Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Infanoj kaj gejunuloj en la pola socio

Pli ol 18 procentojn de poloj konsistigas infanoj kaj gejunuloj ĝis la 17-a vivojaro. Tio rezultas el la esploroj de la Ĉefa Statistika Oficejo el la fino de 2014. Plej multaj loĝas en la kamparo, estas iom pli da knaboj ol knabinoj. Kvankam en la tuta populacio dominas virinoj, tamen la malsama fenomeno inter la plej junaj poloj spegulas la mortooftecon de viroj, kio estas rimarkebla jam en la grupo de dekkelkjaruloj.  Entute fine de 2014 estis 38 milionoj 479 mil poloj. La malkreska nombro de infanoj kaj gejunuloj en la tuta populacio de Pollando datiĝas de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ankoraŭ ili konsisitigis 30 procentojn de la socio. Aktuale ili konsisitgas malpli grandan grupon ol personoj en la postprodukta aĝo, kiuj formas la 19-procentan grupon. Ekde la nova jarcento altiĝas la aĝo de la patrinoj, kiuj naskas siajn infanojn. En la 2-mila jaro ilia statistika aĝo egalis al 26 jaroj, en 2014 jam al 29 kaj duono jaroj. La aĝo de la patrinoj, kiuj enmondigas sian unuan infanon estis ankoraŭ pli alta kaj en 2014 egalis al 27, 4 jaroj dum en 1990 la statistika polinio naskanta sian unuan infanon havis 23 jarojn. En la Unio la meza aĝo de virinoj, kiuj la unuan fojon fariĝis patrinoj egalis al 29 jaroj. Kiel kuriozaĵon eblas rekoni la fakton, ke plej multaj infanoj nasiĝas somere, plej malmultaj en la aŭtunaj-vintraj monaoj. En 2013 en Pollando naskiĝis 96 infanoj je ĉiu 10 mil loĝantoj. Malpli estis en Portugalio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Greklando kaj Italio. Plej multaj infanoj naskiĝis en la sama jaro en Turkio, Irlando, Armenio kaj Islando.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada

Konsiderata limigo de Schengen-traktato

Vendrede okazis en Bruselo eksterordinara renkontiĝo de la uniaj ministroj por konsideri denovan fermon de limoj. Oni diskutis pri tio ĉu malpli granda sfero de la persontrafiko evidentiĝos efika por mildigi la enmigrokrizon, kiun kaŭzis la inivito de la germana kanceliero Merkel. La Eŭropa Komisiono prezentos antaŭ la jarfino projekton de ŝanĝoj en la Limtraktato Schengen, kiu ebligos sistemajn kontrolojn de ĉiuj personoj transpaŝantaj Schengen-sferon, inkluzive de personoj ĝuantaj liberon de persontrafiko.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara

Sekurecrimedoj post atencoj en Parizo

Ne nur Francio severigas la sekurecrimedojn ĉe la limoj kaj en flughavenoj post la serio de atencoj en Parizo. En multaj eŭropaj ŝtatoj okazas la protektofirmigo de la limoj ĉe kiuj polico kaj soldatoj okazigas aldonajn kontrolojn. La nederlanda ĉefministro Rutte informis, ke la tuta persontrafiko al kaj el Francio kaj Parizo estos detale monitorata. Temas pri la pli severaj kontroloj en aerodromoj kaj fervojstacioj. La pola ministro por la internaj aferoj kaj administradio Mariusz Błaszczak deklaris, ke la plej grava estas la protekto de la eksteraj limoj  de Eŭropa Unio. Pollando kiel unu el la landoj havanta tian limon devas rekonstrui la povon de sia limgardistaro. Oni ne ŝparos por certigi la sekurecon de Pollando kaj poloj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada

La pola defendministro en Bruselo

La estro de la pola defendministerio, Antoni Maciarewicz partoprenas marde la kunsidon de la uniaj defendministroj. Kiel li deklaris estas afero evidenta, ke Pollando en la drameca situacio, en kiu ektroviĝis Francio esprimas sian plenan subtenon. Antaŭtagmeze okazis la laborsesio kun la partopreno de la Alta Reprezentanto de la Eŭropa Unio por la eksterlandaj aferoj kaj politiko de sekureco ligita kun diskuto pri teroristaj atakoj en Parizo. Sesio kun la partopreno de la Ĝenerala Nato-Sekretario kaj la kunsido de EDA (Eŭropa Defendagentejo) estos dediĉita al la principaj agaddirektoj de la agentejo kaj ĝia buĝeto por 2016.  En la programo de la vizito estas ankaŭ laborsesio de la uniaj defendministroj kun la Ĝenerala NATO-sekretario dediĉita al. la iniciato konstrui kapablojn favore al sekureco kaj defendo (CBSD). Dum la renkontiĝo Francio formale direktis peton pri helpo flanke de la uniaj partneroj post la vendredaj atakoj en Parizo referencante la unuan fojon en la unia historio al artikolo pri reciproka helpo. La pola ministro deklaris pretecon al senptokrataj interparoloj substrekante, ke ni faras tion konvinkitaj, ke ne nur Francio, sed ankaŭ aliaj uniaj landoj,  se Pollando referencus al tiu artikolo, estos kun ni solidaraj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Barbara

Nova pola registaro

Prezidento Andrzej Duda nomumis lastlunde la registaron de Beata Szydło kaj akceptis la ĵuropromeson de la membroj de la nova Ministrokonsilantaro. La ceremonio komenciĝis per minuto de silento omaĝanta la viktimojn de atencoj en Parizo. Beata Szydło en la nomo de la tuta kabineto esprimis dankon pro la komisio de la tasko certigante ke la vortoj de la ministra ĵurpromeso estos plenumitaj de novaj ministroj. La nova ĉefministro havas 14 tagojn por prezenti al la Sejmo la agadprogramon de la kabineto kun la peto pri fidesprimo, kiu estas proklamata per senkondiĉa voĉplimulto en la ĉeesto de almenaŭ duono de la deputitoj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada

Politika situacio en Pollando

Hodiaŭ en la Prezidenta Palaco – en la ĉeesto de marŝaloj de la Sejmo kaj Senato kaj multaj politikistoj de la reganta partio – prezidento Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Prezidanto de la Ministrokonsilantaro. Kiel ŝi pli frue informis ĵurnalistojn laŭeble rapide ŝi prezentos al la prezidento la konsiston de  nova registaro. Tio povos okazi jam la plej proksiman lundon. Lastĵaŭde okazis la inaŭguraj kunsidoj de la Sejmo kaj Senato. Dum la Sejma kunsido demision prezentis Ewa Kopacz, kiu estis akceptita de la prezidento. Al la malnova registaro estis konfidita tasko pluposteni ĝis la nomumo de la nova kabineto. Lunde la Politika Komitato de Juro kaj Justeco akceptis la kandidatecon de Beata Szydło por la ĉefministra posteno kaj konsiston de ŝia registaro. Estos en ĝi tri vicĉefministroj: Piotr Gliński, Mateusz Morawiecki kaj Jarosław Gowin. Gliński estros la kulturministerion, Morawiecki – ministerion pri la evoluo kaj Gowin – ministerion por scienco kaj supera instrusistemo. La estro de la Ministerio por la Nacia Defendo estos Antoni Maciarewicz, la justicministro – Zbigniew Ziobro. Witold Waszczykowski estos ministro por la eksterlandaj aferoj, Mariusz Błaszczak estros ministerion por la internaj aferoj kaj administracio. Financministro estos  Paweł Szałamacha, la fiskoministerion gvidos Dawid Jackiewicz. Pro la energetika ministerio respondecos Krzysztof Tchórzewski kaj prof. Jan Szyszko estos ministro por la naturo.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara

Formo kaj konsisto de la nova pola registaro

La formo kaj konsisto de la nova pola registaro estis temo de la lunda kunsido de la Politika Komitato de Juro kaj Justeco, kiu sekve estis prezentita dum la gazetara konferenco. Tio estas la rezulto de interkompreniĝo inter la prezidanto de la partio, Jarosław Kaczyński, elektita  por la posteno de nova  ĉefministro Beata Szydło kaj partiaj grupiĝoj, kiuj elformis koalicion kun Juro kaj Justeco. Beata Szydło estas la vicprezidanto de Juro kaj Justeco kaj estas deputito ekde 2005. Laŭ edukiteco etnografo ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio. Ekde 2011 Beata Szydło estas vicprezidanto de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Dum la lastaj monatoj ŝi fariĝis unu el la plej rekoneblaj personoj en Pollando kun sukceso gvidainte la prezidentigan kampanjon de Andrzej Duda. Prezidento Andrzej Duda konforme al la Konstitucio kunvokis la unuan kunsidon de la Sejmo de la 8-a oficperiodo por la 12-a de novembro.

El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada 

La 11-a de novembro _Festo de Sendependeco

La historia defilado kun figuroj de soldatoj en uniformoj de diversaj formacioj kaj militistaj veturiloj, la 7-a Koncerto de Sendependeco en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio kaj la Haltejo Sendependeco troviĝas inter la atrakciaĵoj de la merkrede pasanta pola nacia festo, Festo de Sendependeco. La ĉefaj solenaĵoj okazos  sur la varsovia Piłsudzki-placo. Inaŭguros ĝin koncerto kaj solena militista parado. Tagmeze okazos ŝanĝo de honora gardostarantaro ĉe la Tombo de  Nekonata Soldato, laŭtprezento de la pereintoj. Estos metitaj florkronomoj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Piłsudzki. Sekve la historia parado celos la Muzeon de la Polaj Armeaj Fortoj, kie okazos pikniko „Tuŝu la sendependecon”. I.a. en la Muzeo de Sendependeco estos inaŭgurita ekspozicio „La legia epopeo” kun eksponaĵoj prezentantaj la Polajn Legiojn, kiun akompanos la hitoria-muzika spektaklo „Patria Mia, Kara Patrolando”. Vespere en Teatro la Granda okazos koncerto „Perdiĝinta partituro…Karol Kurpiński” dum kiu okazos praplenumo de nekonata komponaĵo de Kurpiński. La alia koncerto en la Muzeo de la Varsovia Inurekcio estos inspirita de la eventoj en la jaroj 1980 kaj 1981-89. Ĝi elmontros la heredaĵon de la konspita Landa Armeo kaj etoso de la Varsovia Insurekvio 1944 por la formado de patriotismo kaj sinteno de pliaj generacioj de poloj. Varsovio jam estas ornamita per polaj naciaj flagoj, multas subĉielaj ekspozicioj. La 11-an de novembro la Ŝtata Arkvo prezentos fotojn kaj arkivaĵojn i.a. el novembro 1918.

El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada

Prezidento Duda en Ĉinio

Renkontiĝo kun la ĉina prezidento Xi Jinping kaj la prezidanto de la ĉina parlamento Zhang Dejiang komencis mekrede dutagan viziton de la pola prezidento en Pekino. Lastlunde Andrzej Duda malfermis en Ŝanhajo Polan-Ĉinan Ekonomian Forumon kaj marde li partoprenis la ekonomian pintrenkonton de 16 ŝtatoj de la Centra-Orienta Eŭropo kaj Ĉinio. Hodiaŭ en la ĉeesto de ambaŭ prezidentoj estis subskribitaj memorandumoj pri interkompreniĝo inter ICBN kaj Banko de la Landa Mastrumado kaj inter ICBN kaj Pola Agentejo por Informado kaj Eksterlandaj Investaĵoj, kaj ankaŭ pri la evoluigo de turismo. La pola kaj ĉina registaro intencas komune subteni la iniciaton de novkonceptita Silka Vojo kun la nomo „Unu strio, Unu Itinero”. Ĵaŭde prezidento Duda renkontiĝos kun la prezidento de la ĉina parlamento, li vizitos la Ĉinan Muregon. Tiutage okazos renkontiĝo de la pola prezidento kun poloj loĝantaj en Ĉinio. Krome Andrzej Duda partoprenos koncerton de laŭreato de la nunjara Chopin-konkurso.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada

Enspezodiferencoj en la Unio

Virinoj en la Eŭropa Unio enspezas meze je 16 procentoj malpli ol viroj. Kiel atentigas Eŭropa Komisiono tio signifas, ke kvazaŭ ekde la 2-a de novembro ĝis la jarfino ili ne ricevus salajron. Tio ligiĝas kun malpli altaj pagoj por virinoj pro la sama laboro, kiun plenumas viroj. La egaleco de virinoj kaj viroj estas unu el la bazaj valoroj de la Unio, sed la 2-a de novembro bildigas realan aferstaton. Tiu fakto per si mem estas maljusta, nepravigita kaj en pli longa perspektivo kondukas al diferencoj en emerituroj, kies alteco en la Unio estas meze je ĉ. 39 procentoj malpli alta por virinoj. En sia raporto Eŭropa Komisino reliefigis, ke la estrajn kaj kontrolajn postenojn en decida plimulto okupas viroj. En ĉiu sektoro ili avancas pli ofte ol virinoj, sekve viroj havas pli altajn enspezojn. Pollando okupas la trian lokon post Slovenio kaj Malto kiel ŝtato, en kiu tiuj malproporcioj estas plej malaltaj. Se tiu diferenco en Unio egalas al 16, 3 procentoj en Pollando nur al 6,4 procentoj.

El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara

Parlamentaj balotoj en Pollando

Laŭ la oficialaj informoj de la Ŝtata Balotkomisiono la lastdimanĉajn balotojn en Pollando decide gajnis Juro kaj Justeco akirinte 37,58 procentojn de la voĉoj. Ĝi disponos pri 235 mandatoj. En la Sejmo troviĝos kvin partioj. La reginta dum 8 jaroj Civitana Platformo ĝuis la subtenon de 24, 09 procentoj de la balotintoj. Ĝi havos 139 mandatojn. La trian lokon okupis la grupiĝo de Paweł Kukiz akirinte 8,81 procentojn de la voĉoj (39 mandatoj). Moderna de Ryszard Petru ricevis 7,6-procentan subtenon (31 mandatoj). La lasta estas la kunkoalicie reginta Kamparana Partio kun 5, 13 procentoj de la voĉoj (15 mandatoj). Ekster la Sejmo, t.e. la Deputita Ĉambro ektroviĝis Unuiĝinta Maldekstrularo, KORWIN kaj la Partio Kune. La venkinta Juro kaj Justeco (startanta kune kun Solidara Pollando kaj Pollando Kune) povas regi memstare. Ankaŭ en la Senato Juro kaj Justeco disponas pri plimulto – 61 mandatoj. 34 mandatojn havas Civitana Platformo, pri unu mandato disponas Pola Kamparana Partio. En la konsiston de la Senato eniras ankaŭ 4 sendependaj kandidatoj. Hodiaŭ posttagmeze kunsidis la strikta gvidantaro de la venkinta partio por trakti la balotrezultojn kaj paroli pri la postbalotaj laborscenaroj.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Barbara

Ŝtata Ekzameno pri la ĉina lingvo en Lublino

En la Lublina Katolika Universitato en la orienta Pollando estis funkciigita Ekzamena Centro de la Ĉina Lingvo. Temas pri la 5-a laŭvice en Pollando kaj unusola en la orienta parto de la lando. Temas pri la ekzameno HSK prilaborita de HSK-Centro de la Pekina Universitato de Kulturo kaj Lingvo. La lingvokono estas ekzamenata  sur ses niveloj. La ekzameno konsistas el tri partoj: skriba  pri la kapablo skribi kaj legi, aŭda – pri kompreno de la teksto kaj la parola – pri la kapablo esprimi sin en la ĉina. La post­ekzamena atesto estas agnoskata de la universitatoj kaj firmaoj en la tuta mondo. Polaj studentoj ĉiam pli multnombre interesiĝas pri la ĉina lingvo. HSK atesto ekde la kvara nivelo ebligas studi en diversaj fakultatoj de la ĉinaj altlernejoj. En la Lublika Katolika Universitato eblas studi la ĉinan lingvon de 8 jaroj, de tri jaroj eblas ricevi licencon en la sineologia fakultato. Sume studas ĝin tie 115 personoj, kiuj klopodante pri studentigo devas pruvi tre bonan konon de la angla lingvo. Aliaj urboj en kiuj eblas subiĝi al HSK-ekzameno pri la ĉina lingvo estas Varsovio, Krakovo, Poznano kaj Vroclavo.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Milada

Enmigrantoj en Pollando

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna diris por PAP-agentejo, ke Pollando bezonas malferman, trankvilan kaj racian debaton pri enmigrantoj. „Ni volas, ke la komunumoj memstare deklaru eblecon akcepti la enmigrantojn, neniun ni devigos”. En sia eldiro por PAP-agentejo li memorigis, ke la problemo koncernas ne sole Pollandon, sed la tutan Eŭropon. Laŭ la informoj de la polaj ministerioj por la eksterlandaj aferoj kaj por la internaj aferoj la unuaj enmigrantoj venos al Pollando ne pli frue ol komence de 2016. Polaj amaskomunikiloj informas pri la jam venantaj grupoj. Interparolante kun la Pola Radio la vicministro por la eksterlandaj aferoj Rafał Trzaskowski diris, ke la pola registaro konsentis akcepti malpli ol 7 mil enmigrantojn.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

La lasta semajno antaŭ la Parlamentaj Balotoj

7 milionoj 600 mil poloj rigardis lunde vespere en 4 televidstacioj la trapason de la antaŭbalota debato inter la oficanta ĉefministro Ewa Kopacz kaj kandidato de Juro kaj Justeco por ĉi tiu posteno Beata Szydło. La debato estis dividita je tri temblokoj: ekonomiaj kaj sociaj aferoj, eksterlanda politiko kaj defendo, la ŝtata reĝimo kaj politiko. Ambaŭ debatintinoj povis starigi demandojn kaj rilatigi sin al la eldiroj de kontraŭparolantino. Plimulto de la analizantoj elmontras venkon de Beata Szydło pro ŝiaj aferkernaj eldiroj kaj ne prisilentas, ke Ewa Kopacz malvenkis ĉi-rilate pro evitado de aferkernaj respondoj kaj la agresa tono de la eldiroj. La porregistaraj amaskomunikiloj pli ofte skribas kaj parolas pri remiso. La balotoj okazos la plej proksiman dimanĉon, la 25-an de oktobro. Hodiaŭ vespere okazos la antaŭbalota diskuto kun reprezentantoj de ĉiuj 8 balotkomitatoj.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

Nacia Evolukonsilio

Hodiaŭ laŭ la iniciato de la prezidento Andrzej Duda inaŭguras siajn laborojn Nacia Evolukonsilio. Temas pri la analiza-konsila strukturo ĉe la prezidento konsistanta el personoj  kun diversaj opinioj, reprezentantaj variajn vivsferojn. Temas pri ekonomikiistoj, historiisto, merkatisto, reprezentantoj de la ŝtata administracio el la partioj Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. La tasko de la Konsilio okupiĝanta pri la strategia planado estas labori en plurjara perspektivo kaj ne limigite al unu aŭ du oficperiodoj. Ĝia unua kunsido estas dediĉita al la problemoj de la pola sanservo, kiu estis plej ofte levata de civitanoj dum la prezidentiga kampanjo de Andrzej Duda.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Enmigrantoj

Hieraŭ en Bruselo okazis laŭvica pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio, dum kiu oni parolis pri manieroj solvi la enmigrokrizon. Laŭ la  pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna la uniaj landoj devas decidi pri la protekto de la eksteraj limoj, pri centroj registrantaj enmigrantojn kaj ne envivigi la regulojn pri aŭtomata disdvidado de alvenantoj. Por la radia programo RMF FM Schetyna diris, ke Pollando ne cedos rilate al envivigo de la devo en la Unio pri konstanta kaj deviga mekanismo dividadi enmigrantojn inter la unuopaj landoj, por kio pledas Angela Merkel.  „Ni ne cedos antaŭ Merkel, ĉar tia estis kaj estas interkonsento, kaj tiun starpunkton en plimulto subtenas la Unio. Ŝia ideo  signifas katastrofon por Eŭropo”.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero

En la pasinta semajno en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en okcidenta Pollando dum la vespera kunflugo estis nombritaj pli ol 12 mil gruoj. Tiu ĉi regiono estas grava haltejo por la migrantaj birdoj. Gruoj traktas ĉi tiun lokon ĉefe kiel sekuran tranoktejon,  el kiu frumatene ili startas por sin nutri sur la ĉirkaŭaj paŝtejoj kaj herbejoj. La birdoj devenas el diversaj lokoj de Pollando kaj el la norda kaj orienta Eŭropo. Dank’ al la ringumado kaj provizado de ili per satelitaj emisiiloj oni pli konas iliajn flugoitinerojn. Ekzemple gruo provizita per elektronika emisiilo rimarkita la 27-an de septembro en Latvio la sekvan tagon estis jam en Hungario dum 18 horoj trafluginte 1065 kilometrojn. Cetere la flugon de tiel provizitaj gruoj eblas sekvi pere de la reto (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). En la parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” estas multaj gruoj, ilian rekordan nombron oni notis en 2013,  kiam kunflugis tie pli ol 19 mil ĉi-specaj birdoj. Ili troviĝas  inter multaj aliaj specioj de la migrantaj birdoj, kiuj estas monitorataj de laborantoj de la parko. Ilia nombrado okazas plej ofte frumatene.  La esploroj pri gruoj elmontras, ke tiu ĉi origine timema birdo, nestanta sur foraj de homo kaj sovaĝaj humidaj terenoj,  ĉiam pli ofte proksimiĝas al regionoj enloĝataj de  homo adaptiĝante al la novaj vivkondiĉoj. Ne malfacilas rimarki ilin dum la sinnutrado sur kampoj, herbejoj. Ankoraŭ antaŭ 10-11 jaroj gruoj en la Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” ne estis multonombraj. Temis nur pri unu-du mil birdoj. Gruoj kutime forflugas el Pollando lime de novembro kaj decembro kaj revenas fine de februaro. Okazas, ke en favoraj kondiĉoj kaj sufiĉa nutraĵo ili vintrumas ĉi tie. Gruo estas birdo aperanta en la centra kaj orienta Eŭropo kaj en la norda Azio. La eŭropaj gruoj vintrumas sur la Iberia Duoninsulo. Kaze de mildaj vintroj ankaŭ en la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek

Gruoj en Nacia Parko Riverbuso de Warta

En Zaborze ekfunkciis Lubuŝa Vincentro

En la loko Zaborze [zaboĵe]  apud Zielona Góra [zjelona gura] estis funkciigita lastvendrede (09.10) Lubuŝa Vincentro. Ĝi integras la vinproduktajn mediojn kaj favoras la revenon al la tradicia kultivado de vito kaj vinproduktado. Ĝi rolos ankaŭ kiel turisma, ripoziga, didaktika kaj muzea centro. La vitkultivan kaj vinproduktan tradiciojn prezentas arkiva-historia  kolekto. En la centra parto de la objekto funkcias turisma informejo kaj ankaŭ konferenca salonego gastigonta vinproduktajn laborrekontojn, laborrenkontoj por vinekspertoj kaj pri la kuirarto. Unu el du aloj de la centro gastigas didaktan parton, kie troviĝas vinbotelaj rakoj, kie eblas konatiĝi kun la vinprodukta ekspozicio kaj demonstra halo, kie eblas konatĝi kun la vinprodukta procezo. La alia alo formas ripozigan parton kun kuirejo, vingustuma salono. La centro funkcias krome kiel scienc-didakta bazo ebliganta edukadon de studentoj pri vinologio kaj konsila centro por vinproduktantoj kaj vinvendistoj. Estonte en la centro trovigos krome la filio de la Etnografia Muzeo en Zielona Góra kun la sidejo en Ochla. La Lubuŝa Vincentro funkcias por turistoj semajnfine, dumsemajne nur laŭ interkonsento. La objekto laŭ la arkitektura vidpunkto referencanta al la kamparana konstruarto kreiĝis sur la tereno de la komunuma vitejo en Zaborze kun la surfaco de 35 hektaroj. Ĝia konstruado daŭris 5 monatojn kaj 99-procente estis kovrita el la Regiona Operaca Programo de Lubuŝa vojevodio. La centro en Zaborze fariĝis la koro de la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo, granda entrepreno promocianta la regionon.  El la projekto antaŭ 5 jaroj celinta  kunlaborigi kelkajn vitejojn naskiĝis itinero longa 302 kilometrojn.

El la elsendo 13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek

Lubusxa vincentro funkcias

Ĉirkaŭ la situacio en Sirio

La situacio ĉirkaŭ Sirio fariĝas ĉiam pli streĉita. La estro de NATO Jens Stoltenberg akuzis lunde Rusion, ke ĝi agaas por plilongigo de la konflikto en Sirio donante la subtenon al. la prezidento Baszar al.-Assad. Li alvokis Moskvon aliĝi al. batalo kontraŭ batalantoj de la Islama Ŝtato.

Vicekanceliero en la registaro de Germanio  Sigmar Gabriel alvokis lastdimanĉe dum la kongreso de sia partio SPD en Majenco manifesti pli grandan komprenemon por Rusio kaj ĉesiigi la ideoologian „ĉasadon” kontraŭ Moskvo. Liaopinie sen Rusio ne eblos fini la konflikton en Sirio.

El la elsendo 13.10.2015. Legas Krystyna

Cirkau la situacio en Sirio

Ĉirkaŭ rusaj flugatakoj en Sirio

La perturbon de  la turka aerspaco fare de rusa ĉasaviadilo kondamnis lastlunde la ĝenerala NATO-sekretario, Jen Stoltenberg, kiu renkontiĝis en la brusela NATO-sdejo kun la turka ministro Sinirlioglu por diskuti la situacion en Sirio post la sabata incidento. Laŭ la rusa defendministeria aferprezentanto tio okazis pro atmosferaj motivoj. La rusa flanko ne rilatigis sin al simila incidento okazinta dimanĉe. La Blanka Domo difinis la eventon kiel provokon.

Rusio ekde la lasta merkredo gvidas aviadilojn atakojn en Sirio asertante, ke ĝia celo estas celoj de la islama ŝtato kaj de aliaj grupoj ligitaj i.a. kun Al-Kaida. Koalicio sub la gvido de Usono, kiu de unu jaro atakas celojn de la islama ŝtato en Sirio kaj Irako riporĉas al Rusio atakadon de siria opozicio, batalanta por aboli la subtenatan de Rusio prezidenton Baszar al Assad.

El la elsendo 06.10.2015. Legas Milada

Cirkau la rusaj flugatakoj en Sirio

La pola prezidento vizito en Rumanio

Marde, la pola prezidento inaŭguris oficialan viziton en Rumanio. Tiutage Andrzej Duda interparolis kun la rumana prezidento Klaus Iohannis, la ĉefministro Victor Ponta kaj la prezidanto de la Senato, Calin Popescu-Tariceanu. La vizito reliefigas la signifon, kiun donas prezidento Duda al la polaj-rumanaj rilatoj por elformi kunlaboron inter la adriatikaj-nigramaraj-baltaj ŝtatoj.  Ĝi ankaŭ elmontras, ke la centreŭropa politiko povas esti pli vasta ol kadre de la Viŝehrada Grupo (Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario). Merkrede Andrzej Duda partoprenos la renkontiĝon de la ŝtatestroj de la orienta alo de NATO. En ĝia fino estas atendata komuna deklaro. Partoprenos tiun renkonton anstataŭanto de la ĝenerala NATO-sekretario kaj la prezidentoj de Estonio, Latvio, Litovio, Slovakio, Hungario kaj Bulgario. Flanke de Ĉeĥio estos la prezidanto de la malpli supera parlamenta ĉambro.

El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara

Eŭropa Komisiono pri impostodeliktoj

Eŭropa Komisiono mendis ĉe dek kelkaj internaciaj impostaj ekspertoj specialan raporton, kiu sumigas la fenomenon de la evitado de CIT-imposto.  Temas pri enspezimposto de juraj personoj. Rezultas el ĝi, ke ĉiuj uniaj landoj perdas  pro tiu ĉi kaŭzo ĉiujare 500 miliardojn da zlotoj. La perdoj de Pollando egalas al 46 miliardoj da zlotoj.

La impostopagadon evitas unuavice internaciaj korporacioj, kio malrekte frapas kontrau polajn firmaojn. Holdingoj disponantaj pri kromaj rimadoj aplikas dumpingajn prezojn malstabiligante la merkatojn dum la landaj firmaoj honeste pagantaj la impostojn troviĝas ĉe la t.n. perdita pozicio.

Ekspertoj – inter kiuj estis i.a. Dominik Gajewski z la Ĉefa Komerca Lernejo – menciis 600 komplikajn jurajn trukojn, dank’ al kiuj eksterlandaj konzernoj kaj holdingoj pere de la fikcia generado de kostoj evitas la impostopagadon en la landoj,en kiuj ili aktivas. La maja raporto de Internacia Valutfonduso kritikis Pollandon pro ĉiam malpli efika impostoprenado de grandaj konzernoj. Temas ankaŭ pri VAT-imposto (aldonvalora imposto), pro kio Pollando suferas perdojn en la alteco de 50 miliardoj da zlotoj jare.

El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara

Koruptaj deliktoj de grandaj konzernoj

Andrzej Duda antaŭ UNo-forumo

En sia parolado farita en UNo-sidejo en Novjorko la pola prezidento Andrzej Duda alvokis la ŝtatgvidantojn kunlabori en la kreado de la vizio de la mondo bazita sur la „forto de la leĝaro kaj ne sur la bazo de forto”. La prezidento riliatigis sin ankaŭ al la aktualaj  eventoj sur la internacia areno kaj avertis kontraŭ la neglektado de internaciaj traktatoj kaj ĝenerala malrespektado de homo. Reliefiginte du vortojn Paco kaj leĝaro, la du vortojn-ŝlosilojn,  dank’ al kiuj eblas kompreni kaj agnoski la rolon de UNo en la lastaj 70 jaroj  Andrzej Duda memorigis ilian fragilecon reference al la germana kaj sekve sovetunia agresoj eksplodigintaj la 2-an mondmiliton, kiam unu el la unuaj viktimoj  fariĝis la internacia leĝaro, sekve la homaj rajtoj.

Hodiaŭ, en la lasta tago de sia vizito en Novjorko la pola prezidento daŭrigis vicon da renkontiĝoj, partoprenis renkontiĝon de la grupo de la ŝtatoj el la regiono de Baltiko kaj Adriatiko kaj la organizitan de Barak Obama rondtablon pri terorismo kaj pacmisioj.

El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara

A. Duda en Novjorko

Kion studos polaj abiturnientoj

Parto de la universitatoj jam prezentis informojn pri la trapaso de la nunjara studentiga kampanjo. Kiel ĉiujare la plej grandan interesiĝon ĝuis juro, ekonomiko kaj psikologio.

En la Jagelona Universitato en Krakovo registriĝis 18 mil studentokandidatoj. Plej multaj elektis juron, ĉirkaŭ 2 mil personoj. La duan lokon okupis kuracista fakultato, pri kiu interesiĝon manifestis 1500 junuloj kaj psikologio, kiun elektis 1300 personoj. La kvaran lokon egale dividis la angla filologio kaj aplikata psikologio. Plej multajn interesiĝantojn je unu loko notis la sveda filologio – pli ol 17 personoj, sekve la japana filologio (11 kandidatoj por unu loko).

En la Varsovia Universitato registriĝis kiel studentoj ĉ. 22 mil personoj en plimulto elektante ekonomikon kaj juron. La trian lokon okupis financo, la  kvaran la angla filologio kaj la kvinan – psikologio. La rivalado por unu studloko estis plej arda kaze de japana filologio (25 kandidatoj), sinologio (20 kandidatoj) kaj ekonomikaj-menaĝeraj studoj (19 personoj). En la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano la plej popularaj studdirektoj estas juro kaj psikologio. En la rangolisto de la plej multaj kandidatoj je unu loko viciĝas sveda filologio (23 interesiĝantoj), la dana filologio (13 personoj), geodezio kaj kartografio (9 personoj). En kelkaj universitatoj, en kiuj iuj fakultatoj estas aparte popularaj okazos kromaj studentigaj kampanjoj.

El la elsendo 22.09.2015. Legas Tomek

kion studos polaj abiturientoj

Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj

Laŭ la estro de la Oficejo por la Nacia Sekureco, Paweł Soloch la minacon por Pollando konsistigas unuavice la fakto, ke decidoj pri akcepto en enmigrantoj estas alprenataj ekster niaj suverenaj ŝtatorganoj kaj estas al Pollando trudataj. Ĝis nun ĉiu unia ŝtato estis akceptanta enmigrantojn laŭ siaj propraj internaj principoj. Nun oni klopodas trudi al plimulto de la europaj ŝtatoj decidon desupran malgraŭ la fakto, ke multegaj demandoj ne ricevis respondon. Kvankam teknike Pollando  kapablas akcepti enmigrantojn, sed tio neniel influos realan solvon de la problemo kaj ilian integriĝon en la socio en kiu ili ektroviĝos. Pollando ne fermiĝas je la problemo de enmigrantoj, akceptas ankaŭ tiujn el aliaj kulturaj rondoj,  sed unuavice frontas fortan enmigradon el Ukrainio. Asimiliĝo de tiuj personoj okazas en maniero natura, neniu trudis al kiu ajn,  kie tiu devas vivi. Nun Germanio volas trudi sian vizion pri disdivido de siaj enmigrantoj kun aliaj ŝtatoj.

El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada

Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj