POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La Poŝtelefona Gardanĝelo

La prototipon de aplikaĵo baziĝanta sur niaj nervaj konektoj kaj nia  biologio prilaboras psikologo Rafał Ohme konstatinte, ke plimulto de ni ne havas tempon aŭskulti nian internan voĉon aŭ ĝin rifuzas. Ŝanĝi tion helpos al ni plur­funkciaj poŝtelefonoj. La prototipo de la aplikaĵo estos preta en 2014. Lau Rafał Ohme la homa korpo la tutan tempon „sufloras” al ni, kion fari. Ĝi informas nin pri la bezonoj, sed nur malmultaj kapablas aŭdi tiujn komunikojn. La menciita aplikaĵo baze de signaloj senditaj de organismo avertos ekzemple, ke la nivelo de nia nervoziĝo superis iun nivelon. Tiam aperos ankaŭ konsilo, ke prefere dum duona horo oni distanĉiĝu de aliaj homoj, faru kelkajn fizikajn ekzercojn aŭ supreniru la ŝtuparon de la oficejo aŭ domo. Kiam la organismo reakiros ekvilibron homo ricevos konfirman informon. Rafał Ohme bildece komparas la funkcion de la aplikaĵo kun la rolo de Gardanĝelo sufloranta solvon, helpanta, sed parolanta tro mallaŭte por ke oni aŭdu tion. La poŝtelefona aplikaĵo estos pli laŭta.

 El la elsendo 31.12.2013. Legas Tomek

La Posxtelefona Gardangxelo

Ĉokolado rekomendita

Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplor­projekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel alt­grade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj  inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kor­metabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavono­idojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭ­trombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.

  El la elsendo 31.12.2013. Legas Gabi

Cxokolado rekomendita

La varsovia semajnfina signalo

La sonĝo pri Varsovio”, tre populara kanzono de Czesław Niemen, ekde la 16-a de februaro (la naskiĝ­tagreveno de la mortinta antaŭ  10 jaroj kantisto) ĉiuvendrede eksonos sur la Banka Placo en Varsovio tiamaniere anoncante semajnfinon. „Sonĝo pri Varsovio” estante muzika invito enamiĝi al Varsovio pro ĝia belo, moderneco, gastamo kaj nevenkeblo ne rolos tamen kiel la himno de Varsovio. Tiun rolon plenumas melodio aŭdiĝanta ĉiutage je la 11.15 de sur la horloĝa turo de la Reĝa Kastelo. Ĝi memorigas, ke tiuhore en septembro 1939 dum la pribombado de Varsovio fare de germanoj haltis la horloĝa mekanismo. La himno estis kun­komponita baze de la muzik­motivoj de la historia Varsovia Kanto kaj de la insurgenta Marŝo de Mokotów-kvartalo el 1944.

El la elsendo 27.12.2013. Legas Gabi

Por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko en Bet Leĥem

En novembro la pola prezidento kun la edzino­ vizitis la Bazilikon de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem. Ili estis bonvenig­itaj de la protektantaj la Bazilikon franciskanoj kaj reprezentantoj de la ortodoksa kaj armena Eklezioj. La pola prezidenta paro en la akompano de franciskano Seweryn Lubecki vizitis la sanktejon, preĝis ĉe la Groto de la Enmondiĝo, vizitis la preĝejon de sankta Katerina la Aleksandria kaj vizitis la groton de sankta Jozefo. Post la vizito kortuŝita prezidento Komorowski dividis la opini­ondeklaris, ke tiuloke Kristnasko daŭras la tutan jaron kaj kun rekono rilatigis sin al la kunlaboro de la protektantaj la Bazilikon Eklezioj. Ministro Jaromir Sokołowski el la prezidenta kancelario informis, ke Pollando destinos 50 mil dolarojn por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko.

El la elsendo 24.12.2013. Legas Milada

Por la restaura fondajo de la Baziliko en Bet Lehem

Omaĝe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn

Sur Grzybowski-Placo en Varsovio ekstaros monumento de poloj savantaj judojn. La Varsoviaj urboaŭtoriatoj kaj Komitato por Protekti la Memoron pri la Bataloj kaj Martireco anoncis konkurson por la formo de la monumento. Ĝi estos lokita ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. En la samflanka navo troviĝos  omaĝmuro kun la nomoj de poloj savantaj judojn. La liston preparas speciala grupo sub la gvido de Jan Żaryn el la Komitato memoriganta polojn, savintaj judojn. Laŭ profesoro Żaryn temos pri ĉirkaŭ 10 mil nomoj kaj krome tiaj institucioj kiel ekzemple Pola Konspira Ŝtato, la Katolika Eklezio, la Pola Registaro en Elmigrejo. La konkurso daŭros ĝis la 28-a de februaro 2014. Ĝi havas internacian karakteron.

El la elsendo 20.12.2013. Legas Milada

Omagxe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn

Festokaza butikumado de poloj

La ŝparado kaj prudento – tiel mallonge eblas sumigi la esplor­rezultojn de la konsil­firmao Deloitte pri nia butikumado lige kun la Kristnasko 2013. Malgraŭ ŝparado kaj prudento temos pri la 5-procenta kresko kompare al 2012. Entute temos pri 1126 zlotoj (ĉ. 268 eŭroj). La festaj elspezoj estas financitaj el niaj ŝparitaĵoj. Ĉiu 20-a persono planas preni por la kristnaska butikumado bankan krediton. Statistika eŭropa familio elspezas por la festoj ĉ. 452 eŭrojn – je 184 eŭroj pli ol poloj. Ĉiam pli ofte poloj festokaze butikumas en grandaj vendejretoj, ĉiam pli ofte interrete. Poloj plej ofte aĉetas kiel kistnaskajn donacojn kosmetikaĵojn kaj librojn, mem preferente ricevi koverton kun kontanta mono. La esploroj de la konsilfirmao Deloitte en Pollando okazis la 5-an fojon, en la mondo la 16-an. Partoprenis ĝin 17 eŭropaj landoj.

El la elsendo 17.12.2013. Legas Milada

Festokaza butikumamdo de poloj

Polaj lernantoj laŭ la esploroj de OECD

Polaj lernantoj troviĝas inter la plej bonaj, se temas pri la rezon­kapablo rilate natursciencojn, legadon kaj interpretadon de tekso kaj rilate la matematikajn kapablojn. Tio rezultas el la esploroj de PISA -programo pri la poentado de lerno­kapabloj – konsistanta el duhora testo kun demandoj, kiujn necesas plurfoje respondi en diversaj kuntekstoj kaj kun malfermaj demandoj baziĝantaj sur situacioj, kiujn eblas fronti en la ĉiutaga vivo.

PISA-esplorado estis okazigita jam la 5-an fojon inter 500 mil 15-jaruloj en 65 landoj de la mondo laŭ la mendo de OECD – Organizo pri la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. La rezultoj de junaj poloj en signifa grado superas la mezumon karakterizan por ĉiuj OECD-ŝtatoj. La polaj junuloj okupis la 9-an lokon en la kategorio la rezonado koncerne natursciencojn, la 10-an se temas pri legado kaj interpretado de teksto. Se temas pri la natursciencoj polaj 15-jaruloj akiris lokon tuj post finnoj kaj estonoj – en la monda skalo anticipinte i.a. Usonon kaj Francion.  Rilate matematikajn kapablojn ili  okupis la 14-an lokon. Kompare kun la antaŭaj esploroj de PISA tio estis ilia plej granda avanco, ĉar antaŭe iliaj  rezultoj egalis al OECD-mezumo. La rezultoj de la polaj gimnazianoj pri la matematikaj kapabloj distingiĝas ankaŭ fone de la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. Poloj akiris ĉi-rilate la 4-an rezulton inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj la 6-an inter ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. La esploroj de PISA elmontris, ke en Pollando estas ĉiam malpli da lernantoj kun la plej malbonaj lerno­rezultoj, grandiĝas la nombro de avanuloj. Rilate matematikon la plej bonaj lernantoj konsisitigas 5 procentojn de la tuta esplorata grupo.

 Entute en la nunjara esplorado de OECD gejunuloj el 25 landoj akiris pli bonajn rezultojn ol en la antaŭaj jaroj. Krom Pollando en maniero evidenta pliboniĝis la klerig­nivelo en Brazilo, Germanio, Israelo, Italio, Meksikio, Portugalio, Tunizo kaj Turkio. Tre bonajn rezultojn atingis lernantoj el la orienta Azio kaj ankaŭ el Liĥtenŝtejno, Svislando kaj Nederlando.

El la elsendo 13.12.2013. Legas Milada

Polaj junuloj en la lastaj esploroj de OECD

Subvenciado ankaŭ de naturgenera teknologio

La konsilantaro de Częstochowa – en kiu ekde unu jaro estas krom­financata la programo de ekster­organisma koncipado – ekde 2014 subvencios ankaŭ metodon kuraci malfekundecon naturmaniere. Nome komence de decembro la urbokonsilantaro aprobis la civitanan rezolucion pri la krom­financado de la programo kuraci malfekundecon per natura metodo, la t.n. Naturgenera Teknologio [NPT]. La decidon antaŭis tutjara inform­kampanjo celita al la civitanoj kaj urbo­aŭtoritatoj kadre de kiu okazis  multaj klerigaj sesioj, simpozioj, podi­diskutoj kaj sciencaj konferencoj. Pravigante la civitanan proponon oni elstarigis, ke la problemo de nefekundeco rilatas al 10-15 procentoj de paroj kaj inter ili nur ĉe 20 procentoj ne­fekundecon eblas konsideri kiel malsanon. Tio signifas, ke en 80 procentoj da kazoj eblas revenigi fekundecon helpe de profesia diagnozado kaj konforma kuracado. Samtempe oni elstarigis, ke la aplikado de la naturgenera teknologio  estas statistike plej efika maniero kuraci malfekundecon. Ĝi estas ankaŭ dekkelkoble malpli posta ol la eksterorganisma koncipado.

El la elsendo 10.12.2013. Legas Barbara

Subvenciado ankau de la naturgenera teknologio

Kreskas la nombro de rusoj vizitantaj Pollandon

Rusoj tuj post germanoj apartenas al personoj plej multnombre vizitantaj Pollandon. En 2013 la nombro de rusoj venantaj al Pollando, aparte al la Gdanska Regiono kreskis enorme. En 2012 iliaj vizitoj kreskis 30-procente, en la unua jarduono de 2013 rusoj lasis en Pollando 238 milionojn da zlotoj. Kvankam rusoj venas unuavie butikumcele videbliĝis kresko de interesiĝo pri la kulturaj proponoj kaj ripozo. Ĉi-lasta estas ĉiam pli­longdaŭra, kion konsideras la pola flanko plu­konstruante la turisman infrastrukturon, ĉefe 5-stelajn hotelojn. Dum la lasta Pola-Rusa Turisma Forumo en Gdansko oni parolis ankaŭ pri la favorantaj turisman viglon interhomaj rilatoj. La turisman trafikon favoras traktato pri malgranda limtrafiko, kvankam krom kaliningradanoj ĉiam pli da turistoj venas el Moskvo.

El la elsendo 10.12.2013. Legas Milada

Pollando logas rusajn turistojn

Akriĝas situacio en Ukrainio

La parlamento de Ukrainio malakceptis la postulon pri malfid­esprimo por la registaro de la ĉefministro Mykoła Azarow, kiu decidis ke la asociiga interkonsento kun la Eŭropa Unio ne estos akceptita. Lia parolado estis superb­rigita per protestkrioj de opoziciaj deputitoj indignitaj, ke la ĉefministro parolas ruse kaj ne ukraine. En sia alparolo en la parlamento Witalij Kliczko akuzis la ŝtaton pri perfido kaj postulis la abolon de la kabineto. Miloj da manifestaciantoj, aŭskultantaj la parlamentan debaton pri revoko de la registaro Azarows post la malsukcesa decido direktiĝis al la rezidejo de prezidento Janukowycz. Sur la centra placo de Kijevo – Majdan laŭvican tagon manifestas pledantoj de integriĝo de Ukrainio kun la Unio. La opozicio blokas la registarajn konstruaĵojn kaj la rezidejon de la prezidento.

El la elsendo 03.12.2013. Legas Barbara

Akrigxanta situacio en Ukrainio