Felietonoj
Koninda polo – Johano la 3-a Sobieski
La 12-an de septembro pasis la 331-a datreveno de la batalo apud Vieno, kiun sub la komando de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski partoprenis polaj-aŭstraj, germanaj trupoj venkante la armeon de la Otomana Imperio komanditan de veziro Kara Mustafa. Ne eblas prisilenti la fakton, ke la venko venis unuavice pro la pola rajdantaro – husaroj. Flanke de la Pola Respubliko batalis 27 mil soldatoj, inkluzive de 25 taĉmentoj de husaroj, kies kirasoj provizitaj per dorsaj plumaloj pro sia bruo dum la atako surpizis kaj kaŭzis panikon ĉe la malamiko. Venkita tiam la Otomana Imperio ĉesis minaci por ĉiam al la kristana Eŭropo.
La batalo komenciĝis matene la 12-an de septembro, sed la decida atako de husario okazis malfruposttagmeze. Kara Mustafa memfida pri la valoro de siaj trupoj ne faris apartajn defendopreparojn. Germanoj kaj aŭstroj atakis ĉe la maldekstra alo sur la mildaj deklivoj de la altaĵoj inter Kahlenberg kaj Leopoldsberg ĉe la rekta najbarejo de Danubo. Poloj traiĝadis tra la denseco de la Viena Arbaro. De ĉi tie turkoj ne atendis atakon. La reĝo Johano la 3-a Sobieski ordonis rekoni la terenon de estonta batalo, do purigi la terenon ĉirkaŭ granda turka tendaro kaj ĉe la proksimaj vitejoj, kie kasiĝis la kremaj taĉmentoj de la turka infanterio. Je la 18-a horo Sobieski donis la signon al la ĝenerala sturmo. Al la atako ruliĝis husario de hetmanoj Jablonowski kaj Sieniawski, kiujn akompanis la reĝaj husaroj. Turkoj ne eltenis la atakon fuĝante de sur la batalkampo, inkluzive de la veziro kaj lia akompantaro. La batalo daŭris ĉirkaŭ 12 horojn, dum kiuj en la daŭro 11 kaj duona horoj okazis la artileria pripafado antaŭpreparanta la decidan atakon. Por la reĝa husario sufiĉis duona horo. Nokte en la konkerita tendo de la veziro Johano la 3-a Sobieski skribis du leterojn. La unua adresita al la papo Inocento la 11 enhavis la vortojn > Venimus, vidimus et Deus vicit (Ni venis, ni vidis kaj Dio venkis). La alia letero adresita al la amata edzino komenciĝis per la vortoj “Dio kaj Sinjoro nia eterne beata donis la venkon kaj famon al la nacio nia, pri kiu neniuj pasintaj jarcentoj aŭdis”. La leteron al la papo akompanis brodita per oro verda standardo flirtinta super la tendo de Kara Mustafa, la leteron al la reĝino sekvis al Krakovo 80 veturiloj kun armiloj, seloj, tendoj, tapiŝoj, teksaĵoj, vestoj kaj aliaj valoraj objektoj konkeritaj de husaroj en la granda turka tendaro. La turkaj perdoj egalis al 20 mil mortigitoj, 5 mil vunditoj dum la alianciĝintoj sub la komando de la pola reĝo perdis sole 1500 batalintojn kaj havis ĉirkaŭ 2500 vunditojn. Signifa parto de la turka armeo sukcesis saviĝi de la pereo perdante tamen parton de militakcesoraĵoj, ĉiujn kanonojn kaj militprovizojn. Ekde la viena venko la Otomana Imperio neniam plu atakis Eŭropon kaj la granda veziro Kara Mustafa pereis punsufokita laŭ la ordono de la sultano. De turkoj Johano la 3-a Sobieski estis nomata la Leono de Leĥistan (Pollando), de kristanoj Defendanto de la kredo.
Johano la 3-a Sobieski estis unu el la plej elstaraj regantoj de Pollando, homo ĉiuflanke klera, elstara komandanto kaj politikisto. Liaj leteroj al la edzino Marysieńska fariĝis krema kontribuo al la pola epistolografio. Jan Sobieski naskiĝis en 1629 en la magnata familio. En la milito kontraŭ svedojn li batalis kontraŭ la invadintojn. Li partoprenis ankaŭ batalojn kontraŭ Moskvo kaj kozakoj. Samperiode li proksimiĝis al la reĝa kortego de Johano Kazimiro. Tie li konatiĝis kaj enamiĝis al
la edukatino de la reĝino, Maria Kazimira d’Arquien. Post la morto de ŝia edzo li edziĝis al ŝi en 1665 kaj samjare li ricevis rangon de la reĝa marŝalo kaj hetmano. Li distingiĝis kaj per politika kaj per militistaj talentoj, kio fine alkondukis lin al la pola trono. La 1-an de septembro 1683 Johano la 3-a subskribis traktaton kun Aŭtrio, kiu devontigis lin reage je informo pri la turka atako kontraŭ Vienon helprapidi. Tion li faris transpreninte la komandadon de la trupoj konsistantaj el 74 mil soladatoj.
Al la plej grandaj sukcesoj de Johano la 3-a Sobieski apartenas reformoj ligitajnkun la defendodoktrino. Li estis elstara komandanto, talente manovranta grandajn trupoj kaj kapabla utiligi batalcele la varian formon de la tereno. Li estis ankaŭ elstara artmecenato. Lia palaco en la apudvarsovia Wilanów [vilanuv] apartenas al la plej valoraj historiaj objektoj de la pola baroko.
Johano Sobieski akiris kune kun la frato Marek tre zoreman klerecon strikte realigitan laŭ la instruoj de la patro. Jakub Sobieski i.a. komisiis al la filoj ĝisfundan ellernon de fremdaj lingvoj aparte atentigante pri la praktika konversacia posedo de la lingvoj laŭ la principo, ke “per silento neniu ajnan lingvon ellernis”. La patraj instruindikoj rilatis ankaŭ al aliaj scienbranĉoj, al flegado de pieco, necesa zorgo pri ripozo kaj pri persona higieno. En la jaroj 1640-1643 la fratoj Sobieski lernis en la Reĝa Kolegio, dum tri sekvaj jaroj en la Filozofia Fakultato de la Krakova Akademio. La krakova klerigperiodo ludis gravan rolon por la estonta reĝo. Dank’ al la lingvostudoj li fariĝis poligloto reganta latinon, la francan, germanan, la bazojn de la turka kaj greka lingvon. Poste li ellernis la fundamenton de la tatara lingvo, kio ebligis al li persone parolekzamni tatarajn ostaĝojn de apud Vieno.
Post la studoj kune kun la frato ili vizitis Germanion, Francion dum tiuj vojaĝoj ne rezignante pri la studoj rilataj al la klasikaj tekstoj kaj la franca historio. Tiam Jan Sobieski lernis pliajn lingvojn – la francan kaj la italan. Tio estis la periodo kiam li konatiĝis ankaŭ kun la plej bonaj eŭropaj fotikaĵojn. Jan Sobieski ellernis krome la arton verki, oratori kaj akiris vastajn historiajn konojn. Li havis ĉiuflankajn sciencajn interesiĝojn aparte pri matematiko, astronomio, arkitekturo kaj inĝenierio. Li estis ofta gasto en la ĉieloobservejo de Jan Hawelius en Gdanko; li estis ĉiuflanke edukita humanisto leganta same klasikon kiel ankaŭ modernajn verkojn. Li estis en korespondaj kontaktoj kun fama germana filozofo Leibniz. Samtempe li estis libroamanto kolektinta en Wilanów-bilblioteko privatan kolekon konsistan el 7 mil volumoj. La mortinta en la aĝo de 67 jaroj reĝo gravuriĝis en la historio de Pollando kiel reganto prundenta kaj klarvida, kiu pro siaj ekserordinaraj talentoj ĝuis ĉe la ceteraj eŭropaj landoj eksterordinaran respekton ne nur por si persone, sed ankaŭ por la tuta Pollando.
El la elsendo 19.09.2014. Legas Barbara
Ambermart – 2014
Pasintsemajne inter ĵaŭdo kaj sabato en Gdansko (la norda Pollando) okazis la 15-a Internacia Foiro de Sukceno Ambermart. Ĝi inaŭguris la aŭtunan ekspozicisezonon ebligante al eksterlandaj komercistoj kompletigi la oferton jen post la somera sezono, jen antaŭ la decembra komerca viglo. La objekto de la foiro estis la arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj kun sukceno, sukcenaj ornamaĵoj kaj sukcenelfaraĵoj de la ĝenerala uzo.
La foiron malfermitan por la publiko partoprenis ĉirkaŭ 190 firmaoj inkluzive de kvindeko el eksterlando – Britio, Germanio, Italio, Kanado, Litovio, Latvio, Ukrainio kaj Usono – produktantaj kaj projektantaj ornamaĵojn el la baltmara sukceno kaj liverantoj de gemoj.
Komence de la foiro kvar profesiaj sukcensocietoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio subskribis intencoleteron pri komuna reklama kunlaboro rilate la baltmaran sukcenon. En ĉiuj kvar landoj troviĝas sukcenprovizoj de la sama deveno, t.e. kreiĝintaj en geologia periodo eoceno. La inciato celas – ne plu uzi la difinon pola, rusa aŭ litova sukceno, sed krei rekoneblan markon „baltmara sukceno”, kiu povus konkurenci kun sukcenelfaraĵoj i.a. el Meksiko aŭ Indonezio. Ĉiu el ĉi tiuj malsamkontinentaj rezindevenaj materialoj kreiĝis en alia epoko, el rezinoj de malsamaj arboj kaj do karakteriziĝas per malsamaj proprecoj. La baltmara sukceno estas produkto kun plej longa historio kaj apartaj proprecoj. Ĝia komuna reklamado fare de sukcenkomercistoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio ne damaĝas tamen la principon de konkurenco. Nome en ĉiu el la menciitaj baltaj landoj la sukcenelfara sektoro specialistiĝas pri alia produktosegmento. En Pollando oni produktas ĉefe arĝentajn kaj orajn ornamaĵojn kun sukceno, Rusio specialistiĝas pri sukcenobjektoj, kiel ŝakoj. Litovio ĉefe elfaras sukcenbidajn kol-ornamaĵojn kaj sukcenelfaraĵojn kombinatajn kun ledo. En Ukrainio temas ĉefe pri sukcenminado, sed tie la produktado de sukcenobjektoj apenaŭ komenciĝas. Aktuale la plej granda vendomerkato de la baltmara sukceno estas Ĉinio, kie ĝi konurencas kun sukcenelfaraĵoj el Dominikano, Meksiko kaj Indonezio. La subskribita intencoletero antaŭvidas ankaŭ interŝanĝon de spertoj, konoj kaj sciencaj informoj pri sukceno.
Sed ni revenu al la pasintsemajna sukcenfoiro. Krom produktantoj, liveranoj partoprenis ĝin ankaŭ artistoj, kies artprilabora materialo estas sukceno. Funkciis ankaŭ kelkaj interesaj ekspozicioj i.a. pri sukceninkludaĵoj, pri apliko de sukceno en la religia arto. Okazis interesaj prelegoj pri la konservado de sukcenornamaĵoj, sukcenobjektoj, pri la akirado de sukceno en la naturaj kondiĉoj.
La sukcenfoiron Ambermart finis tradicie Festo de Mariacka-strato, la plej bela strato de Gdansko, fama pro siaj salonoj kun sukcenelfaraĵoj. Dum ĝia 5-a eldono aŭdiĝis bona muziko, estis prezentitaj ornamaĵoj, artobjektoj, eblis aŭskulti fabelojn, legendojn kaj poeziaĵojn, propraokule vidi, kiel kreiĝas sukcenornamaĵoj. La festo de la gdanska Mariacka-strato realiĝis dank’ al kunlaboro de Internacia Societo de Sukcenproduktantoj, lokaj kulturinstitucioj kaj posedantoj de la gdanskaj sukcengalerioj.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Gabi
Vinproduktado en Pollando
Pli ol 300 vinspecoj, 40 branĉaj standoj, 20 polaj vinproduktantoj, importantoj de vinoj i.a. el Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Hispanio, Portugalio, Usono, vinproduktaj laborrenkontoj, konkursoj kaj muziko, ĉio ĉi regos la plej proksiman sabaton kaj dimanĉon dum la 9-aj Internaciaj Tagoj de Vino en Jasło [jasŭo], la sudorienta Pollando. Sur la Placo de Bartolomeo okazos vingustumado ligita kun prezento de la polaj vinproduktaj regionoj. Novaĵo nunjare estos krome prezento de vinoj partopreninaj en la nunjara vinkonkurso en Łańcut [ŭancut] kaj ekspozicio de vinoj partoprenantaj la 1-a Konkurson de Polaj Vinoj – Jasło 2014.
La vinproduktadon en Pollando sendube eblas kalkuli al novaĵoj de la lastaj jaroj. Sed laŭ la arkeologiaj esploroj jam lime de la 9-a kaj 10-a jarcento en ĉi tiu suda regiono estis kultivataj vitejoj. Pruvas tion la deventantaj el tiu periodo restaĵoj de vitejo sur la deklivoj de Wawel-altaĵo en Krakovo. La vitkultivadon komencis monakoj. En la apudklostraj mastrumejoj ili plantis vitojn kaj produktis vinon, unuavice por la liturgiaj bezonoj. Sed la tiamaj vitejoj troviĝis kaj en la suda, kaj en la centra Pollando, ankaŭ en Pomerio – kaj do en la nordo de la lando. Unu el la plej malnovaj dokumentoj konfirmantaj la kultivadon de vitoj en Pollando estas Bulao de papo Innocenty la 2-a el la 1136-a jaro konfirmanta la posedaĵojn de arkiepiskopo de Gniezno [gnjezno] (en la okcidenta Pollando), en kiu dokummento estas menciitaj la apartenantaj al li vitejoj en la regiono de la urboj Płock [pŭock] kaj Włocławek [vŭocŭavek]. Vitejoj trvoviĝis unuavice en Silezio, en la okcidenta Pollando en la urboj Zielona Góra, Poznań, sur la laŭvistulriveraj terenoj kiel Toruń, Sandomierz [sandomieĵ], en la orienta Pollando en Lublin, en la sudorienta Pollando en la ĉirkaŭaĵoj de Przemyśl [pŝemiŝl] kaj Krosno. En la 14-a jarcento pri la kultivado de vitoj kaj vinproduktado komencis okupiĝi ankaŭ burĝoj, kio speguliĝas en la geografiaj nomoj de diversaj lokoj, kiel Winna Góra [vinna gura], Winiogrady [vinjogrady], Winiary [vinjary], Winnica ks. Tiuperiode la populareco de vino en Pollando egalis al populareco de biero kaj medo.
Ekde la 16-a jarcento la vinproduktado en Pollando signife malkreskis. Kaŭzis tion ĉefe ĉiam pli granda vinimporto el la landoj, en kiuj la klimataj kondiĉoj estis pli favoraj por la vitkultivado. La komerco per la importata vino rapide evoluis. Unuavice temis pri vinoj el la regiono de Hungara Reĝolando, kies nomo “węgrzyn” [vengĵin] deriviĝis de la pola nomo de hungaro, Węgier [vengjer]. Aliaj landoj, el kiuj Pollando importis vinon estis Francio, Italio kaj Germanio. Ofte importata vino antaŭ la vendo estis maturigata en la polaj keloj. Ne nur vinimposto influis malaperadon de polaj vinoj, ankaŭ la 17-jarcentaj militoj dekumis la polajn vitejojn. Plej longe, ĉar ĝis la 20-a jarcento vitejoj estis kultivataj en la regiono de Zielona Góra [gura], kiu tiam troviĝis en Germanio. Inter du mondmilitoj vitejoj en la regiono de ĉi tiu urbo okupis la areon de ĉirkaŭ 300 hektaroj de vitejoj. Post la milito restis sole la muzeo de vinproduktado kaj la viberkolekta festo.
La renesanco de la pola vitkultivado, vinproduktado kaj vinturismo okazis post plurjara interrompo en la apudkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). Tie en Jasło [jasŭo] en 1984 Roman Myśliwiec plantis la vitejon Golesz. Nun vinon el lia vitejo alte taksas enologoj kaj vinŝatantoj el la tuta Eŭropo. Liaopinie vitejojn kun sukceso eblas kultivi en Pollando sur tereno troviĝanta sude de la linio inter la urboj Gorzów [goĵuv] Wielkopolski en la okcidenta Pollando kaj Chełm [ĥeŭm] Lubelski en la oriento. Tiu pola aŭtoritatulo pri la vinproduktado pruvis, ke en la polaj kondiĉoj estas ebla produktado de vino kun bona eŭropa kvalito. Liaopinie en nia klimato bonajn rezultojn povas alporti sole la hibridaj plantoj. Li testis jam da ili ducenton. Do, bonan blankan vinon eblas akiri en la polaj kondiĉoj el la plantoj Bianca, Odesa Muscat aŭ Hibernal. Por la produktado de ruĝa vino plej bone taŭgas Rondo kaj Regent.
En 2011 en Pollando ekzistis jam 500 vitejoj, plej ofte malgrandaj, ĉar laŭ la ĝenerala takso ilia surfaco egalis nur al ĉ. 500 hektaroj. Vitejojn establas ne sole farmistoj, sed ankaŭ merkatistoj, politikistoj, homoj de tn. liberaj profesioj tute ne bedaŭrante aliprofesiiĝon. Pri la kreado de vitejoj en Pollando interesiĝas ankaŭ vinproduktanoj el malnovaj uniaj landoj dank’ al kies investaĵoj la areo de la polaj vitejoj grandiĝis.
Laŭ la ĉefredaktoro de la periodaĵo “Vino” la polaj vinoj povas jam konkurenci kun vinoj produktataj en Ĉeĥio, Slovakio kaj la orienta Germanio. Aperis la unuaj regionaj programoj subtenantaj la vitkultivadon. La pola vitkultivado kaj vinproduktado trapasis la pioniran periodon kaj la akiritaj spertoj ebligas senriske difini lokojn por novaj vitejoj, rekomendi la plej bonajn plantojn kaj kultivometodojn por certigi kvaliton de polaj vinoj kaj la profitdonecon de ilia produktado. La kondiĉoj por la evoluigo de la vinproduktado en Pollando delonge ne estis tiom favoraj kiel nun. La unuan fojon post jarcentduono aperis grandaj vitejoj kun la surfaco de kelkaj kaj eĉ dek kelkaj hektaroj kun apudantaj ilin profesie ekipitaj vigustumejoj kaj vendejoj. Espereble baldaŭ sur la merkato polaj vinoj ne mirigos, dume ni daŭre ilin importas. Unuavice el Italio, Bulgario, Hispanio, Germanio, Francio, Usono, Hungario kaj Ĉilio. Ne malfacilas trovi vinojn el Argentino kaj Aŭstralio, Kartvelio kaj Moldavio kaj el aliaj landoj.
El la elsendo 29.08.2014. Legas Barbara
Konindaj poloj – Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski
Antaŭ pli ol 130 jaroj du polaj sciencistoj el la krakova Jagelona Universitato Karol Olszewski [olŝevski] kaj Zygmunt Wróblewski [wrublewski] efektivigis la unuan fojon en la historio likvigon de oksigeno kaj azoto.
En la 2-a duono de la 19-a jarcento ne estis afero klara kiel estas konstruita materio. Multaj personoj asertis, ke materion eblas dividi en maniero nelimigita. Ne regis samopinieco pri tio, ĉu la materio konsistas el atomoj. Kvankam ekde la fino de la 18-a jarcento estis sciate, ke iuj gasoj estas likvigeblaj, sed ne eblis elmontri ĉu ĉiujn. Tiujn, kiujn oni ne sukcesis likvigi, i.a. oksigenon kaj azoton, oni difinis kiel „solidajn gasojn”. Samtempe aperis la kineta teorio de gasoj de James C. Maxwell, laŭ kiu ĉiuj gasoj subiĝas al la kondensado. La eksperimento de la polaj sciencistoj Olszewski kaj Wróblewski konfirmis lian teorion pri gaskonstruo kaj signifis gravan antaŭenpaŝon sur la scienca esplorkampo.
Zygmunt Wróblewski devenis el Grodno. La komencitajn en Kievo studojn li ne sukcesis fini, ĉar kiel 18-jaraĝa insurgento de la Januara Insurekcio 1863 li estis ekzilita al Siberio. Bonŝance relative baldaŭ li revenis al Eŭropo por subiĝi en Berlino al okulkuracado. Tie li finis fizikajn studojn, sekve du jarojn li estadis en Munkeno dediĉante sin al studoj pri elektro. Jam kiel doktoro li faris kelkajn pliajn veturojn tra Eŭropo ligante kontaktojn kun fizikistoj de Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj kontaktoj ne nur fruktis per opiniinterŝanĝo, sed poste ebligis venigi al Pollando necesan esploraparataron. En 1882 jam kiel sciencisto Wróblewski revenis al la lando kaj ekloĝis en Krakovo, kie oni proponis al li katedron de fiziko en la Jagelona Universitato. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun kemiisto, profesoro Karol Olszewski. Li mem ne sekvis la vojon de pola patriota junulado, sed estis filo de la insurgento de la Januara Insurekcio. Kiel 20-jarulo li komencis en 1866 studojn pri kemio kaj fiziko en la Jagelona Universitato. Poste li dum kelkaj jaroj estadis en Heidelberg. Post la reveno al Krakovo li fariĝis docento kaj ekde 1876 profesoro gvidanta Katedron de Kemio, kaj sekve Katedron de Neorganika Kemio. Kaj Wróblewski kaj Olszewski estis membroj de la krakova Akademio de Kapabloj. Dank’ al komuna atingaĵo, kiu estis likvigo de oksigeno kaj azoto en 1883 iliaj nomoj kune eniris la historion de la scienco.
Unu el la sciencaj problemoj, al kiuj ili dediĉis multajn esplorojn estis propreco de korpoj en tre malaltaj temperaturoj. Evidentiĝis, ke ofte korpoj, kiuj en normalaj, la tiel nomataj ĉambraj kondiĉoj havas proprecojn bonege rekonitajn en malaltaj temperaturoj alprenas novajn proprecojn, kio ebligas utiligi ilin por tute novaj celoj. La komenca fazo por tiuj eksperimentoj estis atingi tre malaltajn temperaturojn. En la 2-a duono de la 19 jarcento ekzistis aparataro ebliganta atingi minus 106 celsiusajn gradojn, ĉe kiu eblis likvigi iujn gasojn. Sed Zygmunt Wróblewski en 1883 atingis la temperaturon de minus 160 gradoj, dank’ al kio eblis kondensi – ene de kelkaj tagoj – oksigenon kaj sekve azoton, do praktike akiri aeron en la likva stato.
Tiu ĉi grandega sukceso spronis pliajn esplorojn. En ilia sekvo Wróblewski kaj Olszewski likvigis kaj sekve akiris en solida stato karbodioksidon kaj alkoholon. Dum ilia fruktoporta kunlaboro plej ofte Wróblewski iniciatis esplorojn, aliflanke Olszewski riĉis je ideoj, kiuj ebligis solvi laŭ la teknika flanko la esplorideojn de la amiko. Menciindas tamen, ke al la individuaj atingaĵoj de Wróblewski apartnis esploroj pri ŝanĝo de la elektra rezisto de metaloj en malaltaj temperaturoj, en kiuj aperas la superkonduktiveco.
La atingaĵo de la Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblwski havis ne sole teorian signifon, kvankam ilia metodo de la kondensado ne estis aplikata laŭ la industria skalo. Tiun oni inventis dek kelkajn jarojn poste.
Likva oksigeno estas blukolora kaj bolas en la temperaturo de ĉ. minus 183 celsiusaj gradoj. Oni uzas ĝin kiel oksidenzon en raketaj motoroj. Likva azoto estas aliflanke senkolora kaj bolas en la temperaturo de minus 196 gradoj. Ĝi estas vaste aplikata. I.a. pere de ĝi oni malvarmigas kamerojn por krioterapio. En kirurgio ĝi estas aplikata por la forigado de malsanaj aŭ trokreskintaj histoj. Ĝi estas utiligata ankaŭ en la konsuma industrio dum la pakumado aŭ konservado de nutraĵoj.
El la elsendo 22.08.2014. Legas Barbara
Konindaj poloj – Włodzimierz Sedlak
La 20-an de februaro pasis la 21-a mortodatreveno de pastro profesoro Włodimierz Sedlak, sciencisto, kies interesiĝoj koncernis tre multajn kaj malsamajn sciencbranĉojn. Lia sciencista laboro rilatis al antropologio, arkeologio, esploroj pri la deveno kaj evoluo de la vivo, bioelektroniko (li estis unu el ĝiaj kunkreintoj), naturfilozofio, geologio, paleontologio, paleobokemio, paleobiofiziko kaj aliaj. Al la plej gravaj teorioj de li formulitaj kalkuliĝas koncepto de vivkreiĝo, en kio esencan rolon havis silicio, koncepto de bioplasmo, koncepto de la elektromagneta naturo de la vivo. Liaj teorioj apogitaj sur sciencaj pruvoj elvokis konsterniĝon inter oldaj, neflekseblaj profesoroj kaj verdire nun malofte estas memorigataj. Włodzimierz Sedlak naskiĝinta en la 1911-a jaro en 1935 diplomitiĝis en la sacerdotiga seminario. Dummilite li partoprenis la sekretan instruadon kaj fine de la milito, li engaĝiĝis en la loko Sienna, kie li postenis al la rekreo kaj evoluigo de la tiea instrusistemo. I.a. dank’ al li kreiĝis tie mezgrada kaj baza lernejoj, tiun lastan li ankaŭ estris. Kiam liaj lernantoj komencis studojn ankaŭ li fariĝis en la 35-a vivojaro studento de la Matematika Naturscienca fakultato de la lublina universitato. Li magistriĝis en du fakultatoj pri antropologio kaj pedagogio. Sian doktorigan disertacion li dediĉis al la temo “Ŝanĝiĝemo de organismo kiel biologia fundamento de edukado”. Sian esploragadon – kiu tamen ne rilatis al la finitaj studoj li komencis fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento per esploroj en Góry Świętokrzyskie (la Sanktakruca Montaro). Kun tiu geologia formacio li ligiĝis por konstante. Li sisteme tie feriis kolektinte milojn da fosilioj. Parto de ili troviĝas en la muzeo de la Sanktakruca Montaro. Al liaj plej fruaj malkovroj apartenis malkovro de pirito ĉe la monto Łysa Góra. Al la plej grandaj malkovroj de profesoro Sedlak apartenas la retrovo en la sanktakrucaj kvarcittavoloj de nekonata ĝis tiam faŭno devenanta el kambrio. Temis pri primitivaj formoj de meduzoj el la specio Camptostroma, granda mulusko-limako el ordo Archaeogastropoda, restaĵoj de nova animalordo Coeallicyathida. La signifo de tiu malkovroj estis tre granda, ĉar kontestis la ĝistiamajn opiniojn pri tio, ke en kvarcitaj tavoloj ne troviĝas fosilioj. En 1959 Sedlak publikigis hipotezon pri la silicia vivorigino t.e. pri la evoluiga rolo de silicio en la protobiologiaj organismoj. Silicio tiel determinis la direkton de lia scienca laboro kondukante al pliaj esploroj paleontologiaj, geologiaj kaj paleobiokemiaj. Klopodante malkovri kaj klarigi mekanismon, kiu pontis de siliciaj ĝis karbonstrukturitaj vivoformoj profesoro Sedlak donis la atenton al la elektronikaj proprecoj de biomaterialoj. Tio fruktis per nova direkto de teoria biologio – bioelektroniko. Li habilitiĝis per disertaĵo pri la ebleco rekrei la komencon de la organika evoluo baze de silicia konsistero. En la sekvo en la Lublina Katolika Universitato kreiĝis katedro de Teoria Biologio en la filozofia fakultato. Profesoro Sedlak estris ĝin ĝis emeritiĝo kaj poste estis ĝia kuratoro. 50 studentojn li gvidis al magistriĝo, 5 sub lia gvido doktoriĝis. Kadre de bioelektroniko profesoro Sedlak prezentis multajn konceptojn, inter kiu la plej gravaj estas koncepto de bioplasmo – la kvina stato de materio troviĝanta sole en vivaj organismoj. La alia estas lia koncepto pri la elektromagneta vivpropreco. Laŭ ĝi ĉiuj vivprocezoj trapasas sur la kvantuma nivelo rezulte de reciproka interagado de kemiaj reagoj kun elektronikaj procezoj en albumena medio kaj manifestiĝas per emisiado de lumo aŭ elektromagnetaj ondoj. Li aplikis siajn konceptojn al diversaj problemj ligitaj i.a. kun psikologio, antropologio, ekologio kaj naturprotekto. Ili ĉiuj enhave estas dependaj kaj formas bazon de la elektronika modelo de organismo kaj vivfenomenoj. Dum 26 jaroj ĝis sia morto profesoro Sedlak verkis pri bioelektroniko pli ol 100 artikolojn kaj librojn.
Plimulto de laboroj de profesoro Włodzimierz Sedlak superis multloke la paradigmon de la biologiaj sciencoj kaj elvokis kontraŭdirojn kaj ekstreme kontrastajn pritaksojn. Li mem opiniis sin biologo-teoriulo, kies celo estas fari sintezon kaj inspiri fundamentajn esplorojn pri la naturo de la vivo. Karakterizis lin enorma kapablo de asociigado de aferoj kaj demandoj malfacilaj, enorma krea inventemo, intuicio kaj persisto en starigado de problemoj kaj solvado de ili laŭ vojoj de aliaj evitataj. Profesoro Sedlak estis ne nur rimarkanta aferojn kaj problemojn nerimarkeblajn por aliaj, sed ankaŭ havis la kuraĝon paroli pri ili.
Barbara Pietrzak
El la elsendo 07.03.2014. Legas Tomek
Bałtów
Hodiaŭ ni proponas promenon tra Bałtów (prononcu: baŭtuv), kaj temas pri la samnomaj vilaĝo kaj komunumo. La vilaĝo troviĝas en la suda parto de Pollando, en la monteta regiono apud la rivero Kamienna (pr. kamjenna). Karakterizaj por ĝi estas ĵurasiaj rokoj, jen kaj jen videbliĝantaj el sub la sablo kaj tero, ĉar oni tuj devas sincere diri, ke grundoj ĉi tie ne apartenas al la plej altkvalitaj kaj ilia kultivado estas peniga.
En la regiono forte impresas la valo de Kamienna-rivero, aparte ĝia kurbiĝo kun kalkoŝtonaj rokoj. Laŭ supozoj ĝuste laŭ la kreiĝantaj en ĝi akvoturniĝoj difinataj iam pollingve >bełt (pr.beŭt)< devenas la nomo de la setlejo. Alimaniere klarigas la originon de la nomo la loka legendo, konforme al kiu la vilaĝon difinis tiel litovaj ostaĝoj pro multeco de kalkŝtonaj, blankaj rokoj, ĉar „baltus” litove signifas la blankan.
La nuna famo de la regiono ligiĝas krome kun aliaj lokaj legendoj. Laŭ onidiroj ĉi tie multas spuroj de diablaj piedsignoj, postlasitaj sur ŝtonoj kaj rokoj. Kiel sciate, en pluraj legendoj diabloj prizorgas diversajn trezorojn kaŝitajn subtere aŭ helpis konstruigi kastelojn kontraŭ la prezo de homa animo. Multas ĉi tie ankaŭ legendoj pri drakoj. Preskaŭ ĉiam kiel la sidejon de tiuj fabeleskaj bestoj oni elmontras kavernon, troviĝantan tutproksime al la vilaĝo Bałtów. Laŭ iu el la popolaj rakontoj loĝis en ĝi la drako Baltozaur, kiu estis granda amiko de Bałtów-loĝantoj. Ili do karesforme nomis ĝin Baltozaĉjo. La drako protektis ilin kaj la vilaĝo-loĝantoj pro dankemo senavare nutris la beston. Sed, najbaroj enviis al Bałtów-vilaĝanoj la drakon kaj decidis ĝin ŝteli. Do, ili dormigis la beston kaj forkondukis ĝin. Malgraŭ tio, ke Baltozaĉjo ne troviĝis tre for de sia domo, ĝi ne plu havis la volon vivi tiamaniere. Nur post kelkaj tagoj pasigitaj novloke la drako mortis pro la senespero.
Ĉu en tiuj ĉi historioj pri la diablaj aŭ drakaj spuroj radikas almenaŭ grajno de vero?
Eble jes, ĉar ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en la regiono de Bałtów daŭras detalaj esploroj de paleontologoj, kiuj – iom surprize por multaj – retrovis tie la spurojn de polaj dinozaŭroj. Doktoro Gerard Gerliński malkovris postrestaĵojn de eĉ tri specioj de la ĵurasiaj dinasaŭroj proksime de Bałtów. Valoras aldoni, ke li estis la unua persono en la mondo, kiu pruvis ke dinosaŭroj povis havi ankaŭ la plumojn. Tio estis grava antaŭenpaŝo en la debato pri la origino kaj evoluo de birdoj.
Sed, ni revenu al dinosaŭroj el Bałtów. Nome antaŭ 155 milionoj da jaroj sur la teritorio de la najbaraj Sanktkrucaj Montoj (Góry Świętokrzskie pr: gury sventokŝyske) troviĝis varma maro, kiu estis bonega medio por la evoluo de la flaŭra kaj faŭna mondoj. Ĝuste apud tiu maro vivis dinozaŭroj, kies spurojn oni nun malkovras.
La efektivigita komence de la 21-a jarcento malkovro interesis ne nur amaskomunikilojn, sed ankaŭ la loĝantojn de Bałtów, kiuj decidis ke dinosaŭroj fariĝos la rekonebla simbolo de la tuta regiono. Unue oni planis elkonstrui gigantajn figurojn de la mezozoikaj rampuloj proksime de la paleontologia esplorposteno. Fine, en aprilo de la 2004-a jaro estis lanĉita la ideo de la Ĵurasia Parko de Bałtów. Ĝia solena inaŭguro okazis jam duonan jaron pli poste. Temas pri la unua ĉi speca loko en Pollando. Aktuale sur la areo de 3 hektaroj oni povas admiri la rekreitan mondon de tiuj plej grandaj en la historio bestoj. Sume en Bałtów troviĝas 40 figuroj de dinasaŭroj respegulantaj ilian naturan grandecon. La plej granda altas 25 metrojn, la plej malalta kelkajn centimetrojn – temas pri nur elkoviĝanta ido. Por la plej junaj vizitantoj de la ĵurasia parko estas pretigitaj apartaj atrakciaĵoj, ekzemple la ludplaco, sur kiu ili povas eniri la internojn de pluraj dinosaŭraj figuroj.
Bałtów do estas vizitinda vojaĝcelo por ĉiuj, kiuj krom admiri novajn lokojn en Pollando, volas familiariĝi almenaŭ iomete kun la historio de dinosaŭroj la prahistoriaj grandaj bestoj, troviĝantaj en nia lando.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Gabi
El la E-gazetaro 25.02.2014
En plimulto esperanistoj konas propran E-gazeton, kelkajn internaciajn titolojn – sed ĝenerale la enhavo de multaj aliaj restas por ili nekonata – eĉ se leginda. Eĉ ne plena semajno dividas nin disde la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝi koncernas la tutan mondon, sed multajn diskutojn ĝi povas sproni en la uniaj landoj kaj ĝi kaptas precipan atenton de la eŭropaj esperantistoj. Ne mirige do, ke en la 1-a numero de „Esperantolehti” el Finnlando – ĵus veninta en mian leterkeston – la prezidanto de la finnaj esperantistoj, Tuomo Grundsträm tiun temon levas. Ne per bombastaj alvokoj aŭ rezonadoj, sed analizante la deklarojn de la Eŭropa Unio pri lingva diverseco, lingvoj kaj multlingveco per konsulto de la finnalingvaj paĝoj al tiu temo dediĉitaj. La rezultoj de la esplorado estas deprimaj kaj similajn eblas tiri baze de pluraj aliaj nacilingvaj paĝoj de la Unio. Plimulto de la informoj estas konsultebla nur anglalingve eĉ se kelkloke eblas ekscii, ke la teksto krom la angla estas legebla en la germana kaj franca, kiujn tamen oni vane serĉus. Ĉi rilate precipe reliefigenda estas lia aludo al tre aktualaj datoj ligitaj kun la utiligo de la nova programo Erasmus+ kun la buĝeto de 14 miliardoj da eŭroj. La limdato por prezenti siajn projektojn estas la 17-a de marto. Sed la pago studi eksterlande, kiu al la projekto rilatas estas dume nur en la angla – en aliaj 27 aliaj uniaj lingvoj ĝi aperos en aprilo – do postdate. La prezidanto de EAF tiukuntekste memorigas pri la proksimiĝantaj majaj parlamentaj balotoj en la Unio kaj komenĉiĝinta/anta batalo de la parlamentokandidatoj en ĉiuj uniaj landoj. Tuomo Grundsträm deklaras, ke „certe EAF kiel asocio prezentos siajn lingvopolitikajn demanojn al la kampanjantoj”. Kaj alvokas, ke „kuraĝe faru tion ĉiuj ni, kiujn justa lingvopolitiko interesas”. La nuna praktiko donas grandegan avantaĝon al la anglalingvaj denaskuloj kaj prave Eŭropa Esperanto-Unio atentigis la Eŭropan Parlamenton, ke ĝi estas grava ofendo de propra politiko de EU. La buĝeta sumo de 14 miliardoj devenas el la pagoj de ĉiulingvaj parolantoj de la Unio, do „egala devo baki donu la egalan rajton al pano”. Min tamen tiklas la konkreta konkludo de EAF-prezidanto prezenti lingvopolitikajn demandojn al la uniaj parlamento-kandidatoj. Ne por diri, ke Esperanto solvas ĉiajn lingvajn problemojn, sed por emfazi, ke E-parolanta balotanto havas plenan konscion pri la sekvo de manko de lingva diverseco en tia organismo, kiel la Eŭropa Unio. Eble estus prave, se EEU – kiu ne estas politike neŭtrala organizo – pli insiste alvoku ĉi rilate esperantistojn el la eŭropuniaj landoj.
Tiu al avoko en „Esperantolehti” estas dulingva – prave. Tekstoj dulingvaj estas pli multaj rilatante al la organizaj aferoj de la finnaj esperantistoj kiel i.a. marta semajnfino de JEFO, februara jarkunveno en E-societo de Turku, martaj Vintraj Tagoj, somera E-kurso en Orivesi. La periodaĵo de finnaj esperantitoj omaĝas ankaŭ siajn membrojn, kiel Raimo Tanskanen profesia muzikisto – por kiu la brajla alfabeto grave signifis en lia laboro, studoj kaj hobio – kaj kiu en januaro fariĝis „brajlouzanto de la jaro”. La distingo okazis dum aranĝo de svedlingva blindulorganizajo FSS por levi la konon de la brajla skribo nuntempe. Evidentiĝas, ke ĝi ne estas flankenmetita, ke brajlo aplikiĝas ankaŭ al poŝtelefonoj, ke brajle eblas skribi kaj sendi mesaĝojn. Dum la menciita aranĝo kantis Aatu Moilanen, sed lia 80-jariĝo fariĝis la okazo omaĝfelietoneti pri li aliloke. Hobia kantisto doktoriĝis pri evoluo kaj edukaj celoj de blindullernejoj en la periodo 1865-1939. Interese estas ekscii lian opinion pri malavantaĝoj de manko de gimnastiko kaj sporto ĉe vidhandikapita junularo – kiu negative influas la kapablon moviĝi sola, moviĝi sendepende.
Hilkka Galle kaj Jukka Nikoskelainen ricevis la omaĝan atenton, bedaŭrinde postmorte. Por ni speciale kortuŝe estis legi la omaĝajn vortojn dediĉitajn al Jukka – nia aŭskultanto – de la prezidanto de la E-societo en Turku Tiina Oittinen kun kelkaj rememoroj de liaj amikoj. Ni aparte notas la votojn de la asociprezidanto „Li lasis al ni luman memoron, kiu admonas nin daŭre fosi nian sulkon”. Raporto pri la lasta IF en Germnio, pri afrikaj vizitantoj, informoj pri kelkaj finnaj kulturhomoj kompletigas la unuan numeron nunjaran de „Esperantolehti”.
Rektajn rilatojn al Esperanto havis i.a. Gustav John Ramsted – esperantisto, lingvisto kaj diplomato. Pri li dum la 100-a Japana E-Kongreso prelegis Osmo Buller. Kun la unua parto de tiu prelego ni konatiĝas dank’ al la januara numero de „La Revuo Orienta” – la organo de Japana E-Instituto. La jubilea kongreso de japanaj esperantitoj eĥas ankaŭ en la novjara salutmesaĝo de JEI-prezidanto Suzuki Keiichiro. El la kongresa trapaso li tiras kelkejn evolupunktojn por la asocia laboro, kiel intimigon de kunlaboro kun aziaj esperantistoj, subtenon de junulara agado, daŭrigon de la informa laboro por neesperantistoj, antaŭeniron sur la kultura kampo. La kongreso kun ĝia bunta programo speguliĝas en la kunveninta kun la 1-a numero de „La revuo Orienta” dika kajero de „Raportoj de la 100-a Japana E-Kongreso”. Unualoke pri la jubilea kongreso raportis ankaŭ la 81-a numero de „Esperanto en Azio”, la bulteno de UEA-Komisiono pri la Azia E-Movado. El la 1-a nunjara numero de la revuo de la japana E-organizo mi ankoraŭ ŝatus mencii la raporton de Etsuo Miyoshi pri la jam 3-a Monda Pupekspozicio en Higashi-kagawa, okazinta dum la pasintjara aŭtuno, kiun aŭspiciis kaj la pola kultuministerio kaj la pola ambasado en Japsnio kaj tri unuopaj regionoj de Pollando. Temas sendube pri gratulinda, konkreta ekzemplo de kultura esperantista agado cele al neesperantista publiko.
Nur antaŭnelonge mi konfirmis la ricevon de la 199-a numero de Bulteno de E-ista Klubo en Prago, la lasta redaktita de Jiři Patera. Ankaŭ ĉi tiu numero enhavas plurajn liajn tradukaĵojn i.a. el korespondaĵoj de Jiři Karen el Germanio el la milita tempo, tradukon literaturan el Jaroslav Hašek kaj el katalogo pri bildoekspozicio de Veroslav Berger. La numero enhavas ankaŭ kelkajn omaĝajn notojn pri ĉehaj esperantistoj kun biografiaj detaloj kaj listo de iliaj verkoj. Tiuj pri Jarolav Mařik kaj Ŝtefo Urban ligigas kun iliaj 100aj naskiĝdatrevnoj. Por ni estas interese trovi aludojn al ilia laboro en la E-elsendoj. Similan ni cetere trovas ankaŭ en la noto pri ĉeha aktoro kaj esperantisto Karel Höger, kies urno kun postmortaj cindroj ektroviĝis en la Praga Pantenono Slavin. Legante ĉiujn ĉi omaĝojn kaj rememorojn en periodaĵoj de diversaj E-organizoj el diversaj landoj oni ricevas buntan bildon de esperantistaro tra la mondo, en kiu unuopaj personoj aperas ne sole kiel E-parolantoj, sed kiel personoj, kiuj ofte ludis gravan rolon en siaj naciaj medioj. Ekde la nuna jaro la Praga „Bulteno” havas alian redaktoron Tomáš Bricháček, iom alian aspekton, kaj unuavice ekde nun aperas ankaŭ elektronike. La malnova redaktoro aktive kontribuis al ĝi i.a. per ampleksa historio de la „Bulteno”.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Konindaj poloj: Jan Juan Szychowski
Individuaj poloj estis venantaj al Argentino jam en la unua duono de la 19-a jarcento. Tiam ankaŭ aperis tie la unuaj polaj nomoj, kiuj misformitaj kaj adaptitaj al la hispana lingvo transdaŭris ĝis hodiaŭ eĉ en la familioj, kiuj ne plu memoras siajn polajn radikojn. La pola enmigrado intensiĝis post la falo de la Januara Insurekcio en 1863. Al Argentino venis ĉefe kleraj personoj. Komence de la 20-a jarcento direktiĝis tien panakire kamparanoj, ĉefe el la krakova regiono. Inter ili troviĝis muelista familio de Julian Szychowski el Borszczów. Kune kun aliaj poloj – laŭ invito de la argentina registaro kadre de ĝia enmigra programo – ili ekloĝis proksime al Apóstelos, en la bieno „La Cachuera”. Tie ili ricevis 25-50 hektarajn grundpecojn. Inter poloj, kiuj aparte meritiĝis por ĉi tiuj terenoj kaj la nuna provinco Misiones estis Jan Szychowski, inventinto kaj establinto de la familia entrepreno konata nun en la mondo pro la produktado de yerba-mate Amanda. Jan aŭ poste Juan veninte al Argentino havis nur 11 jarojn kaj lia klereco limiĝis al kelkaj klasoj de la baza lernejo. Komence li fariĝis forĝista metilernanto, havante 18 jarojn li malfermis propran forĝejon. Poste li edziĝis al Bronisława Kruchowska veninta al Argentino en la sama grupo de poloj, kiel Jan kun kiu li havis ok gefilojn. Komencaj jaroj ne estis tre promesoplenaj, se Juan kun la patro direktiĝis laborcele dek kelkajn jarojn poste al Bonaero por akiri rimedojn por reveni al la hejmlando aŭ plumigri al Usono aŭ Kanado. La informoj pri la eksplodo de la unua mondmilito ĉesigis iliajn planojn. En Bonaero Jan-Juan la unuan fojon vidis modernajn tornomaŝinojn, konatiĝis kun ilia konstruo kaj decidis venigi ilin al la bieno apud Apóstoles. Antaŭ tio povis okazi li konstruis simplan ĉevaltiran radmaŝinon, kiu fariĝis la energifonto por lia metiejo. Sekve iom laŭ rememoroj kaj dank’ al sia inĝenieco li memstare konstruis plurfunkcian tornomaŝinon. La origina estis farita el ligno, sed helpe de ĝi li elkonstruis baldaŭ tornomaŝinon metalan. Temis pri la unua tornomaŝino farita en Argentino. En 1919 Jan Szychowski disponis jam pri aranĝaĵoj kaj instrumentoj necesaj por plukonstrui la establojn de “La Cauchera”, kiu fine alportis al li admiron, famon kaj grandegan fortunon. Kun aprobo de la lokaj aŭtoritatoj Juan Szychowski pretigis geodezian planon de proksima valo, sekve li projektis kaj elkonstruis digon barante tiel la rojon Chimiray lime de du provincoj. Kreiĝis artefarita lago kaj per la 700-metra kanalo Juan venigis la akvon, kiu movis la tri kaj duonmetran radon, anstataŭigitan poste per Kaplan-turbino, produktante la elektran energion por la funkciado de maŝinoj en lia fabriko. Aldoniĝis la telefonia linio, kiun li kondukis al sia bieno el Apóstoles fora 20 kilometrojn. En 1932 Szychowski finkonstruis maŝinon por la purigado kaj apartigado de rizo kaj maizo. Poste muelejon por la alifarado de manioko je almelo. Post 4 jaroj li funkciigis maŝinon por la tranĉado de la folioj kaj branĉetoj de yerba-mate. Ĝuste lia plantejo de yerba-mate Amanda ĝis hodiaŭ funkcias kaj okupas laŭ diversaj fontoj la 2-an aŭ la 3-an lokon en Argentino. En 1934 la 2-a Pola Respubliko distingis sian elmigrintan civitanon en Argentino per Bronza Meritkurco pro la enorma entreprenemo kaj sukcesoj. Nun la kruco estas ekspoziciata en la Muzeo portanta lian nomon, troviĝanta sur la tereno de La Cachuera. Pro sia persisto kaj inĝenieco Juan Szychowski fariĝis honora membro de “National Geographic Society”. Li mortis en 1960 lasante gravan heredaĵon al la regiono, en kiu li loĝis. La entrepreno transiris en la familiajn manojn. En 1989 estis establita fondaĵo portanta la nomon de lia edzino, Bronisława Kruchowska. Inter ĝiaj verkoj estas Speciala Lernejo en Apóstoles portanta la nomon de la Pola Respubliko, salonoj de la samloka Provinca Lernejo de Teknika Edukado. La patrono de ĝia aŭlo estas Juan Szychowski. La fondaĵo engaĝiĝis krome en la elkonstruon de la baza lernejo por la indiĝenaj infanoj de infanoj Guarani “La Negrita”. Nun la fondaĵvolontuloj kunlaboras kun la Eklezio, kun multaj ekologiaj-edukaj organizoj kaj kun indiĝenoj. Kvankam Jan Juan Szychowski venis pli poste al Argentino ol la unuaj polaj setliĝantoj grave kontribuintaj al la evoluo de Argentino nepre oni omaĝas ankaŭ lian memoron dum la ĉiujara nacia festo de Argentino solenata ekde la 1995-a jaro la 8-an de junio kun emfaza nomo: “Dia del Colono Polaco”, “Tago de la Pola Setliĝinto”.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara
La kastelo en Będzin
Będzin estas la distrikta urbo situanta en la suda Pollando en la Karbobaseno de Dąbrowa Górnicza ĉe la rivero Czarna Przemsza. Ĝi apartenas al la plej malnovaj urboj de la Krakova Regiono kaj la Silezia Vojevodio. Ni invitas vin hodiaŭ gesinjoroj pro la situanta sur la alta eskapro vizitinda kastelo, kiu estas ekzemplo de la defenda konstruarto el la mezo de la 14-a jarcento. Ĝi estis grava ĉenero de la defenda sistemo de la okcidenta limo de Pollando kontraŭ atakoj flanke de Silezio kaj Ĉeĥio kaj protektis la komercajn itinerojn el Silezio al Krakovo. La kastela altaĵo per siaj setlotradicioj radikas en la 7-a jarcento antaŭ Kristo, kvankam post la tiea setlejo de la soraba kulturo ne restis multo, sole potfragmentoj kaj spuroj de fajrujoj. Pli multo estus direnda baze de arkeologiaj restaĵoj pri la frumezepoka defenda burgo el la 9-a jarcento ĉirkaŭita per fosaĵo kaj remparego kiu ekzistis ĝis la 12-a jarcento post kiam la tereno estis ebenigita kaj kreiĝis sur ĝia tereno tombejo. La setlado moviĝis al la okcidenta parto de la altaĵo sur kiu poste estis konstruita kastelo.
La fortreso nun konsistas el supra kastelo kaj vasta subkastelejo kun restaĵoj de la defendomurego. En la supra parto troviĝas loĝdomo, alikonstruita kvarflanka loĝ-defenda turo kaj pli ol 20-metra ronda bastiono origine 30-metra. Sur ĝia pinto nun troviĝas panoramejo kun vasta alrigardo al la tuta regiono. La kastelon ĉirkaŭas fosaĵo kaj alta duobla ĉirkaŭmurego en kies interno troviĝas promenejo kun benkoj kaj lumĵetiloj prilumantaj la kastelon nokte. Ene de la kastelo funkcias Muzeo kun tre riĉa kolekto de malnovaj armiloj, ekspozicio pri la urbo mem kaj pri aliaj kasteloj el la defenda itinero de la t.n. Aglaj Nestoj.
La kastelo estis notita jam en la dokumentoj el la 1349, mencias ĝin kronikistoj Jan el Czarnków kaj Jan D?ugosz en la registro de fortikaĵoj konstruigitaj de la reĝo Kazimiro la Granda. Ĝi estis atestanto de multaj gravaj historiaj eventoj. En 1364 gastis tie Karolo la 4-a, la germana imperiestro kaj ĉeĥa reĝo. En 1434 en la kastelo estis subskribita interkonsento inter sileziaj kaj krakovprovincaj sinjoroj pri kontrabatalado de limrabistoj. En 1588 estis subskribita tie Pakto de Będzin-Bytom, kiu devigis Maksumilianon Habsburg rezigni pri la pretendoj al la pola trono. En la kastelo gastis ankaŭ polaj reĝoj, Henryk Walezy, Johano la 3-a Sobieski rapidanta al Vieno por batalo kontraŭ turkoj, poste estis tie reĝo Aŭgusto la 2-a Forta.
En 1616 jaro parto de Będzin kune kun la kastelo forbrulis, sed oni rekonstruis ĝin adaptante prefere al la rezidaj ol defendaj celoj. 40 jarojn poste ĝi denove estas ruinigita kaj dum la tuta 18-a jarcento ĝi restis ruino. Romantikan novgotikan rekonstruon oni efektivigis en 1834, sed ĝi ne plu estis ekspluatata kaj novajn rekonstruojn necesis fari denove post la 1-a mondmilito. Definitive al plena rekonstruo la kastelo estis subigita post la 2-a kaj ekde 1956 ĝi funkcias kiel Muzeo. La plej novaj rekonstruoj okazis nur en la lastaj jaroj. Nun ĉiujare okazas ĉirkaŭ la Kastelo okazas multaj eventoj kiel pafistaj kaj kavaliraj turniroj. La kastelo en Będzin logas ankaŭ muzikŝatantojn. Ĉiujare fine de la somera feria sezono la amantoj de vaste komprenata kelta kulturo renkontiĝas piede de la Kastelo por la plej granda en la centra Eŭropo Festivalo de la Kelta Muzoko. Oni aŭskultas ne nur muzikon el la tuta Eŭropo, samtempe eblas lerni la muzikludon kaj dancojn. Dum la festivalo siajn verkojn inspiritajn per la pejzaĝoj de Skotlando, Bretonio kaj Irlando prezenas plastikistoj el la tuta Pollando. Do bona loko por ripozo memoriganta la legendon pri la kreiĝo de la nomo de Będzin, kiam reĝo Kazimiro la Granda veninta tien deklaris: „Tutaj będziem odpoczywali”, kio signifas – tie ni ripozos.
El la elsendo 14.02.2014. Legas Barbara
Koninda polo: Henryk Sławik – 70-a mortodatreveno
Henryk Sławik estas polo, kies nomo en la ĝenerala konscio estis longe forgesita kaj daŭre estas ne sufiĉe rekonita. En 2014 pasas la 70-a datreveno de lia morto en la germana koncentrejo Mauthausen-Gusen. Al li kaj al lia hungara amiko Jozefo Antall dankŝuldas savon almenaŭ 5 mil judoj. Senhezite eblas difini lin kiel heroon ne sole polan, sed ankaŭ kiel heroon de la hungara kaj juda nacioj.
La naskiĝinta en 1894 Henryk Sławik estis la 9-a infano en mizera kamparana familio en la suda Pollando. Kiel junulo – kiam la suverena Pollando ankoraŭ ne renaskiĝis – li soldatservis en la aŭstra armeo kaj supozeble tie li renkontiĝis kun la socialistaj ideoj, al kiuj li fidelis ĝis la vivofino. Post la 1-a mondmilito li membriĝis en la Pola Socialista Partio kaj ekde la komenco distingiĝis per organizaj talentoj i.a. antaŭ plebiscito decidonta pri aparteno de la Supra Silezio al Pollando. Sekve li famiĝis kiel firma defendanto de malfortaj sociaj grupoj. En la periodo inter la du mondmilitoj Sławik gvidis imponan socian agadon aktivante en la loka medio, prezidante societojn kaj sportajn klubojn, organizante laboristajn universitatojn. Dum multaj jaroj li laboris kiel ĵurnalisto ligita kun la partia „Laborista Gazeto” komencante de kunlaboranto kaj finante kiel ĝia ĉefredaktoro. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito li estis la prezidanto de la Sindikato de la Polaj Ĵurnalistoj de Silezio kaj Karbobaseno helpante al ĵurnalistaj kolegoj en la serĉado de laboro kaj organizado de la favoraj por ili karitataj kampanjoj. Pro ĉi tiu agado kaj ankaŭ pro la decide porpola sinteno lia nomo ektroviĝis sur la serĉlisto de la germana polico, do kvankam li tuj ekaktivis favore al defendo kontraŭ la germanan invadinton li devis forlasi Pollandon. Henryk Sławik celis al Francio por rekrutiĝi en la formiĝantaj tie polaj armeaj fortoj. Lia vojo, kiel de multaj polaj rifuĝintoj, kondukis tra Hungario, kiu laŭplane estis sole dumvoja halto. Okazis aliel.
Komence de oktobro 1939 la tendaron de la polaj rifuĝintoj apud Miskolc vizitis Jozefo Antall, oficisto de la hungara ministerio por la internaj aferoj delegita por kontaktoj kun poloj. Li rapide rimarkis tradukiston, kiu senhezite postulis de Antall pli bonajn kondiĉojn por la polaj rifuĝintoj. Tiu estis Henryk Sławik. Li postulis por ili laboron, organizitan instrusistemon kaj ne gastamon, kiu limiĝu al kaliklevado kaj bona manĝo. Antall proponis al Sławik kunlaboron, kiu rapide transformiĝis en amikecon. Henryk Sławik fariĝis la prezidanto de la Civitana Komitato por Helpo al Poloj dum la pola elmigra registaro nomumis lin delegito de la ministro por la socia protekto. Sławik kun karakteriza por si entuziasmo organizis socialan kaj medicinan helpo por la rifuĝintoj, helpis trovi la laboron. En la establitaj de la Komitato kleriĝejoj estis organizataj renkontiĝoj kaj artaj prezentoj. Estis eldonataj propraj gazetoj, kiel „Polaj Sciigoj”. La rimedoj por tiu agado venis kaj de la pola kaj de la hungara flankoj.
Inter la laboroj de la Komitato unu el la plej delikataj taskoj estis savo de preskaŭ 5 mil judoj, venintaj al Hungario meze de 1943 post la likvido de getoj en la sudo de Pollando. Ankaŭ ĉi-sfere okazis intima, kvankam strikte konfidenca kunlaboro de Henryk Sławik kaj Jozefo Antall. La prezidanto de la Civitana Komitato por Helpi Polojn estis aranĝanta por ili nomŝanĝojn kaj falsajn dokumentojn. Cento da judaj infanoj trafis al la katolika orfodomo en Vac, kiu oficiale funkciis sub la ŝildo de orfodomo por infanoj de polaj oficiroj. En la tiea antaŭlernejo kaj baza lernejo estis realigita pola instruprogramo, sed la judaj infanoj ne estis senigitaj je sia identeco. Krom „oficiala” partopreno en la sankta meso ili estis instruataj pri la hebrea lingvo kaj la Malnova Testamento. Al la kamuflo aliĝis la Katolika Eklezio. Ĉio ĉi kaŭzis, ke ĉiuj infanoj el Vac saviĝis el la militinfero. Henryk Sławik ne estis tiom bonŝanca.
Printempe de 1944 Hitler malkontenta pro la „mola” politiko de Miklós Horthy komencis la okupaciadon de Hungario. Komenciĝis la persekutadoj de polaj rifuĝintoj, tuj kelkaj laborantoj kaj kunlaborantoj de la Civitana Komitato estis pafmortigitaj kaj arestitaj. Henryk Sławik eĉ se konsciis pri la minaco tamen ne uzis la eblecon fuĝi al Svislando pravigante sian decidon per la maleblo lasi la homojn konfiditajn al lia protekto. Tuj komencis serĉi lin gestapo.
Sławik trafis en la manojn de gestapo en julio 1944 perfidita de iu lernanto el Balatonboglar. Arestita estis ankaŭ Antall. Henryk Sławik estis torturita por malkaŝi sian hungaran kunlaboranton kaj lian rolon en la kontrabandado de polaj soldatoj al Francio kaj la Proksima Oriento, en la savado de judoj. Tio signifus por Antall mortoverdikton. Sławik ĝis la fino ne cedis deklarante, ke Antall okupiĝis sole pri la socia helpo. Henryk Sławik trafis al la koncentrejo en Maŭthaŭsen, kie li estis mortigita fine de aŭgusto 1944. Jozefo Antall estis liberigita kaj transvivis la militon.
Post la 2-a mondmilito ŝajnis, ke la memoro de Henryk Sławik estos digne memorigita en Pollando. Ne okazis tiel. La revenigon de la memoro Henryk Sławik dankŝuldas al Henryk Zimmermann – saviĝinta juda juristo, kiu kun la falsaj dokumentoj en 1943 fariĝis kunlaboranto de Sławik. Fine de 1988 tiu ĉi eksa politikisto, i.a. vicprezidanto de la Kneseto kaj diplomato, i.a. la israela ambasadoro en Novzelando pere de gazetara anonco en la periodaĵo „Przekrój” komencis serĉi >sinjoron Sławik, polan konsulon en Budapeŝto, kiu helpis savi multajn polojn kaj judojn<. Dank’ al lia atesto, ke Henryk Sławik kontribuis al la savo kontraŭ la neevitebla morto de miloj da judoj, aŭtune de 1990 la filino de Henryk Sławik transprenis en Yad Vashem en Jersualemo la postmorte atribuitan al li Medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Postmorte li estis distingita ankaŭ i.a. per la ordeno de la Blanka Aglo, liajn agojn omaĝas la nomoj de lernejoj kaj porokazaj memortabuloj. Al lia agado estas dediĉitaj libro „Henryk Sławik – la pola Wallenberg” kaj kreiĝinta baze de ĝi filmo. Pasintjare la pola prezidento Bronisław Komorowski malkovris lta memortabulon al Henryk Sławik la savinto de i.a. ĉ. 5 mil judoj en la koncentrejo Mauthausen-Gusen – memorigante, ke temas pri la heroo de tri nacioj: pola, hungara kaj juda.
El la elsendo 07.02.2014. Legas Tomek