Inter la 17-a kaj la 24-a de junio laŭ invito de la Bjalistoka Pupteatro okazos en Bjalistoko Internacia Festivalo de Pupteatroj por Plenkreskuloj „Metamorfozoj de Pupoj”. Per ĝia eldono la Bjalistoka Pupteatro intencas reveni al la festivalaj tradicioj de la urbo, kie en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, estis organizata festivalo de pupistaj solartistoj. Aktuale ĉiun duan jaron en Bjalistoko okazas festivalo de pupistaj lernejoj „Pupo-Ne-Pupo”.

La junia  festivalo celas supervenki stereotipon, ke puptatro estas adresita sole al infanoj, kvankam en Pollando estas multaj teatroj pretigantaj pupspektaklojn por plenkreskuloj. La festivala titolo „Metamorfozoj de pupoj” reliefigas la momenton de transfroiĝoj. Unuflanke temas pri transformiĝoj okazantaj en pupspektakloj kaj pupoj mem, aliflanke pri transformiĝo generacia, kiu rilatas same al artistoj, kiel ankaŭ al la spektantoj.

Por la junua pupfestivalo en Bjalistoko venos dek kelkaj teatroj el Pollando, Hispanio, Germanio, Japanio, Britio, Germanio, Litovio kaj Belorusio. I.a. du spektakojn prezentos la japana teatro Theathre Genre Gray, kiu reprezentas malsaman ol la nia pupteatran tradicion. La hispana El Patio Teatro prezentos spektaklon, en kiu la animado okazas pere de manoj. Aliflanke la spektaklo de la brita Blind Summit Theatre prezentos kiel trakti teatron kun humoro kaj sen pompo.

El la elsendo 22.05.2015. Legas Gabi