Krakovo festas nunjare la 10-jariĝon de sia titolo Literatura Unesko-urbo. Jam tri jarojn post ĝia akiro Krakovo envivigis specialan programon, kies celo estis integri, firmigi tiajn subjektojn kiel urbaj institucioj, eldonejoj, librovendejoj, verkistoj, redaktoroj, ilustristoj. Dum la lastaj dek jaroj en Krakovo aldoniĝis novaj festivaloj, estis starigitaj novaj premioj. Inter la ciklaj eventoj aperis Festivalo de Literaturo kaj Infanoj, Festivalo Megabita Bombo – festo de kulturo, teknologio kaj scienco inspirita per la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem. Disvolviĝis la Krakova Festivalo de Bildstrio. Estis lanĉita premio de Krakovo kiel Literatura Unesko-urbo adresita al kreantoj kaj eldonistoj de la urbo. La literatura Conrad-premio estas destinita al la plej bonaj debutantaj aŭtoroj. La ĉefaj jubileaj solenadoj okazos en oktobro dum la 15-a Internacia Conrad-Festivalo, tamen la eventoj ligitaj kun la jubileo daŭras. I.a. en aprilo komenciĝis jubilea fotoprojekto „Ni gratulas”. En ĝia kadro okazas la fotoportretado de homoj kunkreantaj la literaturan urbon. Temas pri verkistoj, eldonistoj, redaktoroj, libroantikvaĵistoj, bibliotekistoj, reprezentantoj de kulturinstitucioj kaj de aliaj institucioj ligitaj kun la literaturista medio. Krakovo en 2013 estis la unua urbo de la Centra-Orienta Eŭropo kaj la dua post Rejkjaviko neanglalinga urbo, kiu ricevis la titolon de Literatura Unesko-urbo. En 2019 la dua pola urbo kun ĉi tiu titolo fariĝis Vroclavo. En la monda reto de Literaturaj Unesko-urboj membras aktuale 42 urboj.

El la elsendo 25.04.2023. Legas Maciek – 02′ 07″