Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Pentristaj artverkoj de polaj artistoj en Vroclavo

Ekde la unuaj tagoj de oktobro en la Urba Muzeo en Vroclavo funkcias ekspozicio „Artverkoj de la pola pentroarto el la limperiodo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj”. Temas i.a. pri tolaĵoj de Olga Boznańska, Leon Wyczółkowski, Jacek Malczewski, Aleksander Gierymski, Stanisław Wyspiański, Władysław Śliwiński, Józef Pankiewicz, Józef Chełmoński, Wojciech Weiss, Włodzimierz Tetmajer. Ĉiuj 69 plej gravaj pentraĵoj devenas el la privata kolekto. Ekzemple la tolaĵo de Leon Wyczółkowski „Fiŝkaptisto portanta kankrojn” el 1889 la lastan fojon estis prezentita publike antaŭ la 2-a mondmilito en la varsovia artgalerio „Zachęta”. Multaj el ĉi tiuj tolaĵoj dum jaroj troviĝis en la muzeoj kaj artgalerioj en Varsovio, Poznano kaj Krakovo. Subite evidentiĝis, ke ili ĉiuj estas la propraĵo de iu familio loĝanta en Vroclavo, kiu reprenis ĉiujn ĉi bildojn kaj post kelkjara prilaboro decidis ekspozicii ilin en la Urba Muzeo de Vroclavo. La ekspozicio finiĝonta fine de febraro 2016 inaŭguros la eventojn ligitajn kun Vroclavo kiel Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

El la elsendo 09.10.2015. Legas Milada

Libere viziteblaj Chopin-recitaloj

Ekde la lasta lundo, t.e. la 5-a de oktobro ĝis la 15-a en la sidejo de Sinfonia Varsovia ĉe la dekstraborda Varsovio okazas libere viziteblaj recitaloj de partoprenantoj de la  17-a Internacia Pianista Chopin-konkurso. Laŭ informoj de Janusz Marynowski la direktisto de Sinfonia Varsavia dum ĉi tiuj eksterkonkursaj recitaloj prezentiĝos la plej bone aŭguraĝintaj pianistoj. Laŭ lia informo „ĉiu, kiu pro diversaj motivoj ne povas partopreni dumtagajn konkursajn priaŭskultojn samtage vespere povos ĝui Chopin-muzikon en la plenumo de artistoj, kiuj rivalis matene. La tradicio  de ĉi tiuj recitaloj kreiĝis antaŭ 5 jaroj kaj jam tiam ĝuis grandan interesiĝon  de varsovianoj.

El la elsendo 06.10.2015. Legas Milada

La 17-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin

La 1-an de oktobro en Varsovio komenciĝis la 17-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin. Inaŭguris ĝin koncerto de elstara pianistino Martha Argerich, kiu ludis  la fortepianan konĉerton La-minoran opuso 54 de Robert Schumann. Lastĵaŭde koncertis  krome Nelson Goerner kaj estis plenumita Polonezo por simfonia orkestro de Krzysztof Penderecki, speciale komponita por la inaŭguro. Tiuj muzikaj eventoj inaŭguris la sinsekvajn 23 konkursaj tagoj, inter kiuj 15 estas destinitaj por priaŭskultoj de junaj pianistoj el 20 landoj. La plej proksiman sabaton komenciĝas la 1-a etapo de la konkursaj priaŭskultoj. Kiel la unuaj rivalos laŭ la lotuma elekto tri poloj: Tymoteusz Bies, Rafał Błaszczyk, Łukasz Piotr Byrdy. La konkurson partoprenas 78 pianistoj, inter kiuj estas 15 poloj. La dua etapo de la konkurso daŭros inter la 9-a kaj la 12-a de oktobro, la tria – inter la 14-a kaj la 16-a oktobro. La pianistoj plenumos ekskluzive komponaĵojn de Chopin disponante pri 4 fortepianoj de Steinway, Yamaha, Kawai kaj Fazioli.  10 pianistoj kvalifikiĝontaj al la  finalo (18-20-a de oktobro) ludos unu el la du fortepianaj konĉertoj de Chopin akompanite de la Orkestro de la Nacia Filharmonio direktota de Jacek Kasprzyk. La pianistojn pritaksos 17 persona internacia ĵurio sub la gvido de profesorino Katarzyna Popowa-Zydroń. En ĝia konsisito troviĝas eĉ 4 iamaj laŭreatoj de la konkurso: Adam Harasimowicz (1955), Marta Argerich (1965), Garrick Ohlsson (1970) kaj Yundi (2000). La konkurson organizis la Nacia Instituto de Frederiko Chopin. Ĝia honora patrono estas la pola prezidento, Andrzej Duda.

El la elsendo 02.10.2015. Legas Barbara kaj Krystyna

Henryk Sławik omaĝita en Hungario

Fragmento de la Danuba riverbordo flanke de Buda en Budapeŝto ricevis lastvendrede la nomon de la pola politikisto Henryk Sławik, reprezentanto de la pola elmigra registaro, kiu dum la 2-a mondmilito aktivis en Hungario por savi polajn judojn. Dum la porokaza solenaĵo la urbestro de Budapeŝto, Istvan Tarlos memorigis, ke Hungario dum la milito fariĝis la rifugejo por 120 mil poloj post la eksplodo de la 2-a mondmilito. La pola ambasadoro Roman Kowalski agnoskis la nomumon de fragmento de la Danuba riverbordo per la nomo de Sławik kiel simbolon de enorma amikeco inter la pola kaj hungara nacioj. La solenaĵon partoprenis la nepo de Sławik, Zbigniew Kutermark. Henryk Sławik post la eksplodo de la 2-a mondmilito traiĝis tra Rumanio al Hungario, kie li fariĝis la prezidanto de la Civitana Komitato Protektanta Polajn Rifuĝintojn en Hungario. Li estis unu el la reprezentantoj de la pola registaro en elimigrejo. Kun diskreta subteno de la hungaraj aŭtoritatoj li organizis kontrabandadon de poloj al la polaj armeaj fortoj en Okcidento. Krome preparante falsajn dokumentojn baze de falsaj ekleziaj baptoatestiloj Henryk Sławik savis ĉ. 5 mil polajn judojn, kiuj venis al Hungario. Kunlabore kun la sacerdotaro li organizis orfodomon por la judaj infanoj, kiu funkciis sub la ŝildo de la orfodomo por la infanoj de polaj oficiroj. Kiam germanoj invadis Hungarion Henryk Sławik komencis labori konspire. Perfidita de germana fikunlaboranto li estis arestita en julio 1944 kaj subigita al torturoj  en Budapesto. Malgraŭ tio li ne perfidis la nomon de sia kunlaboranto Jozsef Antall. Direktita al la koncentrejo Mauthausen-Gusen li estis mortpendigita en aŭgusto 1944. Aparta felietono dediĉita al Henryk Sławik aperis en nia programo 07.02.2014.

El la elsendo 25.09.2015. Legas Barbara

Eŭropa Tago de Lingvoj

Morgaŭ en la tuta  Eŭropo okazos la 14-a Eŭropa Tago de Lingvoj lanĉita de la Konsilio de Eŭropo en 2001 kaj nun solenata en 47 landoj. Ĝi popularigas la konon de la lingvoj kaj prezentas la lingvovariecon en Eŭropo. Nunjare ĝia devizo tekstas: “Lingvoj estas nia forto”. En Varsovio la porokazaj eventoj komenciĝis kelkajn tagojn pli frue. I.a. la 23-an de septembro en la Varsovia Universitato komenciĝis internacia konferenco dediĉita al la pritaksado de lingvaj kompetentoj,  dum kiu ĝiaj partoprenantoj diskutis,  kiel konstrui la plej trafajn testojn, kiuj ekzamenas la lingvokonojn. Inter ĵaŭdo kaj dimanĉo okazas specialaj lecjonoj kaj laborrenkontoj por infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj, multaj pere de la skajpo, kio ebligas  partopreni ilin en la tuta lando. La programo ampleksas pli 60 retajn okupojn pri 13 fremdaj lingvoj: la angla, bulgara, ĉeĥa, dana, franca, greka, hispana, irlanda, germana, portugala, rumana, slovaka kaj ĉeĥa. En Varsovio okazas laborrenkontoj teatraj, muzikaj,  kurirartaj. Al la solenadoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj aliĝis krome Krakovo, Katowice kaj Vroclavo. En la du unuaj urboj okazas subĉiela urba ludo la Misio “Babelo, ” en kiu eblas fari viziton en la fortreso de ĉifroj kaj estas planitaj  paroldueloj kaj parolbataloj. Vroclavo i.a. organizas la prezentiĝojn “Plurlingva Eŭropo”. Cambridge English en Pollando, la kunorganizanto de la eventoj anoncis funkciigon de du programoj adresitaj al instruistoj kaj lernantoj:  „Ready, Steady, Speak: gimnaziano bone regas la anglan” kaj   „Write on” – temas pri konkurso por gimnazianoj kaj supergimnazianoj verki anglalingve.

El la elsendo 25.09.2015. Legas Barbara

Inaŭgurita la varsovia Muzeo pri Katyń-krimo

Ĵaŭde, la 17-an de septembro, en la datreveno de la sovetunia atako kontraŭ Pollandon en Varsovio estis malfermita Muzeo pri Katyń-krimo. Temas pri la unua en la mondo martirologia-muzea-esplora centro dokumentanta Katyń-krimon kontraŭ 22 mil polaj ostaĵoj kaj malliberigitoj tenataj en la jaroj 1939-1940 en la sovetiaj ostaĝejoj kaj malliberejoj. Ĝi kreiĝis sur la tereno de la Varsovia Citadelo laŭ la venka projekto el 2010 farita en la arkitekta leborejo Brzozowski-Grabowiecki. La malfermo de la Muzeo pri Katyń-krimo 75 jarojn post la elmurdo de polaj ostaĝoj fare de la Ruĝa Armeo estis evento, kiun poloj kaj la familioj de la viktimoj de la sovetia hombuĉado atendis de jaroj. Dum la periodo de Popola Pollando la memoro pri ĝi estis forviŝata laŭ ĉiaj ebloj kaj la lokoj de krucometado estis detruataj. Dum la solenaĵo inaŭguranta la muzeon prezidento Andrzej Duda diris, ke Katyń-krimo devas esti nomita kiel krimo de la hombuĉado. Ĉefministro Ewa Kopacz memorigis, ke dignan omaĝon de la granda nacia ofero atendis generacioj de poloj.

El la elsendo 19.09.2015. Legas Barbara

Perdita heredaĵo

La Eŭropaj Tagoj de la Kulturheredaĵo pasas sub la devizo „Perdita heredaĵo”. Ilia pola inaŭguro okazis lastsabate en Elbląg. La iniciatintoj volas doni la atenton kaj samtempe antaŭmalhelpi la nerevenigeblan perdon de la riĉaĵoj de la kulturheredaĵo. Detruitaj historiaj objektoj, forŝtelitaj artverkoj, sed ankaŭ la plej intimaj familiaj memoraĵoj, fotoj, rememoroj havas eksterordinaran signifon kaj formas nian identecon. Necesas ilin flegi por ne perdi ilin senrevene. La elekto de la urbo Elbląg por la inaŭguro de la Tagoj ne estas hazarda. Sekve de la militdetruoj ĝi estis preskaŭ ĝisfunde ruinigita kaj revivigo de la malnovurba kvartalo daŭras ĝis hodiaŭ. La tasko estis entreprenita fine de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam de sur la 90-procente detruita tereno oni forigis ruinojn kaj surkreskintaj sur ĝi arbustojn kaj arbetojn. La celo de la rekonstruo estis rekrei la bildon de la antaŭmilita kvartalo, kio aktuale estas efektivigita 70-procente. Inter aliaj atrakciaĵoj de la Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo en Varmio kaj Mazurio estas i.a. Kavalira Grunwald-Turniro kaj edukaj laborrendevuoj dediĉitaj al la malnova vivo en Olsztyn-kastelo.

El la elsendo 19.09.2015. Legas Barbara

La 1-a festivalo de la Barokaj Operoj

La prapremiero de „Orlando”, la opero de Georg Friedrich Haendel inaŭguris dum la unua semajnfino de septmbro la 1-an Festivalon de la Barokaj Operoj „Dramma per musica”. Ĝis la 20-a de septembro en la Reĝa Teatro en la Malnova Oranĝerio de la Reĝa Lazienki-Parko,  en la teatro de la Varsovia Ĉambra Orkestro, la koncerta studio de la Pola Radio kaj la Kolumna Salonego de la historia fakultato de la Varsovia Universitato okazis ĉambraj koncertoj, muzikspektakloj kaj recitaloj. Sume kadre de la festivalo la publiko ĝuis sume 19 muzikeventojn, inter ili menciinda estas la ĉambra koncerto „Baroko je kvin voĉoj”, la muzika spektaklo „Teatro alla moda” kaj prezento de la opero de Haendel „Agrippina”, kiu estis enscenigita pasintjare en la Reĝa Teatro. En la sceneja formo estis prezentitaj verkoj de la plej gravaj kreantoj de la baroka muziko i.a. de Georg Friedrich Haendel, Antonio Vivaldi kaj Jean-Philippe Rameau en la plenumo de polaj artistoj, kiujn la organizantoj volis popularigi.

El la elsendo 19.09.2015. Legas Barbara

La 15-jarcenta breviero revenis

Antaŭ kelkaj tagoj la 15-jarcenta breviero – forveturigita en 1943 de germanoj kun aliaj bibliotekaj kolektoj kaj artverkoj el Vroclavo  kaj dum 65 jaroj konsiderita kiel perdiĝinta – estis transdonita al la kolektoj de la universitata biblioteko de la urbo. La pergamena kodo el 1415 difinata kiel „Breviarium Wratislaviense” kaj „Libra viaticus” estis farita de  Jan el la loko Połaniec kaj Marcin el la loko Oława. Ĝi konsistas el 425 paĝoj kaj ĝia originala leda kovrilo devenas el la 16-a jarcento. En latina teksto troviĝas 17 oraj inicialoj kaj plurkoloraj miniaturoj. En la manuskripta fako de la Universitata Biblioteko en Vroclavo troviĝas 13 mil manuskriptoj, inter kiuj tri mil estas riĉe ornamitaj  mezepokaj manuskriptoj. Temas pri la plej granda ĉi-speca kolekto en la lando, kiu enhavas ĉirkaŭ 40 procentojn de la manuskriptoj el la antaŭmilita urba biblioteko de Vroclavo.

El la elsendo 13.09.2015. Legas Tomek

La malnovperuaj erotikaj ceramikaĵoj

La malnovperuaj erotikaj ceramikaĵoj de Mochica-kulturo de antaŭ 1500 jaroj estas ekspoziciataj,  nur por la plenkreskuloj,  en la Muzeo de Arkady Fiedler en la loko Puszczykowo apud Poznano en la okcidenta Pollando. La ekspozicio de „ceramika Kamasutra” en speciale konstruita pavilono konsistas el 30 figuroj de paroj en senprudaj seksaj pozoj. Laŭ la  kunkreinto de la muzeo, la filo de konata pola mondvojaĝanto kaj verkisto ĉi tiu ekspozicio estas unusola ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. La kopioj de la figuroj prezentataj en la Muzeo Larco en Limo estis venigitaj al Pollando interkompreniĝe kun la perua kulturministerio. Arkady Radosław Fiedler atentigis, ke kvankam prezentataj figuroj de virinoj kaj viroj povas elvoki pudoran reagon aŭ ĉe aliaj iom rapidan korbaton neniu devus senti sin ĝenita. Estonte oni eldonos ilustritan gvidlibron tra la ekspozicio kaj eble estos vendeblaj ceramikaj miniaturaĵoj,  sed pri ĉi lasta ideo decidos la interesiĝo de la vizitantoj. La florinta antaŭ 1500 jaroj Mochica-kulturo famiĝis pro altgrade evoluinta agrikulturo, konstruarto, grundpliboniga sistemo kaj vojreto. Pri la evoluo de ĉi tiu kulturo atestas ankaŭ ceramikaĵoj. Mochic-anoj estis difinataj kiel grekoj de la Suda Ameriko. Por poloj temas pri interesa, sed mistera kulturo. Ĝi ne konis skriboarton kaj esprimis sin per ceramikaĵoj. Tiel kreiĝis la ceramika libro de ĉi tiu  popolo, kiu rilatas ankaŭ al ĝia seksa vivo. La Muzeo-Literatura Laborejo de Arkady Fiedler en Puszczykowo ekzistas de preskaŭ 40 jaroj kaj estas gvidata de liaj du filoj kun la  familioj. Ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 20 mil personoj. La patrono de la muzeo Arkady Fiedler (1894-1985) realigis 30 mondvojaĝojn, verkis 32 librojn eldonitajn en 23 lingvoj en pli ol 10-miliona eldonkvanto.

El la elsendo 13.09.2015. Legas Tomek