7 mil 500 informartikoloj, inter kiuj troviĝas tiaj,  kiel Majstroj de la Teŭtona Ordeno, ne plu ekzistantaj vilaĝoj, varmiaj kapeletoj, prusaj bien­rezidejoj pri­baloritaj de la regionaj historiistoj troviĝas en la virtuala Enciklopedio de Varmio kaj Mazurio. La rilatanta al la nord­orientaj terenoj de Pollando enciklopedio ne estas verko finfermita, sed rolas kiel instrumento dank’ al kiu eblos daŭre vastigi konojn pri la regiono, kompletigi informojn kaj artikolojn kun eraroj aŭ mankoj korekti. Ĝi estas konsultebla ĉe la paĝo encyklopedia.warmia.mazury.pl. La informoj rilatas al la ĝeneraj donitaĵoj pri la vojevodio, ĝiaj natur­provizoj, kleriga-eduka infrastrukturo, historio. Ĉiu enciklopedia artikolo havas bibliografion. Kompetigas ĉion ĉimapoj, grafikaĵoj kaj fotoj. Pri la virtuala enciklopoedio de Varmio kaj Mazurio dum unu kaj duona jaroj laboris 100 personoj, inter kiuj estis historiistoj, ĵurnalistoj, studentoj kaj informadik­istoj. Ĝi estas la dua post la interreta Leksikono pri la Kulturo de Varmio kaj Mazurio bazo de donitaĵoj pri la regiono.

El la elsendo 15.05.2015. Legas Tomek