Per granda ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj la itala urbo Pietrasanta en Toskanio omaĝas la memoron de la mortinta lastoktobre pola artisto, kiu loĝis tie dum 30 jaroj.

Liaj monument­ecaj bronzaj skulptaĵoj sur la placoj ŝanĝis la arkitekturon de la urbo difinata „malgranda Ateno” pro amaso de la artistaj metiejoj, bronzo­muldejoj kaj artverkaj butikoj. Sur Piazza Matteotti antaŭ la sidejo de la urbo­aŭtoritatoj troviĝas la bronza skulptaĵo de Dedalo. Tiu lokalizo ne estas hazarda, ĉar en la urbodomo unu el la salonoj estas dekorita per freskoj de Mitoraj. En la iama klostra komplekso Sant’ Agostino estis kolektitaj liaj bildoj, desegnaĵoj, sceno­grafiaj projektoj de operspektakloj en la milana La Scala kaj la verona Arena.

La memoron de la artisto omaĝis ciklo de koncertoj referenc­antaj al la titolo de la daŭranta ĝis la 30-a de aŭgusto ekspozicio „Mitoraj, mito, muziko”. Organizis ilin la fondaĵo de la festivalo Puccini, kun kiu la artisto kunlaboris.

La organizon de ĉi tiu ekspozicio, okazanta samtempe en kelkaj lokoj, ankoraŭ dum sia vivo Mitoraj proponis al la urbestro de Pietrasanta Domenico Lombardi. Ili komune difinis ĝian temaron kaj formon decidante prezenti parton de la verkoj sur teatra scenejo speciale tiucele konstruita. La ceteraj detaloj estis fin­prilaboritaj jam post la morto de la artisto.

 El la elsendo 01.05.2015. Legas Tomek