En la varsovia Zoo-ĝardeno post ĝenerala renovigo estis malfermita por vizitantoj la vilao de Żabiński-familio. Ĝi ricevis la antaŭmilitan aspekton. La historiaj fotoj memorigas la laboron de doktoro Jan Żabiński, plurjara direktoro de la bestoĝardeno. Li estis natursciencisto kaj populariganto de konoj pri animaloj. En sia  laboro li fidelis al la ideo, ke la plej grava tasko de la bestoĝardenoj estas protekti kaj savi bestojn endanĝerigitajn de malapero. Antaŭ la milito la varsovia Zoo-ĝardeno estis taksita kiel unu el la plej bone organizitaj en Eŭropo. En la protektado de la bestoj helpis al li la edzino Antonina. En septembro 1939 la ĝardeno estis pribombita kaj multaj bestoj pereis surloke. Plej danĝerajn por homoj, kiel leonojn kaj ursojn, necesis pafmortigi. Post la eniro de germanoj la plej valoraj bestoekzempleroj estis forveturigitaj al Germanio kaj ceteraj mortigitaj dum la ĉasado, kiun germanoj aranĝis dum la silvestra nokto 1940. En la ĝardeno estis kreita la porkobredejo. Por kolekti manĝrestaĵojn el restoracio d-ro Żabiński, ricevis paspermesilon al la getto. Dank’ al tio li povis helpi al konataj judoj. Dum la germana okupacio sur la tereno de la ĝardeno trovis rifuĝejon ĉirkaŭ 100 judoj. Parto de ili loĝis en lia vilao mem. Dum la renovigaj laboroj estis malkovrita kanalo inter ĝiaj keloj kaj fazanejo, laŭ kiu la kaŝiĝantoj povis fuĝi kaze de danĝero. Tiel saviĝis i.a. skulptistino Magdalena Gross kun la edzo, verkistino Rachela Auerbach, boksista ĉampiono Samuel Kenigswein kun la familio, la edzino kaj filino de la mortinta en la geto insektologo Szymon Tenenbaum. Lia kolekto estas nun rigardebla en la renovigita vilao. En morna tempo Żabiński-familio sukcesis krei por ili hejmetosan rifuĝejon, en kiu ĉiu fartis bone kaj sekure. Signalo por sin kaŝo aŭ uzo de la fuĝkanalo  estis melodio de Offenbach ludata per piano, kiu nun ankaŭ troviĝas en la vilao de Żabiński-familio.

 El la elsendo 08.05.2015. Legas Barbara kaj Maciek