Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pli ol duono de poloj volus labori post la emeritiĝo

Pli ol la duono de poloj – 54 procentoj – preferus labori post la emeritiĝo por ricevi pli altan emerituron. 46 procentoj dezirus emeritiĝi tuj post la akiro de ĉi-rilataj rajtoj, eĉ se tio ligiĝus kun malpli alta emerituro. Plimulto de laborantaj poloj ŝatas sian laboron (66 procentoj). Inter ili dominas virinoj. Plej multaj poloj dezirantaj labori post la emeritiĝo troviĝas en la aĝgrupo inter la 25a kaj la 34a vivojaroj. Inter enketitaj poloj laboras profesie 55 procentoj, la ceterajn 45 procentojn konsistigas personoj nelaborantaj. En ĉi lasta grupo troviĝas neregistritaj senlaboruloj, emeritoj, studentoj, personoj malsanaj aŭ neplenlertaj, personoj nelaborantaj pro familiaj motivoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne deziras labori. En la menciita enketo estis konstatita dependeco inter la nivelo de edukiteco kaj la profesia situacio. Inter personoj kun supera edukiteco laboras eĉ 71 procentoj de poloj. En la grupo de personoj kun la baza edukiteco laboras apenaŭ 40 procentoj.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Milada – 1′ 41″

Eksterlandaj korporacioj elportis 17 miliardojn da zlotoj

Kiel pritaksas Pola Ekonomika Instituto en 2018 breĉo pro la CIT-imposto (imposto de la kompanienspezoj) en 2018 egalis al 22 miliardoj da zlotoj. Daŭra problemo estas la forportado de la profitoj fare de eksterlandaj kompanioj eksterlanden. Informis pri tio la gazeto „Puls Biznesu”. Unu jaron pli frue impostomanko pro CIT-imposto estis je 4 miliardoj pli granda. Malgrandigo de ĝia alteco atestas pri pli efika impostoprenado dank’ al entreprenitaj pluraj kompaktigaj paŝoj. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas ankaŭ kun tre bona ekonomia konjunkturo. Iuj ekspertoj asertas, ke ĉi tiu impostobreĉo tamen povas esti pli alta. Laŭ ekonomikaj ekspertoj gravan problemon konsistigas la daŭra elportado de la profitoj akiritaj en Pollando fare de internaciaj korporacioj al la uniaj impostaj paradizoj. Plimulto de profitoj trafis al tri landoj. Al Irlando – 5 miliardoj da zlotoj, al Nederlando – 4 miliardoj kaj Luksemburgo – 3 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Poloj daŭre deklaras sin por la nacia valuto

Jen kaj jen ripetiĝas enketadoj kaj esploroj pri la rilato de poloj al encirkuligo de eŭro en Pollando. La plej nova enketado de la analiza laborejo Social Changes konfirmis, ke daŭre decida plimulto de poloj deklaras sin favore al zloty kiel la nacia valuto. Nur 23 procentoj de la enketitoj deklaris sin por rezigno de la nacia valuto favore al eŭro. Inter ili 10 procentoj subtenis la ideon senrezerve. Kontraŭ eŭro deklaris sin 59 procentoj de la enketitoj kaj inter ili 41 procentoj esprimis sian firme malaproban opinion. Inter la argumentoj oni elstarigas, ke ne temas sole pri la simbola signifo de la nacia valuto, sed unuavice pri la ebleco gvidi suverenan, elastan, adaptitan al la landaj bezonoj valutan kaj financan politikon. Post la akcepto de eŭro la ebleco de la aktiva rolo de la ŝtato en ĉi tiu sfero radikale malkreskas.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Maciek – 1′ 08″

 

Malpli da latino en polaj lernejoj

Ekde la nova lernojaro 2020/2021 latino kaj antikva kulturo povos estis instruataj en la 1-a klasoj de la ĝeneralklerigaj liceoj kaj teknikumoj, kiel elektebla lernoobjekto. La instrua programbazo detaliganta akirotajn konajn fare de la lernantoj antaŭvidas por ĝi unu horon semajne. Ĝi estas elektebla lernoobjekto apud filozofio, plastiko aŭ muziko. La elekto dependas de la lernejestro. Lernantoj lernos legi simplajn latinajn tekstojn, alproprigos konojn pri la influo de latino kaj la greka-romia kulturo je la pli postaj eŭropaj lingvoj kaj kulturo. La instruprogramo traktas latinon kiel certan kodon, kiun la eŭropaj elitoj uzis dum jarcentoj, sed kies deĉifro postulas specifajn kompetentojn. Oni ne antaŭvidas la transdonon de la lingvokono nek de la gramatika strukturo de la lingvo. Ĝis nun en la 4-jaraj ĝeneralklerigaj liceoj kaj la 5-jaraj teknikumoj la instruado de latino kaj de la antikva kulturo povis estis instruata nur sur ampleksa instrunivelo.

El la elsendo 01.09.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

Bezonateco de varstaplejoj

En la raporto „Merkato de varstaplaj surfacoj en Pollando” oni konstatis, ke bezonateco de varstaplejoj estas unu el la rezultoj de la kronvirusa epidemio. Ĝi grandigis interesiĝon pri la reta butikumado. La paŭzo en la tradicia komerco kaj malcerteco pri kontinua varliverado instigis firmaojn certigi al si necesajn staplosurfacojn. Tiel en la 1-a duono de la 2020-a estis luitaj preskaŭ 2,43 milionoj da kvadrataj metroj, do je 25 procentoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 6 procentoj pli ol en la apogea ĉi-rilate ĝis nun jarduono, kiu pasis en 2018. Aktuale en la lando troviĝas 19,5 milionoj da kvadrataj metroj de modernaj industriaj loĝistikaj spacoj. Laŭ prognozoj ĝis la fino de la 2020-a jaro Pollando disponos pri 20 milionoj da kvadrataj metroj de la stapleja spaco.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Milada – 1’21”

Pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj

Firmao el Gdansko (la norda Pollando) kreas inteligentan sistemon serĉi turistajn ofertojn baze de komprenalgoritmoj de la natura lingvo kun aparta konsidero de la pola lingvo. La solvo Qtravel API estos novaĵo sur la pola turima merkato. Por ĝia realigo komenciĝinta la 1-an de julio la firmao ricevis 3,2 milionojn da zlotoj el la unia programo Inteligenta Evoluo. La valoro de la tuta projekto daŭronta du jarojn egalas al 4,4 milionoj da zlotoj. La projekto kreiĝas kadre de la Rapida Pado de la Nacia Centro de Esploroj kaj Evoluo realigata dank’ al la programo Inteligenga Evoluo. Ĝi estas adresita al laborentreprenoj, entreprenaj konsorcioj aŭ konsorcioj de entreprenoj kaj sciencaj institucioj.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Maciek – 0’54”

Pola arbo de la jaro 2020

En la 10-a, la jubilea plebiscito pri la Arbo de la Jaro en 2020 estis elektita Tilio de s-ta Jan Nepomucen en la loko Dulcza Wielka, Antaŭkarpartio. Pri ĝia elekto decidis internaŭtoj. Tiu pitoreska, solece staranta arbo rande la kampoj havas 150 jarojn kaj estis baptita per la nomo de s-ta Jan Nepomucen, patrono de superindunditoj. Apud la arbo troviĝas la kapeleto de la sanktulo. La ombro de  la tilia branĉaro kovras la areon de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. Ĝi de jaroj inspiras lokajn artistojn kaj ankaŭ unuigis la lokan socion en klopodoj atribui al ĝi la nomon Naturmonumento. La rivalado por la unua loko daŭris nunjare ĝis la lasta momento. Voĉdonis por ĝi 15,3 mil internaŭtoj.  14,9 mil preferis pinon el Varsovio. En la finalo rivalis entute 16 arboj, por kiuj oni donis  42,5 mil voĉojn. La Tilio de s-ta Jan Nepomucen venontjare reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo de la Jaro.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Maciek – 1’17”

Propandemiaj damaĝoj en edukado

Post la fermo de lernejoj en 160 landoj unu miliardo da lernantoj en la mondo ektroviĝis ekster la lernejaj muroj. La kronvirusa pandemio alkondukis al la plej grandaj damaĝoj en la edukado, konstatis la ĝenerala sekretario de UNo, Antonio Guterres. Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la pandemio tuŝis pli ol unu miliardon da studentoj en la tuta mondo. 40 milionoj da infanoj en la kritika antaŭlerneja aĝo devis ĉesigi la lernadon. Laŭ Guterres la longiĝanta fermo de lernejoj povas plie kreskigi problemojn de multaj lernantoj, se temas pri aliro al la lernado. La plej grava prioritato devas do esti refunkcigo de lernejoj kaj edukinstitucioj. Malgraŭ klopodoj daŭrigi la instruadon en la krizotempo – pere de lecjonoj en radio, televido kaj rete – multajn lernantojn oni ne sukcesis atingi. En plej malfacila situacio troviĝis lernantoj neplenlertaj, membroj de malplimultoj, infanoj de rifuĝintoj kaj transloĝigitoj. Guterres akcentis la neceson apliki bitajn teknologiojn kaj modernajn instruprogramojn kun samtempa subteno de instruistoj kaj lokaj sociaj.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Milada – 1’40”

Polaj altlernejoj en la reto de la Eŭropaj Universitatoj

Komence de julio la Eŭropa Komisiono nomumis laŭvicajn 24 konscorciojn, en kies konsiston eniras 165 institucioj de la supera edukado el 26 membraj ŝtatoj kaj el aliaj landoj partoprenantaj la Programon Erasmus+. En ilian konsiston eniris ankaŭ  la polaj altlernejoj – Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, la Varsovia, Poznana kaj Silezia Politeknikoj kaj la Silezia Universitato de Katowice. La Eŭropaj Universitatoj formas specifan supernacian aliancon de la institucioj de la supera instrusistemo el la tuta Eŭropo. Tiu reto de la altlernejoj sur la unia teritorio ebligos al studentoj akiri diversajn sciencajn gradojn dank’ al la ebleco ligi studojn en kelkaj landoj de la Eŭropa Unio, tiel kontribuante al evoluo de la internacia kokurenco inter la eŭropaj superaj lernejoj. En 2019 estis elektitaj 17 tiaj konscorcioj.  Entute 41 eŭropaj univeristatoj inkluzive de la novaj ricevos el la unia buĝeto subvencion en la alteco de 287 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 04.08.2020. Legas Maciek – 1’16”

Voremaj aziaj noktopapilioj en Varsovio

En julio kelkajn varsoviajn kvartalojn plagis voremaj aziaj noktopapilioj. Temas pri tre invada specio Cydalima perspectalis traiĝinta al Pollando kun buksostikaĵoj el Germanio, kie oni konstatis ĝin en 2006. Ĝi dekumas niajn buksojn kaj tiel endanĝerigas la tutan ekosistemon. Kvankam aziaj noktopapilioj ne estas minacaj por homo ili kapablas ĝene, eĉ amaskvante invadi domojn ankaŭ dumtage. Multaj personoj havas rezerovojn neniigi la insektojn, sed aliflanke – kiel argumentas sciencistoj – ĉiu ekzemplero de la neniigita nociva insekto povas signifi kelkajn savitajn buksoarbustojn.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’47”

La unia subteno por polaj havenoj

Per 167 milionoj da zlotoj estos kromfinancitaj el la uniaj fondusoj tri projektoj en marhavenoj de Szczecin, Gdynia kaj Świnoujście. Temas pri profundigo de ennaviga kanalo al la haveno en Gdynia, aĉeto de moderna fajrobrigada ŝipo kaj  alirfaciligo al la havenoj en Szczecin kaj Świnoujście. Realigo de tiuj investaĵoj altigos la konkurencon de la polaj havenoj kaj de la transkarga sektoro kaj krome altigos la mediokvaliton kaj navigsekurecon. La valoro de la nun daŭrantaj investaĵoj en la mara mastrumado egalas al preskaŭ 10 miliardoj da zlotoj. Ĝis la 2030-a jaro estas planitaj pliaj projektoj kun la suma valoro de 15 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’50”

Retrotrajnoj sur la polaj reloj

La polaj fervojistoj ne forgesas pri someraj atrakciaĵoj por turistoj. Dum ĉiuj semajnfinoj de julio kaj aŭgusto funkcias en la suda Pollando retrotrajnoj laŭ la historia Galicia Transa Fervojo. La itinero kondukas de Chabówka ĝis Mszana Dolna tra la pitoreska Rabka-rivera valo, tra Rabka Zdrój. En la finstacio Mszana Dolna la halto daŭras 45 minutojn – ebligante fari mallongan promenon aŭ ĝui la gastronomiajn servojn, atendantaj la gastojn. En aŭgusto, se la epidemiologia situacio ebligos tion, la itinero estos plilongigita ĝis Kasina Wielka, unu el la plej belaj kaj plej alte situantaj fervojaj stacioj en Pollando. Tie eblos uzi la seĝan telferon al la pinto de Śnieżyca, de kie etendiĝas belega panoramo i.a. al la Insula Beskidy-montaro. La iama Galicia Transa Fervojo kondukanta tra la montoregionoj de Karpatoj havas pli ol 135 jarojn. Ĝia 77-kilometra segmento de Chabówka ĝis Nowy Sącz estas taksata kiel unu el la plej pitoreskaj fervojaj linioj ne sole en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo. Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi ludis gravan rolon en la persona kaj vara transporto, ĝis kiam ĝian signifon priombris la aŭtomobila transporto. Plimulto de la stacikonstruaĵoj estas originalaj, eĉ se iom damaĝitaj. La trajnon konsisitigas vagonoj kaj lokomotivoj el la Parko de la Fervoja Veturilaro en Chabówka.

El la elsendo 21.07.2020. Legas Maciek – 1’40”

La subĉiela ekspozicio „Potenco de simbolo

La varsovia artgalerio Kordegarda lige kun la 610-a datreveno de la venka batalo super teŭtonoj apud Grunwald – la 15-an de julio 1410 – pretigis la subĉielan publikan ekspozicion „Potenco de simbolo”. La venka batalo el 1410 estis la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo. Ĝia historio fariĝis la nacia mito kuraĝiganta polojn en la plej mornaj jaroj de la 18-jarcentaj dispartigoj ĉiam vekante esperon pri renaskiĝo kaj spronante dignosenton. La ekspozicio „Potenco de simbolo” rakontas pri la historio kaj legendo, pri la plej fama tolaĵo de  Jan Matejo, pri la sortoj de la bildo ligita kun la sorto de la lando. La ekspozicio  funkcios ĝis la fino de la monato. Ĝi estas prezentita ankaŭ en la reta versio libere elŝutebla kaj konigebla al kulturinstitucioj, komunumoj, lernejeoj, eksterregistarj organizoj kaj prsonoj privataj.

https://nck.pl/projekty-kulturalne/projekty/galeria-kordegarda/aktualnosci/potega-symbolu-wystawa-do-pobrania

El la elsendo 15.07.2020. Legas Maciek – 1’03”

Milionoj da eŭroj por la naturprotektado

La Eŭropa Komisiono atribuis al Pollando 28 milionojn da eŭroj por realigo de 6 projektoj rilatantaj al la naturprotektado. La rimedoj el la programo LIFE servos i.a. por kontraŭbatalado de aerpolucio kaj grandigo de la provizoj de trinkakvo. Ili estos realigataj i.a. en la krakova regiono, kie temos pri malatigo de la emisiado de la forcejaj gasoj. En la centra Pollando la rimedoj i.a. helpos revenigi la rezervujon de la trinkakvo kaj samtempe ripoziga akvotereno, kiu estas Akvoreceptaklo de Sulejów. La Nacia Fondaĵo por la Naturprotektado kaj Akva Mastrumado lige kun la laŭvica programo LIFE kun la buĝeto de 450 mlionoj da eŭroj atentigas koncernajn subjektojn interesiĝi pri la kromfinancado de iliaj projektoj el ĉi tiu programo.

El la elsendo 07.07.2020. Legas Maciek – 1’03”

15 polaj alternejoj en la rangolisto QS World University

En la prestiĝa rangolisto de la plej bonaj altlernejoj de la mondo – QS World University Ranking – ĉi jare ektroviĝis 15 polaj superaj lernejoj. La plej bona evidentiĝis la Varsovia Universitato okupinta la 321-an lokon. Plej alte estis poentita ĝia renomo kaj opinio de la labordonantoj. Ĝi avancis kompare al la lasta enketo je 28 lokoj. La Jagelona Universitato el Krakovo avancis je 12 lokoj. Sian pozicion plibonigis ankaŭ la Varsovia Politekniko. Krome inter la 801-a kaj unumila loko ektroviĝis ceteraj 12 polaj altlernejoj. La ĉefajn lokojn okupis usonaj universitatoj. Entute oni pritaksis 5500 altlernejojn el la tuta mondo. En la listo troviĝas mil. La rangolisto kreiĝas baze de 6 kriterioj: prestiĝo en la akademia medio, prestiĝo inter labordonantoj, la rilato de la nombro de lekciantoj al la nombro de studentoj; kvanto de citaĵoj kaj nombro de eksterlandaj studentoj kaj laborantoj. Ĉiujare la brita firmao Quacquarelli Symmonds publikigas tri apartajn listojn, en kiuj estas taksita la tuto de la altlerneja funkcido, sciencaj fakoj kaj studdirektoj.

El la elsendo 30.06.2020. Legas Maciek – 1’24”

Porekologia sinteno de poloj

La porekologiajn sintenojn de poloj oni ekzamenis antaŭneloge laŭ la komisio de BIG InfoMonitor. Eĉ 82 procentoj de poloj konscias pri la ekologiaj problemoj kaj 44 procentoj envivigas la porekologiajn rekomendojn. Inter klimatkonscia parto de la socio dominas personoj en la aĝo 35+ kaj pli aĝaj, kiuj en la ĉiutaga vivo zorgas pri la sorto de la planedo. Por 65 procentoj de la enketitoj la medioprotektado estas „nepra”, kaj ĉiu kvina taksas ĝin grava. La plej grandan atenton donas al ĝi personoj pli ol 45-jaraĝaj. En la enketo plej ofte (73-procente) estis menciita la neceso de segredado de la forfalaĵoj. 58 procentoj de la respondintoj deklaris la uzon de ekologiaj sakoj (materialaj), 44 procentoj zorgas pri la neforĵetado de manĝaĵoj kaj ĉiu kvara limigas la kvanton de uzata akvo. Unu triono de la enketitoj deklars, ke ilia porekologia sinteno ebligas al ili ŝpari, por 30 procentoj la porekologia sinteno kostas nenion. Tamen 17 procentoj de la respondintoj deklaris kreskon de siaj elspezoj. La enketo elmontris krome, ke kompare kun aliaj eŭropaj landoj la produktado de la forfalaĵoj en Pollando ne estas granda. Temas pri 315 kilogramoj je persono, dum la meza eŭropa indico egalas al 487 kilogramoj. Aliflanke en iuj ŝtatoj la nivelo de la reciklado de la forfaloĵoj estas preskaŭ 100-procenta, ĉe ni nur 30-procenta.

El la elsendo 23.06.2020. Legas Maciek – 1’47”

Israelaj planoj aneksi la palestinajn teritoriojn

La estro de la  germana diplomataro Heiko Maas post la renkontiĝo kun la iraela ministro por la eksterlandaj aferoj esprimis esprimis „serioznan maltrankvilon” de la berlinaj aŭotitatoj lige kun la planita de Israelo anekso de la palestinaj teritorioj ĉe la Okcidenta Bordo kaj avertis la isrealajn aŭtoritatojn kontraŭ ĉi tiun paŝon. La germana diplomatao substrekis, ke la deklarita de Benjamin Netanjahu anekso de preskaŭ unu triono de la palestinaj teritorioj signifus perforton de la normoj de la internacia leĝaro. Maas ne precizigis, kiel Germanio reagus kaze de anekto.

El la elsendo 16.06.2020. Legas Barbara – 0’47”

Kreskas la nombro de azianoj laborantaj en Pollando

Je 18 procentoj kreskis la nombro de laborpermesoj eldonataj por civitanoj el la aziaj landoj. En 2019 tio estis  69 mil aziaj civitanoj pli ol en 2018. Plej multajn laborpermesojn ricevis nepalanoj pli ol 9 mil kaj civitanaj de Hinda Unio, 8 mil. Sur la listo troviĝas ankaŭ 7400 kartveloj. Tiuj donitaĵoj paliĝas kompare al la nombro de ukrainanoj ricevintaj pasintjare la laborpermeson  en Pollando. En 2019 la laborpermeson ricevis 330 mil ukrainanoj, tio estas je 38 procentoj pli ol unu jaron pli frue.

El la elsendo 02.06.2020. Legas Maciek – 0’42”

Pandemio kaj la monda komerco

Ekspertoj el la Pola Ekonomika Instituto asertas, ke la pandemio grave influos la mondan komercon kaj la formon de la globskalaj liverĉenoj. Malkreskos spezoj, la komerco reakiros regionan karakteron,  kreskos protektismo kaj la rolo de Ĉinio malkreskos. Oni atentigas, ke Covid-19 senmaskigis la malfortaĵojn de la aktuala modelo, en kiu internaciaj korporacioj signifan parton de la plej laborrbaj produktoetapoj lokis en Ĉinio. La problemoj ligitaj kun certigo de liveroj de duonproduktoj el ĉinaj fabrikoj devigas ilin nun serĉi novajn solvojn. Inter ili estos diseriĝo de liverĉenoj, kio plibonigos sekurecon,  transmeto de pli granda parto de la produktado en la proksimecon de la lando, en kiu troviĝas la firmaa sidejo. Tio koncernas aparte strategiajn branĉojn, al kiuj lastatempe oni kalkulas produktadon de medikamentoj. Aparte subiĝema je la postpandemiaj ŝanĝoj estos produktado de komputiloj, elektroniko kaj optikaj elfaraĵoj, de elektraj aranĝaĵoj, motorizo kaj farmacio.

El la elsendo 26.05.2020. Legas Maciek – 1’16”

Ĉiam pli da judoj kun polaj pasportoj

Lastatempe deputito Marek Jaubiak el Kukiz 15 atentigis pri ĉiam pli da judoj ricevantaj la polajn pasportojn. Se en 2002 la konsulo de Pollando en Telavivo eldonis al civitanoj de Israelo 836 polajn pasportojn, en pliaj jaroj tiu nombro kreskis. En la jaro 2014 temis jam pri 2526 paportoj, kaj ekde la 2015-a jaro tiu nombro superas tri kaj duonan milojn da polaj pasportoj ĉiujare. Novaj polaj civitanoj el Israelo rajtas entrepreni en la Eŭropo Unio laboron kaj studojn, investi kaj gvidi merkatistan agadon sen limigoj. Plimulto de la petintoj ne kaŝas, ke ili ne interesiĝas pri alveno al Pollando,  sed esperas libere veturi, labori kaj studi en aliaj uniaj landoj. Plimultaj personoj klopodantaj akri polan civitanecon apartenas al la tria generacio (malpli al la dua generacio) de personoj, kiuj venis al Isrealo el Pollando. En iuj kazoj ili entute ne konas la polan lingvon. Leviĝis la demando, ĉu judoj el Isrealo, kies prauloj devenas el Pollando por akiri polan civitanecon ne devus plenumi la samajn kriteriojn, kiel poloj loĝantaj en Oriento. Ĉi-lastaj kaj aliaj  por ricevi la Ĉarton de Polo devas pruvi sian ligon kun poleco almenaŭ pere de la baza kono de la pola lingvo kiel la gepatra, devas koni kaj kultivi polajn tradiciojn kaj kutimojn. Temas do pri  egalaj ŝancoj por ĉiuj idoj de la polaj civitanoj,  al kiuj la pola ŝtato devas morale certigi la akiron de la pola civitaneco.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’09”

Pola specializo – mebloj

Pollando estas la 4-a en la mondo eksportanto de mebloj. La valoro de la meblo­eksporto en 2014 superis 8 miliardojn da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio, kreskas eksporto al Ĉeĥio kaj Francio. Pollando entute en ĉi tiu sfero estas bone notita ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo. Pasintjare sur ĉiuj merkatoj estis notitaj kreskoj. En la monda rangolisto de meblo­produktantoj Pollando okupas la 7-an lokon preterpasante tiajn branĉo­potenculojn kiel Kanado aŭ Brazilo.

Malgraŭ bonaj rezultoj la pola meblo­produkta sektoro devas zorgi pri daŭra evoluo, ligita kun dezajno, novumoj, konkurenco. Ĝi bezonas ankaŭ politikan apogon por daŭrigi la por­eksportaj klopodojn kaj konstrui novajn meblo­markojn. La polan meblo­produktan sektoron formas ĉ. 24 mil firmaoj, inter kiuj ĉirkaŭ 100 enlaborigas pli ol 250 personojn, ĉirkaŭ 350 havas inter 50-250 laborantojn kaj ĉirkaŭ 1500 dungas 10-50 personojn. La cetera merkato ligita kun la mebloprodukta sektoro apartenas al mikro­firmaoj.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada

Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en Pollando

Pasintjare je 7 procentoj kreskis la nombro de turistoj vizitantaj Pollandon kaj ĝi egalis al 6,1 milionoj da personoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo plej multnombre turistoj venis el Germanio, sekve el Britio kaj el Ukrainio. Entute ili mendis preskaŭ 15 milionojn da tranoktoj en turismaj objektoj almenaŭ 10-personaj. Turistoj el Germanio utiligis 5,4 milionojn da tranoktoj,  el Britio preskaŭ 1,1 milionojn. Turistoj el Ukrainio tranoktis en Pollando pli ol 868 mil fojojn. Tiun situacion favoris la geopolitika situacio. Turistoj volas ripozi sekure kaj tio estis unu el la motivoj de kresko de turisma interesiĝo pri Pollando. Aldone ŝanĝigis la percepto de Pollando kiel turisma produkto. Kreskon de turismaj vizitoj favoris en 2016 ankaŭ la kurzo de eŭro, pro kiu Pollando logis eksterlandajn gastojn per favoraj prezoj.

El la elsendo 07.03.2017. Legas Maciek – 1’02”

Bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj

Preskaŭ unu miliono da loĝantoj de la tiel nomataj  popolaj respublikoj en la regiono de Donecko, alivorte teritorio kontrolata de porrusiaj separatistoj en la orienta Ukrainio disponas pri ukraina bioelktronika pasporto. Bioelektronikajn ukrainajn pasportojn ricevis krome 150 mil personoj loĝantaj sur la aneksita de Rusio Krimeo. Tiuspecaj pasportoj estas eldonataj en Ukrainio ekde 2015. Ili ebligas ekde junio 2017 la sendevizan persontrafikon kun la Eŭropa Unio. En aprilo 2019 la rusa prezideto Vladimir Putin decidis, ke la civitanecon de Rusio povas akiri laŭ faciligita proceduro ankaŭ ukrainanoj troviĝantaj sur la teritorio de Rusio, kiuj iam loĝis en la donecka regiono. La faciligita proceduro  i.a. signifis, ke la koncernatoj ne devas rezigni pri la ukraina pasporto.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’19”

La vivstilo kaj tumoraj malsanoj

Poloj estas malfermaj je ŝanĝo de iuj kutimiĝoj kaj ĉiam pli ofte aplikas profilakton. Ĉiutagaj kutimoj ligitaj kun la manĝado, sporta aktivado aŭ dependiĝoj povas gravagrade influi tumorajn malsanojn. La esploroj konfirmas, ke la maniero kiel kaj kion ni manĝas, kiom ni dormas kaj kiel ni sukcesas superi streson influas la reziston de la organismo. Aktuale polaj ĉiam pli volonte subiĝas al morfologiekzamenoj, USG-ekzamenoj, profilaktaj ekzamenoj. Ĉiu dua polo subiĝas al ili almenaŭ unu fojon jare. Pli ofte virinoj kaj personoj post la 60-a vivojaro. Sed gravas ankaŭ, kiel elmontras specialistoj, pli regulaj memekzamenadoj, kiuj povas malkovri ŝanĝojn en la organismo. Tio koncernas aparte malsanoriskojn je mamkancero kaj testikokancero.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 0’55”

Pollando pli riĉa je kupro kaj arĝento

Sur la tereno de tri komunumoj en la okcidenta Pollando estis malkovritaj novaj provizoj de arĝento kaj kupro, kiuj troviĝas tamen en profundo pli granda ol unu kaj duona kilometroj. Dokumentis ilin kaj konfirmis la kanada firmao, kiu gvidis la serĉlaborojn apud la loko Nowa Sól ses jarojn. La ministan dokumentaron oficiale konfirmis la pola klimatministerio. La geologia dokumentaro de la provizoj „Nowa sól” estis konfirmita por la firmao Zielona Góra Copper, kiu eniras la konsiston de la kanada Miedzi Copper Corp. Temas pri provizoj enhavantaj 848 milionojn da tunoj da ercoj da kupro kaj arĝento, 11 milionojn da tunoj da kupro kaj 36 mil tunojn da arĝento. La elkonstruo de elteriga komplekso estas taksata je ĉirkaŭ 13-15 miliardojn da zlotoj.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’14”