Kulturkroniko
Du albumoj pri kutimoj de la polaj tataroj
Ĵus aperis du albumoj kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de la polaj tataroj. Unu estas ligita kun la festoj de la tatara socio, la alia estas dediĉita al kutimoj ligitaj kun la enkonduko de la infano en la muzulmanan socion. Por ilia eldono la Muzulmana Religia Asocio en Pollando ricevis subvencion de la pola ministerio por la internaj aferoj. Ĉiu eldonaĵo aperis en la kvanto de 500 ekzempleroj. La publikaĵoj en la bita versio troviĝas en la paĝoj de la Tatara Biblioteko de la Asocio. Polaj tataroj, kredantoj de islamo vivas sur la teritorioj de Pollando de pli ol 600 jaroj kaj aktuale apartenas al la plej malgrandaj etnaj grupoj. Ilian nombron oni taksas je ĉirkaŭ 2-3 mil personoj. Plej multnombre ili vivas en la nordorienta Pollando, la tiel nomata Podlaĥia Regiono. Muzulmana Religia Asocio de Pollando estas la plej malnova kaj plej grava organizaĵo de la polaj kredantoj de islamo.
El la elsendo 08.02.2019. Legas Gabi – 1’08”
Estro de la kembriĝa Katedro de la Pola Lingvo distingita
Doktoro Stanley Bill, la unua estro kaj profesoro de la Katedro pri la Polaj Studoj en la brita Cambridge ricevis en 2018 la ĉiujaran premion por la plej bona lekcianto, atribuatan de la Studenta Asocio de Cambridge-universitato. Ĝi reprezentas ĉiujn studentojn kaj estas subtenata de la universitataj aŭtoritatoj. Pere de speciala formularo studentoj elektas personojn, kiuj pozitive influis ilian personan kaj akademian evoluon. Ili konsideras krome novuman instrumetodon, subtenadon de instruvarieco kaj premion por la plej bona gvidanto de diplomiga disertaĵo. D-ro Bill naskiĝis en Britio kaj edukiĝis en Australio, kie li bakalaŭriĝis. En la Jagelona Universitato de Krakovo li magistiĝis pri eŭropeistiko kaj sekve dum kelkaj jaroj laboris en Pollando instruante la anglan lingvon. Li dokoriĝis pri la verkado de Czesław Miłosz en la usona Northwestern University. La postenon en Cambridge li akiris rezulte de internacia konkurso. En sia scienca laboro Stanley Bill esploras unuavice polan literaturon kaj kulturon de la 20-a jarcento. La Katedro de la Polaj Studoj estis inaŭgurita en 2014 kadre de la Fakultato pri la Nuntempaj kaj Mezepokaj Lingvoj de Cambridge-universitato kaj ebligas studi la polan lingvon, polan historion kaj kulturon kun konsidero de problemoj sociaj, kulturaj kaj politikaj fariĝinte grava centro de esploroj pri la pola temaro en Britio kaj ĝenerale Eŭropo.
El la elsendo 08.02.2019. Legas Tomek – 1’33”
Jaro de Vasa-regantoj en la Reĝa Kastelo
Nunjare pasas 400 jaroj post la alikonstruaj laboroj en la varsovia Reĝa Kastelo. Tiu tasko estis entreprenita laŭ decido de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Dum la regado de la reĝoj en Vasa-dinastio la Kastelo rolis kiel centro de la poltika kaj kultura vivo de la 17-jarcenta Respubliko. Lige kun la jubileo estis planitaj multaj eventoj kadre de „La Vasa Jaro”. Jam ekde la 5-a de februaro – sed nur dum 5 semajnoj – estos rigardebla escepta trezoro, la tiel nomata „Stokholma rulaĵo”. Sur 15 metroj estas prezentita la solena nuptokaza enveturo de la reĝo Sigismundo la 3-a al Krakovo. En majo la publiko de la varsovia Reĝa Kastelo povos raviĝi – dum aparte sekurigita ekspozicio – pri la juvelaro, kiu plej ofte estas neekspoziciata. Por septembro-oktobro estas planita ekspozicio „La bildoj de la regantoj sur medaloj kaj moneroj”. La Vasan Jaron kronos ekspoziccio „La mondo de la polaj Vasoj „Spaco – homoj – arto” daŭronta ekde oktobro ĝis januaro 2020. La unuopajn ekspoziciojn akompanos pluraj edukeventoj, laborrenkontoj, konferencoj kaj koncertoj. Krome en majo estos malfermita la rekonstruita antaŭ du jaroj Malsupra Kastela Ĝardeno, rolonta kiel ornamo de la reĝa rezidejo kaj kiel loko de rendevuoj kaj renkontiĝoj.
El la elsendo 01.02.2019. Legas Przemek – 1’31”
Historia itinero tra Branicki-palaco en Bjalistoko
La historia baroka Palaco de Branicki-familio en Bjalistoko estas la vizitkarto ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta regiono. De kelkdek jaroj troviĝas en ĝi Medicina Universitato. Antaŭnelonge ĝi finefektivigis la projekton „Promeno en la pasintecon”. Kadre de ĝi estis restaŭritaj la 18-jarcentaj monumentoj de Herkuloj sur la palaca korto, la ĉefa salonego Aula Magna, la palaca kapelo, la surmuraj pentraĵoj, oni disponigis al la vizitantoj la palacajn kelojn. Tra ĉiuj ĉi lokoj kondukas nun historia itinero rakontanta pri la historio de la magnata familio Branicki, de la palaco kaj de Bjalistoko. Malgraŭ tio, ke la palaco estas la sidejo de la universitato ĉiutage tiun unu el la plej gravaj barokaj rezidejoj en Pollando vizitas multaj vizitantoj. La planoj de la palaca-ĝardeno komplekso en Bjalistoko kreiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi akiris la plej grandan brilon en la tempo de hetmano Jan Klemens Branicki en la 18-a jarcento. Bjalistoko posedis tiam unu el la plej belaj barokaj ĝardenoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. Ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento okazas – kun paŭzoj – ĝia revalorigado.
El la elsendo 01.02.2019. Legas Gabi – 1’31”
10-miliona gasto ĉe Racławice-panoramo
Fine de la 2018-a jaro oni notis 10-milionan gaston ĉe Racławice-panoramo en la Nacia Muzeo de Vroclavo. La panorama pentraĵo de Jan Styka kaj Wojeciech Kossak omaĝanta la 100-jariĝon de la kontraŭcara Kościuszko-insurekcio estas rigardebla tie ekde 33 jaroj. Temas pri impona oleotolaĵo longa 114 kaj alta 15 metrojn prezentata la venkon de polaj taĉmentoj super la rusaj en la batalo apud Racławice en 1794. Ĝi kreiĝis laŭ la mendo de la urbo Lvovo dum la jaroj 1893-94. Samjare la pentraĵo estis prezentita en Lvovo okaze de la Universala Landa Ekspozicio. Ekde 1985 la verko estas ekspoziciata en Vroclavo en speciale adaptita rotondo. Kompletigas ĝin aranĝitaj antaŭ ĝi figuroj prilumatitaj tiel, ke la spektanto ne kapablu distingi ilin disde la bildo mem. Ĉiujare la Panoramon vizitas ĉ. 300 mil personoj, en 2018 temis pri pli ol 370 mil. Ĝi apartenas al la plej ofte vizitataj polaj muzeaj objektoj. Vizitis ĝin i.a. Johano Paŭlo la 2-a, la reĝino de Nederlando, Beatrix, la reĝo de beloj, Albrecht.
El la elsendo 01.02.2019. Legas Maciek – 1’25”
Oraj kaj arĝenta moneroj por la 100-jariĝo
Komence de novembro 2018 la Nacia Pola Banko emisiis 100 ekzemplerojn de ora globforma monero kun la nominala valoro de 2018 zlotoj kaj la arĝentan globforman moneron kun la nominala valoro de 100 zlotoj en la kvanto de 1918 ekzempleroj. La unua kostas 54 mil zlotojn, la alia 2,4 mil zlotojn. Ĉirkaŭ la globforma monero troviĝas neregule metita rubando kun citaĵo el la pola himno „Dum ni vivas Pollando ankoraŭ ne pereis”. Krome troviĝas sur ĝi bildoj de tri aliaj moneroj. Temas pri reverso de la 5-zlota monero el 1928 kun la figuro de la greka venkodiino Nike, emisiita lige kun la 10-jariĝo de la regajnita suvereneco. Reverso de la provmonero kun la nominala valoro de 100 zlotoj el 1966 kun la bildo de geprincoj Mieszko I kaj Dąbrówka, omaĝe al la 1000-jariĝo de la Pola Ŝtato. Fine temas pri reverso de aktuale cirkulanta monero kun la valoro de unu zloto. En la dua plano troviĝas bildoj de du stilizitaj agloj. La unua devenas el la blazono de Pollando, la alia estas simbolo de la Polaj Armeaj Fortoj de la 2-a Respubliko, el la intermilita periodo. La globformaj moneroj enhavas krome simbolojn de braveco, tio estas kverkajn branĉetojn kaj foliojn. Aldone estis emisiita ora monero kun la nominala valoro de unu zloto. Temas pri la 1-zlota monero aktuale uzata en la versio el 2017. Ĝi havas tamen duoble pli grandan diametron kaj ĉerande la tekston „La 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando”. Ĝi estis emisiota en la kvanto ĝis mil ekzempleroj kaj ĝia aĉetvaloro egalas al 13 mil zlotoj.
El la elsendo 25.01.2019. Legas Maciek – 1’59”
La silezia baroko admirebla en Pekino
En la ĵusaj tagoj la artverkoj de la frua baroko el la kolektoj de la Nacia Muzeo el Vroclavo (la suda Pollando) estas rigardeblaj en la Ĉefurba Muzeo de Pekino. La unuan fojon ĉinoj havos la eblecon admiri la artfajnecon de la verkoj de i.a. pentristo Michael Leopold Willmann aŭ skulptisto Matthias Steinl, jam dum sia vivo agnoskitaj kiel artistoj elstaraj, respektataj kaj aprecataj. „Silesia rediviva” (Silezio renaskita) prezentas verkojn de elstaraj artistoj de la regiono troviĝanta en la centro de Europo ĉe la vojkruĉiĝo de la plej gravaj komercaj itineroj. La prezentataj objektoj kreiĝis en la mezo de la 17-a jarcento, kiam post la 30-jara milito (1618–1648) intense reviviĝis tie artoj. Dank’ al favoraj kondiĉoj – ambicia kaj konscia mecenateco de la nobelaj kaj burĝaj elitoj, la lastaj reprezentantoj de princoj el Piast-dinastio kaj katolika sacerdotaro – Siliezio fariĝis regiono, kiu logis vivi kaj krei talentajn kaj aprecatajn artistojn. Kadre de la kunlaboro inter la pola kaj ĉina muzeoj lime de 2017/2018 en Vroclavo estis prezentita ekspozicio „La vivo de ĉinaj loĝantoj fine de Ming-dinastio”.
El la elsendo 25.01.2019. Legas Maciek – 1’29”
Pentraĵoj de Mela Muter en la kataluna Girona
En la Artmuzeo de la kataluna Girona daŭras granda ekspozicio de la pola pentristino Mela Muter. Fininte pentrokurson en Krakovo en 1901 ŝi forveturis al Parizo. Jam unu jaron post la alveno, Mela Muter estis invitata kun siaj tolaĵoj al ekspozicioj en Parizo, Krakovo, Lvovo, Varsovio. En 1923 ŝian grandan monografian ekspozicion organizis la varsovia artgalerio Zachęta. Ŝi ofte vizitadis Bretonion pentrante pejzaĝojn kaj ankaŭ ekspresiplenan senvivan naturon. Per aparta amo ŝi rilatis al Katalunio, kie ŝi ofte pentris kaj ekspoziciis enportinte en la tiean medion vivigan artetoson de la kosmopolita Parizo. Ŝia pejzaĝo „Domoj ĉe la rivero l’Onyar en Girono” spegulas en maniero elstara same la individuajn trajtojn de la pentristino, kiel ankaŭ la ĉefan fluon de la tiamaj serĉadoj de artistoj el vaste komprenata Pariza Skolo. Krom la menciita ekspozicio la loka teatro en Girono prezentas speciale verkitan spektaklon pri la pola artistino en Katalunio. De sur la scenejo aŭdiĝas la vortoj de Mela Muter „No sóc dona, sóc pintora!” (mi ne estas virino, mi estas pentristino).
El la elsendo 18.01.2019. Legas Maciek – 1’23”
La 2019-a i.a. kiel la Jaro de Stanisław Moniuszko
La pola Senato proklamis la nunan jaron i.a. la Jaro de Stanisław Moniuszko. Per tio oni omaĝas la 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto, kiu sian vivon kaj kreadon dediĉis al la popularigado de la pola muziko. Stanisław Moniuszko naskiĝis en la pola nobela familio kun patriotaj tradicioj. En la jaroj antaŭantaj la eksplodon de la kontraŭcara januara insurekcio en 1863 kaj rekte post ĝi – malgraŭ malfacilaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj – li komponis siajn plej famajn operojn „Halka” kaj „Fantoma nobeldomo”. Lia genio konsisitis en la talenta ligo de la pola folkloro kun la elementoj de la eŭropa opero. Unu el la plej konataj kolektoj de liaj malgrandaj komponaĵoj estas ciklo de dek du „Hejmaj kantlibroj” kun kantoj por la verkoj de polaj kaj por tradukoj de eksterlandaj poetoj. Moniuszko komponis ankaŭ religian muzikon, orgenkantojn. Lia entombrigo en 1872 en Varsovio transformiĝis en nacian manifestacion. Ekde la 5-a de januaro 2019 lian nomon ricevis la Centra Stacidomo en Varsovio.
El la elsendo 18.01.2019. Legas Maciek – 1’22”
Valoraj portretoj de Branicki jam rigardeblaj
Post la konservistaj laboroj en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko eblas jam admiri la portretojn de la urbofondinto, hetmano Jan Klemens Branicki kaj lia edzino Izabela de domo Poniatowski, granda kulturmecenato de la urbo. La tre valoraj portretoj aĉetitaj pasintjare dum la munkena aŭkcio apartenas al tre maloftaj memoraĵoj pri la magnata paro. Plej verŝajne ili devenas el la 18-a jarcento. Ilia aŭtoro ne estas konata, sed ne eblas dubi, ke temas pri altklasa artisto. La tolaĵoj estas tre zorgeme pentritaj, kio speguliĝas en la vestodetaloj de la geedza paro kaj subtila peniktuŝo por redoni la belecon de la vizaĝo kaj manplatoj de Izabela Branicki. La portretoj kreiĝis en la sama periodo kun la intenco, ke unu apudu la alian. Atestas pri tio kohereco en la komponaĵo, stilo kaj kolornuancoj. La portreto de Klemens Branicki prezentas lin kun distingoj, dum tiu de Izabelo prezentas ŝin kun malfermita libro ĉe la portreto de ŝia frato, Stanisław August Poniatowski. En aprilo 2019 en la muzeo estos inaŭgurita ekspozicio „En la rondo de Branicki-familio”.
El la elsendo 11.01.2019. Legas Maciek – 1’16”