Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Raporto: Seksegaleco

Dum la antaŭnelonga Monda Ekonomia Forumo en Davos oni konsideris la statuson de virinoj kaj viroj unuavice el la ekonomia vidpunkto en la monda skalo. En la egaligo de la seksoŝancoj oni rimarkas pli bonan utiligon de talentoj kaj kapabloj, kio tradukiĝas al akcelita ekonomia evoluo de la mondo. La konkludoj ne estas optimimaj. Malgraŭ ŝanĝoj en la vira-virina egaleco necesa estas ankoraŭ unu jarcento, por ke virinoj egalpaŝu kun viroj konsiderante sian ekonomian pozicion. En la forumo estis prezentita raporto ilustranta diferencojn ĉi-sfere, kiuj nun egalas al 68,6 procentoj. Vera egaleco venos, kiam ĝi estos 100-procenta. La indico pri la ekonomia seksoegaleco kreiĝas baze de detalaj informoj kaj donitaĵoj ilustrantaj la partoprenon kaj la statuson de virinoj kaj viroj en kvar sferoj. Temas pri ekonomio, politiko, edukado kaj sano. Koncerne la mezuradon de la ekonomia statuso oni utiligas tiajn donitaĵojn, kiel ekzemple strukturon de la labormerkato, diferencon en salajroj ĉe la samaj laborpostenoj, altecon de la enspezoj (kun la konsidero de la aĉetopovo en la unuopaj landoj), partoprenon de virinoj ĉe superaj menaĝeraj postenoj. La eduka statuso estas difinata baze de donitaĵoj pri skalo de analfabeteco, kvanto de viroj kaj virinoj atingantaj laŭvicajn eduknivelojn. La pritakso de la sanstato dependas de la prognozata vivodaŭro de virinoj kaj viroj en la unuopaj landoj. La politika pozicio dependas de partoprenoproporcio en la parlamentoj, ĉe la registaraj postenoj. Konsiderante ĉiuj ĉi faktorojn en 153 landoj, en la monda skalo, de multaj jaroj avanas Islando. Sur pliaj lokoj troviĝas Norvegio, Finnlando kaj Svedio. La egalecindico en Islando estas difinita je 88 procentoj. Malgraŭ tre alta partopreno de islandaj virinoj sur la labormerkato kaj ilia kvanto en la firmaaj estraroj kaj en la politika vivo daŭre aperas tie diferencoj ĉe la analogaj laborpostenoj. Pollano ne apartenas al avanuloj, se temas pri la seksa egalecnivelo. La indico egala al 73,6 procentoj estas pli alta ol la meza en la mondo, kiu egalas al 68,6 procentoj, sed metas nian landon voste de la plimulto de la eŭropaj landoj. Analogan nivelon atingis Niderlando kaj Serbio. Temas pri la 40-a loko en la mondo. De la lasta raporto pri ĉi tiu temo Pollando avancis je  2 lokoj kaj ekde 2006 la de egalrajteco pliboniĝis je 5,6 procentoj. El pli detala analizo de la donitaĵoj pri Pollando rezultas, ke la malgrandiĝanta, sed daŭranta diferenco en la statuso de viroj kaj virinoj sekvas unuavice el la ĉeesto en la publika vivo sur altaj postenoj kaj multe malpli forta ekonomia situacio de virinoj. Signifa estas ankaŭ diferenco favore al viroj, se temas pri enspezoj. La fora loko de Pollando se temas pri seksoegaleco ligiĝas krome kun malmulta partopreno de virinoj en strukturoj administrantaj la laborentreprenojn kaj la ŝtaton.

El la elsendo 11.02.2020. Legas Milada – 4’35”

Dimanĉa butikumado, ŝanĝo de kutimoj

Poloj spertis antaŭ du jaroj veran ŝokon post la decido pri femitaj vendejoj dimanĉe. La ideo celis ebligi al vendistoj – aparte en grandaj komercaj centroj kaj ĉenaj vendejretoj – ĝui dimanĉon en la familia etoso. Pasintjare eblis butikumi nur en la lastaj dimanĉoj monate kaj en kelkaj pliaj, strikte difinitaj kazoj. En 2020  enviviĝis la tria etapo de la reformo, sekve de kiu nur 7 fojojn  en la jaro eblos butikumi dimanĉe. Tiuj limigoj ŝanĝis la kutimojn kaj oni rimarkis, ke klientoj ne rezignas pri butikumado dimanĉe, sed butikumas interrete. Ankaŭ la komerca sektoro reagis je novaj decidoj aplikante alternativajn solvojn por malkreskigi siajn perdojn. Temas plej ofte pri favora varoferto en la tagoj antaŭantaj la nekomercajn dimanĉojn, aparte vendrede. La Pola Konsilio de Komercaj Centroj aperigis en novembro 2019 socidiagnozan raporton. Laŭ ĝi  multaj klientoj estas malkontentaj pro la nekomercaj dimanĉoj, kiuj malebligis al ili pasigi dimanĉon en la komercaj centroj „plurdimensie”. Ili kutimiĝis, ke grandaj komercaj vendogalerioj ebligis al ili  ligi distron kun servoj, dimanĉan tagmanĝon en restoracio kun familia butikumado. La organizantoj elmontris negativajn ekologiajn sekvojn de la pli ofta interreta butikumado. Tio iliaopinie ligiĝas kun multeco de la uzataj pakumoj kaj varliveroj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Maciek – 1’44”

Oxfam pri sociaj malegalecoj

Internacia humaneca organizo Oxfam alarmas, ke sociaj malegalecoj grandiĝas laŭ hororiga ritmo. 1 procento de la plej riĉaj homoj en la mondo dispons pri riĉaĵoj superantaj pli ol duoble la havaĵojn de la cetera homaro. En raporto publikigita antaŭ la Ekonomia Forumo en Davos Oxfam, organizaĵo okupiĝanta pri kontraŭbatalado de malsato kaj helpo en la disvolviĝantaj landoj konstatis, ke registaroj amase malaltigas impostojn de riĉaj personoj kaj korporacioj dum la sektoro de la publikaj servoj estas subfinancita. La raporto atentigas, ke la „ekonomiaj malegalecoj eskapis la kontrolon”. En la 2019-a jaro  2153 miliarduloj havis pli da riĉaĵoj ol 4,6 miliardoj da homoj. Referencante al la esploroj de la Monda Banko Oxfam asertas, ke malkreskigo de malegalecoj havas pli grandan influon je malgrandigo de eksterma mizero ol ekonomia kresko. Laŭ ĝia analizo, se la landoj malgrandigus la enspezmalegalecojn je unu procento jare, tiam en 2030 la nombro de homoj vivantaj en ekstrema mizero malkreskus je 100 milionoj da personoj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Maciek – 1’25”

Monakoj laborantaj en Pollando

La pasinta lastdimanĉe religia festo de la Prezento de Jesuo en la Templo estis la okazo doni la atenon al personoj konsekritaj, alivorte gemonakoj en Pollando. La 2-a de februaro kiel Tago de la Konsekrita Vivo estis lanĉita en 1997-a jaro. La polaj gemonakoj konsisitigas ĉirkaŭ 32-milmembran socian grupon. Plimulton konsisitigas virinoj. Temas pri ĉirkaŭ 20 240 mil personoj, inkluzive de 1290, kiuj vivas en izoliteco. Monakinoj gvidas i.a. 400 antaŭlernejojn, 115 elementajn, superelementajn kaj specialajn lernejojn; 79 kleriĝejojn, kie infanoj pasigas tempon ekster la lernejaj okupoj jam post la forlaso de la hejmo, 64 protektoedukajn centrojn, inkluzive de infandomoj, 31 vivofenestrojn (kie eblas lasi bebon kun certeco, ke ĝi ricevos konforman vivprotekton); 29 protektodomojn, 33 manĝejojn por mizeruloj, 47 centrojn, en kiuj oni disponigas al bezonantoj nutraĵojn kaj 72 domojn de spirita koncentriĝo. Ĉirkaŭ 100 monakinoj laboras kun malliberigitoj. Monakinoj aktivas krome en la amaskomunikiloj gvidante ĉirkaŭ 500 interretajn portalojn, ĉirkaŭ 400 fejsbukajn  kaj tviterajn profilojn. Ili havas ankaŭ 6 eldonejojn.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Milada – 2’04”

Ĉiuminute 30 mil novaj boteloj en Meditereaneo

La unia organizaĵo ARLEM alarmas, ke ĉiuminute en Meditereaneon enfalas 30 mil plastaj boteloj. Tio signifas endanĝerigon de la marspecioj, ekosistemoj kaj nutroĉeno, kies parto estas ankaŭ homoj.  Samtempe la meditereanea regiono varmiĝas 20 procentojn pli rapide ol la cetera mondo. La raporto de ARLEM alvokas establi organizon de la meditereaneaj landoj sub la gvido de la Unio. Ĝi kompetentus pri direktivoj validaj por ĉiuj landoj de la regiono. La raporto pro la nuna stuacio kulpigas la aktivadon de homo, prognozante krome, ke en 2050 en la maroj estos pli da plastikaĵoj ol fiŝoj.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Krystyna – 0’49”

La 75-jariĝo de la liberigo de Auschwitz-Birkenau

Dum la lastlundaj solenaĵoj omaĝantaj la 75-an datrevenon de la liberigo de la eksa germana koncentrejo kaj mortotendaro Auschwitz-Birkenau partoprenis ĉirkaŭ 200 eksaj saviĝintaj  malliberigitoj kaj 60 delegacioj reprezentantaj ŝtatojn kaj internaciajn organizojn. Dum la porokazaj solenaĵoj la prezidento de Pollando, Andrzej Duda akcentis, ke la falsado de la historio de la 2-a mondmilito, kontestado de la krimoj de la hombuĉado, neado de holokaŭsto kaj ankaŭ instrumenta utiligado de Auschwitz por kiu ajn celo signifas senhonorigadon de la memoro de la viktimoj. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Du jarojn poste kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, kiel ekstermoloko de judoj. Germanoj murdis tie ĉirkaŭ unu milionon 100 mil virinojn, virojn kaj infanojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĵojn kaj homojn de diversaj naciecoj. La koncentrejon la 27-an de januaro 1945 liberigis la Ruĝa Armeo. La usona prezidento deklaris la 27-an de januaro 2020 la Nacia Tago de memoro pri la 75-a datreveno de la liberigo de Auschwitz. Li alvokis ĉiujn usonanojn soleni ĉi tiun tagon per specialaj programoj, solenaĵoj, preĝoj kaj rememoroj. La solenaĵojn sur la tereno de la koncentrejo Auschwitz finis komuna interreligia preĝo de kristanoj kaj judoj.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Milada – 2’01”

 

Protekto de konsumantoj kontraŭ Artefarita Inteligenteco

Komisiono por la interna merkato de la Eŭropa Parlamento proklamis antaŭnelonge rezolucion, per kiu ĝi alvokas la Union, ke la evoluigon de la Artefarita Inteligenteco kaj Aŭtomata Alprenado de Decidoj (ADM) akompanu forta protekto de la konsumantoj. Aŭtomata alprenado de decidoj signifas procezojn de decidalprenado helpe de teknologiaj rimedoj sen la homa interveno (ekzemple en la interretaj bankoj). Eŭropaj deputitoj asertas, ke konsumantoj rilatantaj kun la sistemo ADM devas estis konforme informitaj kiel ĝi funkcias, kiel eblas kontakti homon kun decidkompetentoj kaj kiel eblas ekzameni kaj korekti la decidojn de la sistemo. La deputitoj alvokas ankaŭ la Eŭropan Komisionon prezenti leĝdonan propronon, alkonformigontan la uniajn sekurecregulojn rilate al produktoj por protekti konsumantojn. Ili alvokas ankaŭ prilabori taksosistemon de risko ligita kun la Artefarita Inteligenteco kaj Aŭtomata Alprenado de Decidoj. La rezolucipropono estos prezentita al la ŝtatoj membroj kaj Eŭropa Komsiono dum la plej proksima plensesio.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Maciek – 1’18”

La 70-a datreveno de la komunista Ĉina Popola Respubliko

Hodiaŭ, la 1-an de oktobro pasas la 70-a datreveno de la proklamo de la komunista Ĉina Popola Respubliko. Tiuokaze en Pekino estis planitaj oficialaj solenaĵoj kaj granda militista parado. Ne ĉie regas festa etoso. La ĉinajn aŭtoritatojn enzorgigas la situacio en Hongkongo, kie la daŭrantaj de junio kontraŭregistaraj protestoj elvokis en ĝi  la plej grandan politikan krizon ekde kiam ĝi estis kunigita kun Ĉinio en 1997. Reuter-agentejo reference al diplomatoj laborantoj en Hongkongo informis, ke Ĉinio duobligis en la lastaj monatoj la grandecon de la militista garniozono en Hongkongo ne informante pri tio publike. Lastsabate, en la 5-a datreveno de la tiel nomata ombrelrevolucio, la pordemokrata movado, kiu en 2014 alkondukis al bloko de la urbocentro denove aperis kontraŭregistaraj sloganoj, aŭdiĝis pordemokrataj kantoj, okazis strattumultoj kaj interpuŝiĝoj kun polico. La registaro en Pekino akrigis en la lastaj monatoj retorikon pri protestoj en Hongkongo komprenigante, ke estas ebla militista interveno.

El la elsendo 01.10.2019. Legas Milada – 1’40”

Poloj pri sia membreco en la Unio

Eĉ 69 procentoj de poloj asertas, ke ilia voĉo gravas en la Unio. La nombro de personoj konvinkitaj pri la reala influo je la funkciado de la Unio kreskis je 13 procentoj dum tri monatoj antaŭintaj la parlamentajn balotojn. La postbalota opinisondado de la unia esplorcentro Eurobarometr analizis ankaŭ problemojn, kiuj motivis la uniajn civitanojn partopreni la balotojn. La polaj respondintoj elmontris ekonomion kaj ekonomian kreskon (41 procentoj), la manieron en kiu la Unio devintus labori estonte (38 procentoj),  homajn rajtojn kaj demokration (32 procentoj). Inter pliaj motivoj poloj menciis sekurecon kaj defendon, kontraŭbataladon de klimataj ŝanĝoj kaj medioprotektadon kaj enmigradon. La balotojn al la Eŭropa Parlamento en 2019 partoprenis 50,6 procentoj de la balotrajtaj civitanoj, je 8 procentoj pli kompare al la lastaj balotoj. Plej granda kresko estis notita en Pollando, en kiu voĉdonis 46 procentoj de la balotrajtaj civitanoj. Temas pri la 22-procenta kresko kaj samtempe la plej alta balotfrekventeco en la historio de la eŭropaj balotoj en Pollando.

El la elsendo 24.09.2019. Legas Krystyna – 1’40”

Klimata pintrenkonto en Novjorko

Lastlunde en Novjorko komenciĝis klimata pintrenkonto antaŭtage de la debato de la Ĝenerala Asembleo de UNo. Partoprenas ĝin estroj de la registaroj kaj ŝtatoj el 60 landoj. Ili prezentas siajn ideojn pri limigo de la emisiado de la forcejaj gasoj kaj plibonigo de porekologia politiko. Pasintjare en la mondo la unuan fojon oni fermis pli da karboelektrejoj ol kreiĝis novaj. Laŭ Boomberg dum la lastaj 10 jaroj la produktado de karboenergio malkreskis en Eŭropo je ĉirkaŭ 25 procentoj, en la Norda Ameriko je 40 procentoj. Samtempe en Azio energio akirata el karbo kreskis je 63 procentoj. Kaze de Pollando la uzo de karbo en la energiproduktado malkreskas, sed daŭre ĝi estas la plej grava fuelo. Merkrede estos publikigita la plej nova raporto de la Internacia Kolektivo pri Klimatŝanĝo pri oceano kaj kriosfero en la ŝanĝiĝanta klimato.

El la elsendo 24.09.2019. Legas Barbara – 1’14”

Komerca interŝanĝo inter Kanado kaj la Unio, inkluzive Pollandon

Laŭ la disponeblaj donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Ofiejo pri la spezoj en la eksterlanda komerco la kanada importo al Pollando en 2018 kompare kun 2016 kreskis je 28 procentoj atinginte la valoron de ĉirkaŭ 1,8 miliardoj da zlotoj dum la pola eksporto kreskis je 8 procentoj kaj atinigis la valoron de ĉirkaŭ 5 miliardoj da zlotoj. La kanada importo konsisitigis du dekonojn de procento de la tuta valoro de la pola importo, la pola eksporto egalis al duona procento de la tuta valoro de nia eksporto. Pasintsemajne en la periodaĵo CanadaExport aperis mallonga prolaboraĵo rilatanta al la komerca interŝanĝo inter la Eŭropa Unio kaj Kanado dum preskaŭ du jaroj de la portempa funkciado de la komerca interkonsento CETA. Ĝi enviviĝis la 17-an de septembro 2017 forigante 98 procentojn de doganpagoj en la reciproka komerco.  Eksporto de varoj el Kanado al la Unio dum 21 monatoj kreskis je 9,1 procentoj, importo el la Unio grandiĝis je 18, 1 procentoj. Laŭ la kanadaj donitaĵoj unu el la plej grandaj eksportokreskoj koncernis komercon kun Pollando, kiu kreskis je 22 procentoj ĉefe lige kun tiaj krudaĵoj kiel petrolo, tergaso kaj karbo.

El la elsendo 10.09.2019. Legas Milada – 1’54”

Pollando efike malgrandigas perdojn pro la aldonvalora imposto

Laŭ la donitaĵoj de la Eŭropa Komisiono pri la 2017-a jaro Pollando, Malto kaj Kipro inter ĉiuj uniaj landoj plej efike batalis kontraŭ perdoj ligitaj kun trompoj pri  la aldonvalora imposto. Por Pollando la agadoj entreprenitaj de la registaro konkretiĝis en rekonstruo de la mastrumado. En la tuta Unio la manko – inter la atendataj kaj faktaj enspezoj lige kun perdoj pro la aldonvalora imposto egalis al 137 miliardoj da eŭroj. Plej grandajn perdojn notis la rumana registaro. Manko pro la aldonvalora imposto egalis al 36 procentoj de ĉiuj impostoenspezoj en ĉi tiu lando. Simile estis en Greklando (34 procentoj) kaj Litovio (25 procentoj). Konsiderante absolutan valoron plej grandan mankon en la aldonvalora imposto notis Italio. Ĝi egalis al ĉirkaŭ 33,5 miliardoj da eŭroj. Manko rilate aldonvaloran imposton malgrandiĝis en 25 uniaj ŝtatoj, en tri ĝi kreskis. La ŝtatoj, kiuj atingis tre bonajn rezultojn kaj signifan malkreskon de la perdoj estis Malta, kie ĝi malkreskis je 7 procentoj, Pollando, kie ĝi malkreskis je 6 procentoj kaj Kipro, en kiu malkresko egalis al 4 procentoj.

El la elsendo 10.09.2019. Legas Milada – 1’53”

Tago de la Nacia Legado

Kiel ni jam informis, morgaŭ la 7-an de septembro 2019 en Pollando okazos laŭvica, la jam 8-a Tago de la Nacia Legado. Ekde la komenco patronecas al ĝi la polaj prezidentoj, ekde 2015 la prezidenta paro Andrzej kaj Agata Duda. La inaŭgurita en 2012 socia kampanjo popularigas la konon de la nacia literaturo en la vastaj sociaj rondoj, dum kiu ampleksaj fragmentoj de la elektitaj verkoj estas legataj publike,  ankaŭ en la amaskomunikiloj. Por la nuna tago estis elektitaj 8 polaj noveloj aŭtoritaj de Eliza Orzeskowa, Maria Konopnicka, Bolesław Prus, Bruno Schulz, Władysław Reymont, Stefan Żeromski, Henryk Sienkiewicz kaj Henryk Rzewuski. Ankaŭ nunjare al la evento kontribuos landaj kaj eksterlandaj esperantistoj.  Bjalistoka E-Societo tiuokaze lanĉas sabate la E-version de la proponitaj por la nuna jaro noveloj. En Krakovo estos lanĉita E-traduko de la novelo de Henryk Sienkiewicz „Sachem”. En la porokaza renkontiĝo partoprenos tradukintino Maria Majerczak kaj la aŭtorino de la kovrilpaĝo Barbara Jeziorek. La eventon riĉigos profesia muzika kadro en kiu Izabela Jeziorek kantos en Esperanto. Al la popularigo de la Tago inter eksterlandaj esperantistoj aparte kontribuis/as Maria Majerczak. Ĵus aperis ŝia broŝuro „Esperantistoj en la pola NACIA LEGADO 2016 – 2018 Invito por 2019”. Ĝi bildigas tiujn aktivadojn entreprenitajn tra la mondo en la jaroj 2016, 2017 kaj 2018 listigante la rilatajn aranĝojn en pluraj landoj, fotojn, spertojn, ligojn al filemtoj, informojn pri ilia eĥo en memovadaj amaskomunikiloj, oficialajn konfirmojn kaj reagojn en la formo de dankleteroj kaj porokazaj librodonacoj. Estas cititaj tradukitaj vortoj de la pola prezidenta paro pri la esperantista kontribuo dum la solenaĵo sumiginta la Nacian Legadon en 2018. La rete legebla kaj elŝutebla broŝuro de Maria Majerczak povas servi al esperantistoj kiel inspiro por ilia priliteratura aktiviĝo lige kun la pola Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 06.09.2019. Legas Barbara – 2’53”

Pola-usona deklaracio lige kun teknologio 5G

Lunde finiĝis la oficiala vizito de la usona vicprezidento Mike Pence, kiu venis al Pollando por la solenaĵoj de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Antaŭ la forflugo la usona gasto renkontiĝis kun la ĉefministro Mateusz Morawiecki. Ambaŭ politikistoj subskribis en la ĉefministra kancelario deklaracion pri sekureco de la konstruata reto 5G. La telekomunika reto de la kvina generacio estas nova, intense disvolviĝanta telekomunika normo, kies celo estas grandigi la rapidecon de la transmisiado de donitaĵoj kompare kun nunaj retoj 4G. La nova teknologio akcelos i.a. evoluigon de la interneto IoT, de la telemedicinaj servoj, aŭtomataj veturiloj kaj inteligentaj urboj. Post la subskribo la sekva paŝo estas sciencaj esploroj por krei sekureckadron por la nova reto de la poŝtelefona telefonio. Tio ligiĝos kun elekto de konkreta telefonia liveranto. Pasintĵaŭde la ĉefministro Morawiecki gastis en Svedio. Dum sia vizito li esprimis la konvinkon, ke la sveda Ericsson  decidis jam pri sia investaĵo  en Pollando lige kun la teknologio 5G.

El la elsendo 03.09.2019. Legas Krystyna – 1’25”

La 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

La lasta semajnfino en Pollando pasis sub la omaĝsigno pri la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj ĝiaj viktimoj. I.a. ili okazis en la lokoj kiel unuaj atakitaj de germanoj frumatene de la 1-a de septembro 1939 – la Promontoro Westerplatte kaj la urbo Wieluń. La ĉefaj solenaĵoj okazis la 1-an de septembro en Varsovio. La ĉefparoladojn sur Piłsudzki-placo, kie troviĝis reprezentantoj de pli ol 40 ŝtatoj, inter kiuj estis la germana kanceliero Angela Merkel,  faris la prezidentoj de Pollando kaj Germanio – Andrzj Duda kaj Franz-Walter Steinmeier kaj la vicprezidento de Usono Mike Pens. Iliaj elpaŝoj reliefigis la historian veron pri la viktimoj – 6 milionoj da polaj civitanoj murditaj de germanoj kaj sovetunianoj. Kiel enorme gravaj estis akceptitaj la vortoj de la germana prezidento deklarinta plenan respondecon de la germana nacio pro la eksplodo de la 2-a mondmilito. La la gvidmotivo de la solenaĵoj estis la vortoj „Memoro kaj Averto”, kiuj aperis sur la rubando de la florkrono, kiu en la nomo de ĉiuj delegacioj estis metita ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. Ili estas gravuritaj sur la sonorilego la unuan fojon eksoninta fine de la solenaĵo post 21 kanonaj salutpafoj, kiam per ĝia koro memore kaj averte frapis la pola, germana prezidentoj, la usona vicprezidento kaj reprezentantoj de ĉiuj ŝtataj delegacioj.

El la elsendo 03.09.2019. Legas Barbara – 1’56”

G7 por kontraubatali incendiojn en Amazonio

La gvidantoj de G7 renkontiĝintaj en Francio favoras destinon de 20 milionoj da dolaroj por kontraŭbatali incendiojn de la amazoniaj arbaroj. Financan helpon por Brazilo proponis Eŭropa Komisiono. Laŭ informanto de Reuter-agentejo la rimedoj estus destinitaj por la financado de la savkampanjo kun la uzo de aviadiloj. La brazilaj aŭtoritatoj informis, ke ili rifuzos helpooferton de la landoj el G7. Pli frue la brazila ministro por la medioprotektado deklaris, ke la helporimedoj estas bonvenaj. La brazila prezidento Jair Bolsonaro decidis direkti 44 mil soldatojn por la kontraŭbatalo de la incendioj kaj de kelkaj aviadiloj-cisternuloj Hercukes por estingi la incendiojn el la aero. Laŭ oficialaj donitaĵoj la incendioj en Amazonio estas nunjare je 83 procentoj pli grandaj kompare al la analoga periodo de la pasinta jaro. Ili estas fenomeno normala en ĉi tiu jarsezono. Ĉi-foje tamen ekologoj asertas, ke signifa kvanto de ĉi tiuj incendioj estas provokita de farmistoj, kiuj volas grandigi paŝtejojn kaj kultiveblajn grundojn.

El la elsendo 27.08.2019. Legas Milada – 1’40”

Ĉiam malpli da poloj fumas

Laŭ la opinisonda CBOS-centro la elcento de poloj fumantaj estas la plej malalta en la historio de la esploroj. Aktuale temas pri 26 procentoj de plenkreskuloj, ĉiu kvina fumas regule, ĉiu dudeka porokaze. Fumas pli da viroj ol virinoj. Laŭ CBOS la nombro de tradiciaj fumantoj  samas, sed estas rimarkebla malkreska tendenco. Plej ofte fumas enketitoj 45-64-jaraĝaj. Estas rimarkebla la influo de edukiteco je fumado. Inter altlernejaj diplomitoj regule fumas sole 17 procentoj de respondintoj. Plej ofte fumas personoj kun la baza aŭ gimnazia edukiteco, senlaboruloj. Plej malmulte la estra personalo kaj specialistoj, lernantoj kaj studentoj. Oni notis ankaŭ dependecon inter la religiemo de la respondintoj kaj ilia fumado. Personoj nereligiemaj fumas multe pli ofte ol personoj praktikantaj. Laŭ la nunjaraj esploroj 42 procentoj de la socio ne toleras personojn fumantajn. Eĉ 90 procentoj de la enketitoj subtenas la malpermeson de la fumado en publikaj lokoj, 84 procentoj subtenas tiun malpermeson koncerne elektronikajn cigaredojn. Eĉ 92 procentoj de la respondintoj asertas, ke devus validi malpermeso vendi elektronikajn cigardedojn kaj iliajn akcesoraĵojn al personoj malpli ol 18-jaraĝaj.

El la elsendo 27.08.2019. Legas Milada – 2’05”

Julia sukceso de polaj junaj matematikistoj

Dum la Internacia Matematika Olimpiko en Britio polaj liceaj lernantoj akiris unu oran, tri arĝentajn kaj du bronzajn medalojn, atinginte la 10-an lokon en la teama rivalado. Jan Fornal, abiturientekzamenito el Rzeszów (la sudorienta Pollando) ricevinta la oran mealon solvis senerare ĉiujn olimpikajn taskojn. Tiel li grandigis la kolekton de siaj oraj kaj bronzaj medaloj el la antaŭaj eldonoj de la olimpiko. Krom li en la Olimpiko partoprenis lernantoj el Gdansko,  Potrków Trybunalski, Szczecin kaj Krakovo. Internacia Matematika Olimpiko estas la plej malnova inter prestiĝaj lernoobjektaj konkursoj, en kiu rivalas lernantoj el la tuta mondo. Ĉiujare ĝi okazas en malsama lando.

El la elsendo 20.08.2019. Legas Maciek – 0’51”

Lernolibroj de la pola lingvo por unuaklasanoj en Litovio

La unuaklasanoj de polaj lernejoj en Litovio en la nova lernojaro komencos la lernadon de la gepatra lingvo laŭ lernolibroj el Pollando. Ĝis nun la litovaj aŭtoritatoj kontraŭis tion. Nun la litova registaro destinis por ilia adapto kaj aĉeto 100 mil eŭrojn. Laŭ la prezidanto de la Societo de Polaj Instruistoj en Litovio tio ebligos altigi la instrunivelon de la pola lingvo. La lernolibroj de la pola lingvo kaj literaturo estis prilaboritaj de polaj filologoj instruantaj en Litovio kunlabore kun sciencistoj el Litovio kaj Pollando. En la sekvaj jaroj aperos lernolibroj por lernantoj de la dua kaj tria klasoj. La pola socio atendas tamen la revenigon de deviga abiturienta ekzameno de la pola lingvo, kies rezultoj gravos dum studentigaj ekzamenoj en litovaj altlerejoj. En 1998 ĝi estis sengradigita ĝis la nivelo de nedeviga ekzameno, kio negative influis la instrunivelon de la pola lingvo. En Litovio funkcias 70 lernejoj kun la pola instrulingvo, en kiuj lernas 11, 5 mil lernantoj.

El la elsendo 20.08.2019. Legas Krystyna – 1’26”

La 11-a Somera Akademio de Blovinstrumentoj

Ekde la plej proksima sabato en la loko Kalisz (la centra Pollando) dum la tuta semajno daŭros la 11-a Somera Akademio de Latunaj Blovinstrumentoj. Temas pri la unusemajna majstriga kurso por ĉiuj klasoj de la latunaj blovinstrumentoj – trumpeto, korno, trombono, eŭfono, tubjo kaj ankaŭ perkuto, saksofono, ĉasistaj kornoj kaj blovorkestroj. Oni ne sole lernos. Same  disĉiploj kiel ankaŭ  iliaj mastroj el Pollando, Argentino, Brazilo, Hispanio, Litovio kaj Usono prezentiĝos antaŭ la publiko dum senpagaj koncertoj. La Akademion organizas la Ŝtata Muziklernejo en Kalisz por ebligi al talenta junularo kontaktojn kun polaj kaj eksterlandaj solartistoj kaj pedagogoj, evoluigon de la praktikaj kapabloj ludi la instrumentojn. La evento kun ĉiu jaro plivastiĝas. En la unuaj eldonoj de la festivalo partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj, nunjare jam 350.

El la elsendo 16.08.2019. Legas Krystyna – 1’12”

Regiona memoraĵo de Varmio kaj Mazurio

La dota kestego gajnis en la nunjara, deka eldono de la konkurso por la regiona memoraĵo el la regiono Varmio kaj Mazurio (la norda Pollando). Temas pri ĝia miniaturo mane pentrita, dekorita per plantornamaĵoj. Similaj kestegoj estis iam nemalhavebla elemento de la doto de la junedzino, kiu servis kiel ekipaĵo de la vilaĝa ĥato en tiu ĉi regiono. Por la konkurso – kiu laŭ la premiso de la organizantoj veku asociaciojn kun la valoroj de la vojevodio, simbolantaj ĝiajn kulturon, tradicion kaj kutimoj – venis 58 laboraĵoj el la tuta Pollando. Eblos ilin rigardi dum la tuta oktobro en la Vojevodia Publika Biblioteko de la urbo Olsztyn. Ekde nun la minatura dota kestego rolos por turistoj kiel kroma simpatia memoraĵo instigonta la denovan viziton de la regiono.

El la elsendo 16.08.2019. Legas Maciek – 0’58”

Libera komerco inter la Unio kaj Vjetnamio

Fine de junio la Eŭropa Unio subskribis interkonsenton pri libera komerco kun Vjetnamio. Tio estas la unua ĉi-speca interkonsento kun la disvolviĝanta azia lando. Ĝi postulas ankoraŭ aprobon flanke de la Eŭropa Parlamento. La Unio estas por Vjetnamio la dua post Usono vendomerkato, al kiu ĉi tiu lando eksportas ĉefe vestaĵojn kaj ŝuojn. La interkonsento kondukos al elimino de 99 procentoj de doganoj en la daŭro de  10 jaroj.  Por aliaj varoj, aparte agrikulturaj, estos difinotaj kvotoj. Vjetnamio jam pli frue subskibis dek kelkajn interkonsentojn pri libera komerco kun 11 ŝtatoj el la regiono de Pacifiko. Pasintjare Vjetnamio eksportis al la Unio varojn kaj servojn kun la suma valoro de 42, 5 miliardoj da eŭroj dum la valoro de la importo el la Unio egalis al 13,8 miliardoj. La vjetnama registaro informis, ke la interkonsento grandigos ĝis 2020 la unian eksporton al Vjetnamio je 15, 28 procentoj, de la vjetnama eksporto al la Unio je 20 procentoj.

El la elsendo 13.08.2019. Legas Maciek – 1’10”

Polaj altlernejaj institutcioj inter laŭreatoj de Eŭropaj Universitatoj

Kvin polaj universitatoj estis kvalifikitaj en junio kiel laŭreatoj de la konkurso de la Eŭropa Komisiono „Eŭropaj Universitatoj”. Entute estis elektitaj 17 konsorcioj de la altlernejaj institucioj, kiuj ricevis rimedojn por evoluigi kunlaboron i.a. koncerne klerigon, esplorojn kaj peradon de teknologioj, intersanĝon de sciencistoj, studentoj kaj administraciaj laborantoj. El Pollando temas pri Adam Mickiewicz-universitato en Poznano, la universitatoj en Opole kaj Gdańsk, Jagelona Universitato en Krakovo kaj la Varsovia Universitato. En la daŭro de tri jaroj la altlernejaj konsorcioj ricevos sume 85 milionojn da eŭroj, maksimume 5 milionojn por ĉiu. Ekzemple la Varsovia Universitato apartenas al la konsorcio 4EU+, en kiu troviĝas ankaŭ la Sorbona Universitato, la universitatoj en Heidelbergo kaj en Prago kaj universitatoj en Kopenhago kaj en Milano. La Jagelona Universitato el Krakovo estas parto de la konsorcio UNA Europa, kiun formas sep altlernejoj – la Katolika Lovena Universitato, la franca Universitato Paris 1, Universitato Complutense en Madrido, Libera Berlina Universitato, Universitatoj en Edinburgo kaj Bolonjo.La elektitaj altlernejaj konsorcioj reprezentas vastan gamon de altlernejaj institucioj el la tuta unio komencante de universitatoj okupiĝantaj pri aplikataj sciencoj tra teknikaj altlernejoj kaj belartaj akademioj ĝis esplorcentroj.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Milada – 2’18”

Polaj jaktoj ĉiam pli popularaj

Laŭ Eusrostat en 2018 la pola eksporto de jaktoj en la Eŭropa Unio konsistigis 60 procentojn de la ĝenerala valoro de la unia jaktoeksporto. En la daŭro de 4 jaroj (2014-2018) ĝia valoro en Pollando duobliĝis de 184,8 milionoj ĝis 395,8 milionoj da eŭroj. Longe post Pollando lokiĝas Finnlando (60 milionoj da eŭroj, kio egalas al 9,1 procentoj de la unia eksporto) kaj Italio (36,7 milionoj da eŭroj, kio egalas al 5,6 procentoj de la unia eksporto). La polaj jaktofarejoj apartenas al la plej modernaj en Eŭropo kaj produktas ĉirkaŭ 22 mil ekzemplerojn de navigunuoj. Pro ilia alta prezo egala de kelkcent mil ĝis kelkaj milionoj da eŭroj ilia aĉetateco en la lando estas malgranda. Tiel do 95 procentoj de la polaj jaktoj estas eksportataj. Iliaj ĉefaj klientoj estas Usono, Norvegio, Francio, Germanio, Rusio kaj la Proksima Oriento. Oni aĉetas ilin ankaŭ en Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.  La pola specializo estas motorjaktoj kaj ĉi rilate Pollando estas la dua post Usono produktanto de tiaj jaktoj kun la longeco ĝis 9 metroj. La atuto de la pola jaktoproduktado estas ne sole sperto kaj ofte unikaj kvalifikoj de polaj jaktofaristoj, sed ankaŭ teknologiaj ebloj de niaj jaktofarejoj, la polaj dezajno kaj konstrufinaj elementoj.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Maciek – 1’34”

Vizito de la nova prezidento de Litovio

La novelektita prezidento de Litovio, Gintas Nausėda la 16-an de julio, do kvar tagojn post la ĵurenoficigo,  por sia unua eksterlanda vizito direktiĝas al Varsovio. Ankoraŭ antaŭ la balotoj Gitanas Nausėda deklaris sian intencon – kaze de la gajno – dum sia unua eksterlanda vizito veni al Varsovio. Sian decidon li pravigis per granda potencialo, kiun li rimarkas en plua evoluo de la rilatoj kun Pollando koncerne kunlaboron ekonomian, socian, en la sfero de sekureco kaj defendo. Laŭ la estro de la litova ministerio por la eksterlandaj aferoj, Linas Linkeviczius, post la ŝanĝo ĉe la prezidenta posteno en la eksterlanda politiko de Litovio „povos okazi etaj taktikaj ŝanĝoj”, sed oni ne atendu „ŝanĝojn strategiajn”. Jam pli frue la litova prezidento-elektito anoncis pluan dialogon kun Belorusio kaj ŝanĝon de retoriko rilate Rusion.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Milada – 1’20”