Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La Paca Lumo de Bet Leĥem

La 14-an de decembro okazis la solenaĵo en la prezidenta rezidejo dum kiu la pola prezidenta paro transprenis la Pacan Lumon de Bet Leĥem kiel simbolon de bono, frateco kaj servo. Ĝia nunjara devizo lige kun la kontraŭbatalado de la kronvirusa pandemio tekstas ĝuste La Lumo de servo. La disportadon de la Paca Lumo de Bet Leĥem oni komencis en 1986. Unu jaron poste la patronecon super ĝi transprenis aŭstraj skoltoj. Ĉiujare knabo kaj knabino transprenas la lumantan torĉon el la Groto de la Naskiĝo de Jesuo. Sekve el Vieno ĝi estas transdonata en multaj eŭropaj landoj al la loĝantoj de urboj aj reprezentatoj de skoltaj organizoj. Asocio de la Pola Skoltaro aliĝis al la kampanjo en 1991. La Pacan Lumon de Bet Leĥem polaj skoltoj ricevas de skoltoj slovakaj. La plia transdonado okazas alterne en Slovakio kaj Pollando. Polaj geskoltoj, kiel ĉenero en la disportado de la Lumo transdonas ĝin al skoltoj en Rusio, Litovio, Ukrainio kaj Belorusio, al Germanio kaj al Svedio.

El la elsendo 19.12.2020. Legas Milada – 1′ 32″

Pollando favora por merkatista agado de virinoj

Pollando okupis la kvian lokon, avancinte de la 16-a, en la rangolisto de la landoj, en kiuj la kondiĉoj por la merkatista agado de virinoj estas la plej favoraj. Apud Svedio, kiu avancis de la 25 al la 8-a loko ĝi estas la 2-a lando, kiu en 2020 notis la plej grandan avancon. Pollandon antaŭis Israelo, Usono, Svislando kaj Novzelando. Temas pr la donitaĵoj el la kvara esploreldono de MIWE, kiu taksis la kontribuon de merkatistinoj el la tuta mondo al la socia kaj ekonomia vivo. Evidentan kreskon de la pozicio de Pollando oni notis ankaŭ en la parta rangolisto sumiganta la partoprenon de virinoj sur la labormerkato, inkluzive de ilia nombro sur manaĝeraj kaj specializaj postenoj. La raporto de MIWE prezentis krome enkondukan analizon de la pandemio je la vivo de virinoj gvidantaj la propran merkatistan agadon. Rezultas el ĝi, ke en la tutmonda skalo la gvidataj de virinoj entreprenoj pli forte suferis panedmikonsekvencojn. Eĉ 87 procentoj de la firmaoj gvidataj de virinoj suferis negativajn sekvojn de la krizo.

El la elsendo 15.12.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Belorusaj studentoj en polaj altlernejoj

Nacia Agentejo de Studenta Interŝanĝo kaj Konfederacio de la Rektoroj de Polaj Altlernejoj decidis, ke preskaŭ 900 junuloj el Belorusio dank’ al la agentejo ekstudos en la plej proksima akademia jaro en 73 polaj altlernejoj. Studontoj el Belorusio mem elektis la interesajn por si altlernejojn kaj studdirektojn. Plej multaj stipendiotoj interesiĝis pri la Varsovia Universitato, Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, pri la krakova Jagelona Universitato, pri la Universitato de Lodzo, pri la Ĉefa Komerca Lernejo, pri la Bjalistokaj politekniko kaj universitato. Plej ofte kandidatoj je studentoj en Pollando elektis administradon, informadikon, turismon kaj ripozon, internaciajn rilatojn, loĝistikon kaj kuracistan fakultaton. Polaj altlernejoj de jaroj ĝuas popularecon inter belorusaj junuloj. Ili estas la dua post ukrainanoj plej granda nacia grupo de eksterlandaj studentoj en Pollando. Kadre de la projekto „Solidaraj kun studentoj” belorusaj junuloj ricevos ĉiumonatan stipendion de la pola ŝtato kaj estas liberigitaj de pagoj pro la studoj. Krom la pola programo „Solidaraj kun studentoj” funkcias du pliaj programoj celitaj al la akademia medio en Belorusio. Kadre de la programo „Solidaraj kun sciencistoj” ĉirkaŭ 20 belorusaj sciencaj laborantoj povas veni por staĝi en polaj altlernejoj. Kadre de la programo „Solidaraj kun instruistoj” 15 belorusaj instruistoj partoprenas Postiplomajn Kvalifikaj Studojn pri la Instruado de la Pola Kulturo kaj Lingvo kiel Fremda en la Universitato de Katowice.

El la elsendo 15.12.2020. Legas Maciek – 1′ 52″

Maskoimporto

Por kontraŭbatali la disvastiĝon de Kovim-19 en la tuta mondo oni aplikas – laŭ diversaj kriterioj – la protektomaskojn, sekve multloke kreskis bezonateco je ili kaj ilia importo. Kun la donitaĵoj el la unua duono de la 2019-a jaro kaj la sama periodo de 2020 la importovaloro de vizaĝmaskoj al la Eŭropa Unio signife kreskis. Dum la unuaj 6 monatoj de 2019 al la Unio oni importis protektajn maskojn kun la valoro de 800 milionoj da eŭroj. En la unua duono de 2020 la importovaloro de protektomaskoj superis 14 miliardojn da eŭroj. Temas pri kresko 1800-procenta. Plej multajn maskojn importis la uniaj landoj kun la plej multnombra loĝantaro, tamen analizante la valoron de la importo je unu loĝanto videbliĝas diferencoj inter la unuopaj landoj. Plej multajn maskojn kalkulite je unu loĝanto importis Luksemburgo lige kun ties politiko pri landa maskodistribuado. La valoro de la importitaj maskoj pokape egalis al 121 eŭroj. La valoro de la maskoimporto de Belgio, Germanio kaj Francio je unu loĝanto superis 50 eŭrojn. La importovaloro de maskoj al Kipro, Pollando, Svedio, Kroatio, Greklando kaj Bulgario ne superis 10 eŭrojn je unu loĝanto. La ĉefa liveranto de vizaĝmaskoj al la Unio estis Ĉinio. En la unua duono de la 2020-a jaro la Unio aĉetis en Ĉinio eĉ 92 procentojn de ĉiuj vizaĝmaskoj, je 30 procentoj pli ol en la unua duono de la 2019-a jaro.

El la elsendo 08.12.2020. Legas Maciek – 1′ 46″

La Festokaza Nutraĵkolektado

„Kristnasko digna kaj ne nutraĵmanka” estas la devizo de la nunjara Festokaza Nutraĵkvestato, okazinta inter la 23-a kaj la 28-a de novembro. Nunjare pro la pandemio la kampanjon ne partoprenis volontuloj, sed tradicie klientoj povis provizi per krome aĉetitaj nutraĵproduktoj korbojn situigitajn ĉe la vendejkasoj de du mil vendejoj en la tuta lando. Nunjare aldone funkcias karitata reta vendejo, en kiu eblas aĉeti virtualajn produktojn. La kolektita tiel mono servas por aĉeto de nutraĵoj por personoj en malfacila ekonomie vivsituacio. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĉirkaŭ 1 miliono 600 mil personoj vivas en Pollando en ekstrema mizero disponante pri malpli ol 600 zlotoj monate, ĉiutage frontante la dilemon ĉu pagi fakturojn, aĉeti medikamentojn aŭ nutraĵojn. Pasintjare kadre de la Festokaza Nutraĵkvestado oni kolektis por personoj bezonantaj 708 tunojn da nutraĵoj. La kampanjon la 24-an fojon organizas Federacio de la Polaj Nutraĵbankoj.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Maciek – 1′ 10″

La nunjara birdoringumado finiĝis

Rande de Białowieża-praarbaro (la nord-orienta Pollando) finiĝis la kampanjo dum kiu identigajn ringojn ricevis pli ol 10,6 mil birdoj. Temas pri flamkardeloj, ruĝgorĝuloj, ĉifĉafoj, grandparuoj, sed ankaŭ pegoj, strigoj aŭ bluvostuloj. La ringuma kampanjo okazanta apud la Akvoreceptaklo Siemianówka daŭras ekde 2002 kaj partoprenas ĝin ankaŭ ornitologoj kaj studentoj el la Bjalistoka Universitato. La nunjara kampanjo daŭris ekde aŭgusto. En ĝia daŭro la birdoj estis kaptataj pere de diversspecaj retoj kaj tuneloj dislokitaj ĉe konektejoj de la akvoreceptaklo kaj tero, en arbustoj kaj sur terenoj surkreskitaj de fragmito. Dum la ringuma kampanjo oni signis la birdospecion, la staton de la birdo inkluzive de ĝia grasohisto, kio tradukiĝas al la kolektitaj energiprovizoj. Estis kolektitaj krome la biometraj donitaĵoj kaj notita la birdopezo post kio birdoj estis liberigataj. Ĉiuj esplordonitaĵoj trafis al la Ornitologia Stacio de la Muzeo kaj Instituto pri Zoologio de la Pola Sciencakademio en Gdansko. En la ringuma kampanjo krom ornitologoj kaj studentoj partoprenas ĉiam pli da volontuloj. Oni planas venontjare komenci la kampanjon jam printempe por ricevi pli plenan bildon pri tio, kiuj birdoj kaj kiam alflugas al la Akvoreceptaklo Siemianówka.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Milada – 2′

La festokaza karitata kampanjo de Caritas

Caritas Polska distribuos du milionojn da kandeloj kiel ornamon de la Kristnaskaj Sanktvesperaj Tabloj. La akiritaj tiuvoje rimedoj servos por la financado de nutraĵoj, somera ripozo, stipendioj, rekapabligado kaj kuracado de infanoj. Ĉiuj 10 groŝoj pro la vendo de unuopa kandelo estos destinitaj por helpi infanojn en la Proksima Oriento, kiuj suferas pro militkonfliktoj. La patrono de la kamanjo estas Pola Radio. La Sanktvespera Helpokampanjo por Infanoj estas la plej malnova kampanjo de Caritas Polska kreiĝinta en 1994. La kandeloj estas distribuataj en paroĥoj kaj diocezaj Caritas-centroj. La alia Kristnaskokaza kampanjo realigata de Caritas Polska kune kun la varsovia urbogardistaro estas „Iom da varmo por senhejmuloj”. Realigata de kvin jaroj kampanjo konsistas en liverado de varmaj manĝoj, plejdoj, ŝtrumpoj kaj dormosakoj al senhejmuloj vivantaj ekster sociaj rifuĝejoj kaj tranoktejoj.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Milada – 0′ 24″

Loĝeja sendependeco de junaj eŭropanoj

Eurostat antaŭnelonge prezentis donitaĵojn koncerne la 2019-an jaron pri la forlasado de la gepatra hejmo fare de junaj eŭropanoj. Poloj en ĉi tiu statistiko ne apartenas al avanuloj. Ili forlasas la gepatran hejmon havante meze iom pli ol 27 jarojn, tamen polinoj faras tion je pli ol du jaroj pli frue ol poloj. Tiu diferenco malavantaĝe por viroj aperas en la tuta Unio kaj egalis en 2019 al 27,1 jaroj. La samrilata aĝo por virinoj egalis al 25,2 vivojaroj. La statistika eŭropano estis forlasanta la gepatran hejmon havante 26,2 jarojn, sed oni atentigas pri tiaj landoj kiel Svedio, Danlando, Finnlando, al kiuj laste aldoniĝis Estonio, en kiuj junaj personoj delonge karakteriziĝas per la loĝeja sendependeco. La rezultoj rilate junajn polojn elmontras ankaŭ tion, ke ili nun pli frue ol ankoraŭ antaŭ 15 jaroj rezignas pri la kunloĝado kun la gepatroj. Samtempe en la periodo inter 2009 en 2019 la rezultoj rilate Pollandon estis pliboniĝantaj trioble pli rapide ol montris la uniaj mezindicoj. En 2019 la rezultojn malpli bonajn ol polajn notis Slovenio, Rumanio, Greklando, Portugalio, Hispanio, Malto, Bulgario, Italio, Slovakio kaj Kroatio. Tio ligiĝas ankaŭ kun la fenomeno de senlaboreco de junaj homoj – aparte en tiaj landoj kiel Grekio, Portugalio, Italio aŭ Hispanio.

El la elsendo 24.11.2020. Legas Maciek – 1′ 45″

Legoma kaj frukta menuo de poloj

Dietikistoj rekomendas, ke legomoj kaj fruktoj konsistigu almenaŭ duonon de niaj ĉiutagaj manĝoj. En oktobro 2020 nur 15 procentoj de poloj observis tiun rekomendon. 40 procentoj de la enketitaj pri tio poloj manĝis legomojn kaj fruktojn 4-5 fojojn, kaj 16 procentoj dum ĉiuj el la 6 manĝajoj tage – inkluzive intermanĝajn mordaĵetojn. Tamen eĉ 29 procentoj ne konsideris legomojn kaj fruktojn en sia menuo. Baze de deklaroj pri manĝajoj de la t.n. antaŭa tago la ekzamenintoj elmontris, ke nur 15 procentoj de poloj nutris sin konforme al rekomendoj de specialistoj, se temas pri legomoj kaj fruktoj kiel duono de la menuo. 32 procentoj ĝenerale konsideras tiujn produktojn en la menuo. Tro malriĉan menuon je legomoj kaj fruktoj havas 53 procentoj de poloj, sed ĉe 40 procentoj tiuj produktoj aperis en duono de la ĉiutagaj manĝaĵoj. 13 procentoj de la ekzamenitoj manĝis tre malmultajn legomojn kaj fruktojn kaj foj-foje ili ne manĝis ilin entute. En oktobro 2020 inter la fruktoj plej grandan popularecon ĝuis pomoj, kiujn sekvis prunoj kaj piroj. Inter legomoj plej popularaj estis terpomoj, tomatoj, cepoj. Krome kukumoj, karotoj, paprikoj kaj brasikoj.

El la elsendo 24.11.2020. Legas Milada – 1′ 48″

Pli da anasa viando de polaj produktantoj

Je kvin procentoj kreskis en Pollando la produktado de la anasa viando. La komparo koncernas la unuan jarduonon rilate al la stato de antaŭ unu jaro. Tiel Pollando preterpasis Hungarion kaj okupis la duan lokon en Eŭropo post Francio. La kresko de la produktado de la anasa viando okazis malgraŭ la pandemio. La situacio estas des pli interesa, ke kreskoj en Pollando forte kontrastas kun malkreskoj ĉe aliaj produktantoj. Ekzemple en Francio la produktado de la anasa viando malkreskis je 32 procentoj, en Germanio je 25 procentoj. Pollando estas la plej granda produktanto de la kortbirda viando en Eŭropo, kio koncernis ĝis nun la kokidan viandon. Nun al la polaj bredantoj de kokinoj aldoniĝis bredantoj de anasoj.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Maciek – 0′ 53″

La plej granda bloko de libera komerco

Lastdimanĉe la 15 mastrumadoj de Azio kaj Pacifiko kreis la plej grandan en la mondo blokon de libera komerco, iniciatitan de Ĉinio. La interkompreniĝo estis subskribita en la fino de la 37-a pintrenkonto de ASEAN en Hanojo. Difinata kiel regiona kompleksa ekonomia partnereco, RCEP fariĝas la plej granda en la mondo komerca kontrakto laŭ la vidpunkto de landa produkto brutte kaj ĉirkaŭprenas du miliardojn da homoj, alivorte ĉirkaŭ 30 procentojn de la monda populacio. Ĝia celo estas krei gigantan sferon de libera komerco inter 10 ŝtatoj de ASEAN: Indonezio, Tajlando, Singapuro, Malajzio, Filipinoj, Vjetnamio, Birmo, Kamboĝo, Laoso kaj Brunejo unuflanke kaj aliflanke – Ĉinio, Japanio, la Suda Koreio, Aŭstralio kaj Novzelando. Hinda Unio retiriĝis el la interparoloj de RCEP en novembro de la pasinta jaro, sed la gvidantoj de ASEAN certigas, ke la pordo por ĝia aliĝo restas malferma. La interkonsento, kies ideo radikas en 2012 estas konsiderata de ekspertoj kiel ĉina reago je suspenditaj nun komercaj intertraktoj kun Usono.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Milada – 1′ 40″

 

En Pollando ĉiam pli da robotoj

Kiel informis en sia plej nova raporto Internacia Federacio de Robotiko (IFR) la kvanto de robotoj en la industrio kreskas kaj baldaŭ egalos al tri milionoj. Pollando en la raporto sumiganta la vendon de robotoj en 2019 ektroviĝis ĉe la 15 loko inter landoj, kiu aĉetas industriajn robotojn. Tio estas la plej bona rezulto de Pollando. Tamen la kvanto de robotoj en la pola industrio estas daŭre tro malalta por proksimiĝi al la monda avanularo. Je unu roboto instalata en Eŭropo kalkuliĝas tri en Azio. En 2019 plej multajn industriajn robotojn instalis Ĉinio.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 54″

Du LOT-aviadiloj flugos en Vjetnamio

La pola flugkompanio LOT direktas al Vjetnamio du aviadilojn, kiuj servos en la kadro de Bamboo Airways. La aviadiloj estis disponigitaj laŭ la formulo wet-lease, do kun la anaro, asekuro kaj vivteno por la periodo ekde la 15-a de novembro 2020 ĝis la 14-a de majo 2021. Temas pri la aviadiloj Embraer 195. La vjetnama flanko elektis la polan flugkompanion, ĉar ĝi disponas pri la konfirmatesto EASA, garantianta realigadon de la aviadoperacoj konforme al la plej altaj normoj. La vjetnama flugkompanio Bamboo Airwayes priservas landajn flugojn, krome internaciajn al Japanio, Ĉinio, Suda Koreio kaj Tajvano.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 59″

Kovim-restriktoj kaj la unia labormerkato

Dum la dua jarkvarono de 2020 la unia merkato sentis la influon de la sekvoj ligitaj kun la restriktoj aplikataj fare de la membroŝtatoj pro Kovim-19. Evidentiĝis samtempe, ke la indicoj de enlaborigo kaj senlaboreco mezurataj flanke de la Internacia Labororganizo ne estas sufiĉaj por priskribi ĉiujn fenomenojn sur la labormerkato. Tial la unia statistika oficejo Eurostat publikigis aldonajn jarkvaronajn donitaĵojn sezone adapteblajn. Laŭ ili i.a. eblis ekscii, ke kompare al la unua jarkvarono de 2020 en la dua la stagno sur la unia labormerkato kreskis en ĉiuj membraj ŝtatoj escepte de Latvio. La enlaborigo malkresis en ĉiuj landoj escepte de Luksemburgo. En ĉiuj landoj – koncerne kiujn aperis donitaĵoj – estis notita malkresko de efektiva labortempo kalkulita kiel fakte tralaboritaj laborhoroj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Maciek – 1′ 02″

Polaj vinproduktatoj povos produkti pli

Oni laboras pri dokumento ebligonta al etkvantaj vinproduktantoj grandigi la produktan vinkvanton ĝis 100 mil litroj jare. Ĝis nun rilate ilin validis la dekmillitra limigo. Samtempe estos simpligitaj registroproceduroj por malgrandaj firmaoj okupiĝantaj pri la produktado kaj distribuado de i.a. kvalitaj vinoj, medoj kaj cidroj, kvalitaj pirdevenaj alkoholaĵoj produkitaj baze de fruktoj el la propra farmbieno. Tiuj solvoj povas altigi la profitdonecon de tiu ĉi produktado, kvankam pro duma malmulteco de ĉi specaj produktantoj ne altiĝos aparte la produktado de alkoholaĵoj ĝenerale. Aliflanke tiu produktado altigos la turisman atrakciecon de regionoj, en kiuj estos produktataj sufiĉakvante lokaj vinoj, cidroj kaj pirdevenaj alkoholaĵoj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Milada – 1′ 11″

La nunjaraj laŭreatoj „Historiatestanto”

La Instituto pri la Nacia Memoro informis pri la nunjaraj laŭreatoj de la premio Historiatestanto, kiu estas atribuata ekde 2009. Ĝi celas personojn kaj organizojn, meritiĝintajn en la memorindigado de la historio de la pola nacio ekster la limoj de Pollando. En 2020 ricevis ĝin tri personoj kaj tri organizoj. Motivante la premiatribuon al Teruo Matsumoto la Instituto atentigis, ke li estas elstara japana historiisto interesiĝanta pri la pola historio, aparte pri la problemo de la sortoj de poloj kaj Pollando dum la 2-a mondmilito, esploranta i.a. problemon de la tiel nomataj siberiekzilitaj poloj infanoj, de la agadoj de Janusz Korczak kaj Bronisław Piłsudzki. Oni atentigis krome, ke Matsumoto disvastigas konojn pri la plej nova historio de Pollando en Japanio. Niaflanke ni aldonu, ke Teruo Matsumoto estas konata varsovia esperantisto delonge vivanta en Pollando. La premiita nunjare alia persono estas Janos Tischler el Hungario, kiu – kiel atentigite – en signifa grado kontribuis al la flegado de la hitoria memoro pri Pollando kaj poloj en Hungario kun aparta konsidero de la eventoj de la 1956-a jaro en Poznano kaj Budapeŝto. La tria persono kun la premio Historiatestanto estas Frans C.K. Ruczynski el Nederlando, la prezidanto de la fondaĵo Museum Breda-Polen 1939-1945, kies patrono estas generalo Maczek. Li distingiĝas pri flegado de la memoro pri la engaĝiĝo kaj rolo de polaj soldatoj en liberigo de Nederlando. Informante pri la nunjaraj premioj la Instituto pri la Nacia Memoro elmontris la Fondaĵon de Bonfarado kaj Helpo „Domo de la Pola Kulturo en Vilno”. Ĝi estis difinita kiel „la plej grava institucio por poloj kaj pola kolonio en Litovio pro vasta spektro de agadoj servantaj al popularigado de la pola historio, kulturo kaj lingvo. Inter la distingitoj troviĝas ankaŭ Rondo de la Pola Kulturkleriga Asocio en la ĉeĥa Cierlicko-Kościelec, kiu koncentriĝas pri memorindigado de la polaj pilotoj Żwirko kaj Wigura, kiuj peresis proksime de ĉi tiu loko, krome organizante eventojn ligitajn kun la pola historio, kulturo kaj tradicio. La lasta distingita nunjare organizo estas Muzeo-Pola Ĉambro omaĝanta kaj populariganta la heredaĵojn de la pola kolonio en Danlando. Ĝi pridokumentas la malmulte konatan historion de la polaj sezonaj laborantoj; kolektas, protektas kaj diskonigas la kulturatestojn pri la pionora generacio de la polaj enmigrantoj, zorgante samtempe pri la konigado de la historio de Pollando.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 3′ 22″

La verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri eugenikmotiva abortigo

Lastĵaŭde (la 22-an de oktobro) la Konstitucia Tribunalo verdiktis la makongruecon de la tiel nomata eŭgenika premiso kun la Konstitucio de Pollando. Post ĝia publikigo en Leĝoĵurnalo en Pollando ĉesos validi reguloj ebligantaj abortigon kaze de supozo pri difekto aŭ malsano de la infano. En plimulto inter mil, en la lastaj jaroj, abortigoj ĉi-rilataj temis pri supozo, ke koncernaj homembrionoj estas difektitaj per Down-sindromo. Tiu verdikto ne influas la daŭran validecon de abortigoebleco kaze de la sanminaco por la graveda virino kaj gravediĝo sekve de perforto. La verdikto de la Konstitucia Tribunalo elvokis ekstremajn protestojn, inkluzive atakojn kontraŭ sanktejoj en la tuta lando, defende por kiuj organizaĝis civitanoj.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Barbara – 1′ 14″

Akademio de Leon Koźmiński avancis

La varsovia Akademio de Leon Koźmiński estas unu el 90 mondaj altlernejoj, se temas pri la peredukado de manaĝeroj/merkatikistoj. Ĝi avancis je tri lokoj kompare al la pasinta jaro en la listo de “Financial Times” okupinte la 39-an lokon. Ĝi okupis la 4-an lokon se temas pri la enspezoj kaj karieroj de siaj diplomitoj. Tio estas unu el la plej gravaj indicoj ebligantaj kompari la valoron de la manaĝera edukado en la monda skalo. La plurjara ĉeesto de la Akademio en la rangolisto de “Financial Times” ebligis al ĝi fariĝi marko rekonebla en la mondo. Ĝi kunlaboras i.a. kun ESCP Business School, la plej malnova merkatika altlernejo en la mondo. Ilia komuna magistriga programo pri administrado ektroviĝis ĉe la 6-a loko en la nunjara rangolisto. Aktuale en la Akademio studas 9 mil personoj, inkluzive de du mil eksterlandanoj el pli ol 70 landoj. Krom licencigaj kaj magistrigaj studdirektoj studentoj povas elekti preskaŭ 70 postdiplomajn specializojn kaj MBA. La Akademio havas akreditiĝon de AACSB, EQUIS kaj AMBA. Nunjare ĝi akiris konfirmateston Positive Impact Rating kaj akreditiĝon de BSIS, kio konfirmas ĝian socian engaĝitecon kaj realan influon je la plej proksima ĉirkaŭaĵo.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Maciek – 1′ 35″

Polkolonia Tago de Dulingveco

Semajnfine la 6-a fojon la pola-usona medio en Novjorko solenis Polkolonian Tagon de Dulingveco. Malgraŭ nunjare virtuala karaktero la evento koncentriĝis ne nur pri antaŭlernejoj kaj polkoloniaj aŭ usonaj lernejoj gvidantaj la dulingvan usonan kaj polan programojn. Ĝi estas adresita al ĉiu polo loĝanta eksterlande. La festo de dulingveco logas al Novjorko ĉiujare milojn da personoj. En la malvirtuala realo ili plenumas polajn kantojn, solvas kvizojn, partoprenas lingvajn ludojn. Iuj kvizoj baziĝas sur polaj legendoj, instruistoj kaj lernantoj verkas poeziaĵojn kaj spektakloscenarojn. Infanoj rakontas jen pri siaj prauloj, jen pri la tralegitaj libroj. La solenadojn riĉigas prelegoj kaj renkontiĝoj kun profesoro de la polaj studoj en la novjorka Columbia-universitato kaj liaj studentoj. Ĉio koncentriĝas pri la valoro, kiun konsistigas la kono de la pola lingvo, pri tio ke infanoj ricevu de siaj gepatroj la konon de la pola lingvo kiel donacon. Oni elstarigas krome la propedeŭtikan valoron de la dulingveco. La festo estas solenata ĉiujare dum la tria semajnfino de oktobro.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Milada – 1′ 42″

Usono favore pri la Trimara Iniciato

La Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso subtenis la Trimaran Iniciaton. Tiu ĉi superpartia subteno havas apartan signifon, ĉar ĝi signifas, ke sendepende de la prezidentigaj balotrezultoj Usono subtenas ĝin. La ekonomia-socia Trimara Iniciato kunlaborigas 12 eŭropajn ŝtatojn, la membrojn de la Unio situantajn ĉe Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Konkrete temas pri Litovio, Latvio, Estonio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. La teritorio de ĉi tiuj 12 landoj, la uniaj membroj, egalas al 1210 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas enloĝata de 112 milionoj da homoj. Ilia Landa Prudukto Brutte egalas al 10 procentoj de tiu ĉi de la Eŭropa Unio. Ĝian unuan pintrenkonton en aŭgusto 2016 iniciatis la prezidentoj de Kroatio kaj Pollando. Dum ĝi estis akceptita deklaro en kiu i.a. estis menciitaj la kunlaboraj celoj koncerne gasan energetikon, transporton, bitan komunikadon kaj mastrumadon.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

La pandemio kaj la ekonomia bonfarto de poloj

La konsilfirmao KPMG enketis en aŭgusto polojn pri ilia ekonomia bonfarto sekve de la pandemio. Preskaŭ la duono (44 procentoj) deklaris la malboniĝon de sia financa situacio, 8 procentoj deklaris signifan malboniĝon kaj 5 procentoj asertis, ke ne povas kontentigi siajn bazajn bezonojn. Kaj krome poloj opinias, ke tiu situacio daŭros almenaŭ unu jaron kaj eble eĉ pli longe. Sekve de tiuj agordoj 70 procentoj de konsumantoj deklaris limigon de la butikumado, inter kiuj 51 procentoj limigis la aĉetadon al necesaj produktoj. 19 procentoj ne limigis la ĉiutagan butikumadon, sed investajn aĉetaĵojn ŝovis al posta periodo. Nur unu kvarono elspezas samtiom kiom antaŭ la pandemio. Dum la butikumado kaj ĉiutaga aĉetado poloj en la unuan lokon metas sian sekurecon. Tial eĉ 41 procentoj de poloj malpli ofte pagas per kontanta mono kaj je unu triono kreskis la nombro de poloj uzantaj bankajn kartojn. Pli ofte poloj butikumas rete. La nombro de klientoj de retaj vendejoj kreskis je 6 procentoj. Siajn unuan butikumadon rete dum la pandemio faris unu triono de poloj.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Milada – 1′ 50″

Omaĝtago al generalo Pułaski en Usono

La prezidento de Usono, Donald Trump proklamis la 11-an de oktobro kiel Memortagon de generalo Kazimierz Pułaski. Tiutage en 1779 generalo Pułaski mortis pro la vundoj suferitaj en la batalo apud Savannah. En la proklamdokumento estis reliefigita la kuraĝo kaj elstara taktiko de la generalo batalinta unue por defendi suverenecon de Pollando kontraŭ fremda tiraneco, sekve batalinte por la libereco de Usono. En 1777 laŭ la decido de Benjamin Franklin Kazimierz Pułaski aliĝis al la Kontinenta Armeo de generalo Georg Washington kaj du sekvajn jarojn servis al Usono en ĝia batalo por suvereneco kaj libereco distingiĝante kiel militista komandanto. En la dokumento la usona prezidento substrekis, ke la heredaĵo de Pułaski portata en la koroj de preskaŭ 10 milionoj da poloj en Usono por konstante eniris grandan historion de Usono.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Maciek – 1′ 05″

Polaj pomoj ankaŭ por eksterlandaj klientoj

Pollando estas la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de pomoj kaj en la monda skalo ĝi okupas la trian lokon post Ĉinio kaj Usono. Samtempe poloj ĉiam pli volonte aĉetas importitajn fruktojn, kiuj en nia klimato ne estas kultivataj. Ekzemple en 2017 poloj konsumis pokape 13 kilogramojn da pomoj jaroj, je 4 kilogramoj malpli ol en 2013. La malkresko de la konsumado de polaj klientoj eldevigis serĉadon de eksterlandaj merkatoj malgraŭ tio, ke en la nuna jaro estos je pli ol tri milionoj da tunoj da pomoj malpli ol progozite. Jam de kelkaj jaroj ili trafas al Azio kaj la Suda Ameriko, ekzemple al Tajvano kaj Tajlando, al Kolombio. Oni alte taksas eksterlande la speciojn Gala, Golden Delicious kaj Red Price. De kvin jaroj polajn pomojn aĉetas ankaŭ portugalaj klientoj. En 2019 800 tunoj da pomoj de la menciitaj markoj trafis tien al la portugala komerca reto Pingo Doce, kiu apartenas al la posedanto de la reto, en kiu troviĝas la konata sur la pola merkato Biedronka (kokcinelo). Biedronka estas grava kanalo por liveri pomojn ankaŭ al polaj klientoj. Ekzemple pasintjare eĉ 98 procentoj de pomoj en Biedronka devenis de la polaj hortikulturistoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Milada – 1′ 51″

Greklando la plej ŝatata ripozloko 2020

Greklando estis la plej populara inter la nunjaraj vizitlokoj elektataj de polaj turistoj. En aŭgusto elektis ĝin 40 procentoj de la klientoj de la portalo Wakacje.pl. Tio estis je 6 procentoj pli ol en julio. Greklando de jaroj estas unu el la plej volonte elektataj por ripozo landoj unuavice pro belega somera vetero, multaj insuloj kaj ripozlokoj, gastamo de la loĝantoj. Nunjare ankaŭ pro la sekurecprincipoj envivigitaj lige kun la kronvirusa pandemio. La duan lokon okupis Turkio kaj la trian Bulgario. Greklando estis ankaŭ la plej populara ripzoloko en julio, Bulgario troviĝis sur la dua loko, la trian lokon okupis Hispanio. Poloj forveturante ripozcele eksterlanden plej ofte uzas aviadilon. En aŭgusto eĉ 94 procentoj de poloj flugis por la eksterlanda somerumado, kio signifis 5 procentan kreskon kompare al julio. La donitaĵoj estis kolektitaj kaj analizitaj baze de ripozofertoj de pli ol 100 vojaĝoficejoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Maciek – 1′ 17″

Nova ortodoksa kirko en Varsovio

En Varsovio estis inaŭgurita la unua de pli ol 100 jaroj ortodoksa kirko de Sofia, la Dia Saĝo (Haga Sofia). La unuaj klopodoj pri la nova kirko en la pola ĉefurbo estis entreprenitaj en 2004, sed la fondoŝtono estis konsekrita nur en 2015. La preĝejo estis konstruita laŭ la greka stilo sur la plano de kvadrato 35 je 35 metroj. La alteco de la ĉefkupolo egalas 22 metroj. Ĝia sonorilturo havos naŭ sonorilojn. La finpretigaj laboroj daŭros ĝis printempo 2021. La kirika interno estos tutece kovrita de polikromiaĵoj de la devenanta el Ukrainio Wołodymir Teliczko. La kirko estas destinita por ortodoksuloj el la regiono de du varsoviaj kvartaloj Ursynów kaj Wilanów. La ĵus inaŭgurita kirko estas la tria en la pola ĉefurbo. La du aliaj estis konstruigitaj ankoraŭ dum la rusa anekso de Pollando. Reprezentantoj de la ortodoksuloj en Pollando taksas, ke en la tuta lando vivas ĉirkaŭ 450-500 mil personoj de ĉi tiu konfesio.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Maciek – 1′ 22″