Rekorda nombro de aliĝoj, entute 150, venis por la nunjara Folklora Festivalo de Polaj Montaranoj, organizata kade de la 57-a Semajno de Beskidy-montara Kulturo. Partoprenos ĝin pli ol 20 muziktrupoj, 60 kantistaj grupoj, instrumentistoj kaj popolaj kantistoj. Entute la 51-an festivalon – nunjare pro pandemio okazonta rete – paroprenos pli ol 600 artistoj. La Semajno de Beskid-montara Kulturo daŭrigas la tradicion de la antaŭmilita Festo de la Montaro. Nunjare ĝi okazos inter la 25-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto. Dum la lasta virtuala  koncerto estos prezentitaj laŭreatoj de Oraj Żywiec-regionaj Koroj. Post retaj realtempaj prezentoj la organizantoj proponas rete ciklon da kocertoj el tri lastaj jaroj.

El la elsendo 25.07.2020. Legas Maciek – 0’57”