Kulturkroniko
Homo, persono, personulo. Portreto en la religia spaco
Interesan ekspozicion eblas rigardi ĝis la 30 de aprilo 2020 en Frombork, la norda Pollando, en la iama Episkopa Palaco. Ĝi prezentas formalajn kaj ikonografiajn verkojn, kiuj ebligas profundiĝi en la ideon de portreto, kiu prezentas homon – personon – personulon. La ekspozicio reliefigas, ke historia portreto destinita por la religia spaco havas riĉan ikonografian kaj idean spktrojn. Eternigante >homon – personon – personecon< ĝi kreis bildon, kiu rezistis la tempon kaj Fortunon, kreis bildon de heroo, bona kristano, batalema kavaliro, virta/pia virino, vera saktulo, ideala sacerdoto. La ekspozicion formas du traiĝantaj sferoj – de la katolika kaj de la protestanta ikonografio pruvantaj, ke kaze de „portreto” ambaŭ reciproke ĉerpis unu de la alia kaj inspiris sin reciproke. La ekspozociataj verkoj devenas el la preĝejoj de la Varmia Arkidiocezo kaj Diocezo de Elbląg, el monakejoj kaj klostroj, el muzeaj kaj privataj kolektoj.
El la elsendo 31.01.2020. Legas Maciek – 01’16”
Ekspozicio kronanta la Jaron de Moniuszko
En la sidejo de la kulturministerio en Varsovio estas rigardebla ekspozicio „Moniuszko”. Ĝi simbole fermas la Jaron de Stanisław Moniuszko, kiun enlande kaj eksterlande oni solenis pasintjare en la 200-a naskiĝdatreveno de la elstara pola komponisto. La ekspozicion formas dek kelkaj paneloj dokumentantaj la plej gravajn faktojn el la vivo de la komponisto, liajn ideojn, tion kia homo kaj kreanto Moniuszko estis. Tiun bildon kompletigas arkivaj fotografaĵoj kaj krokizoj, kostumoj el la lasta, dek unua enscenigo de la opero „La Fantoma Nobeldomo” en la varsovia Teatro la Granda. Dank’ al la interesa ekspozicikoncepto Stanisław Moniuszko estas prezentita ne nur kiel elstara kulturkreanto, kies serioza rigardo estas konata el la portretoj. Eblas konatiĝi kun li ankaŭ kiel amanta edzo kaj patro de plurmembra familio, homo konanta problemojn de la ĉiutaga vivo. Li samtempe prezentiĝas kiel sentema komponisto dotita de la talento emfazi naciajn sentojn en la malfacila periodo, kiam pro la 18-jarcentaj dispartigoj Pollando ne ekzistis kiel suverena ŝtato.
El la elsendo 24.01.2020. Legas Maciek – 01’22”
Pola dezajno en la kanada Toronto
Ĝis la 16-a de februaro 2020 en la kanada Toronto estas rigardebla ekspozicio dediĉita al la pola dezajno kadre de la festivalo „DesignTO 2020”. Kronologie ĝi proksimigas tion, kiel en la 100-jara historio de la pola dezajno iuj materialoj, temoj kaj formoj revenas alprenante novan vizaĝon. Organizita kadre de la solenadoj de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando ĝi ligas pasintecon kun la nuntempo proksimigante la atingaĵojn de la pola dezajno tra la atingaĵoj de la nuntempa pola grafiko. 25 polaj ilustristoj de juna kaj meza generacioj kaj freŝbakitaj diplomitoj interpretis 100 verkojn de la polaj projektintoj. Krom mebloj, vitraĵoj aŭ porcelanaĵoj – kutime vekantaj asociaciojn kun dezajno – estas prezentitaj literfasonoj, markosimboloj, infanaj ludiloj, lumreklamiloj, glisilo, skotero, pola dolĉaĵo „Ptasie Mleczko” [birda lakto], pola sporta ludo Ringo. La ekspozicio prezentante 100 plastikajn interpretojn de 100 objektoj proksimigas samtempe 100 diversajn historiojn ligitajn kun konkretaj projektoj. Ĝi reliefigas kiel kreiĝas ideoj kaj kiel eksterordinara estas dezajno, la artbranĉo kiu nin ĉirkaŭas en la ĉiutaga vivo.
El la elsendo 24.01.2020. Legas Gabi – 01’34”
Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio
Dum tri monatoj, ĝis la mezo de januaro en la varsovia Nacia Muzeo daŭris ekspozicio de la korea arto, titolita „Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio”. Temis pri la plej granda prezento de la korea arto en Pollando, omaĝanta la 30-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ĝi respondis ankaŭ al la pola ekspozicio organizita en Seulo antaŭ kvin jaroj „La pola arto: la nevenkebla spirito”. La varsovia ekspozicio prezentis al la pola publiko artobjektojn el diversaj epokoj – de la prahistoriaj ĝis la fino de la regado de la dinastio Joseon en 1987. La tuta ekspozicia materialo estis grupigita je kvin periodoj kaj estis dediĉita al: „de prahistorio ĝis la periodo Samhan, al la periodo de Tri Reĝolandoj, al la kulturo de la unuiĝinta Silli, la unua reĝolando reganta sur la tuta korea duoninsulo, al la arto de la dinastio Goryeo, de kiu devenas la nuna nomo de la lando. La kvina periodo estis dediĉita al la 500-jara historio kaj kulturo de la dinastio Joseon. Ĉiuj eksponaĵoj devenis el la Korea Nacia Muzeo en Seulo.
El la elsendo 17.01.2020. Legas Gabi – 01’32”
Pliaj memoraĵoj pri Wiesław Kazanecki en la Podlaĥia Librokolekto
Pliaj memoraĵoj ligitaj kun Wiesław Kazanecki riĉigis la kolektojn de la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko. Temas pri familiaj fotoj, privataj korespondaĵoj, tajpaĵoj kaj eĉ tajpmaŝino, kiujn transdonis lia edzino, Halina. Wiesław Kazanecki (1939-1989) poeto, prozisto kaj publicisto naskiĝis kaj kreis en Bjalistoko. De preskaŭ 30 jaroj en Bjalistoko estas atribuata premio kun lia nomo. Al vera sukceso en lia kreado estas kalkulata volumeto „Portreto kun atako” (1969) taksata de kritikistoj kiel „atesto de luktado de la nuntempa poeto kun vorema realo, kiu delonge perdis etikan dimension”. Postmorte aperis i.a. la volumetoj de liaj verkoj „Elektitaj poeziaĵoj”, „Letero por la arĝenta nupto” – t.e. por la 25-jariĝo de la geedziĝo kaj „La lastaj versaĵoj”. En 2017 la Podlaĥia Libraro aprigis en Esperanto, laŭ iniciato de la Bjalistoka E-Societo, liajn elektitajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn, „Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn”.
El la elsendo 17.01.2020. Legas Maciek – 01’18”
La Reĝa Łazienki-parko en nova brilo
La Reĝa Łazienki-parko apartenas al la ŝatataj vizitlokoj de la varsovianoj kaj turistoj. Jam printempe la publiko konatiĝos kun la rezultoj de la konservistaj-renovigaj laboroj, en kies daŭro la brilon reakiris du historiaj objektoj situantaj ĉe la Reĝa Promenejo – Blanka Vilao kaj Akvoreceptaklo. Ekde nun en ili estos prezentataj muzeaj ekspozicioj. Revivigitaj estis ankaŭ la ĉirkaŭanta ilin historia ĝardeno kaj restaĵoj de la Novgotika Oranĝerio. La Blanka Vilao apartenas al la unikaj polaj 18-jarcentaj objektoj de rezideja arkitekturo kun konserviĝintaj preskaŭ plene internaj dekoraĵoj kaj parto de la ekipaĵaro. Origine planita kiel somera domo por la reĝo Stanislao Agusto Poniatowski ĝi rolis kiel rezidejo de la reĝaj gastoj. Dank’ al la konservistaj laboroj al la publiko post multaj jaroj malfermiĝos Akvoreceptaklo. Temas pri brika rotondo alikonstruita en la 19-a jarcento laŭ la modelo de la tombo de Caecilia Metella ĉe la roma Via Appia. Iam dank’ al ĝiaj akvoprovizoj funkciis la najbaraj konstruaĵoj kaj fontanoj. Nun estis revenigita ĝia historia interno kun restaĵoj bildigantaj la originajn funkciojn. Fine, la laboroj en la historia ĝardeno redonis ĝian historian formon laŭ dokumentoj kaj ikonografio. La tieaj elementoj de malgranda ĝardena arkitekturo baziĝas ĉefe je akvarelaĵoj de Zygmunt Vogl el la 1786-a jaro.
El la elsendo 10.01.2020. Legas Maciek – 01’41”
Kroma subvencio por kulturo de polaj tataroj
En la nuna jaro pli ol 270-milzlotan subvencion por projktoj flegantaj kulturon kaj tradiciojn de la tatara socio ricevos Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko, Asocio de Tataroj de Pola Respubliko, la Fondaĵo Tatara Kultura Societo kaj religia muzulmana komunumo en Bjalistoko. La rimedoj helpos realigi ĉirkaŭ dudek projektojn ligitajn kun la eldonagado kaj festenoj flegantaj la tatarajn kutimojn. Tataroj, kies historio sur la teritorio de la iama Respubliko havas 600 jarojn, konsisitigas unu el la plej malgrandaj etnaj grupoj en Pollando. En la lasta popolregistrado la tataran devenon dekaris ĉirkaŭ du mil personoj. Nun en plimulto ili loĝas en la Podlaĥia Vojevodio. En la lokoj Kruszyniany kaj en Bohoniki konserviĝis iliaj lastaj sur la polaj teritorioj lignaj moskeoj kaj muzulmanaj tombejoj.
El la elsendo 10.01.2020. Legas Milada – 01’16”
Pentrista frandaĵo en Wawel-kastelo en Krakovo
La 15-jarcenta tolaĵo „Madono en la protektomantelo” aŭ „Mizerikorda Madono”, unu el la plej gravaj en la kreado de la itala pentristo Giovanni da Gaeta estas admirebla en la Reĝa Kastelo sur la krakova Wawel-altaĵo ĝis la mezo de februaro 2020. Ĝi estis pentrita en 1448 kaj estas la unua el inter kvar datitaj verkoj de da Gaeta. Ĝi devenas el preĝejo el la itala Ardara sur Sardio. Por la krakova kolekto ĝi estis aĉetita en 1938 de la viena atikvaĵiisto Szymon Szwarc. Ĝis la lastaj restaŭristaj laboroj la tolaĵo ne estis konservata en kompleksa maniero kaj ĝia stato ne estis la plej bona. La nun finiĝintaj intensaj kaj ĉiuflankaj renovigaj laboroj daŭrintaj du jarojn redonis plenan brilon al la bildo. Bedaŭrinde ne estas konataj la cirkonstancoj, en kiuj ĝi kreiĝis, malmulto konata estas pri Giovanni da Gaeta, kies kreado estas rekonstruata baze de la tolaĵoj, kiujn oni al li atribuas. La troviĝanta en Wawel-Kolekto Miserikorda Madono estas pentraĵo unika, ĉar la pentristo neniam ripetis ĉi-specan prezenton, kvankam ofte li estis ripetanta diversajn temojn.
El la elsendo 03.01.2020. Legas Maciek – 01’25”
Portreto de junulo de Rafaelo
La portreto de junulo de Rafaelo Santi, de kelkiuj ekspertoj agnoskita kiel lia aŭtoportreto, estas sendube la plej granda militperdo, kiun suferis la polaj muzeaj kolektoj. La tolaĵo aĉetita ĉirkaŭ 1800 jaro por la Kolekto de Czartoryski-familio perdiĝis fine de la 2-a mondmilito kaj ĝis nun ne estas konata ĝia sorto. La Nacia Muzeo en Varsovio kunlabore kun la Nacia Muzeo en Krakovo memorigas ĉi tiun perdon prezentante de kelkaj semajnoj en Varsovio brilan 16-jarcentan kopion el Accademia Carrara en Bergamo. Eblas rigardi ĝin en la varsovia Nacia Muzeo ankoraŭ ĝis la 19-a de januaro 2020. Ĝi estas prezentata kune kun „Portreto de juna viro” de Jan Lievens, barokepoka nederlanda pentristo. Lia tolaĵo estas interesa imitekzemplo de la artverko de Rafael. Pri fasciniĝo atestas ankaŭ krokizoj el la 17-a, 18-a kaj 19- jarcentoj, kiuj kompletigas la ekspozicion, kiu omaĝas la 500-an mortodatrevenon de Rafaelo, pasontan venontjare.
El la elsendo 28.12.2019. Legas Milada kaj Barbara – 01’31”
Tolaĵoj de elstara silezia artisto en Vroclavo
Preskaŭ 100 tolaĵoj de Michael Willmann, elstara baroka artisto el Silezio estas rigardeblaj en la Pavilono de Kvar Kupoloj, la filio de la Nacia Muzeo en Vroclavo. Por la ekspozicio oni pruntis multajn liajn verkojn el preĝejoj, klostroj kaj muzeaj kolektoj i.a. el la lokoj Henryków, Trzebnica, Krzeszowa, Vroclavo kaj Varsovio. La ekspozicio omaĝas unu el la plej elstaraj artistoj, kiuj kiam ajn vivis kaj kreis en Silezio kaj estas ankaŭ riverenco antaŭ la esploristoj studantaj lian kreadon. Inter la 100 ekspoziciataj tolaĵoj de Williann, kiuj konsistigas unu trionon de liaj konserviĝintaj verkoj, estas pentraĵoj kun mitologia, religia temaro, portretoj kaj pejzaĝoj. La unuan fojon post pli ol 75 jaroj estas koherigita kaj prezentita fama ciklo „Martireco de la Apostoloj”, kiun Michael Willmann kreis por la klostro en Lubiąż. La ekspozicio estas la preteksto por reliefigi la gravecon de la defio, kiun konsisitigas la primastrumo de la postklostraj konstruaĵoj. Ili apartenas al la plej grandaj klostraj objektoj en la mondo. En ĝia kripto cetere Willmann estis entombigita. Michael Willmann estis difinata kiel silezia Apelles, sed krome ofte oni difinadis lin ankaug kiel silezian Rembrandt-on. Williamann mem revis pri la studado ĉe nederlanda pentromajstrto, sed tion li ne povis al si permesi. Ĉiukaze la kreado de Rembrandt van Rijn, kies 350 mortodatreveno pasis en 2019, signife influis la kreadon de la elstara silezia barokepoka artisto.
El la elsendo 28.12.2019. Legas Maciek kaj Barbara – 01’56”