Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La unua Muzeo de Poloj Savantaj Judojn

En la loko Markowa en la Apudkarpatia Regiono (la suda Pollando) estos funkciigita Muzeo de Poloj Savantaj Judojn, kiu portos la nomon de la familio Ulm (E-elsendo el la 20.03.2015). Ĝia inaŭguro havos internacian karakteron. Nun daŭras la finpretigaj laboroj. La muzeo omaĝos polojn, kiuj endanĝerigante la propran vivon savis judojn dum la 2-a mondmilito. Iliaj nomoj estos prezentitaj sur la muro apud la muzeo kaj sur la placo sur lumigitaj informtabuloj troviĝos nomoj   de judoj murditaj de germanoj. Estas konataj nomoj de 200 viktimoj kaj ĉ. 900 kazoj de la savado de ilia vivo fare de poloj en la apudkarpatia regiono. Temas pri la unua ĉi-speca muzeo en Pollando. Kompletigos ĝin Fruktoĝardeno de Memoro. La lokalizo de la muzeo ne estas hazarda. Frumatene, la 24-an de marto 1944 germanaj ĝandarmoj murdis ok judojn. Kvin virojn kun la nomo Szall el Łańcut kaj du judinojn Gołda kaj Genia Goldman. Estis murditaj ankaŭ poloj ilin kaŝantaj: Józef Ulm kaj lia edzino Wiktoria estanta en la 9-a monato de gravedeco kaj 6 iliaj infanoj. La plej aĝa estis 8-jara.

El la elsendo 04.12.2015. Legas Maciek – 1’32”

”Peko” en la Nacia Muzeo de Gdansko

Avidemo, envio, voremo, avaremo  bildigaj sur pli ol 300 artverkoj estas rigardeblaj kadre de granda ekspozicio „Peko” en la gdanska Nacia Muzeo. La eksponaĵoj devenas el la plej grandaj polaj muzeoj, krome el la Nacia Muzeo en Budapeŝto kaj el la fama Brukenthal-muzeo en Sibiu. La referenca al la tolaĵoj kaj grafikaĵoj estas la fama triptiko de Memling „La lasta juĝo” el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Gdansko. La aŭtoroj de la ekspozicio memorigas, ke la pekosento en la eŭropa kulturo ligiĝas kun la heredaĵo de la meditereanea kulturo kaj judo-kristana religia tradicio. La prezentatajn tolaĵojn  aŭtoras i.a. pentristoj el Hispanio, Nederlando, Flandrio, Italio kaj Germanio. Troviĝas en ĝi pentraĵoj de tiaj artistoj, kiel Francisco Goya, Pieter Breugel la II-a, Albrecht Dürer, Edward Munch, Lucas Cranach, Otton van Veen. Inter la polaj pentristoj menciindaj estas i.a. Malczewski, Grottger, Hofman, Matejko, Witkacy, Podkowiński, Schulz.  La aŭtoroj de la ekspozicio memorigas, ke peko ne evitas politikon kaj regantojn. Do kvankam la ekspozicio „Peko” limiĝas al verkoj el la komenco de la 20-a jarcento ĝi spronas al enpensiĝo pri la moralaj sintenoj kaj dilemoj de la nuntempa epoko.

El la elsendo 04.12.2015. Legas Maciek – 1’41”

Nederlanda kaj flandra pentroarto en Szczecin

La ekspozicio „Ne sole tulipoj” en la Nacia Muzeo de Szczecin (la nordorienta Pollando) prezentas la 16-, 17-jarcentan pentroarton de Nederlando kaj Flandrio. 120 tolaĵoj devenas el la Ŝtata Muzeo en Schwerin, kie ili troviĝas kiel donacita kolekto de privata kolektanto Christoph Muller. La unuan fojon ili estas prezentita ekster la muzea sidejo en Schwerin. Plimulto de la pentraĵoj prezentas vastan spektron de la vivo de nederlandanoj.  Krome sur la tolaĵoj bildigantaj la „oran epokon” en la nederlanda kaj flandra pentroarto prezentiĝas pejzaĝoj, senviva naturo, militistaj scenoj kaj ankaŭ portretoj. Inter ĉi lastaj apartan atenton meritas portreto de kuracisto de Jan Brueghel Pli Aĝa. Kelkaj pentraĵoj havas edifan emfazon dank’ al la kaŝiĝantaj en ili enigmoj, kiujn la spektanto devis mem malkaŝi. La ekspozicio „Ne sole tulipoj” estas rigardebla en la Nacia Muzeio Szczecin ĝis la 10-a de aprilo 2016.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Maciek

„Ĉe Uzuristo” de Georges de La Tour en la Reĝa Kastelo

La tolaĵo „Ĉe Uzuristo” de la franca barokepoka pentristo Georges de La Tour ĝis la 10-a de januaro 2016 estas admirebla en la varsovia Reĝa Kastelo kadre de la ciklo „Artgalerio de unu pentraĵo”.  La Tour, originala kaj iom mistera pentristo el la unua duono de la 17-a jarcento, apartenas al pentristoj elstaraj, kvankam iom forgesitaj de la arthistorio. La tolaĵo fine de la 18-a jarcento apartenis al Eugeno la Lotaringia, princo de d’Elboeuf de Lambesc. Lia edzino sian havaĵon inkluzive de la donacita al ŝi bildo heredigis al Łukasz Dąmbski, ŝia havaĵa konsilisto kaj artkolektanto. Lia plenrajtigito Tomasz Dąmbski deponis la kolektojn en la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo, kie ili eniris la konsiston de la Muzeo de Lubomirski-princoj. Komence la pentraĵo estis opiniata la verko de Gerard della Notte, sekve de Theodor Romboust. Nur dum la monografia ekspozicio en 1972 „Ĉe Uzuristo” estis agnoskita kiel la tolaĵo de  La Tour. En 1974 dank’ al retrovita subskribo la supozoj de ekspertoj estis konfirmitaj. Disputa evidentiĝis krome la titolo „Ĉe uzuristo”. La franca literaturo titolis ĝin „reguligado de kontoj aŭ ŝuldorepagado. Laŭ polaj arthistoriistoj la bildo komentas la socian situacion de la loĝantoj de Lotaringio. Bonstate vestitaj viroj simbolas reĝajn oficistojn, barbohava maljunulo signifas kamparanon. Tio bildigas la malfacilan situacion de la paŭperiĝanta loĝantaro, kiu ne kapablas elteni la financajn postulojn de la franca reĝo aŭ lotaringia princo.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Tomek

Pola Radio – nacia kulturinstitucio

Ankoraŭ antaŭ sia nomumo profesoro Piotr Gliński, la nova pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo deklaris, ke Pola Radio devas fariĝi nacia kulturinstitucio. Ligiĝos kun tio nova maniero financi la publikan radion. Tion celos transformo de la publika radio – same kiel de la lokaj radiostacioj – el la komercaj kompanioj en la naciajn kulturinstituciojn. Laŭ profesoro Gliński la evoluo de la pola kulturo celos ĝian stabiligon, se temas pri institucioj, artistoj kaj kreantoj. La evoluo celas ankaŭ la ligon de la pola ŝtatintereso, de la patriotaj valoroj kaj tradicioj kun tio, kion donas kulturo.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Maciek

Nova 5-zlota monero kun la urbodomo de Poznano

La Nacia Pola Banko ĵus encirkuligis novan 5-zlotan moneron el la serio „Malkovru Pollando”, sur kies renverso troviĝas la bildo de la urbodomo de Poznano. Ĝi estas jam la 4-a monero en la serio inaŭgurita en majo de la pasinta jaro. Ĝis nun aperis „25 jaroj de libereco”, „La Reĝa Kastelo en Varsovio”, „La kanalo de Bydgoszcz”. La eldonkvanto de la nova monero egalos al unu miliono 200 mil ekzempleroj. Se temas pri numismatikaĵoj ligitaj kun Poznano, en kiu funkcias konataj por esperantistoj Interlingvistikaj Studoj, en 2003 la Nacia Monemisiejo eldonis monerojn lige kun la 750-jariĝo de la fondoakto de la urbo. En 2013 kadre de la serio por kolektantoj „Polaj Futbalistaj Kluboj” aperis momenro dediĉita al la klubo „Warta-Poznań”. Encirkuligitaj estis ankaŭ numismatikaĵoj okaze de la 40-jariĝo de la kontraŭkomunista elano „Junio ‘56” kaj duzlota monero prezentanta la tiean Franciskanan Klostron.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Maciek

Karl Dedecius. Literaturo – Dialogo – Eŭropo

“Karl Dedecius. Literaturo – Dialogo – Eŭropo”, tiel estas titolita ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando). Ĝi estis pretigita kune kun la Muzeo de la urbo Lodzo.  Temas pri laŭvica komuna entrepreno de ambaŭ establoj dediĉita al la popularigo de la kreado de elstara germana tradukanto de la pola literaturo en la germanan  lingvon. Dank’ al la nuna ekspozicio la vizitanto povas konatiĝi kun la reala kaj metafora spaco de la tradukista laboro, kaj la tradukfilozofio de Dedecius. Pere de tekstoj kaj bildoj sur paneloj estas prezentitaj amikecoj de Dedecius kun polaj poetoj. La instalaĵo havas formon de libro, en kiu i.a. troviĝas indikoj kiel traduki la nacian kulturon en fremdajn lingvojn. Collegium Polonicum en Słubice kaj la Muzeo de la urbo Lodzo de jaroj klopodas popularigi la atingaĵojn de Dedecius i.a. per la scienca periodaĵo „La jarlibro de Karol Dedicius” aŭ organizita antaŭ kelkaj jaroj ekspozicio „Karl Dedecius kaj Lodzo”. Ĝuste en Lodzo Karl Dedecius naskiĝis en 1921. Rekrutigita al Wermaht li paroprenis la Staliningradan batalon. Li estis malliberigito de sovetiaj ostaĝejoj. Fuĝinte el GDR (Germana Demokrata Respubliko) li laboris en iu el la okcidentgermanaj asekurkompanioj. Tiam li komencis sian krean verkadon, sen kiu signifa parto de la pola literaturo restus nekonata al la legantoj en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Dedecius de pli ol 60 jaroj tradukas tekstojn de klasiukuloj de la pola poezio en la germanan lingvon. Li eldonis multajn teoriajn tekstojn pri literaturo de la slavaj lingvoj kaj pri la teorio de la tradukado. En 1979 Karl Dedecius establis Germanan Instituton pri la Pola Kulturo en Darmstadt, kies direktoro li estis ĝis 1997. Li ricevis honoran doktortitolon de multaj universitatoj en Pollando kaj en Germanio. Krome Karl Dedecius estis distingita per multaj altrangaj ŝtataj distingoj.

El la elsendo 06.11.2015. Legas Maciek

Majstroj de paŝtelarta tekniko

En la Nacia Muzeo en Varsovio daŭras la ekspozicio „Majstroj de la paŝtelarto”. Inter la aŭtoroj de 250 tolaĵoj troviĝas tiom renomaj polaj pentristoj, kiel Stanisław Wyspiański, Leon Wyczółkowski, Stanisław Ignacy Witkiewicz, Olga Boznańska, Władysław Ślewiński kaj Teodor Axentowicz. Krom polaj estas ankaŭ bildoj de eksterlandaj pentristoj, kiel Jean-Francois Millet (la kortega pentristo de la lasta pola reĝo), Adolph Menzel kaj Max Liebermann. La elektitaj pentraĵoj kaj ilia aranĝo kronologia kaj laŭtema – kun aparta atento donita al la vefoj de la virina, salonega arto kaj portreto – prezentas enorman riĉon de la Muzeo. Samtempe la ekspozicio prezentas la historion de paŝtelteknika arto ekde la 16-a jarcento ĝis la unua unuo de la 20-a jarcento, kun la reliefigo de ĝia rolo en la pola arto. Krom verkoj de konataj artistoj en la Nacia Muzeo estas rigardeblaj verkoj de pentristoj hodiaŭ forgesitaj, sed ĝuintaj famon kaj rekonon dum sia vivo. Inter ili estas Emilia Dukszyńska-Dukszta – agnoskita pionierino de la virina kreado en Varsovio fine de la 19-a jarcento, Witold Pruszkowski, Kazimierz Mordasewicz aŭ Leon Kaufmann. Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la ekspozicio estas la prezentata la unuan fojon post la 20-aj jaroj de la intermilita dudekjariĝo la tolaĵo de Leon Wyczółkowski „La Wawel-kastela Trezorejo” el 1907.

El la elsendo 30.10.2015. Legas Milada

Finalanoj de la 17-a Internacia Chopin-konkurso

Lastvendrede estis anoncitaj la  nomoj de 10 finalanoj de la 17-a Internacia Chopin-konkurso. Entute kvalifikiĝis pianistoj el 8 landoj: Seong-Jin Cho el la Suda Koreio, Aljosa Jurnić el Kroatio, Aimi Kobayashi el Japanio,  Kate Liu, Eric Lu el Usono,  Szymon Nehring el Pollando,  Georgijs Osokins el Latvio, Charles Richard-Hamelin el Kanado, Yike (Tony) Yang el Kanado kaj Dmitry Shishkin el Rusio. En la finalo ili ludos unu el du fortepianaj konĉertoj de Frederiko Chopin: Mi-minoran opuso 11 aŭ Fa-minoran opuso 21. Akompanos al ili la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio direktata de Jacek Kasprzyk. En la 3-a etapo de la konkurso rivalis 20 pianistoj inkluzive de tri poloj. La finalaj priaŭskultoj komenciĝis dimanĉe kaj daŭros ĝis la 20-a de oktobro. La nomo de la finalano estos anoncita nokte inter la 20-a kaj 21-a de oktobro. En la tago de anonco de la nomoj de la konkurslaŭreatoj okazos ilia koncerto ripetota la 22-an kaj la 23-an de oktobro. Internacia Chopin-konkurso okazas ĉiun kvinan jaron kaj estas nun unu el la plej malnovaj kaj gravaj pianistaj konkursoj de la mondo. Por la nunjara anoncis sin 450 personoj el la tuta mondo. Entute la konkurson partoprenis 78 pianistoj. Organizis ĝin la Nacia Instituto de Frederiko Chopin kaj patronecon super ĝi transprenis pezidento Andrzej Duda.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Gabi

Trezoro el la loko Środa Śląska rigardebla ĝis la jarfino

La ora nuptokrono el la 14-a jarcento konsistigas la plej valoran eksponaĵon de la tiel nomata trezoro el Środa Śląska [sroda slonska]  rigardebla ĝis la jarfino en la Nacia Muzeo de Vroclavo. Komplekso de mezepokaj historiaj objektoj retrovitaj fine de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento apartenas al la plej valoraj objektoj retrovitaj en Eŭropo. Laste la krono  apartenis al Blanka de Valois la unua edzino de Karlo la 4-a Luksemburga mortinta en 1348, do baldaŭ post la onidira kaŝo kaj perdo de la trezoroj. Alia tre valora eksponaĵo estas agrafo ornamita per kameo el kalcedono servanta por kunfiksi ceremoniajn kortegajn mantelojn, kronvestojn kaj vestojn liturgiajn. Krome rigardeblaj estas du oraj virinaj kapornamaĵoj el la fino de la 12-a jarcento, oraj ringoj, sigelringo kun motivo de duonluno kaj stelo kaj parto de retrovitaj oraj moneroj. Laŭ hipotezo de sciencistoj la oraj valoraĵoj ektroviĝis en Środa Śląska  kiel garantiaĵo de prunto, kiun Karlo la 4-a Luksemburga prenis de judaj bankistoj. La retrovitaj dum konstrulaboroj trezoroj estis transdoniaj al la Nacia Muzeo en Vroclavo kaj la unuan fojon prezentitaj en 1997, sekve deponitaj en ekspozicio de Środa Śląska. La krono kaj aliaj antikvaĵoj el la kolekto estis prezentitaj krome en ekspozicioj en Varsovio, Dresdeno, Valladolid kaj Bruselo.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna kaj Barbara