Kulturkroniko
Muziktema habilitiga verko kun E-resumo
La Muzika Akademio de Lodzo antau kelkaj semajnoj aperigis la habilitigan verkon de doktoro Marek Nahajowski „De Printz ĝis Forkel – la vizio pri la historio de la eŭropa muziko en la historiografio de la 18-a jarcento”. La elegante eldonita, detale pridokmunentita libro enhavas dulingvan resumon en la lingvoj angla kaj Esperanto. La libro estas aĉetebla laŭ mendoj telefonaj aŭ elektronikaj ĉe la lodza Muzika Akademio. La aŭtoro prezentos ĝin aparte dum la planita por la komenco de marto internacia muzikologia konferenco en Lodzo. D-ro Marek Nahajowski estas esperantisto interesiĝanta ankaŭ pri la muzika kulturo de la E-komunumo, kiun senhezite li prezentas al la ekstera publiko dum diversaj muzikologiaj eventoj. Unu el ili estis la pasintjara 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de Polaj Komponistoj pri „Pasinteco en muziko, muziko fronte al la tradicio”. Tiam d-ro Nahajowski prelegis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo. Tiuj ĉi interesiĝoj kondukos lin baldaŭ esplorcele al la Viena E-Muzeo kaj Hodler-Biblioteko en Roterdamo.
El la elsendo 01.03.2019. Legas Przemek – 1’27”
Historia pentraĵo en la Muzeo de Varmio kaj Mazurio
La Muzeo de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn [olŝtin], la nordorienta Pollando aĉetis la tolaĵon de Anton Hoffmann „Batalo apud Heilsberg” el ĉirkaŭ la 1907-a jaro. Ĝi estos prezentita la unuan fojon en la kastelo de Lidzbark Warmiński [liĝbark varminski] en la datreveno de la granda batalo de la armeo de Napoleono kontraŭ rusaj-prusaj trupoj, la 10-an de junio 1807. Oni planas, ke la bildo – prezentanta la plej grandan batalon de Napoleono sur la nuna pola teritorio, en kiu partoprenis 55 mil francoj kaj 80 mil rusoj kaj prusoj – fariĝu ĝermo de kolekto prezentonta la napoleonan epokon en Varmio kaj Mazurio. Pri la signifo de la batalo atestas la fakto, ke la nomo Heilsberg troviĝas sur la Triumfa Arko en Parizo menciita inter lokoj de la plej gravaj bataloj de Napoleono. Ĉiujare en Lidzbark Warmiński kaj Jonkowo apud Olsztyn okazas historiaj enscenigoj de bataloj el tiu epoko.
El la elsendo 01.03.2019. Legas Gabi – 1’16”
Historiaj instrumentoj de la Helmonta Klostro renovigitaj
Preskaŭ 10 jarojn daŭris la renovigado de ĉirkaŭ 200 historiaj muzikinstrumentoj el la Helmonta Klostro en Częstochowa [ĉenstoĥova]. Tiun laboron efektivigis specialistoj de la Konservista Laborejo funkcianta ĉe la Nacia Muzeo en Poznano (la okcidenta Pollando). Ludis ilin dum la celebrado de liturgio, ankaŭ okaze de bonvenigo de eminentaj gastoj de la klostro, muzikistoj de la paŭlana Helmonta Kapelo, establita meze de la 16-a jarcento. En plimulto temas pri lignaj blovinstrumentoj, sed estas inter ili ankaŭ violonoj, kontrabasoj aŭ violonĉeloj, kiel violono de Helmer aŭ kontrabaso de Hofman. Temas krome pri netipaj instrumentoj kiel naturaj trumpetoj, korno, bekfluto aŭ hobojoj da caccia [da kaĉja]. Ĉe la Helmonta Klostro troviĝas du el tri ĉi-specaj instrumentoj en la mondo. Al la votoferitaj instrumentoj kalkuliĝas la 19-jarcena citro, la unusola en Pollando trumpeto clarino (klarino) el 1693 farita de Heronymus Starck [stark] kaj ankaŭ la 18-jarcenta harpo farita de Sébastien Erard [sebastjen erar]. La historiaj monumentoj estas prezentataj en la konstanta ekpozicio en la Muzeo de 600-jariĝo sur Jasna Góra [jasna gura], (Hela Monto). Ĉiu renovigita instrumento estis detale dokumentita kaj estos prezentita en speciala gvidkatalog.
El la elsendo 22.02.2019. Legas Gabi – 1’45”
”La heredaĵo de Edyta Stein”
Komence de februaro 2019 estis inaŭgurita en la familia domo de Edyta Stein en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) la programo „Heredaĵo de Edyta Stein”. Laŭ la deklaro la programo pere de edukokupoj, kulturaj eventoj kaj disponigo de ŝia familia domo al la vizitantoj popularigos la heredaĵon de ĉi tiu monakino, karmelanino beatigita kaj kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a, proklamita – patronino de Eŭropo. La deklaron subskribis la pola vicministro pri kulturo Jarosław Selin, direktoro de la Centro pri Memoro kaj Estonteco Marek Mutor kaj la prezidanto de la Societo Edyta Stein, pastro Jerzy Witek. Kiel akcentis ministro Selin la figuro kaj biografio de la sankta Edyta Stein en maniero aparta estas enkadrita en la historio de la urbo, en la drameca historio de la homaro kaj Eŭropo de la 20-a jarcento. Ĝis nun pri ŝia domo kaj heredaĵo en Vroclavo okupiĝis unuavice noblaj sociaj agantoj, nun tiun devon kunpartoprenos la pola ŝtato deklarinte sian plenan subtenon. En 2019 en la familia domo de Edyta Stein kreiĝos konstanta ekspozicio dediĉita al la patronino de Eŭropo, estas planitaj 24 diversspecaj eventoj kaj krome la domo estos disponigitaa por ĉiutagaj vizitoj. Tio havas apartan emfazon lige kun la planita por decembro Taizé-renkontiĝo en Vroclavo. La societo de Edyta Stei estis establita en 1989 laŭ iniciato de personoj fascinitaj pri ŝia biografio kaj filozofia heredaĵo. En 1995 ĝi fariĝis la posedanto de ŝia familia domo, en kiu troviĝas ankaŭ ĝia sidejo. Edyta Stein estas la unua judino, kiu post la konvertiĝo, estis proklamita sanktulino de la Romkatolika Eklezio.
El la elsendo 15.02.2019. Legas Maciek – 1’59”
Skulptaĵoj de August Zamoyski en Królikarnia
La Nacia Muzeo en Varsovio aĉetis 89 skulptaĵojn kaj aŭtorajn rajtojn al la arta heredaĵo de skulptisto August Zamoyski. La skulptaĵoj post la renovigo estos prezentitaj la unuan fojon publike en majo en la varsovia Muzeo de Literaturo de Adam Mickiewicz kaj poste transdonitaj al la Muzeo de Skulptarto de Xawey Dunikowski en la palaceto Królikarnia, en Varsovio. La mortinta en Francio August Zamoyski estis en la intermilita periodo, aparte en la arta medio, figuro tre populara. Lia kreado dum jaroj en Pollando ne multe konata kaj subtaksata dividiĝas je tri periodoj formisma, realisma kaj ekspresia en nova interpreto. La skultpisto relative abrupte pasis de unu periodo en la sekvan, i.a. detruante siajn pli fruajn skulptaĵojn. La 2-an mondmiliton August Zamoyski pasigis en Brazilo, poste – ĝis la morto – li loĝis en la suda Francio. Inter skulptaĵoj de August Zamoyski, kiuj restis en Brazilo la plej populara estas monumeto de Frederiko Chopin en Rio de Janerio kaj la skulptaĵo „Nu”, la virina akto nun troviĝanta en la Artmuzeo de Belo Horizonte. La religiaj temojn en lia kreado reprezentis tiaj verkoj kiel „Sankta Johano Baptisto”, „Pieta” aŭ la destinita por la propra tombo „La Resurekto”.
El la elsendo 15.02.2019. Legas Maciek – 1’30”
Interesa projekto inspirita de Bronisław Piłsudzki
Komence de januaro Danuta Onyszkiewicz, antropologo kaj vojaĝantino inaŭguris vojaĝon laŭ la spuroj de sia praonklo, Bronisław Piłsudzki, pola Siberiekzilito, etnografo okupiĝanta pri homoj kaj kulturoj de la Fora Oriento, aparte esplorante Ajno-popolon sur Saĥalino kaj poste sur Hokkaido. Kun japonologo, Joanna Baranowska kaj kreanto de komputilaj ludoj, Michał Jakubowski ili iniciatis „Projekton Bronek (Bronĉjo)”, kiu prezentos la historion de la fama polo en la reto. Danuta veturas nur surkontinente aŭ mare por fideli al la epokspirito de sia praonklo. La vojaĝo daŭronta eĉ du jarojn ebligos malkovri lokojn kaj faktojn ligitajn kun Bronisław Piłsudzki. Unue ŝi haltis en Petersburgo, kie Bronisław studis, esperante trovi en la loka arkivejo pliajn informojn aŭ perdiĝintajn familimemoraĵojn. En Japanio ŝi renkontiĝos kun parenco Kazuyasku Kimura-Piłsudzki, la lasta persono portanta la nomon de la pola etnografo. Oni esperas retrovi nekonatajn pli frue faktojn, esplori kaj priskribi lokojn en kiuj vivis Bronisław Piłsudzki, kolekti nekonatajn dokumentojn kaj baze de ili krei interretan ludon. En ĝi ĉiu ludanto povos roli figurojn el la vivo de la heroo, konatiĝi kun la biografio de Bronisław Piłsudzki kaj ekscii kiel aspektis la mondo antaŭ 100 jaroj.
El la elsendo 08.02.2019. Legas Maciek – 1’40”
Du albumoj pri kutimoj de la polaj tataroj
Ĵus aperis du albumoj kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de la polaj tataroj. Unu estas ligita kun la festoj de la tatara socio, la alia estas dediĉita al kutimoj ligitaj kun la enkonduko de la infano en la muzulmanan socion. Por ilia eldono la Muzulmana Religia Asocio en Pollando ricevis subvencion de la pola ministerio por la internaj aferoj. Ĉiu eldonaĵo aperis en la kvanto de 500 ekzempleroj. La publikaĵoj en la bita versio troviĝas en la paĝoj de la Tatara Biblioteko de la Asocio. Polaj tataroj, kredantoj de islamo vivas sur la teritorioj de Pollando de pli ol 600 jaroj kaj aktuale apartenas al la plej malgrandaj etnaj grupoj. Ilian nombron oni taksas je ĉirkaŭ 2-3 mil personoj. Plej multnombre ili vivas en la nordorienta Pollando, la tiel nomata Podlaĥia Regiono. Muzulmana Religia Asocio de Pollando estas la plej malnova kaj plej grava organizaĵo de la polaj kredantoj de islamo.
El la elsendo 08.02.2019. Legas Gabi – 1’08”
Estro de la kembriĝa Katedro de la Pola Lingvo distingita
Doktoro Stanley Bill, la unua estro kaj profesoro de la Katedro pri la Polaj Studoj en la brita Cambridge ricevis en 2018 la ĉiujaran premion por la plej bona lekcianto, atribuatan de la Studenta Asocio de Cambridge-universitato. Ĝi reprezentas ĉiujn studentojn kaj estas subtenata de la universitataj aŭtoritatoj. Pere de speciala formularo studentoj elektas personojn, kiuj pozitive influis ilian personan kaj akademian evoluon. Ili konsideras krome novuman instrumetodon, subtenadon de instruvarieco kaj premion por la plej bona gvidanto de diplomiga disertaĵo. D-ro Bill naskiĝis en Britio kaj edukiĝis en Australio, kie li bakalaŭriĝis. En la Jagelona Universitato de Krakovo li magistiĝis pri eŭropeistiko kaj sekve dum kelkaj jaroj laboris en Pollando instruante la anglan lingvon. Li dokoriĝis pri la verkado de Czesław Miłosz en la usona Northwestern University. La postenon en Cambridge li akiris rezulte de internacia konkurso. En sia scienca laboro Stanley Bill esploras unuavice polan literaturon kaj kulturon de la 20-a jarcento. La Katedro de la Polaj Studoj estis inaŭgurita en 2014 kadre de la Fakultato pri la Nuntempaj kaj Mezepokaj Lingvoj de Cambridge-universitato kaj ebligas studi la polan lingvon, polan historion kaj kulturon kun konsidero de problemoj sociaj, kulturaj kaj politikaj fariĝinte grava centro de esploroj pri la pola temaro en Britio kaj ĝenerale Eŭropo.
El la elsendo 08.02.2019. Legas Tomek – 1’33”
Jaro de Vasa-regantoj en la Reĝa Kastelo
Nunjare pasas 400 jaroj post la alikonstruaj laboroj en la varsovia Reĝa Kastelo. Tiu tasko estis entreprenita laŭ decido de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Dum la regado de la reĝoj en Vasa-dinastio la Kastelo rolis kiel centro de la poltika kaj kultura vivo de la 17-jarcenta Respubliko. Lige kun la jubileo estis planitaj multaj eventoj kadre de „La Vasa Jaro”. Jam ekde la 5-a de februaro – sed nur dum 5 semajnoj – estos rigardebla escepta trezoro, la tiel nomata „Stokholma rulaĵo”. Sur 15 metroj estas prezentita la solena nuptokaza enveturo de la reĝo Sigismundo la 3-a al Krakovo. En majo la publiko de la varsovia Reĝa Kastelo povos raviĝi – dum aparte sekurigita ekspozicio – pri la juvelaro, kiu plej ofte estas neekspoziciata. Por septembro-oktobro estas planita ekspozicio „La bildoj de la regantoj sur medaloj kaj moneroj”. La Vasan Jaron kronos ekspoziccio „La mondo de la polaj Vasoj „Spaco – homoj – arto” daŭronta ekde oktobro ĝis januaro 2020. La unuopajn ekspoziciojn akompanos pluraj edukeventoj, laborrenkontoj, konferencoj kaj koncertoj. Krome en majo estos malfermita la rekonstruita antaŭ du jaroj Malsupra Kastela Ĝardeno, rolonta kiel ornamo de la reĝa rezidejo kaj kiel loko de rendevuoj kaj renkontiĝoj.
El la elsendo 01.02.2019. Legas Przemek – 1’31”
Historia itinero tra Branicki-palaco en Bjalistoko
La historia baroka Palaco de Branicki-familio en Bjalistoko estas la vizitkarto ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta regiono. De kelkdek jaroj troviĝas en ĝi Medicina Universitato. Antaŭnelonge ĝi finefektivigis la projekton „Promeno en la pasintecon”. Kadre de ĝi estis restaŭritaj la 18-jarcentaj monumentoj de Herkuloj sur la palaca korto, la ĉefa salonego Aula Magna, la palaca kapelo, la surmuraj pentraĵoj, oni disponigis al la vizitantoj la palacajn kelojn. Tra ĉiuj ĉi lokoj kondukas nun historia itinero rakontanta pri la historio de la magnata familio Branicki, de la palaco kaj de Bjalistoko. Malgraŭ tio, ke la palaco estas la sidejo de la universitato ĉiutage tiun unu el la plej gravaj barokaj rezidejoj en Pollando vizitas multaj vizitantoj. La planoj de la palaca-ĝardeno komplekso en Bjalistoko kreiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi akiris la plej grandan brilon en la tempo de hetmano Jan Klemens Branicki en la 18-a jarcento. Bjalistoko posedis tiam unu el la plej belaj barokaj ĝardenoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. Ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento okazas – kun paŭzoj – ĝia revalorigado.
El la elsendo 01.02.2019. Legas Gabi – 1’31”