Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Festo de la Pola Kavalerio

Semajnfine en Varsovio disvolviĝos Festo de la Pola Kavalerio. La eventon partoprenos ĉ. 150 rajdantoj kaj ĉevaloj el la Ĉevalrajda Kompanio de la Polaj Militistaj Fortoj, filiaj taĉmentoj de la societo Ĉevalrajda Kompanio de Pola Respubliko kaj de aliaj societoj flegantaj la ulanajn tradiciojn. Sabate posttagmeze tra la varsoviaj stratoj moviĝos la parado de la ĉevalrajdaj formacioj kaj inter oficialaj punktoj de la tago okazos meto de floroj ĉe monumento de marŝalo Józef Piłsudzki ĉe la prezidenta palaco Belveder kaj Omaĝalvoko al la pereintaj soldatoj ĉe la Monumento de la Pola Rajdantaro. Dimanĉe por la partoprenantoj de la familia pikniko – kadre de  kiu okazos ankaŭ prezento de la ĉevajradaj talentoj de polaj soldatoj – trafikos speciala buso. La Festo de la Pola Kavaliero estas solenata la 3-an fojon en la datreveno de la batalo apud Komarowo en 1920, kiam polaj soldatoj venkis la kvaroble pli fortan bolŝevistan Ĉevalarmeon de Siemion Budionny.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi

Polaj libroj legeblaj en Vankuveraj kafejoj

Ekde la nunjara somero librojn de polaj verkistoj eblas legi en 13 kafejoj de la kanada Vankuvero. Eblas ilin preni libere por la plulegado hejmen, gravas tamen, ke post la tralego oni pludonu libron. La kampanjo en la angla lingvo „Book Polishing” estis organizita de la loka Ĝenerala Konsulejo de Pollando. MSz: Book Poliŝing, la ideo de senkosta interŝanĝ­ado de libroj sekve de la lasado de ili en publikaj lokoj kaj en lokoj tiucele kreitaj, kiel libro­interŝanĝaj bretoj kaj tabloj ĝuas popularecon en multaj urboj de la mondo. En la oferto de la Vankuvera Book Polishing troviĝas 70 libroj disponig­itaj en la lokaj kafejoj konataj pro sia kultura agado. Ĉiu el libroj, inter kiuj troviĝas i.a. libroj de Stanisław Lem aŭ Ryszard Kapuściński enhavas flufolion kun informoj pri Pollando, gravaj wawo-wawo-wawo-adresoj kaj mini­vortareto de la bazaj polaj parolturnoj en la fonetika formo. Ĉiu el la libroj kovrilpaĝe surhavas informan glumarkon pri la kampanjo kaj individuan numeron. Dank’ al tio la librotrovinto de la libro povas sekvi sortojn de ĉiu ekzemplero sur la paĝo: www.bookcrossing.com. En la paĝo troviĝas preskaŭ 10 milionoj da libroj, kiuj estas libere interŝanĝ­ataj en 132 ŝtatoj de la mondo. Preskaŭ du milionoj da personoj sekvas iliajn sortojn.

El la elsendo el la 16.08.2013. Legas Barbara/Milada

Jubileaj Romaaj Tagoj en Gorzów Wielkopolski

Inter la steluloj de la jubilea, 25-a Internacia Rendevuo de Ciganaj Ensembloj – Romane Dyvesa (Romaaj Tagoj) troviĝas pola kantistino Edyta Geppert kaj la rumana dancteatro Romafest. La jubilea festivalo disvolviĝanta inter la 5-a kaj 7-a de julio okazos en Gorzów Wielkopolski (la orienta Pollando). Sabate prezentiĝos la ciganaj trupoj el Ĉehio kaj Rumanio kaj ankaŭ Romaa Harpista Orkestro el Pollando. Dum la solena koncerto la plej proksiman dimanĉon okazos recitalo de Edyta Geppert, ludos la argentina trupo Zingaros, la hungara grupo de Vojas kaj la serba grupo KAL. La Festivalon kronos la prezentiĝo de la Romaa Muzika Teatro TERNO kun ĝiaj gastoj el Moldavio, Rusio, Serbio kaj Svedio. La festivalon akompanas internacia scienca konferenco „Ciganoj/Romaoj en Pollando kaj en Eŭropo. Religio, kulturo kaj kutimaro”. Samtempe estos lanĉita libro dediĉita al tiu ĉi etna malplimulto. Post ĝi estos inaŭgurita foto­ekspozicio dokument­anta la 25-jaran tradicion de Romane Dyvesa. Ĝia unua eldono okazis en 1989 laŭ iniciato de komponisto, akordion­virtuozo kaj estro de la Romaa Muzikteatro, Edward Dębicki. Gorzów Wielkopolski ne senkaŭze gastigas la festivalon, nome printempe 1947 atingis ĉi tiun urbon la unua veturilaro de polaj ciganoj direktita el la iamaj polaj rand­regionoj. Inter ili estis familioj, el kiuj devenis la konataj en la tuta mondo kreantoj de la romaa kulturo. La ĉefaj taskoj de Romane Dyvesa estas firmigo kaj protekto de la romaaj kultur­tradicioj, inspirado de romaaj kreantoj kaj kultur­animantoj al la arta, scienca kaj eduka agado celanta la flegadon de la identeco de ĉi tiu etna grupo. Dum la ĝisnunaj eldonoj de Romane Dyvesa partopenis pli ol 160 profesiaj grupoj el plimulto de la eŭropaj landoj. Ankaŭ el aliaj mondopartoj, inkluzive de la lulilo de romaoj, la Hinda Unio.

El la elsendo, 05.07.2013. Legas Milada

Internacia piankonkurso por infanoj en Szafarnia

Junaj pianistoj el Singapuro, Italio, Belgio kaj Pollando fariĝis laŭreatoj de ĉefpremioj de la 21-a Internacia Pianista Konkurso por Infanoj kaj Junularo en la loko Szafarnia. La premioj egalis de 700 ĝis 1300 eŭroj. Inter specialaj premioj estas la eblo koncerti en la hispana Pampeluna kaj estado en Hungario. En la konkurso partoprenis pianistoj en la aĝo de 6 ĝis 18 jaroj, inkluzive de tiuj, kiuj ne estas lernantoj de Ŝtataj Muzikaj Lernejoj. Entute temis pri 47 partoprenantoj el Azerbejĝano, Belgio, Israelo, Kanado, Litovio, Germanio, Rusio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Ukrainio, Turkio, Hungario kaj Italio. Pollandon reprezentis 30 junaj artistoj. La ideo de la Pianistaj koncertoj en Szafarnia kreiĝis en 1992. Por multaj pianistoj ĝi estis la unua paŝo al la artista kariero. En Szafarnia apud Golub-Dobrzyń en la jaroj 1824 kaj 1825 feriis Frederiko Chopin gastante en la biendomo de sia lerneja kolego Dominik Dziewanowski. Tie Chopin komponis 4 mazurkojn kaj redaktis  la lokan gazeteton, kies celo estis detale priskribi por la gepatroj eventojn, kiuj okazis dum lia estado en Szafarnia.

Legas Milada

La 54-a sezono de Chopin-koncertoj

La 19-an de majo okazis la solena inaŭguro de la 54-a sezono de Chopin-koncertoj en la varsovia Łazienki-parko. Krom la prezidenta paro partoprenis ĝin ambasadoroj de la landoj, el kiuj devenis la ĝisnunaj laŭreatoj de la internacia Chopin-konkurso ekde 1927. La inaŭguro de la sezono kun amasa partopreno de la publiko estis ne sole granda muzika evento, sed aŭguris samtempe laŭvican sukcesan sezonon. Ekde 1959 la formulo de la koncertoj plurfoje ŝanĝiĝis. Jen temis pri fortepianaj koncertoj akompanite de simfonia orkestro, jen pri recitaloj kaj deklamadoj de la romantika poezio. De dek kelkaj jaroj okazas klasikaj recitaloj de elstaraj pianistoj. La aparta karakterizaĵo de la dimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-Parko estas, ke Chopin-muziko miksiĝas kun la urbobrueto, kanto de birdoj, sono de la superflug­antaj aviadiloj kaj ĉiufoje sonas alimanire. Samtempe kun la inaŭguro de la muzika sezono estis solene malfermita ĝardeno ĉirkaŭ la monumento de Chopin post la okazigita rearanĝo. I.a. estis plantitaj 6600 rozujoj kaj 15 mil aliaj plantoj. La ĉiudimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-parko daŭros ĝis la 29-a de septembro.

Legas Milada

Nokto de Muzeoj en Varsovio (2013)

Eĉ 210 institucioj anoncis aliĝon al la Nokto de Muzeoj en Varsovio, okazonta inter la plej proksima sabato kaj dimanĉo. La unuan fojon eblos viziti tiunokte la sidejon de la Kulturministerio, la Nacian Stadionon kaj muzeon de polaj judoj. La evento ĝuas grandan popularecon, de du jaroj meze partoprenas ĝin ĉ. 200 mil personoj. La Nacia Stadiono invitos gastojn al la lumigita placludejo, kiun eblos rigardi ankaŭ el la loĝio por eminentuloj. Estos gviditaj ankaŭ tra ĝi organizitaj promenoj. Vizitantoj de la Kulturministerio konatiĝos kun la historio kaj internoj de la ministeria sidejo, kiu estas Palaco de Potocki-familio. Kvankam muzeo de polaj judoj jam partoprenis la Nokton de Muzeoj en la antaŭaj eldonoj, ĉi-foje eblos konatiĝi kun la inaŭgurita antaŭnelonge ĝia nova sidejo. I.a. dum internacia debato ĝia arkitekto Rainer Mahlamaki el Finnlando kun aliaj partoprenos la debaton Arkitekturo de la Muzeo de Polaj Judoj – inspiroj, simbolaro, procezo, funkcieco.  Najbare en la sama urboparto Muranów la duan fojon siajn pordojn malferos dumnokte la sidejo de la Pola E-Asocio proponante i.a. infanludojn, rapidkurson, konatiĝon kun la Unua Libro, E-literaturo kaj kun eksterlandaj esperantistoj loĝantaj en Varsovio. En kelkaj urbolokoj prezentiĝos Muzeo Perdita. Temas pri virtuala prezento de la perditaj dummilite artverkoj. Pri la graveco de la temo atestu la fakto, ke rezulte de la 2-a mondmilito Pollando perdis 70 procentojn de sia materia kultur­heredaĵo. Tiuj prezentoj okazos antaŭ la Prezidenta Palaco, en la Nacia Muzeo, Palaco en Wilanów kaj sur la Nacia Stadiono. Kiel ĉiujare al la eventoj de la nokto inter sabato kaj dimanĉo aliĝas i.a. Muzeo de la Polaj Armeaj Fortoj, Muzeo de la Nuntempa Arto, la artgalerio Zachęta, la Reĝa Kastelo, Mickiewicz-Instituto, Instituto de la Nacia Memoro, la Historia Muzeo, Muzeo de Literaturo, Muzeo de Moderna Arto, la Scienca Centro Kopernik. La unuan fojon inter la muzeoj kaj aliaj objektoj eblos trafiki per la urba biciklo Veturilo, kiu disponas nun pri 128 strataj lustacioj kun 2200 bicikloj. Trafikos ankaŭ 26 malmodenaj busoj el la 50-aj kaj 60-aj jaroj, inter ili 15 tiel nomataj kukumoj, do busoj duoble longaj.

Legas Tomek