Kulturkroniko
Germana propono rilate migroproblemojn
La problemo de enmigrantoj sur Meditereaneo estis la ĉefa motivo de disputo inter Italio, Germanio kaj Francio. La eksa itala ministro por la internaj aferoj, Matteo Salvini estis akuzanta germanajn humanecajn organizojn pri la kontrabandado de la enmigranoj kaj instigado al la migrado. Pro lia decido germanaj ŝipoj kun enmigrantoj ne rajtis ennavigi italajn havenojn. Nun, kiel informis la germana ministro por la internaj aferoj Horst Seehofer, unu kvarono de la savataj enmigrantoj el Italio estos direktita al Germanio. Pro sekurecmotivoj ili estos kontrolataj ankoraŭ sur la tereno de Italio. Venontmonate la Eŭropa Konsilio ricevos projekton pri disvidivo de enmigrantoj je aliaj ŝtatoj. Al la iniciato aliĝas Francio, kiu ankaŭ akceptos 25 procentojn de la enmigrantoj atingantaj Italion.
El la elsendo 17.09.2019. Legas Krystyna – 1’08”
Historiaj pipoj en ekspozicio en Rzeszów
Ĝis la 11-a de oktobro la loĝantoj de la sudorienta urbo Rzeszów kaj ĝia regiono, ankaŭ vizitantoj kaj turistoj povas rigardi en la Regiona Muzeo pli ol 250-ekzempleran kolekton de pipoj el la Orientslovaka Muzeo en Košice. La plej malnovaj devenas el la 17-a jarcento kaj estis retrovitaj sur la tereno de la aktuala prizono, iam plej verŝajne kazerno. En la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam oni malmulton sciis pri la negativa efikado de la fumado, pipo atestis la socian pozicion de la uzanto, indikis ĝian profesion kaj interesiĝojn. Inter la historiaj pipoj troviĝas tiuj faritaj el ligno, porcelano, sepiolito, argilo. Ĉi-lastaj komence estis kovritaj de flavaj, verdaj kaj brunaj glazuroj. Multaj pipoj estas riĉe ornamitaj, kadritaj per arĝento. Iliaj fumetoj havas diversajn formojn, i.a. de hundokapoj, cervoj kun vasta kornaro, birdoj, fantaziaj kreaĵoj kiel fluganta drako. En la 19-a jarcento, kiam pipoj fariĝis objekto de kolektado, memoraĵo pri gravaj familiaj eventoj, ekspedicioj, finita militservo aperas kiel fumetoj historiaj figuroj kiel Napoleono, Francisko Jozefo. Krom pipoj la ekspozicio prezentas kolekton de akcesoraĵoj por la fumado de cigaredoj kaj cigaroj, meblojn servantajn por la tenado kaj eksponado de pipoj.
El la elsendo 13.09.2019. Legas Gabi – 2’47”
Famaj saksaj porcelanaĵoj en Krakovo
En la kolektoj de la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo troviĝas pli ol 400 pladoj kaj figuretoj el la fama fabriko de porcelanaĵoj en la germana Meissen. Ekde la 3-a de septembro kaj la 1-a de decembro 2019 eblas rigardi ilin en la tiea porokaza ekspozicio. Ĉiuj eksponaĵoj estis aranĝitaj laŭteme aŭ laŭ la tekniko de la ornamado, kio ebligas sekvi la ĉefajn produktodirektojn de la saksa manufakturo, establita en 1710 fare de Aŭgusto la 2-a Forta, la reĝo de Pollando kaj elektito de Saksio. Al la plej valoraj eksponaĵoj apartenas barokaj pladaroj ornamitaj per la blazonoj de la unuaj ministroj de Aŭgusto la 3-a, Józef Sułkowski kaj Henryk Brühl. La polrilatajn interesaĵojn konsistigas blazonornamitaj pladoj el la pladaro donacita de ĉi tiu reĝo al la reĝino de Francio Maria Leszczyńska kaj flormotiva pladaro por la episkopo de Varmio Adam Stanisław Götzendorf-Grabowski. Al la plej valoraj objektoj troviĝantaj en la krakova kolekto apartenas la plurfigura komponaĵo de fama skulptisto Johann Joachim Kaendler el 1744 „La Krucumo de Jesuo”. La dua ĉi-speca komponaĵo troviĝas en Dresdeno. La saksaj porcelanaĵoj en 18-a egalrangis al la malproksimorientaj originaloj fascinante kolektantojn de la tiel nomata „blanka oro”. Ĝis la komenco de la 18-a jarcento porcelanaĵoj estis konataj en Eŭropo sole kiel produkto importata el la Fora Oriento.
El la elsendo 13.09.2019. Legas Gabi – 2’47”
Muziko de la Polaj Reĝoj
La 1-a festivalo de la Pola Reĝa Operejo „Muziko de la Polaj Reĝoj” komenciĝos la 15-an de septembro per koncerto en la varsovia Reĝa Kastelo. Artistoj plenumos komponaĵojn de barokaj komponistoj, Adam Jarzęcki, Marcin Mielczeski kaj Bartłomiej Pękiel. Dum kvin festivalaj koncertoj inter la 15-a de septembro kaj la 6-a de oktobro la publiko aŭdos muzikon, kiu akompanis al la reĝoj Kasimiro la Granda, Sigismundo Aŭgusto, Vladislavo la 4-a Vasa kaj Stanisław August Poniatowski. La celo estas revenigi la memoron pri la historiaj verkoj de la pola muziko (kies varieco kaj nepasebla belo ravas ĝis hodiaŭ) kaj pri iliaj komponistoj. Dum la festivalaj spektakloj oni prezentos ciklon de la 16-jarcentaj religiaj kantoj pri la kreo de la mondo „Hebdomas” de Sebastian Klonowic, la unuan operon „Mizero feliĉigita” de Maciej Kamieński. Dum spektaklo ĉe la Hela Monto en Ĉenstoĥovo aŭdiĝos la muziko komponata por la Helmonta Monaka Orkestro de la 18-jarcentaj komponistoj Marcin Józef Żebrowski kaj Eryk Brikner. La festivalon finos koncerto „Muziko el la epoko de Kazimiro la Granda (la 14-a jarcento)”. En ĝia programo troviĝos mezepokaj verkoj, i.a. komponaĵoj de Guillaume de Machaut. Krom kantistoj kaj instrumentistoj de la pola Reĝa Operejo prezentiĝos inivititaj artistoj specialistiĝantaj pri la malnova muziko, ludantaj per kopioj de historiaj instrumentoj.
El la elsendo 06.09.2019. Legas Gabi – 1’43”
Batalo kaj sufero
En la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito estis inaŭgurita ekspozicio „Batalo kaj sufero. Polaj civitanoj dum la 2-a mondmilito”. Ĝi estas parto de internacia projekto realigata de la pola Muzeo de la 2-a Mondmilito kune kun la ministerio por la eksterlandaj aferoj. Temas pri la interbranĉa projekto konsistanta el diversaj formoj, aplikitaj komunikiloj kaj scenografioj formantaj koheran rakonton pri la pola sperto de la 2-a mondmilito kun aparta reliefigo de la hororeco kaj drameco en la tiama periodo. Ĝi proksimigas la sintenojn de la polaj soldatoj kaj civitanoj batalantaj por reakiro de la sendependa patrujo spite la preman forton de la agresintoj kaj sekve la okupaciintoj. Ekde la 1-a de septembro ĝi estas prezentata en kelkdek polaj eksterlandaj centroj sur ĉiuj kontinentoj en tiaj urboj kiel Vaŝingtono, Braziljo, Meksikurbo, Edinburgo, Vieno, Beogrado, Ĝakarto kaj Kanbero.
El la elsendo 06.09.2019. Legas Krystyna – 1’12”
Polaj noveloj por la Tago de la Nacia Legado
Dum la nunjara eldono de la Tago de la Nacia Legado oni legos elektitajn novelojn de polaj verkistoj. La kampanjo populariganta la legadon okazos la 7-an de septembro. La pola prezidenta paro Andrzej kaj Agata Duda el la proponitaj al la prezidenta kancelario 100 elektis 8 tekstojn. Aŭtoras ilin Eliza Orzeszkowa, Maria Konopnicka, Bolesław Prus, Bruno Szulc, Władysław Reymont, Stefan Żeromski, Henryk Sienkiewicz kaj Henryk Rzewuski. Temas pri tekstobukedo, kies komuna denominatoro estas poleco kunlige kun la universalaj enhavoj, enpensiĝo pri homo kaj socio. Kelkaj el la proponitaj tekstoj aperis en la literaturaj elsendoj de la E-Redakcio de Pola Radio. I.a. temas pri la novelo „Dym” (La Fumo) de Maria Konopnicka. Tiu ĉi novelo estis eĉ du fojojn esperantigita. En 1956 aperis la traduko de S. Guterman. En 1964 la traduko de redaktoro Jerzy Grum. Ambaŭ tradukojn eldonis Pola E-Asocio. De multaj jaroj Bjalistoka Esperanto-Societo eldonas la legaĵojn de la Nacia Legado, kaj same okazos nunjare. La 7-an de septembro en la Centro Ludoviko Zamenhof BES, Bjalistoka Kulturcentro kaj E-libraro/ Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki estos prezentitaj libroforme ok polaj noveloj proponitaj por la Tago de la Nacia Legado en Esperanto-traduko. Ekde la komenco la Tagon de la Nacia Legado partoprenas esperantistoj el diversaj landoj. Ĉi-rilate multajn mertiojn havas Maria Majerczak el Krakovo.
El la elsendo 30.08.2019. Legas Przemek – 1’45”
Paŝado en la ĉielon
Ekde la lasta merkredo ĝis la 28-a de septembro en la varsovia artgalerio Kortegarda eblas rigardi la instalaĵon de renoma pola artisto Jerzy Kalina „Paŝado en la ĉielon”. Formas ĝin 14 figuroj tenantaj en la manoj diversajn religiajn simbolojn bakitajn el pano. Ili personigas brutale mortigitajn viktimojn de la 2-a mondmilito – infanojn, virinojn, grandaĝulojn. Kiel trudfantomoj ili vagas tra la spaco de reala vivo kalkulante je savo, je justeco, je memoro. La sorto de la murditoj estas komuna senkonsidere al la konfesata religio. Grava elemento de la instalaĵo estas pano, la baza kaj universala nutraĵo kaj ankaŭ religia simblo. Kalina traktas ĝin krome kiel artmaterialon por simboli solidarecon, komunecon kaj proksimecon. Aparte en la spaco aperas la 15-a figuro de knabo, ĉirkaŭita de terpomoj. Temas pri la metaforo de la milita geheno de infano portanta subĉemize terpomojn kaj haltigita dum la hejmirado. La ekspozicio-instalaĵo estas pretigita okaze de la gravaj septembraj datrevenoj en la historio de Pollando. 80-jariĝo de la eksplodo de la 2-a mondmilito, heroa defendo de la promontoro Westerplatte kaj de Varsovio, kaj memore al la armita agreso de Sovetunio kontraŭ Pollandon.
El la elsendo 30.08.2019. Legas Przemek – 1’28”
Mirakla forto de la arto
Ĝis la 13-a de oktobro la frandemuloj de la pentroarto en Krakovo, vizitantoj kaj turistoj povas rigardi en la tiea Centro de la Eŭropa Kulturo „Europeum” la pentraĵon „La Anĝelanonco al Maria” de Majstro Jerzy. Ĝi konsistigis la centran parton de la 16-jarcenta triptiko destinita por la kolegiato de sankta Mikaelo ĉe Wawel-altaĵo. En 1803 en ĝia ruino retrovis ĝin princino Izabela Czartoryska, forveturiginte ĝin al sia rezidejo en Puławy kaj ekspoziciinte en la tiea Gotika Domo. Multe pli poste estis retrovitaj la alaj pentraĵoj de la tuta triptiko. La verko el la jaroj 1517/18 estas prezentata nun kadre de la ciklo „Mirakla forto de la arto”. La ideo de la ciklo ebligas al spektanto proksiman kontakton kun verko, kiu iamaniere ligas botanikajn veftojn kun religiaj kaj artaj. „La Anĝelanonco” estas ekzemplo de malmulte konata, sed altnivela regiona panela pentrado. Krakovo estis tiutempe grava kultura centro kaj ĝiaj 14-jarcentaj gotikaj preĝejoj riĉiĝis per multaj valoraj pentristaj kaj skulptistaj verkoj.
El la elsendo 23.08.2019. Legas Gabi – 1’31”
Muroj de totalismoj Pollando 1939-1945
Antaŭtage de la pasanta hodiaŭ 80-a datreveno de la subskribo de la traktato pri neagreso inter la germana kaj sovetunia totalismoj Ribbentrop-Mołotow ĉe Piłsudzki-placo en Varsovio estis inaŭgurita la subĉiela ekspozicio-instalaĵo „Muroj de totalismoj Pollando 1939-1945”. La muro dediĉita al la germana okupacio prezentas la teroron aplikitan rilate al la civila loĝantaro, Polan Konspiran Ŝtaton, Varsovian Insurekcion, Polajn Armeajn Fortojn en Okcidento. Muro dediĉita al la sovetunia okupacio proksimigas deportadojn de polaj civitanoj al Siberio, elmurdon de polaj oficiroj en Katyń, sovetuniajn deportejojn kaj la epopeon de Anders-armeo fine interkonsentojn el Jalto, kiuj almondukis al instaliĝo de komunista reĝimo en Pollando. La tekstoj de rememoroj el la militperiodo kaj de fotoj aperas en la pola, angla, rusa kaj germanaj lingvoj. La traktato Ribbentrop-Mołotow enhavis sekretan protokolon difinantantan la influsferojn de Germanio kaj Sovetunio en la Centra kaj Orienta Eŭropo.
El la elsendo 23.08.2019. Legas Barbara – 1’28”
Pola ilustristo distingita de la reĝo de Hispanio
Józef Wilkoń apartenanta al la plej elstaraj polaj artistoj okupiĝantaj pri la ilustrado estis distingita de Filipo la 6-a, la reĝo de Hispanio per la Komandora Kruco de la ordeno de Izabela la Katolika. En la rilata letero de la ambasodoro de Hispanio estas emfazite, ke ĉi tiu distingo estas la rekonesprimo pro multaj meritoj de la pola artisto, pro lia valora kontribuo al disfloro de la hispana kulturo en Pollando kaj sekve plibonigo de la reciprokaj rilatoj inter ambaŭ landoj. I.a. Wilkoń ilustris la polan version de „Don Kiĥoto” per siaj 100 originalaj desegnaĵoj. Józef Wilkoń ilustris ducenton da libroj same por infanoj kiel ankaŭ por plenkreskuloj. Ilustritaj de li libroj estis tradukitaj en pli ol 20 ligvojn. Krom polaj libroeldonejoj Józef Wilkoń kunlaboris kun Flammarion (Prizo), Middelhauve Verlag (Kolonjo), Loewes Verlag (Bayeruth), Kinderbuchverlag (Berlino), Parabel Verlag (Munkeno), Atlantis Verlag (Zuriko) kaj Greek Peace Publishers (Tokio).
El la elsendo 09.08.2019. Legas Maciek – 1’10”