POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pola Sejmo pri la rita bestobuĉado

Dum la last­vendreda voĉdonado en la pola Sejmo estis rifuzita projekto de leĝo­amendo allasanta ritan buĉadon de vivaj bestoj, sen ilia senkonsci­igo. Voĉdonis por la rifuzo 222 deputitoj, 178 estis kontraŭ, sindetenis 9. La ĉefrabeno de Pollando post tiu rezulto ekminacis, ke li rezignos pri sia oficado, se la amendo ekvalidos. En la interparolo kun la radio Z li samtempe esprimis la konvinkon, ke en la daŭro de plej proksimaj monatoj eblos trovi manieron allasi la ritan besto­buĉadon pro la religiaj motivoj. La ministro por agrikulturo, Stanisław Kalemba deklaris, ke liaopinie ekzistas ebleco akuzi la decidon antaŭ la Konstitutcia Tribunalo. La akuzon jam direktis la Regiona Tribunalo el Bjalistoko. Ĝiaopinie malpermeso de la rita bestobuĉado povas signifi la malobservadon de la Konstitucio, aparte de ĝiaj artikoloj, kiuj rilatas al la libereco de la konscienco kaj religio.

El la elsendo 16.07.2013. Legas Krystyna

Pola Sejmo pri la rita bestobucxado

Granda Japana Muro

Doktoro Stefan Niewitecki el la Gdanska Politekniko asertas, ke muro longa 2 mil 200 kilometrojn kaj 22 metrojn alta povas protekti Japanion kontraŭ la sekvoj de cunamo. Laŭ sismologoj la verŝajno de la sekva cunamo en la daŭro de la plej proksimaj 30 jaroj estas 90-procenta. Doktoro Niewitecki aŭtoras kelkajn variantojn de la protektomuro kontraŭ la cunama elemento depende de la speco de la marbordo kaj urb­aniza grado. La kosto de la murelkonstruo egalus al 140 miliardoj da usonaj dolaroj. La infrastrukturaj perdoj de Japanio de antaŭ du jaroj egalis al pli ol 300 miliardoj da dolaroj. La unua speco de la muro konceptita de la pola inĝeniero estas destinita por terenoj dense enloĝataj. Formas ĝin tridimensia konstruaĵo, kiu de la oceano havos la ferbetonan ondoŝirman muron dum la enaĵo estus plenigita de sablo kaj cemento. Flanke de kontinento etendiĝas monolita ferŝtala kontruaĵo ligita kun domoj. Pro la loĝdenseco Japanio daŭre estas grave endanĝerigita. Doktoro Niewitecki jam kiel studento antaŭ 40 jaroj sendis por la interacia konkurso en Japani  projekton de la kontraŭ­cunama barilo, difinita Granda Japana Muro. Lia ideo estas la temo de 260-paĝa libro, per kiu li decidis habilitiĝi. Doktoro Niewitecki aŭtoras pli ol 400 ekspertizojn kaj konstru­projektojn.

El la elsendo el 12.07.2013. Legas Tomek

Granda Japana Muro

Ĉinaj-rusaj militekzercoj sur la Japana Maro

Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de  luksaj objektoj.  Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.

En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.

Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.

El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna

Libera komerco kun Cxinio

Libera Komerco kun Ĉinio

Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de  luksaj objektoj.  Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.

En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.

Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.

El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna

Libera komerco kun Cxinio

Usona spionaktivado en EU

La lastsabata artikolo en la interreta paĝaro de la germana Der Spiegel informis, ke la subalterna al la usona registaro NSA – Agentejo por la Nacia Sekureco – per sia spion­odagado ĉirkaŭprenas plej verŝajne ankaŭ la Eŭropan Union. La informoj aperis reference al  la  transdonitaj al la gazeto dokumentoj, kiujn transprenis info­madikisto Edward Snowden en­laborigita en komputila firmao estanta ekstera partnero de NSA. La Eŭropa Komisio, kaj la aŭtoritatoj i.a. de Germanio, Francio, Italio postulis klarigojn de Usono. Klarigojn postulas ankaŭ la estro de la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, kiu en sia deklaro esprimis ŝokiĝon kaj maltrankvilon pro la informoj. Li aldonis, ke se ili evidentiĝos veraj tio negative influos la uniajn-usonajn rilatojn.

La estro de la usonaj spionservoj, James Clapper, kunordiganta la agadon de ĉiuj in­vigilservoj de Usono informis en speciala komuniko, ke la registaro de Usono transdonos al la Unio siajn klarigojn per diplomatiaj kanaloj. Kiel li deklaris la temo estos priparolita en la duflankaj interparoloj kun unuopaj uniaj landoj.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara

Usona spionaktivado en EU

Kroatio, la 28-a ŝtato de la Eŭropa Unio

Noktomeze de dimanĉo al lundo Kroatio membriĝis en la Eŭropa Unio kiel ĝia 28-a ŝtato. En la ĉeesto de miloj da homoj – kroataj kaj uniaj politikistoj kolektiĝ­intaj dum la solenaĵo en Zagrebo – aŭdiĝis la himnoj de Kroatio kaj de la Unio. La entuziasmo reganta tiuokaze en la centro de Zagrebo suprizis, ĉar ŝajnis, ke kroatoj kun rezervo rilatigas sin al la membriĝo. Ili ankaŭ vigle reagis je parolado de la estro de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso konstatinta, ke Kroatio neimageble ŝanĝigis en la lastaj jaroj kaj estas nacio plene demokrata, respektanta liberecon kaj leĝobservan regadon. Ne mankis promesoj. La prezidanto de la Eŭropa Unio, Herman Van Rompuy parolante pri la membriĝo de Kroatio reliefigis, ke tiu fakto plibonigos la vivon de la kroata nacio. Ekspertoj ne lasas tamen al kroatoj iluziojn. La membriĝo en la Unio ne rapide kaŭzos, ke ĉi tiu lando supervenkos du plej gravajn problemojn – la ekonomian regreson kaj senlaborecon.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara

Turisma sezono en la pola Tatry-montaro komenciĝis

Meze de junio komenciĝis en la pola parto de Tatry-montaro la turisma sezono. La regionon ĉiujare vizitas preskaŭ tri milionoj da turistoj. Ĉe la pola flanko la longeco de la turismaj itineroj egalas al 275 kilometroj kaj formas ilin jen facilaj piediraj vojoj, jen grimpo­trakoj postulantaj special­izajn aranĝaĵojn. Tatry-montaran Nacian Parkon ne eblas viziti senpage, kaj mono el la disvendado de  biletoj servas por kreado kaj konservado de la turisma infratsukturo, eduka agado kaj natur­protekto. 15 procentoj de la menciitaj enspezoj servas por la krom­financado de la agado de TOPR – Tatry-montara Volontula Savservo. Tradicie la apogea vizit­periodo datiĝas inter la mezo de julio kaj la 20-a de aŭgusto. En Zakopane estas registritaj pli ol 27 tra­noktolokoj en hoteloj, pensionoj kaj privataj ĉambroj. Ilia prezo varias de 40 ĝis 80 zlotoj por la nokto, en hoteloj ĉirkaŭ Giewont-pinto necesas pagi ekde 100 zlotoj por nokto.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Milada

Turisma sezono en pola Tatry-montaro komencighis

D.Tusk, kandidato  por grava unia posteno

La eŭropunia deputito flanke de Civitana Platformo, Jacek Protasiewicz sciigis, ke la kristandemokrata frakcio “tre dezirus”, ke Donald Tusk fariĝu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj Konsilio. Li faris la rezervon, ke la pola ĉefministro ankoraŭ konsideras tion. La estro de la kristan­demokratoj en la Eŭropa Parlamento, Joseph Daul konfirmis, ke Donal Tusk estas unu el virualaj kandidatoj por la estonta prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la balotoj en 2014. Inter aliaj kandidatoj troviĝas la franca komisaro por la interna merkato, Michel Barnier, la sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt, la luksemburga komisaro por justeco Viviane Reding. Kiel bona kandidato estas menciata la latva ĉefministro Valdis Dombrovskis. Ne eblas ekskludi, ke la nuna prezidanto, Jose Manuel Barroso deziros resti por la tria oficperiodo.  La kristandemokrata EPL estas la plej granda frakcio en la Eŭropa Parlamento. Apartenas al ĝi la regantaj nun en Pollando Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio.

Legas Milada

D.Tusk, kandidato por grava unia posteno

Aŭstralio avanas la 3-an fojon

Aŭstralio jam la trian fojon okupis la unuan lokon en la rangolisto „Indico de bona vivo” – pretigita de OECD – konfirmante, ke ĝiaj loĝantoj estas la plej feliĉaj inter loĝantoj de la altgrade evoluintaj landoj. En la klasifiko estas konsiderataj tiaj kriterioj, kiel la nivelo de la enspezoj, sanstato de la socio, sekureco kaj loĝej­kondiĉoj.

La duan lokon post Aŭstralio okupis Svedio, kaj sekve Kanado, Norvegio kaj Svislando. Pollando inter 36 landoj troviĝas sur la 25-a loko.

Aŭstralianoj ĝuas ankaŭ la plej longan prognozatan vivolongon. Statistika aŭstralia novnaskito havas la ŝancon ĝisvivi 82 jarojn.  Alta estas ankaŭ indico de enlaborigo. 73 procentoj de loĝantoj de Aŭstralio en la aĝogrupo de 15 ĝis 64 jaroj havas laboron. Krome Aŭstralio de pli ol 20 jaroj notas ekonomian kreskon. La lando sukcesis eviti ankaŭ la sekvojn de la monda ekonomia krizo.

Legas Gabi

Australio avanas la 3-an fojon

Mondo reage je la balotoj en Irano

La okcidentaj ŝtatoj deklaris la pretecon kunlabori kun la nova prezidento de Irano, Hasan Rouhani. Ili ligas esperojn pri solvo de kontraŭdiroj rilate al la irana nuklea programo kaj la konflikto en Sirio.

Usono post la balotoj alvokis la aŭtoritatojn en Teherano respekti la volon de la civitanoj. La Ĝenerala UNO-sekretario, pere de sia afer­prezentanto Martin Nesirky  varme salutis la prezidenton-elektiton kaj instigis Iranon ludi konstruan rolon sur la regiona kaj internacia arenoj. La estrino de la eŭropunia diplomataro Catherine Ashton deklaris, ke la unio estas decidpreta por kunlabori kun la nova irana ŝtatestro por solvi la nuklean demandon. Ashton gvidas intertraktojn kun Irano en la nomo de la tiel nomata sesopo, alivorte Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio kaj Germanio. Israelo rekonis la rolon de la nova irana prezidento marĝena, substrek­ante, ke pri la formo de la irana nuklea politiko decidas la irana spirita-politika gvidanto, ajatolaĥo Sajed Mohammad Ali Chamenei.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Zbyszek

Mondo reage je la balotoj en Irano