La sonorilo „Mieszko kaj Dobrawa”, kiu eksonoros omaĝe al la 1050a datreveno de la bapto de Pollando estas jam preta. La sonorilo estis muldita en la laborejo de Jan Felczyński en Przemyśl (la sudorienta Pollando) en la ĉeesto de la Primaso de Pollando kaj metropolit­estro de Przemyśl. La sonorilo troviĝos en la burgo de Mieszko la 1-a sur la insulo  Ostrów Lednicki en la distrikto  de Gniezno (en la okcidenta Pollando).

En la centra antaŭa parto de la sonorilo troviĝas la stilizita laŭ 19-jarcentaj modeloj basreliefaj figuroj de Mieszko kaj Dobrawa. Sube la teksto latina signifas: „Je la honoro kaj gloro de princo Mieszko kaj princino Dobrawa. Dum lia regado kaj dank’ al ŝia konsilo la katolika kredo estis en Pollando akceptita”. Ĉe la malantaŭa flanko latine la teksto eksplikas: „Ostrów Lednicki. La 1050-a datreveno de bapto de princo Mieszko la 1-a. 2016”.

La sonorilo pezas 220 kilogramojn kaj havas la diametron de 70 centimetroj. Ĝia koro estas farita el mola ŝtalo. La atestantoj de ĝia naskiĝo estis arĥiepiskopoj Wojciech Polak kaj Józef Michalik. Dum la muldado la primaso Wojciech Polak donacis sian episkopan ringon, kiun li ricevis dum la episkopa konsekro. Ĝi estis enfandita en la strukturon de la sonorilego. Krom la ringo en la muldaĵon trafis du medalionoj kun la bildoj de Dipatrino de Konsolo kaj Dipatrino de Czestochowa kaj krome retrovita sur Ostrów Lednicki ar­ĝentopeco el la 2-a duono de la  10-a jarcento.

La sono de la sonorilo „Mieszko kaj Dobrawa” aŭdigos dum gravaj por la Pollando momentoj kaj ankaŭ okaze de vizitoj de gravaj gastoj. Ĝia konsekro okazos 14-an de aprilo 2016 dum la inaŭguro de solenaĵoj omaĝe al la 1050 datreveno de la bapto de Pollando.

El la elsendo 29.05.2015. Legas Tomek