Pasintdimanĉe, la 5-an de majo pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Stanisław Moniuszko enirinta la historion de Pollando kiel la patro de la pola nacia opero. Li estis komponisto, direktisto kaj pedagogo. En la jaroj antaŭuantaj la kontraŭcaran januaran insurekcion (1863) kaj tuj post ĝi li kreis siajn plej famajn verkojn, la operojn „Halka” kaj „Straszny Dwór” (la Fantoma Nobeldomo). Lia muziko inspirita de la popola kulturo konformis al la kanono de la 19-jarcenta patriota eduko. Pasintvendrede la koron de la Malnova Urbo de Krakovo plenigis amaso da urboloĝantoj kunpartoprenantaj la 72-an Lecionon de Kantado. Tiu ĉi iniciato okazis kadre de la eventoj omaĝantaj la feston de la 3-Maja Konstitucio. Inter personoj maturaj, junuloj, familioj kun infanoj kaj ankaŭ turistoj formiĝis grupetoj, paroj laŭte plenumantaj patriotajn kantojn laŭ la kantaretoj pretigitaj por ĉi tiu komuna kunfestado. Oni sukcesis samtempe – dank’ al la komuna streĉo de ĉirkau tri mil personoj – starigi novan mondrekordon en amasa plenumo de la kanto „Prząśniczka” (Ŝpinistino) el lia opero Halka. Tio ĉi estis la ĉefcelo de la nunjara eldono de la Kantoleciono, kiu tiel omaĝis la 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto. La alia muzika evento ligita kun la 200-a naskiĝdatreveno de Stanisław Moniuszko, ĉi-foje en Vasovio estis la Nacia Muzikado kun la partopreno de la pola prezidenta paro, kiu lanĉis ĉi tiun eventon.  Ĝi celas popularigi la polan muzikon kaj firmigadi la nacian identecon pere de komuna omaĝado de la elstaraj polaj komponistoj kaj iliaj atingaĵoj. En la publika plurhora koncerto  ĉe la korto de la Prezidenta Palaco en Varsovio partoprenis artistoj reprezentantaj variajn stilojn kaj muzikĝenrojn inspiritajn per la muziko de Moniuszko. Temis pri simfoniaj orkestroj, ĵazensembloj kaj folkmuzikaj grupoj.

El la elsendo 11.05.2019. Legas Maciek – 2’15”