La Filharmonio de Szczecin (la nordokcidenta Pollando) efektive estis rekonita la plej bela konstruaĵo en Eŭropo akirinte la premion de Mies van der Rohe [legu kiel skribite, li estis germano, ev. konsultu ĉe gugla tradukilo]. Temas pri unu el la plej prestiĝaj premioj koncerne arkitekturon, kiu estas atribuata ĉiun duan jaron ekde 1987 fare de la Eŭropa Komisiono kaj la Fondaĵo de Ludwig Mies van der Rohe. En la nuna eldono de la konkurso rivalis 420 objektoj el 28 landoj. La ĵurio vizitis la objekton en aprilo. La 8-an de majo la urbestro de Szczecin transprenis la premion en Barcelono. La konstruaĵo de Filharmonio en Szczecin difinata kiel glaci­kastelo aŭ lampiono karakteriz­iĝas per formala simpleco, ideala ekzemplo de la principo, ke „malpli signifas pli”.  La projekto kreiĝis en la laborejo de junaj hispanaj arkitektoj Estudio Barozzi Veiga [estudio baroĉi bejra], kun kiu kunlaboris Jacek Lenart el la ŝĉecina labrejo A4.

La premio de Mies van der Rohe brile kronis la jaron 2014 en la pola arkitekturo, en kiu estis transdonitaj multaj imponaj konstruaĵoj, i.a. Muezo pri Historio de Polaj Judoj en Varsovio, Ŝekspira Teatro en Gdansko, Cricoteko en Krakovo, Plurmedia Centro pri Historio de Ostrów Tumski en Poznano, Europa Centro de Solidareco en Gdansko, sidejo de la Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio en Katowice.

El la elsendo 15.05.2015. Legas Gabi