Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Festivalo de la Nuntempa Muziko de Wojciech Kilar

Meze de majo en Gorzów Wielkopolski (la okcidenta Pollando) okazos la nunjara Festivalo de la Nuntempa Muziko de Wojciech Kilar. Ĝia tria eldono, organizata de la loka Filharmonio, okazanta sub la devizo „Daŭro kaj movo” entenas multajn interesajn komponaĵojn.

Dum la inaŭguro de la festivalo, la 15-an de majo prezentiĝos Leszek Możdżer, komponisto kaj renoma ĵazpianisto. Leszek Lorent solkantisto, interpretanto de la nuntempa muziko kantos du fragmentojn el la komponaĵo de Marcin Błażewicz „Kali Yuga”. En la programo de la inaŭgura koncerto la simfonia orkestro de Gorzów-filharmonio plenumos la simfonian poemon de Wojeciech Kilar „Montarana danco”. Dum la festialo estos prezentita i.a. la projekto „Inter tradicio kaj nuntempo” referencanta al la tradicio de religiaj komponaĵoj. La oratoria „Concerto de Requiem” de Dmitry Varelas estos prezentita en la internoj de la preĝejo de Kristo-Reĝo. Tiu ĉi komponaĵo omaĝas la patronon de la festivalo. Krom ĝi omaĝe  al Wojciech Kilar funkcios la fotoekspozicio „Wojciech Kilar – nun, nun, nun… kaj amen”, estos disbildigita filmo „Wojcich Kilar. Credo”.

Krome kadre de la festivalo en la gotika katedralo de Gorzów Julian Gembalski ludos komponaĵojn de la nuntempa orgena muziko. Al la junaĝa publiko estos adresita muzika projekto je 9 gramofonoj, 9 diskĵokeoj, fortepiano kaj orkestro titolita „Steve Nash & Turntable Orchestra Symfonicznie”. Dum la finala koncerto, la 22-an de majo aŭdiĝos la komponaĵo „Veni Creator” de Grzegorz Duchnowski kaj filma muziko de Jan A.P. Kaczmarek.

 El la elsendo 08.05.2015. Legas Gabi

La vilao de Żabiński-familio vizitebla

En la varsovia Zoo-ĝardeno post ĝenerala renovigo estis malfermita por vizitantoj la vilao de Żabiński-familio. Ĝi ricevis la antaŭmilitan aspekton. La historiaj fotoj memorigas la laboron de doktoro Jan Żabiński, plurjara direktoro de la bestoĝardeno. Li estis natursciencisto kaj populariganto de konoj pri animaloj. En sia  laboro li fidelis al la ideo, ke la plej grava tasko de la bestoĝardenoj estas protekti kaj savi bestojn endanĝerigitajn de malapero. Antaŭ la milito la varsovia Zoo-ĝardeno estis taksita kiel unu el la plej bone organizitaj en Eŭropo. En la protektado de la bestoj helpis al li la edzino Antonina. En septembro 1939 la ĝardeno estis pribombita kaj multaj bestoj pereis surloke. Plej danĝerajn por homoj, kiel leonojn kaj ursojn, necesis pafmortigi. Post la eniro de germanoj la plej valoraj bestoekzempleroj estis forveturigitaj al Germanio kaj ceteraj mortigitaj dum la ĉasado, kiun germanoj aranĝis dum la silvestra nokto 1940. En la ĝardeno estis kreita la porkobredejo. Por kolekti manĝrestaĵojn el restoracio d-ro Żabiński, ricevis paspermesilon al la getto. Dank’ al tio li povis helpi al konataj judoj. Dum la germana okupacio sur la tereno de la ĝardeno trovis rifuĝejon ĉirkaŭ 100 judoj. Parto de ili loĝis en lia vilao mem. Dum la renovigaj laboroj estis malkovrita kanalo inter ĝiaj keloj kaj fazanejo, laŭ kiu la kaŝiĝantoj povis fuĝi kaze de danĝero. Tiel saviĝis i.a. skulptistino Magdalena Gross kun la edzo, verkistino Rachela Auerbach, boksista ĉampiono Samuel Kenigswein kun la familio, la edzino kaj filino de la mortinta en la geto insektologo Szymon Tenenbaum. Lia kolekto estas nun rigardebla en la renovigita vilao. En morna tempo Żabiński-familio sukcesis krei por ili hejmetosan rifuĝejon, en kiu ĉiu fartis bone kaj sekure. Signalo por sin kaŝo aŭ uzo de la fuĝkanalo  estis melodio de Offenbach ludata per piano, kiu nun ankaŭ troviĝas en la vilao de Żabiński-familio.

 El la elsendo 08.05.2015. Legas Barbara kaj Maciek

Desegnaĵoj de hispanaj artistoj en Krakovo

Ĝis la 29-a de majo eblas rigardi en Krakovo kolekton de desegnaĵoj de hispanaj artistoj. Pri la kreskanata signifo de desegnaĵo kiel artformo atestas la alta frekventeco dum la prestiĝa arta foiro Arco, okazainta en marto en Madrido. Pli frue desegnaĵo estis traktita prefere kiel skizo por alia artformo. En Krakovo estas rigardeblaj desegnaĵoj same de junaj, talentaj artistoj, kiel ankaŭ de la jam renomaj kreantoj. Laŭ hispanaj kuratoroj apartan atenton meritas desegnaĵoj de  Ber­nar­di Roig kaj Mo­ise­s Ma­hi­qu­es. En la krakova ekspozicio troviĝas verkoj i.a. de Fer­nan­do Prats, Juan Oli­va­res, Car­los Do­min­go Redon, Nie­ves Tor­ral­ba, Fran­ci­sco Se­ba­stion Ni­co­lau, Chema Cobo. La desegnaĵoj devenas el privataj kolektoj de Tomas Ruiz el Valencio kaj kolektoj de la firmao  DKV Se­gu­ros el Sa­ra­goso. La ekspozicio de Cervantes-Instituto gastis jam en Munkeno kaj Berlino, post Krakovo ĝi estos prezentita en Lisbono.

El la elsendo 01.05.2015. Legas Maciek

Silezia Muzeo en Katowice ekde junio

Kvin el ses konstantaj ekspozicioj estos inaŭguritaj en junio dum malfermo de la nova sidejo de la Silezia muzeo en Katowice. La artgalerio de la silezia religia arto estos malfermita aŭtune. La muzeo sur la tereno de la iama minejo Karowice – kun la surfaco de 25 mil kvadrataj metroj – estos inaŭgurita la 26-an de junio.

Sur la areo de ĉ. 6 mil kvadrataj metroj estos viziteblaj galerio de la pola arto 1800-1945, galerio de la pola arto post 1945, galerio de neprofesiula plastiko, rakonta ekspozicio „Lumo de historio” – la Supra Silezio dum jarcentoj kaj „Laboratorio de teatra spaco – pasinteco en la nuntempo”, dediĉita al la teatra scenografio.

La inaŭgurota aŭtune Galerio de la Religia Arto enhavos kolektojn de la Silezia Muzeo kaj tiujn el la Arkidioceza Muzeo en Katowice. Temos pri la malnovaj kultoobjektoj i.a. pentraĵoj, skulptaĵoj kaj artmetiaĵoj ekde gotiko ĝis nun. I.a. temos pri artverkoj savitaj de la forgeso, kiuj iam ornamis malnovajn preĝejojn.

El la elsendo 01.05.2015. Legas Gabi

Skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pietrasanta

Per granda ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj la itala urbo Pietrasanta en Toskanio omaĝas la memoron de la mortinta lastoktobre pola artisto, kiu loĝis tie dum 30 jaroj.

Liaj monument­ecaj bronzaj skulptaĵoj sur la placoj ŝanĝis la arkitekturon de la urbo difinata „malgranda Ateno” pro amaso de la artistaj metiejoj, bronzo­muldejoj kaj artverkaj butikoj. Sur Piazza Matteotti antaŭ la sidejo de la urbo­aŭtoritatoj troviĝas la bronza skulptaĵo de Dedalo. Tiu lokalizo ne estas hazarda, ĉar en la urbodomo unu el la salonoj estas dekorita per freskoj de Mitoraj. En la iama klostra komplekso Sant’ Agostino estis kolektitaj liaj bildoj, desegnaĵoj, sceno­grafiaj projektoj de operspektakloj en la milana La Scala kaj la verona Arena.

La memoron de la artisto omaĝis ciklo de koncertoj referenc­antaj al la titolo de la daŭranta ĝis la 30-a de aŭgusto ekspozicio „Mitoraj, mito, muziko”. Organizis ilin la fondaĵo de la festivalo Puccini, kun kiu la artisto kunlaboris.

La organizon de ĉi tiu ekspozicio, okazanta samtempe en kelkaj lokoj, ankoraŭ dum sia vivo Mitoraj proponis al la urbestro de Pietrasanta Domenico Lombardi. Ili komune difinis ĝian temaron kaj formon decidante prezenti parton de la verkoj sur teatra scenejo speciale tiucele konstruita. La ceteraj detaloj estis fin­prilaboritaj jam post la morto de la artisto.

 El la elsendo 01.05.2015. Legas Tomek

10-jariĝo de la pola Itinero de Sankta Jakobo

En aprilo en la Malsupra Silezio okazos (okazas) solenaĵoj ligitaj kun la 10-jariĝo de la pola segmento de la Itinero de Sankta Jakobo, pilgrima vojo kondukanta al  Santiago de Compostela en Hispanio. Lige kun la jubileo estis en­teprenitaj klopodoj, ke la pola segmento de la itinero ricevu rangon de la Eŭropa Kultura Itinero. Temas pri titolo atribuata de Konsilio de Eŭropo al itineroj kaj vojoj kun aparta signifo por la eŭropa identeco, kulturo kaj komuna heredaĵo, bilidiganta la kulturan variecon kaj kunekzistadon de diversaj kulturoj. La solenaĵoj ligitaj kun la 10-jariĝo de la pola segmento de la Itinero de Sankta Jakobo daŭros inter la 11-a de aprilo kaj la 28-a de junio. Estas planitaj dekkelkaj pilgrimoj, sciencaj podi­diskutoj, prelegoj, film­prezentoj kaj eldono de mapoj kaj gvidlibroj pri la itinero mem kaj kulto de Sankta Jakobo. Ĉiujare al Santiago de Compostela al la tombo de sankta Jakobo pilgrimas piede ĉirkaŭ 200 mil personoj. Laŭ la pola itinero ĉiujare pilgrimas pli ol 1500 personoj, inter kiuj unu trionon konsistigas germanoj, svisoj kaj nederlandanoj. La itinero estas destinita por individuaj pilgrimantoj aŭ malgrandaj grupoj senkonsidere al konfesio, mondkonceptoj kaj nacieco.

 El la elsendo 24.04.2015. Legas Maciek

La preĝejo de s-ta Anna en Zaklików, perlo de religia arkitekturo

Post kelkjara renovigo kaj konservistaj laboroj la 16-jarcenta ligna preĝejo de s-ta Anna en Zaklików fariĝis vera perlo de la apudkarpatia religia arkitekturo. La endanĝerigita de plena ruiniĝo sanktejo dank’ al la oferemo de loĝantoj, eksteruloj, firmaoj kaj institucioj estis savita. Unue estos renovigita ĝia konstru­substanco, sekve estis restaŭrita enorme bela kaj valora  interno. Al la iama brilo estis revenigitaj la ĉefa kaj flanka altaroj, la 17- kaj 18-jarcentaj pentraĵoj kaj  plene refunkciigita estis la 18-jarcenta – tre malofte nun renkontata – orgenspeco.

La preĝejo de sankta Anna en Zaklików rolas nun kiel tombeja kapelo. Ĝia tre karakteriza kaj unika elemento, ne nur en la skalo de Pollando, estas surĉerkaj inform­tabuloj pri mortintaj paroĥanoj,  kiuj estas pendigataj sur la muroj de la sanktejo. Laŭ la loka aserto „iliaj animoj ĉirkaŭkorpremas la preĝejton”. Entute temas pri 150 informtabuloj kaj la kutimo pendigi ilin kreiĝis en la epoko de la kontraŭcara januara insurekcio el la jaro 1861. La larika preĝejo de sankta Anna estis konstruita ĉirkaŭ la 1580-a jaro dank’ al Zaklików-burĝoj.

El la elsendo 24.04.2015. Legas Maciek

Tolaĵoj de Tamara Łempicka en Torino

En Torino ĝis la fino de aŭgusto daŭras granda ekspozicio de tolaĵoj de Tamara Łempicka (1898-1980). 80 pentraĵoj de la pola artistino el grandaj mondaj artgalerioj kaj el privataj kolektoj estas prezentata en Palazzo Chiablese. La italaj amaskomunikiloj atentigas, ke ŝiaj pentraĵoj i.a. el la privataj kolektoj en Usono estas tre malofte prezentataj.

Temas jam pri la kvara en la lastaj jaroj granda retrospekta ekspozicio de la pola pentristino en Italio. La rekorda estis tiu en Milano en 2006, kiam vizitis ĝin pli ol 200 mil personoj. La Roman ekspozicion en 2010 rigardis 70 mil.

La torina ekspozicio en la 16-jarcenta palaco proksimigas sep  etapojn el la vivo kaj kreado de Łempicka. La unua, titolita „La mondo de Tamara” komparas diversajn lokojn de la mondo, en kiuj ŝi loĝis kun la evoluo de ŝia kreado. La aliaj prezentas senvivan naturon, portretojn de la filino, pentraĵojn dediĉitaj al Dipatrino kaj sanktuloj. La sekcio „Dandy déco” estas dediĉita al ŝiaj ligoj kun la mondo de la modo, la sekcio „Tamara-skandalulino” pere de la pentraĵoj rakontas pri ŝia tempesteca  emocia vivo.  La ekspozicio ekde la antaŭanoncoj vekanta grandan interesiĝon estas organizita kiel unu el la grandaj artaj eventoj akompanantaj al la monda Expo-ekspozicio komenciĝonta la 1-an de majo en proksima Milano.

 El la elsendo 17.04.2015. Legas Tomek

Trezoroj el la lando de Chopin en Pekino

Ĝis la 10-a de majo 2015 en la Ĉina Nacia Muzeo ĉe la placo Tian’an-men en Pekino daŭras ekspozicio “Trezoroj el la lando de Chopin”. La ĉina publiko havas la okazon konatiĝi kun tre ampleksa prezento de la pola arto kaj historio, lando malmulte konata en Ĉinio kaj vekanta unuavice asociaciojn kun la muziko de Chopin. Sur la surfaco de pli ol du mil kvadrataj metroj estas prezentata pola arto ekde la mezepoo ĝis la nuntempo. Temas pri preskaŭ 350 objektoj el 17 polaj muzeoj, inkluzive de pompaj, buntaj vestoj kaj teksaĵoj el la 16-17-a jarcentoj, plumkirasoj de la pola rajdantaro, tolaĵoj de Jan Matejko, Wojciech Fangor, Jerzy Nowosielski, memoraĵoj ligitaj kun Frederiko Chopin. La ekspozicio “Trezoroj el la lando de Chopin” estas evento senprecedenca kaj plej prestiĝa en la ĝisnuna historio de la kulturaj rilatoj inter ambaŭ landoj kaj samtempe la plej granda ekspozicio de la pola arto organizita kiam ajn ekster la limoj de la lando. Ĝi estis pretigita de la Nacia Muzeo en Varsovio kaj la portalo Culture.pl

El la elsendo 17.04.2015. Legas Gabi

La porokaza monero omaĝe al Johano Paŭlo la 2-a

Lige kun la pasinta la 2-an de aprilo 10-a morto­datreveno de Johano Paŭlo la 2-a, kies pontifikado aparte influis la mondon kaj lia sinteno fronte al sufero kaj morto fariĝis fonto de espero por milionoj da homoj, Pola Moneproduktejo emisiis apartan moneron. Temas pri la 10-kilograma arĝenta monero aperinta en la eldonkvanto de nur 10 ekzempleroj. Temas pri la plej granda monero en la mondo kun la gravuria profilo de la sankta papo. La monero „Pro Memoria” havas la diametron de 210 milimetroj kaj estis produktita el arĝento de la plej alta kvalito. Ĝi estis produktita per 4 frapoj de monemisia premilo kun la premoforto egala ĝis 2500 tunoj. La profilo de Johano Paŭlo la 2-a estis farita en la stilo de la tradicia ikonografio, la averso prezentas 10 stilizitajn kolombojn, kiuj referencas al la datreveno de la morto. En la eldonkvanto de 500 ekzempleroj estis emisiitaj miniaturaj versioj de la monero „Pro Memoria”. Estis emisitaj ankaŭ 5 unuklilogramaj oraj ekzempleroj dediĉitaj al la 10-a mort­datreveno de Johano Paŭlo la 2-a. La Pola Monemisiejo produktis ankaŭ 115 monerojn en la formo de kruco „Sankta Johano la 2-a”. Ĉiuj kreiĝis el la iniciata de la Pola Monemisiejo.

El la elsendo 10.04.2015. Legas Maciek