Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Teknikaj projektoj de Leonardo da Vinci

Ĝis la mezo de majo 2022 en Vroclavo, la sudokcidenta Pollando, eblos rigardi ekspozicion dediĉitan al la Teknikaj Projektoj de Leonardo da Vinci. Ĝis nun rigardis ĝin jam pli ol 3 milionoj da personoj en 20 landoj. Ĉiuj ĉi projektoj estis konstruitaj baze de originalaj desegnaĵoj de la elstara renesanca artisto. La ekspozicio prezentas tiajn aranĝaĵojn projektitajn de da Vinci kiel argano, helikoptero, levilo, inercirado kaj kelkajn aliajn. La vroclava ekspozicio prezentas ankaŭ kopiojn de da Vinci-pentraĵoj „La Damo kun ermeno”, „La lasta manĝo”, „Mona Lisa”. Marĝene de la ekspozicio okazas edukaj laborrenkontoj adresitaj al diversaĝa spektanto. Tiuj kun strikte eduka karaktero klarigas la ideon de rilata inventaĵo kaj ĝian funkcimekanismon. La aliaj celas stimuli la kreemon de la vizitantoj, kiuj povas mem pentri, projekti, konstrui mekanismojn inspiritajn per la projektoj de la 15-jarcenta itala inventisto.

El la elsendo 12.02.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 16″

Kritika eldono de Sienkiewicz-verkoj

Literaturistoj el la Bjalistoka Universitato entreprenas kritikan prilaboron de ĉiuj verkoj de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz – kun necesaj komentarioj, referencoj kaj piednotoj, tekstohistorio. Tio ebligos percepti konatan verkiston ne nur kiel figuron el la pasinteco, sed kiel homon adekvatan al la defioj de la 21-a jarcento. La laboroj koncernos la novelojn de Sienkiewicz, romanojn, vojaĝraportojn, socian kaj literaturan publicistikon, intervjuojn, enketojn kaj aliajn verkojn krom privataj korespondaĵoj, kiuj estis jam prilaboritaj kaj publikigitaj. La esplorkolektivo konsistas el dek kelkajn sciencistoj el la tuta lando. Krom elstaraj ekspertoj pri la 20-jarcenta literaturo kaj pri Sienkiewicz-kreado laboros ankaŭ junaj sciencistoj.

El la elsendo 12.02.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 02″

Katarzyna Redzisz, arta direktoro de Kanal-Centre Pompidou

Polino, Katarzyna Redisz fariĝis la arta direktoro en la muzeo de la nuntempa arto Kanal-Centre Pompidou en Bruselo inaŭgurota en 2024. Ĝi troviĝas proksime al la kanalo Brukselo-Charleroi, en la iamaj konstruaĵoj de Citroën. Por ilia alikonstruo je muzeo oni destinis 125 milionojn da eŭroj.
Katarzyna Redisz laboris pli frue en la artgalerio Tate Liverpool, kie ekde 2015 ŝi estis kuratoro respondeca pro ekspoziciprogramo kaj prezento de kolektoj, pro internacia kunlaboro. Pli frue ŝi estis kuratoro en Tate Modern en Londono respondeca pro la ekspozicioj de i.a. Sigmar Polke, Alighiero Boetti kaj Mira Schendel. En la jaroj 2008-2015 Katarzyna Redisz establis Open Arts Projects, varsovian senprofitan organizon okupiĝantan pri arto. Ŝia memstara laboro rilatis al la inaŭgura ekspozicio Muzeum Susch en Svislando (2019) kaj al la 4-a eldono de la Artbienalaj Renkontoj en Timisoara. Redisz redaktirs kaj kunkreis kelkajn ekspozicikatalogojn publikigante siajn tekstojn en tiaj periodaĵoj kiel “Friez”, “Mousse” kaj “Tate”.

El la elsendo 12.02.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 33″

La Jaro de Edyta Stein en Vroclavo

Lastvendrede en la familia domo de Edyta Stein en Vroclavo, en kiu troviĝas nun muzeo al ŝi dediĉita, estis inaŭgurita Jaro de Edyta Stein. Pri la Jaro decidis la Urbokonsilio de Vroclavo tiel omaĝante ŝian 130-an naskiĝdatrevenon kaj 80-an mortotadrevenon. La inaŭguro de la Jaro en la Memortago pri Holokaŭsto ne estis hazarda. Edyta Stein pereis en la koncentejo Auŝwutz la 9-an de aŭgusto 1942 kiel viktimo de holokaŭsto. En 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a proklamis s-tan Teresa Benedikta de la Kruco apud sankta Katarina el Siena kaj s-ta Brigitta la sveda – patronino de Eŭropo. Edyta Stein estas la unua judino konverita je katalikismo, proklamita kiel sanktulino de la Romkataolika Eklezio. En la programo de la Jaro estas antaŭviditaj kelkdek eventoj, inkluzive de koncertoj, sciencaj konferencoj, retaj kaj paperaj eldonaĵoj. La programo estas kompletigata.

El la elsendo 05.02.2022. Legas Maciek – 1′ 11″

Omaĝa ekspozicio al Szymborska en Krakovo

En la Muzeo de la Nuntempa Arto MOCAK en Krakowo almenaŭ ĝis la 20-a de marto daŭras omaĝa ekspozicio dediĉita al la mortinta antaŭ 10 jaroj pola Nobel-laŭreatino, Wisława Szymborska. Eblas rigardi dum ĝi ŝian Nobel-medalon, ŝiajn kolaĝojn kaj ĉiujn polajn eldonojn de ŝiaj poeziaĵoj. Krome en la ekspozicio troviĝas i.a. elektitaj tradukoj kaj monografioj kaj privataj memoraĵoj. La Festivala Oficejo de Krakovo planas por la tuta jaro diversajn eventojn ligitajn kun la pola poetino, kiu ekde 1931 loĝis en la urbo, studis tie kaj laboris. Szymborska eldonis 13 poezivolumojn kaj ŝiaj poeziaĵoj estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, inkluzive de Esperanto.

El la elsendo 05.02.2022. Legas Maciek – 0′ 56″

Valorega 17-jarcenta monero el Pollando

La 17-jarcenta monero de Sigismundo la 3-a Vasa emisiita en 1621 en Bydgoszcz kun la valoro de 80 dukatoj akiris dum la antaŭnelonga novjorka aŭkcio 900 mil dolarojn. La starta prezo egalis al 180 mil dolaroj. La aŭkcia Stack’s Bowers Galleries difinis la moneron >eksterordinara belulino<. Ĝia averso prezentas la bildon de la reĝo, sur reverso troviĝas la blazono de la Respubliko ĉirkaŭita per la Ordeno de la Ora Ŝaffelo. Ĝi pezas preskaŭ 283 gramojn kaj ĝia diametro egalas al 69 milimetroj. Ĝi estas mielorkolora kaj ĉe la randoj opaleskas oranĝe. La moneroj 80- kaj 100-dukataj de Sigismundo la 3-a Vasa estis produktataj helpe de la samaj emisistampoj, sed ili diferencis laŭ dikeco kaj kvanto de la uzita oro. La aŭtoro de la moneraj stampoj estis elstara artisto kaj majstro de la medaliona arto, Samuel Ammon naskiĝinta en 1590 en la svisa Shaffchausen.

El la elsendo 05.02.2022. Legas Tomek – 1′ 17″

Fokuso al Molier en la Teatra Muzeo en Varsovio

La Teatra Muzeo en Varsovio estas la unusola establo kolektanta teatrajn eksponaĵojn el la tuta Pollando. Establita en 1957 per sia genezo ĝi radikas en la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiam en 1902 la varsovia urbodomo prezentis ĉirkaŭ 2 mil teatrajn eksponaĵojn. Ekde 1965 la Muzeo havas sian sidejon en la varsovia Teatro la Granda. Ĝiaj provizoj konsistas el du kolektoj, t.e. artverkoj kaj teatra dokumentaro, entute ĉ. 200 mil objektoj. Temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj, desegnaĵoj, fotoj, scenografielementoj, dokumentoj, korespondaĵoj de artistoj, malnovpresaĵoj, programoj kaj teatraj memoraĵoj, riĉa biblioteko kun teatraj kajeroj, muziknotoj kaj diskoj.
La elektitaj el ili objektoj por la ekspozcio „Fokuso al Molier” proksimigas plejadon de aktoroj rolantaj en teatraĵoj de Molier, fragmentojn de scenografioj, kostumojn. La ekspozicio proksimigas ankaŭ la polajn tradukistojn de Molier-tekstoj entute preskaŭ 100 personojn. Inter apartaj eksponaĵoj troviĝas la unuan fojon prezentata kuprogravuraĵo de >Princino Elida<, el la versajla spektaklo en 1664, transdonita de la franca prezidento generalo Charles de Gaulle dum lia vizito en 1967. La alia estas la kostumo de Andrzej Seweryn por la la rolo de Don Juan, kiun li surhavis dum la Avinjona Festivalo en 1993. La ekspozicion eblos rigardi ĝis la mezo de junio nunjare.

El la elsendo 28.01.2022. Legas Maciek kaj Barbara -2′ 01″

Junula petolado kun pola pentroarto en Budapeŝto

En la pola lernejo ĉe la Pola Ambasado en Budapeŝto estas prezentitaj tolaĵoj bildigantaj konatajn polajn pentraĵojn el la limo de la 19-a/20-a jarcentoj en la interpreto de lernantoj, iliaj gepatroj kaj instruistino. La ekspozicio „Vivantaj bildoj, alivorte petolado kun la pola pentroarto” prezentas 20 fotojn, kies imitmodeloj estas tolaĵoj de tiaj renomaj polaj pentristoj kiel Józef Chełmoński, Stanisław Wyspiański, Jacek Malczewski aŭ Tadeusz Makowski. La fotitaj personoj vestitaj per kostumoj adekvataj al la koncernaj bildoj alprenis la pozojn de la modeloj. La ideodoninto de la evento estas la patrino de iu el la lernantoj, kiu tiel intencis logi infanojn por intimi kun la arto, kun la pola pentroarto, ankaŭ pro tio, ke la polkoloniaj infanoj havas malmultajn ŝancojn viziti polajn muzeojn. Kaze de kelkaj tolaĵoj la fotoj bildigas ilian nuntempan interpreton. En ili la originalajn rekvizitojn anstataŭis aktualaj akcesoraĵoj, kio celis i.a. kritike rigardi la konsumismajn sintenojn. Sekve de tio „Knabino kun piroj” de Tadeusz Makwski havas en la korbo ne fruktojn, sed konatajn ĉokoladovojn kun surprizaj objektaj farĉaĵoj. Sur la bildo de Stanisław Wyspiański „Dormanta Mietek” apud la knabo sur kuseno ektroviĝis inteligenta poŝtelefono kaj tableto.

El la elsendo 28.01.2022. Legas Tomek -1′ 39″

Lingvoj daŭre mortas

Oni diras, ke ĉiu lingvo estas kiel la tuta mondo. Bedaŭrinde, la pasintan jaron malaperis almenaŭ unu plia mondo – la beringa aleŭta lingvo. Tio ne estas aparta kazo. La sciencistoj opinias, ke ĝis la fino de la 21-a jarcento malaperos unu kvinono el la nun ekzistantaj pli ol 7 mil lingvoj.
La aleŭta lingvo estas la sola el la du lingvobranĉoj de la inuitaj lingvoj de aleŭtoparolantoj. Kvankaŭ scientistoj konsideras, ke ekzistas nur unu aleŭta lingvo la vero estas, ke parolantoj de diversaj (entute tri) dialektoj ne komprenas unu la alian. Tio estas vere malĝojiga situacio, ĉar hodiaŭ vivas ne pli ol 200 denaskaj parolantoj de la aleŭta lingvo, en plimulto maljunuloj. Plie, ili havas malmultajn kontaktojn unu kun la alia, ĉar ili loĝas sur ses apartaj insuloj de la Arkta Oceano.
Laŭ moderna lingvistika teorio, la tuta inuita-aleŭta lingvaro estas izolita, kio signifas, ke ĝi ne havas iun ajn rilaton kun aliaj lingvoj aŭ lingvaroj de la mondo. Ĝi havas multajn faringalojn kaj nur tri vokalojn: a, u kaj i, kiuj povas esti longaj aŭ mallongaj. La lingvo estas polisemantika – multaj radikoj kaj sufiksoj (aŭ pli precize – interfiksoj) kuniĝas kaj formas unu vortofrazon; en ĉiu tia vortofrazo povas troviĝi pli ol dudek radikoj. Ĝia gramatiko estas tre malfacila – ĝi havas ne nur akuzativon, pri kio multaj esperantistoj tiom plendas, sed ankaŭ ergativon, por montri la subjektecon en transitivaj frazoj. Ĝis marto 2021 funkciis tri ĉefaj dialektoj – la orienta sur la usonaj insuloj Analaŝka kaj Umnak kaj sur Alasko; la okcidenta sur la alia usona insulo Atka kaj la beringa sur la apartenanta al Rusio Bering-insulo. En la dudeka jarcento malaperis la dialekto de la usona insulo Attu.
En Rusio nur 45 homoj parolis aleŭtan lingvon, bedaŭrinde ne plu en ĝia pura formo, sed kiel kreola aleŭta-rusa lingvaĵo, nomata mednova-aleŭta. La sola parolanto de la beringa dialekto estis Vera Terentjevna Timoŝenko, kiu bedaŭrinde mortis pro kovim-19 en marto 2021. Kun ŝi malaperis la laŭvica „lingva mondo”. Kvankam kelkaj entuziasmuloj en Nikolskoye, kie loĝis kaj mortis Vera Timoŝenko, organizas lekcionojn de la aleŭta lingvo en la loka lernejo, sed neniu esperas pri tio, ke la lingvo reviviĝos.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Maciek kaj Barbara- 3′ 09″

Jakub Józef Orliński distingita pro la albumo Anima Aeterna

La pola kontraŭtenorulo Jakub Józef Orliński fariĝis la laŭretao de International Classical Music Awards en la kategorio de la baroka muziko kante. La ĵurio agnoskis lin unu el la plej elstaraj kontraŭtenoruloj de nia epoko. La albumo „Anima Aeterna” konsistas el arioj kaj 18-jarcentaj motetoj kun la religia temaro. Al Orliński akompanas orkestro specialistiĝanta pri malnova muziko >Il Pomo d’ Oro<, kun kiu li pretigis sian antaŭan albumon, kaj la koruso direktita de Francesco Cortie. En la dueto kun Orliński kantas sopranulino Fatma Said. Laŭ la pritakso de la ĵurio – en kiu troviĝis ĵurnalistoj el i.a. “Deutsche Welle”, “Radio Chopin”, “Resmusica”, “Scherzo” Orlinski estas unu el la plej elstaraj kontraŭtenoruloj de nia epoko, kiu reprezentas ne sole apartajn kanteblecojn, sed ankaŭ distinĝigas per nerenkontata muzika inteligenteco. La albumo „Anima Aeterna” enhavas komponaĵojn de Bartolomeo Nucci, Jan Dismas Zelenki, Johann Joseph Fux, Francisco Antoni de Almeidy, Gennaro Manna i Georg Frideric Haendla. La enmanigo de la premioj kaj la solena koncerto okazos en Luksemburigia Filharmonio la 21-an de aprilo 2022.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Maciek – 1′ 28″