POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Eŭropaj landoj en enketo pri toleremo

Kadre de la projekto World Values Survey sociologoj el la tuta mondo ekde 1981 faris 256 mil intervjuojn kun personoj en 87 landoj. I.a. oni demandis, kiun la enketitoj ne ŝatus havi kiel la najbaron. La esplor­rezultoj elmontras, ke spite korektecon de politikaj deklaroj problemo de antaŭjuĝoj en Eŭropo daŭras. La konsekvenco de reciproka malemo de parto de loĝantoj de Okcidento kaj parto de enmigrintoj kaj iliaj idoj estas la eksplodantaj jen kaj jen tumultoj, en kies fono troviĝas rasaj, naciecaj kaj konfesiaj diferencoj. Aparte surprizaj estis la esplorrezultoj rilate Francion, en kiu 27 procentoj de la respond­intoj konfesis, ke ne ŝatus loĝi najbare de homo alirasa, por 43 procentoj nedezirinda najbaro estas enmigrinto aŭ eksterlanda laboranto, por 34 procentoj gejo. Inter toleremaj rilate eksterlandanojn germanoj ĉiu 4-a ne ŝatus havi kiel la najbaron muzulmanon, 24 procentoj de finnoj preferus ne najbari kun rusoj. Poloj  sur la eŭropa mapo de rasaj antaŭjuĝoj ili ne evidentiĝas maltoleremaj.

Legas Milada

Europaj landoj en testo pri toleremo

4 Honoraj Konulejoj de Hungario en Pollando

La ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Hungario, Radosław Sikorski kaj Janos Martonyi malfermis pasint­semajne en Bydgoszcz Honoran Konsulejon de Hungario. Temas jam pri la 4-a ĉi-speca institucio en Pollando. Ili funkcias krome en Poznań, Szczecin kaj Łódź. Temas samtempe pri la 6-a honora konsulejo en Bydgoszcz, atentigis la pola ministro. Siaflanke la hungara ministro substrekis, ke la tutmondiĝo devigas intimigi la rilatojn, kion pruvas la establo de tiu nova honora konsulejo de Hungario. Ĉe-okaze de la solenaĵo ambaŭ ministroj gvidis interparolojn pri la pola-hungara kunlaboro kadre de la Viŝegrada Grupo. I.a. ministro Martonyi deklaris daŭrigadon de la proponita de Pollando formulo de renkontiĝoj de la grupo kun gravaj ekstereŭropaj landoj. Lastvendrede la pola kaj la hungara ministroj por la eksterlandaj aferoj partoprenis renkonton de la dilplomatiestroj de la Viŝegrada Grupo kaj de la Orienta Partnereco.

Legas Milada

La 4-a Honora Konsulejo de Hungario en Pollando

Nova ripozmodo – sen modernaj teknologioj

Multaj turistoj pretas pagi multon por dum la feriado ĝui plenan trankvilon. Tial poloj ĉiam pli ofte pasigas sian liberan tempon sen konsulti modernan teknologion. Laŭ esploroj de la firmoj Euromonitor kaj World Travel Market la feriado sen novaj teknologioj estas nova turisma tendenco,  kiu populariĝas ankaŭ en Pollando. Ĉiam pli da turismaj oficejoj, hoteloj kaj ripoz­centroj konsideras tion en sia oferto. La ekspertoj konvinkas, ke tio estas la plej bona maniero por sukcesa ripozo. Ripozlokoj liberaj de novaj teknologioj celas ĉefe personojn kun stresiga vivmaniero. Tiajn – kiel atentigas Dziennik Polski – kiuj eĉ dum libera tempo ne kapablas rezigni pri la kontrolado de elektronika poŝtkesto aŭ laborcela telefonado.

Legas Tomek

Ĉina raketo en la komso

Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasint­semajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo­ okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.

Legas Milada

China raketo en la kosmo

Kvotoj por la publika servo en la Unio

La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando  likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.

La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita  kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labo­rdonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de ne­plenlertuloj.

Legas Tomek

Propono de kvotoj por la publia helpo en EU

Omaĝa rezolucio de la pola Senato

Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado.  La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.

Legas Krystyna

Omagha rezolucio de la pola Senato

Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo

La islama organizo “Junaj el Anatolio” ĉiuvendrede organizos preĝojn antaŭ la sanktejo Hagia Sofia  en Istabulo – nun funkcianta kiel muzeo – favore al transformo de ĝi en moskeon. Tio estis deklarita dum la gazetara konferenco okaze de la 560 datreveno de la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj. La sanktejo dediĉita al la Dia Saĝo konstruita en la 6-a jarcento estis transformita en moskeon post la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj en 1453.  Antaŭ 80 jaroj la aŭtoritatoj de la laika turka ŝtato transformis ĝin en muzeon. Nun diversaj islamaj grupoj postulas, ke ĝi denove fariĝu moskeo.  En Turkio sep iamaj kristanaj bazilikoj de Dia Saĝo funkciis kiel muzeoj. Kvin el inter ili en la lastaj jaroj estis transformitaj en moskeojn.

Legas Gabi

Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo

Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato

Junaj laŭreatoj de la 10-a eldono de la konkurs­programo “Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato” partoprenos ekskurson al la ĉefurboj de la landoj de la Viŝegrada Grupo. Al ĉiuj 10 eldonoj de la konkurso aliĝis pli ol 13 mil lernejoj kaj 250 laŭreatoj partoprenis en la organizataj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj studvizitoj. La konkursprogramo celas diskonigi inter la polaj gejunuloj konojn pri la Eŭropa Unio kaj pri diversaj aspektoj de la pola membreco en la Unio. Ĉi-jare la organizantoj koncentriĝis pri la nuntempa diplomatia servo en Pollando kaj en la Unio kaj la rolo, kiun ĝi havas en la internacia politiko. La junuloj i.a. interpretis vortojn de la eksa ĉeĥa prezidento, Vaclav Havel politiko ne estas arto pri tio, kio ebla – sed pri tio, kio estas malebla. Parto de la konkursaĵoj interpretis ankaŭ la moton de la pola diplomataro: Al Pollando servi, Eŭropon krei, la mondon kompreni.

Legas Milada

Mia lernejo en la Unio…

La unua vivo de Angela M.

Angela Markel en la epoko de Germana Demokrata Respubliko estis – en pli granda grado ol asertite ĝis nun – engaĝita en la agadon de la komunista junulara organizo FDJ, asertas la aŭtoroj de ŝia nova biografio La unua vivo de Angela M. Kiel laboranto de la Sciencakademio de GDR, Merkel en la Centra Instituto de Fizika Kemio, lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis sekretario por la agitado kaj propagando. La libro de Ralf Georg Reuth kaj Guenther Lachmann aperis antaŭnelonge en Germanio. Ĝis nun Merkel asertis, ke ŝi respondecis tiam sole pri kultur­aferoj. Post la apero de la libro ŝi komentis, ke plej gravas por ŝi tio, ke nenion ŝi kaŝis.  Ŝi aldonis: Mi povas baziĝi sur miaj propraj rememoroj [..] se nun evidentiĝas, ke estis alie, ankaŭ kun tio eblas vivi.

Legas Milada 

La unua vivo de Angela M

Kresko de la aprila industria produktado

La Ĉefa Statistika Oficejo sciigis, ke la industria produktado en aprilo kreskis je 2,7 procentoj. En marto ĝi havis minusan valoron. Pli fruaj monatoj ankaŭ ne estis optimism­igaj. Pozitivan efikon havis la fakto, ke en aprilo estis de pli labortagoj, samtempe kelkaj laboroj estis ŝovitaj pro tre longa ĉi-jare vintro. Aliflanke malkreskas enlaborigo kun samtempa kresko de salajroj. Ili estis kreskantaj je 3 procentoj en la periodo, kiam inflacio estis malpli alta. El tio sekvis reala salajro­kresko.

Legas Milada

Kresko de aprila industria produktado