La plej nobla speco de la stria siliko troviĝas en la unusola loko en la mondo, en la regiono de Sandomierz en la suda Pollando. Ĝi aperas en la regiono Krzemionki estanta regiono de prahistoriaj minejoj kaj ligitaj kun ili setlejoj. La stria siliko distingiĝanta per tri plej gravaj ecoj de juvelista gemo – la rareco, dekoraj kvalitoj kaj konforma dureco – en la juvelista metio estas aplikata ekde la 70-aj jaroj. Karakterizas ĝin neripetiĝantaj, atrakciaj strioj en diversaj grizkoloraj nuancoj. Ekde la 2-milaj jaroj en Sandomierz okazas Oraĵistaj Laborrenkontoj „La stria siliko – la ŝtono de optimismo”, kaj en la konstanta ekspozicio de la loka Regiona Muzeo troviĝas la unusola en la mondo kolekto de ornamaĵoj utiligantaj ĉi tiun gemon. Dum la pola prezidenteco en la Unio ĝi estis la reprezentanta Pollandon juvelo. Komence de la 2018 ne sole la stria siliko, sed la tuta regiono de la prahitoria minado de la strika siliko estis anoncitaj de Pollando al la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko.  Nun kelkaj komunumoj kaj institucioj el la regiono subskribis interkonsenton pri la protekto kaj kunordigo de agadoj ligitaj kun la neolitikaj minejoj de la stria siliko. Tio i.a. ligiĝas kun la estonta organizo de la strisilika turismo.

El la elsendo 22.03.2019. Legas Gabi – 1’42”