11.10.2013. Legas Krystyna

p_kolore_sp

Laboremaj poloj

Laŭ la donitaĵoj de OECD (Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo) poloj laboras pli ol ekzemple usonanoj. Kaze de usonanoj temas pri 1800 laborhoroj jare, kaze de poloj pri 1893. Bedaŭrinde poloj samtempe havas duoble malpli altajn salajrojn.

En 2012 pli multe ol poloj laboris rusoj, grekoj kaj ĉilianoj. Plej grandaj laboremuloj evidentiĝis meksikanoj laborante meze dum la jaro 2226 horojn.

Pollando en la rangolisto de laboremuloj okupis la 5-an lokon. Sekvis ĝin i.a.  Israelo, Estonio, Hungario. Usono okupis la 11-an lokon.

El la elsendo 10.09.2013. Legas Krystyna

Laboremaj poloj

Senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrantoj

Instituto pri la Germana Mastrumado reference al la donitaĵoj de la Federacia Laboragentejo komparis la situacion de germanoj kaj enmigrantoj sur la germana labormerkato. La statistikaj donitaĵoj ne konsideris personojn laborantajn laŭ minimuma laborhoraro, oficistojn kaj entreprenistojn. Estis konsider­itaj sole eksterlandanoj havantaj la labor­permeson. Evidentiĝas, ke senlaboreco duoble pli minacas al eksterlandanoj ol al germanoj. Senlaboreco trafas plej ofte enmigrintojn el la arabaj landoj, kiel Libano, Irako, Afganlando kaj Irano. La plej multaj senlaboruloj estas en la germana turkdevena medio, kiu egalas al 460 mil personoj. En ĝi estas registritaj 140 mil senlaboruloj.  Inter senlaboruloj preskaŭ ne troviĝas enmigrantoj el tiaj industriigitaj landoj, kiel Usono, Britio, Francio kaj aziaj landoj. Se temas pri laborantoj el nov­demokrataj landoj inter poloj la senlaboreco estas minimume pli alta ol inter germanoj. Bonege retrovas sin en Germanio rumanoj, inter kiuj senlaboreco estas malpli alta ol inter germanoj.

El la elsendo 08.10.2013. Legas Zbyszek

Senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj

Veturilo ĉiam pli famas

Varsovio superas Novjorkon, Londonon aŭ Vaŝingtonon se temas pri publika luado de bicikloj. Inter 16 plej bonaj urboj Varsovio okupis la 10-an lokon. Oni elstarigis, ke la Varsovia sistemo Veturilo estas favora kaj  uzebla de ĉiŭj. Ĵurnalistoj de la usona portalo The Activ Times negative taksis la nesufiĉan iliaopinie biciklan infrastrukturon de la pola ĉefurbo.

El la elsendo 08.10.2013. Legas Barbara

Veturilo cxiam pli famas

Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo

450 breditaj perdrikoj estis lasitaj libere en la Olŝtina vojevodio (la nordorienta Pollando) kadre de la projekto savi la minacitan birdospecion, kiun endanĝerigas ne sole la rabobestoj, sed ankaŭ la evoluo de la grandarea agrikulturo.  Vastaj senarbustaj spacoj, la utiligado de grandaj agrikulturaj maŝinoj kaj senvaria sem­strukturo kaŭzas ilian dekumiĝon.  Laŭ pritaksoj en 2010 en Pollando estis du kaj duonoble malpli da perdrikoj ol en 1991, kaj la malkreskon de ilia populacio specialistoj klarigas per ne­deturneblaj medioŝanĝoj. Tio kaŭzas, ke nun tre malfacile eblas rimarki perdrikojn en la natura medio. 450 birdoj lasitaj libere devenas el privata perdriko­kovejo en Pomerio, en kiu la bredisto aplikas polan genetikan materialon. Dank’ al tio la birdoj estas rezistaj je la ŝanĝiĝantaj veter­kondiĉoj. Oni taksas, ke 90 procentoj de la liberigitaj perdrikoj transvivos kaj ĝisatendos idojn. Daŭre unu el la plej grandaj minacoj por perdrikoj estas korvecaj rabobirdoj, da kiuj estas tro.

El la elsendo 04.10.2013. Legas Zbyszek

Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo

Kontrolo super la siria kemiarmilaro

Lastlunde venis la sciigo, ke Rusio prezentis al Sirio proponon ĉirkaŭpreni la sirian staplejon de la kemia armilaro per internacia kontrolo, kio ebligus eviti armitan atakon konsideratan de Usono. Mallonge post tio la ĉefo de la siria ministerio por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke lia lando kun kontento akceptas ĉi tiun proponon. La usona administracio pozitive akceptis la starpunkton de Rusio, sed atentigis ke dume traktas ĝin skeptike. La usona prezidento doninte lunde kelkajn intervjuojn pri ĉi iu temo, i.a. diris por la televid­stacio CNN, ke la propono estas virtuale turnopunkta kaj la usona registaro traktos ĝin serioze.

Laŭ pritakso de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski la rusa propono direktita al Sirio ebligas doni fortan respondon sen neceso efektivigi atakon.

El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara

Kontrolo supr la siria kemiarmilaro

Pri senlaboreco dum G20

Hieraŭ en Sankt-Peterburgo komenciĝis renkontiĝo de la grupo G20. La partopren­anta la pint­renkontajn debatojn de G20 Ĝenerala Direktoro de Internacia Labororganizo Guy Ryder avertis, ke Eŭropo tenas enmane demografian horloĝ­bombon kaj alvokis, ke la mond­gvidantoj okupiĝu fine pri ĉi tiu urĝe solvenda problemo kaj ke ne supervualu ĝin la situacio ĉirkaŭ Sirio.  La pint­renkonton G20 partoprenas gvidantoj de la ŝtatoj, en kiuj senlaboraj estas sume 93 milionoj da personoj kaj tiu nombro kreskas. Inter junuloj malpli ol 25-jaraj en la Eŭropa Unio la senlabreco egalas al pli ol 23 procentoj, en la eŭrosfero al 24 procentoj. Plej multaj junaj senlaboruloj troviĝas en Greklando preskaŭ 63 procentoj kaj en Kroatio pli ol 55 procentoj; en Pollando la senlaboreco inter gejunuloj egalas  al pli ol 26 procentoj. Pozitive distingiĝas Germanio kun ĉ. 8 procentoj de senlaboraj junuloj, Aŭstrio kun pli ol 9 procentoj kaj Malto, kiu notas inter junuloj pli ol 10 kaj duon­procentan senlaborecon.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Milada

Pliaj klopodoj solvi la situacion ĉirkaŭ Fukushima

Semajnfine estis malkaŝita en Fukushima laŭvica loko de akvolikado el la reaktoro, en kiu la radiado­nivelo superis 18-oble la pli fruan polucion. Antaŭ kelkaj semajnoj la administranta konzerno TEPCO informis, ke ĝi ne kapablas solvi la problemon, akvo ĉiutage estas utiligata por la malvarmig­ado de difektitaj reaktoroj kaj ĉiutage en la oceanon traiĝadis pli ol 300 tunoj da poluciita likvaĵo. Semajnfine la loko de la akvolikado estis rekonita.  Intervenis la japana registaro destinante 500 milionojn da dolaroj por frostigi grundon ĉirkaŭ la elektrejo, kio malebligos, ke la poluciita akvo ­enpenetru la grundon.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_