Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Pola Radio Chopin

La 11-an de novembro, en la 99-a datreveno de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando sian emisiadon inaŭguros Polskie Radio Chopin (Pola Radio Chopin). Ĝi rolos kiel kompendio de konoj pri la vivo kaj kreado de la elstara pola komponisto. La nova stacio estas aŭskultebla bite laŭ la teknologio DAB+ kaj en la interreto ĉe la adreso chopin.polskieradio.pl. Ĝia programo estos elirpunkto por konsideroj pri la pola kaj eŭropa muziko. La eŭropa kunteksto kompletigos konojn pri tio, kio konsisitigas polan muzikan kulturon kaj historion de la plenumarto de la pola muziko. En la stacio dominos la kreado de Chopin, sed estos prezentataj ankaŭ komponistoj de la malnova, baroka kaj klasika muziko. Dank’ al la nova stacio estos memorigitaj priaŭskultoj de la registrataj ekde 1955 Chopin-konkursoj kiel ankaŭ koncertoj registritaj dum aliaj festivaloj i.a. Internacia Chopin-festivalo en Duszniki kaj Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. En la interreta paĝo eblos konatiĝi kun aktualaĵoj ligitaj kun la serioza muziko kaj Chopin-rilata temaro, eventoj, konkursoj kaj eldonnovaĵoj. La pola kulturministro deklaris, ke Pollando elaĉetos la posedorajtojn al. la katalogo de la polaj sonkolektoj de la firmao Warner Music Poland. La antaŭa registaro vendis al. ĝi en 2015 la firmaon Polaj Surbendigoj kun 36 mil sonregistroj de polaj artistoj kontraŭ 8 milionoj da zlotoj, t.e. ne plenaj du milionoj da eŭroj.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Milada kaj Barbara – 2’15”

Kultura frandaĵo, la Kartoludantoj de Caravaggio

Jam baldaŭ poloj ĝuos kulturan frandaĵon, kiun konsistigos la prezento de la Kartoludo de Caravaggio en la varsovia Nacia Muzeo. La verko de la itala pentristo, granda reforminto de la eŭropa pentroarto lime de la 16-a kaj 17-a jarcento estos prezentota ekde la 9-a de novembro ĝis la 11-a de februaro 2018. Caravaggio opiniata de la arthistoriistoj kiel unu el la plej grandaj artaj figuroj, kreanta en la periodo 1593-1610 en Romo, Napolo, sur Malto kaj Sicilio estas ankaŭ difinata artisto-skandalulo kaj obstina anĝelo. La Kartoludo apartenas al la fruaj bildoj de la artisto pri ĉiutagaĵoj. Ĝi prezentas kartludajn trompistojn en la kartludo kun juna viro. Caravaggio vizitanto de italaj tavernoj povis esti plurfoje la atestanto de similaj scenoj. La pentraĵo el la londona Museum of The Order of St. John estas unu el la du versioj de la verko de juna Caravaggio, kiu malfermis antaŭ li la artistan karieron. La pentraĵo estis malkovrota en 2006 fare de Sir Denis Mahon, unu el la plej elstaraj arthistoriistoj kaj artkolektantoj de la 20-a jarcento. La alia, la plej fama versio de ĉi tiu tolaĵo estis kreita en 1597 kaj retrovita en 1987. Aktuale ĝi troviĝas en la usona Kimbell Art Museum en Fort Worth.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Tomek – 1’34”

Łódź (Lodzo) – urbo de filmo

Lodzo, kiel unu el 64 urboj reprezentantaj 44 landojn ektroviĝis en la Reto de kreaj urboj de Unesko, akirinte la titolon Urbo de Filmo. Tiel ĝi aliĝis al la prestiĝa grupo de urboj jam havantaj tiun ĉi titolon, kiel Romo, Sidnejo aŭ Bradford. Samtempe kun Lodzo estis al ĝi kalkulitaj Bristolo, Yamagata, Qingdao, Terassa. Entute la Reto de kreaj Unesko-urbo enhavas jam 180 urbojn distingitaj en diversaj branĉoj,  kiel artmetio kaj popolarto, amaskomunikila arto, dizajno, gastronomio, literaturo, muziko kaj filmo. En la pola motivdokumento troviĝas informoj pri kvar lodzaj altlernejoj pretigantaj al la laboro en ĉiuj ŝlosilaj sferoj ligitaj kun la filmkreado, pri la organizataj tie filmfestivaloj, pri la lodzaj subjektoj okupiĝantaj pri la filmproduktado, pri dekoj da filminiciatoj kaj du tieaj filmmuzeoj. Por Unesko la ŝlosilan signofon havis evoluperspektivoj de la urbo baze de la filmkreado. Lodzo prezentiĝos kiel filmurbo meze de 2018 dum la unua renontiĝo de kreaj urboj en Krakovo kaj Katowice.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Maciek – 1’23”

Bitigitaj lignaj preĝejoj de Cieszyn-regiono

Dank’ al la virtualaj ekskursoj eblas konatiĝi interrete kun 22 lignaj rom-katolikaj preĝejoj situantaj ĉe la pola kaj ĉeĥa flakoj de Cieszyn-Silezio. Dank’ al tio  ĉiu internaŭto povos rigardi iliajn internojn kaj informiĝi pri ili en la lingvoj pola, ĉeĥa kaj angla. Entute temas pri 360 paĝoj. La fotoj pri la internoj de la  lignaj sanktejoj de Cieszyn-Silezio  estas komuna entrepreno de la Muzeo de Cieszyn-Silezio kaj Muzeo en la ĉeĥa Cieszyn. La Muzeo de Cieszyn-Silezio estas  la plej malnova regiona muzea Centro en Pollando. Establis ĝin pastro Leopold Szersznik.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Maciek – 0’52”

Francio honora gasto de la Librofoiro en Krakovo

„Mi legas kaj fariĝas libera”, tiu ĉi ĉitaĵo el la portugala verkisto Fernando Pessoi estas la moto de la 21-a Internacia Librofoiro en Krakovo komenciĝinta lastĵaude. Ĝia honora gasto estas Francio. Por la foiro venis 700 ekspoziciantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de Aŭstrio, Bulgario, Hispanio, Germanio, Rusio kaj Hungario. La 20-an fojon estos enmanigita la premio „Goncourt-listo: pola elekto” inaŭgurita de la krakova Franca Instituto, kiun atribuas studentoj de la franca filologio el la polaj universitatoj. Dum la foiro sian  prapremieron  havos la plej nova libro de Zygmunt Miłoszewski kaj tradukita en la polan populara en Kanado  libro de Arllette Cousture „Infanoj el aliaj landoj”, pri familio elmigrinta el Krakovo kaj instaliĝinta en Kanado. Ekde sabato sur la tereno Expo Kraków funkcios speciala Aŭtora Sfero, en kiu eblos ricevi aŭtografojn de popularaj kreantoj kaj fari kun ili memorfoton. La trian fojon al la foiro akompanas Bildstria Salono, funkcias Salono de la Infana kaj Junuara Libro kaj Infana Metisfero por plej junaj vizitantoj de la foiro. Siajn apartajn salonojn havas religiaj eldonantoj kaj eldonantoj de akademiaj kaj sciencaj libroj.

El la elsendo 27.10.2017. Legas  Milada – 1’46”

Via Vincent

La Eŭropa Filmakademio prezentis liston de animaĵoj nomumitaj por la Eŭropa Filmpremio. Inter kvar titoloj troviĝas la pola filmo „Via Vincent”, la unua en la filmhistorio beletra filmo kreita laŭ pentrista tekniko, reĝisorita de Dotota Kobiela kaj Hugh Welchman. Por la filmo estis uzitaj 65 mil bildoj, pentritaj de 125 pentristoj – 65 el Pollando kaj 60 el eksterlando. La filmon kunkreis pentristoj de 15 naciecoj, kiuj neniam kune kunsidis. Dank’ al kunigo de la biloj kreiĝis vigla, beletra filmo prezetanta la pentroarton de van Gogh postmorte agnoskita patro de la moderna arto. La filmintrigo okazas unu jaron post la morto de la artisto. Ĝia ĉefmotivo estas letero de Vincent al la frato, Theo van Gogh neniam sendita. La tasko de la filo de la leterportisto amikiĝinta kun Vicent estas liveri ĝin al la frato de la pentristo. La nunjara 30-a eldono de la eŭropaj filmpremioj okazos la 9-an de decembro en Berlino. Krom „Via Vincent” en la kategorio de la animitaj filmoj nomumitaj estis  „Ethel and Ernest” de Roger Mainwood, „Louise by the Shore” de Jean-François Laguionie,  „Zombillenium” de Arthur de Pins kaj Alexis Ducord.

El la elsendo 27.10.2017. Legas  Milada – 1’44”

Historio de la manuskripto de Sinjoro Tadeo

Ĝis la 5-a de novembro en la Muzeo de Sinjoro Tadeo en Vroclavo eblas rigardi la ekspozicion pri la historio de la fama manuskripto de Adam  Mickiewicz, sekvante ŝanĝojn faritajn en ĝi fare de la aŭtoro.  Krom la manuskripto el la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en la ekspozicio troviĝas 18 unuopaj folioj el la laborkajero kaj prespreta teksto de la epopeo. Aparte estas ekspoziciita la manuskripto de Klarigoj. Kutime ili ĉiuj troviĝas en la Pola Biblioteko en Parizo, Literatura Muzeo de Adam Mickiewicz en Varsovio, Nacia Muzeo en Krakovo kaj la Centro de la Dokumentado kaj Studumo pri la papado de Johano Paŭlo la 2-a en Romo. La ekspozicio memorigas la rolon de la verko en la pola kulturo pentranta la panoramon de la pola socio lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

El la elsendo 20.10.2017. Legas  Tomek – 0’54”

Biedermeier – Burĝa arto, alie hejma romantiko

Pli ol 400 objektoj tiaj kiel vestoj, mebloj kaj pentraĵoj, kiujn ŝatis la burĝaro en la unua duono de la 19-a jarcento troviĝas en la ekspozicio de la varsovia Nacia Muzeo, dediĉita al la stilo Biedermeier, difinata ankaŭ kiel la hejma romantiko. Ĝi proksimigas germanan, aŭstran arton kaj artverkojn kreiĝintajn sur la polaj teritorioj. La verkojn de Ferdinand Waldmuller, Carl Spitzweg kaj Moritz von Schwind akompanas tiujn de Jan Chrucki, Aleksander Gryglewski, Rafał Hadziewicz, Wincenty Kasprzycki kaj Marcin Zaleski. La ekspozicio konsistas el kvar partoj, kiujn dividas salonoj aranĝitaj en la stilo de la epoko. La unua parto prezentas „malgrandan stabiliĝon de solidaj burĝoj, familion, artiston, socion”, la alia estas dediĉita al la burĝaj infanoj, kiuj fariĝis grava konsumanto de kulturo kaj por kiuj estis kreataj specialaj etaj mebloj kaj ludiloj. La ceteraj ligiĝas kun loka kaj nacia identeco, vojaĝoj, kuraccela turismo kaj ripozo. La plej granda parto ekspozicias meblojn, arĝentaĵojn, ceramikaĵojn, vitraĵojn, vestojn kaj akcesoraĵojn de modo. Tiun interesan ekspozicion akompanas specialaj gvidadoj, prelegoj kaj muzeaj lecjonoj destinitaj por ĉiuj vizitantoj – infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj neplenlertuloj.

El la elsendo 20.10.2017. Legas  Tomek – 1’29”

Kongreso de eksterlandaj historiistoj okupiĝantaj pri Pollando

Meze de oktobro en Krakovo okazis la tria kongreso de la eksterlandaj esplorantoj de la historio de Pollando kiun partoprenis 250 prelegantoj el 37 ŝtatoj. La 4-taga evento riĉa je lekcioj kaj diskutoj organizita de la Krakova filio de la Pola Historia Societo, la Jagelona Universitato kaj Pedagogia Universitato formis spacon por eksterlandaj kaj polaj specialistoj por interŝanĝi ideojn kaj firmigi interesiĝon pri la historio de Pollando. Laŭ historiisto de la Jagelona Universitato, prof. Krzysztof Zamorski, la historio de Pollando ne estas ĝenerale konata kaj lekciiata sed eblas konstati kreskon de interesiĝo pri la pasinteco kaj pli nova historio de Pollando.  Pruvas tion kreskanta kvanto de fremdlingvaj publikaĵoj.  Pri la historio de la Pola Respubliko kreiĝas aparte multaj publikaĵoj en la germana kaj angla lingvoj. Pri la historio de Pollando interesiĝas ankaŭ nacioj kiuj kunloĝis sur la teritorio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kies kreo ligiĝas kun la Unio de Lublin el la 1569-a jaro. La gvidtemo de la kongreso estis la iama respubliko – historio, memoro, heredaĵo. La gastoj en 24 podiaj diskutoj kaj sesioj interŝanĝis opiniojn pri la fenomeno de la iama respubliko, ĝia heredaĵo, plurkultureco kaj la nacimemoro de ĝiaj loĝantoj. La aranĝon akompanis salono de la historia libro enhavanta publikaĵojn de kelkdek eldonistoj.

El la elsendo 13.10.2017. Legas Maciek – 1′ 41″

Bita Nacia Biblioteko Polona kun dumiliona objekto

La kolektoj de la bita Nacia Biblioteko riĉiĝis en oktobro 2017 per dumiliona objekto. Temas pri urno kun cindroj de nepritakseble valoraj manuskriptoj kaj malnovpreaĵoj de la Nacia Bilioteko bruligitaj de germanoj en oktobro 1944 post la falo de la Varsovia Insurekcio. Polona intertepe riĉiĝis je novaj funkcioj ebligante al la legantoj trarigardi gazetojn laŭ kalendaro kaj konsulti panelon, en kiu kulturinstitucioj prezentas siajn provizojn utiligante la infrastrukturon de la bita biblioteko. Polona disponigas al la publiko librojn, manovpresaĵojn, manuskriptojn, grafikaĵojn, mapojn, muziknotojn, fotografaĵojn, flugfoliojn kaj poŝtkartojn bitigitajn helpe de la plej modernaj teknologioj. Ĉiuj ĉi objektoj apartenas al la publika domeno kaj eblas ilin utiligi ankaŭ komerce.

El la elsendo 13.10.2017. Legas  Milada – 1’54”