POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Lisbono, la plej gastama urbo en Eŭropo
Lisbono laŭ la enketo de Trip Advisor estis rekonita kiel la plej gastama urbo sur la malnova kontinento. En la monda skalo ĝi akiris la 3-an lokon post Tokio kaj Kapŝtado. La rezulto rezultis el opinio esprimita de 54 mil personoj ofte vojaĝantaj eksterlanden. La plej malamikaj por turistoj estis taksitaj Moskvo, Pekino kaj Marakeŝo. Lisbono – laŭ la usona televidstacio CNN – troviĝas krome inter 10 nesufiĉe aprecitaj urboj de la mondo. Inter vidindaĵoj de Lisbono la ekspertoj de CNN menciis aparte la muzeon de Calouste Gulbenkian kaj la turon Torre de Belem.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Perforto rilate virinojn en EU
Ŝokaj konkludoj sekvas el la esploro „Perforto rilate virinojn en la Eŭropa Unio”, ĉar evidentiĝas ke je la seksa perforto estas en plej signifa grado endanĝerigitaj virinoj en la landoj, en kiuj estas envivigita/ata la genra ideologio. La esploro estis prilabrita de la unia Agentejo por la Fundamentaj Rajtoj inter 42 eŭropaj mil virinoj super la 15-a vivojaro. Evidentiĝas, ke en la landoj, en kiuj trude kaj sub la gvido de sociaj inĝenieroj enviviĝas la premisoj de genra edukado virinoj ne povas senti sin sekuraj fariĝante objekto de seksaj atakoj kaj perfortoj. En la landoj ĉi-rilate „malprogresaj”, en kiuj dominas tradiciaj valoroj virino ĝuas pli da respekto. Plej malmultaj virinoj kiuj spertis fizikan kaj seksan perforton troviĝas en Pollando, krome en Bulgario, Rumanio kaj Portugalio. Svedio kaj aliaj skaninaviaj landoj opiniataj, kiel la plej egalrajtaj notas la plej altan elcenton de perforto rilate knabinojn kaj virinoj. En Danlando, Finlando aŭ Svedio preskaŭ la duono de virinoj spertis fizikan kaj seksan perforton flanke de partneroj. Simile estas en Nederlando, Francio, Britio, Germanio kaj Estonio. En Pollando temas pri 19 procentoj.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj
La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projektodonintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmopumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbodioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.
El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek
Tomek Sunpanele hejtata logkolonio
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas nur ekster Eŭropo
Antaŭ la solena parado en Varsovio – lige kun la Festo de la Polaj Armeaj fortoj, la 15-an de aŭgusto – la pola prezidento Bronislaw Komorowski diris i.a.: “Ni ne povas vivi per iluzioj, ke militkonfliktoj okazas ie for. Ja en Eŭropo Rusio enkorporigis Kriemon. Ja en Eŭropo estis pafkrasxita pasaĝera avaidilo kun infanoj sur la ferdeko. Ni daŭre vivas en la mondo en kiu forto signifas pli ol leĝaro. La pola prezidento akcentis, ke ne povas esti tiel, ke Rusio okoble grandigas elspezojn por la miliaraj celoj dum NATO tiujn elspezojn malgrandigas”.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas ekster Europo
La agadoj de prezidento Putin endanĝerigas Eŭropon
La ambasadro de Usono Stephen Mull deklaris, ke la agadoj de prezidento Putin endanĝerigas ne nur Pollandon, sed ankaŭ Eŭropon. Tial estas necesaj decidaj paŝoj rilate al la agadoj de Rusio. Se niaj sankcioj ne estas efikaj – diris la usona diplomato – necesos entrepreni pli decidajn paŝojn. Historio laŭ la usona ambasadoro en Pollano elmontras pri neceson de firma reagado.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Ambasadoro de Usono en Pollando pri sankcioj rilate Rusion
Generalo Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto
Reference al la provokaj vortoj de rusa politikisto Zyrinowski generalo Roman Polko konfirmis en programo de TVP info, ke la rusaj scenaroj premisas, ke iliaj trupoj ektroviĝos en Pollando forpuŝante de sur la mapo Litovion, Latvion kaj Estonion. Kaj kvankam li deklaris distanciĝon disde la katastrofecaj vizioj li konfirmis, ke tiuj scenaroj estas ekzercataj. Ili celas psikologian efikon ĉe la rusa socio, tamen la manovroj, militistaj ekzercoj de Ruio kaj Belorusio antaŭ la ukraina krizo tian scenaron antaŭvidis. En ilia sekvo estus aplikota nuklea armilaro.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Gen. Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto
Caritas organizas la feriadon
Pli ol 100 mil personoj ĝuas ĉi-somere diversspecajn ripozformojn – tendarojn, somerumadojn, lingvokursojn kaj aliajn – organizatajn de katolikaj komunumoj, societoj aŭ karitataj organizoj. Entute en efektivigon de la nunjara feriado estas engaĝitaj ĉirkaŭ du kaj duona milionoj da personoj. Kadre de la ripoza oferto kreiĝas ĉiam pli da internaciaj iniciatoj, kiuj estas aparta okazo evoluigi volontuladon. La gvida iniciato de Caritas Polska estas ĝia Somera Kampanjo, kiu ĉirkaŭprenas ĉirkaŭ 30 mil personojn celente unuavice infanojn kaj gejunulojn el familioj kun ekonomiaj problemoj. Kadre de la kampanjo estas aranĝataj dusemajnaj ripozskipoj en Mazuria Regiono, en la montoj kaj en aliaj turisme allogaj lokoj de la lando. Caritas disponigas al ili 52 proprajn kaj 97 luitajn ripozcentrojn en la tuta lando. Kunlaborante kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Caritas organizas ankaŭ la feriadon en Pollando por preskaŭ 1700 poldevenaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. La ĉefa celo estas aktiva lernado de la pola lingvo en la kunligo kun ilia integriĝo kun polaj infanoj.
El la elsendo 12.08.2014. Legas Milada
Feriado kun Caritas
Ekstremaj krucovojoj – praktiko ĉiam pli populara
Jam pli ol 24 lokoj en Pollando kaj 4 eksterlande (du en Britio, Svislando kaj Spicbergo) aliĝis al la adresita al la junularo Ekstrema Krucovojo 2014, kies celo estas pli profunde sperti la Karesmotempon. Ĝi estas iom eksterordinara formo konsideri la Pasionon dum la nokta kelkdekkilometra marŝa pilgrimado al elektita sanktejo. Plej multaj grupoj de Ekstremaj Krucojovoj (de kelkdekpersonaj ĝis 300-personaj) praktikos ĉi tiun karesman preĝoformon la 11-an de aprilo. Kelkaj entreprenis la Ekstreman Kurovojon 2014 jam lastvendrede, tio estas la 4-an de aprilo. Plej frue sian Ekstreman Krucovojon havis grupo en la brita Nottingham. La Ekstrema Krucovojo estas praktikata ekde 2009, nunjare oni antaŭvidas 7 mil partoprenantojn.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada
Ekstremaj Kkrucovojoj _ praktiko cxiam pli polulara
La plej granda sunpanela elektrejo baldaŭ kreiĝos en Pollando
En la regiono de Lublin (la orienta Pollando) kreiĝos aŭtune la unua en ĝi sunelektrejo kun la povo de 1,4 megavattoj. Elkonstruos ĝin la komunuma kompanio Energio de Zielawa-Valo. La valoro de la projekto egalas al ĉ. 9 kaj duona milionoj da zlotoj. Pli ol 3, 7 milionoj devenos el la uniaj rimedoj. La sunelektrejo funkcios en la loko Bordziłówka en la komunumo Rossosz. Sur ĉirkaŭ tri kaj duonhektara surfaco estos dislokitaj kvin kaj duona mil de la sunpaneloj, transformantaj la sunenergion en la energion elektran. Laŭ la pritaksoj tio estos la plej granda sunpanela elektrejo en Pollando. Ĝian kreiĝon favoras la naturaj kondiĉoj – tre multaj jare suntagoj, vasta kaj plata tereno. Laŭ komunumagantoj la enspezoj pro la disvendo de la elektra energio al la landa reto dum 7 jaroj ebligos repagi kreditojn kaj poste financos komunumajn elektrofakturojn. La kompanion Energio de Zielawa-Valo establis kvin komunumoj Rossosz, Wisznice, Sosnówka, Jabłoń kaj Podedwórze, situantaj apud la rivero Zielawa. De kelkaj jaroj kiel formalaj partneroj ili komune klopodas pri subvencioj el la uniaj fondusoj.
El la elsendo 22.07.2014. Legas Gabi
Somera Kurso en la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo
La 8-an de julio en la Katolika Universitato de Lublino komenciĝis la 41-a somera kurso de la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo. Partoprenos ĝin ĝis la fino de aŭgusto 130 personoj el 22 landoj de la mondo. Inter la studantoj estas personoj el tiaj usonaj akademiaj centroj kiel Columbia University, Harvard University, Oxford University aŭ The University of North Carolina. Kutime ĉirkaŭ 20 procentoj de la studantoj havas la polajn radikojn, la ceteraj interesiĝas pri la pola kulturo kaj lingvo, estas studentoj de slava filologio, de internaciaj rilatoj aŭ politologio. En 2014 venis studentoj – kiel tradicie – ĉefe el Usono kaj Kanado, sed krome el la okcidenta Europo, Japanio, Tajlando, Bolivio. Inter la lekciantoj estas profesoroj de la Lublina Katolika Universitato kaj aliaj polaj altlernejoj, ankaŭ eksterlandaj lekciantoj. Krom la tradicia lingvoinstruato studantoj povas elekti prelegojn pri la pola histrio, literaturo, muziko aŭ filmo. En la programo estas ankaŭ dancokursoj kaj renkontiĝo kun la pola folkloro. Semajnfine la studantoj havas la okazon konatiĝi kun la vidindaĵoj de Pollando vizitante tiajn urbojn kiel Krakovo, Varsovio, Sandomierz (sandomieĵ), Zamość kaj Kozłówka [kozŭuwka]. Por plimulto de la lernantoj la kurso estas la unua kontakto kun Pollando, al kiu ili ofte revenas en postaj jaroj evoluigante kontaktojn profesiajn, sciencajn kaj personajn.
El la elsendo 22.07.2o14. Legas Milada
Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kuluro