Pli ol 300 vinspecoj, 40 branĉaj standoj, 20 polaj vinproduktantoj, importantoj de vinoj i.a. el Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Hispanio, Portugalio, Usono, vinproduktaj laborrenkontoj, konkursoj kaj muziko, ĉio ĉi regos la plej proksiman sabaton kaj dimanĉon dum la 9-aj Internaciaj Tagoj de Vino en Jasło [jasŭo], la sudorienta Pollando. Sur la Placo de Bartolomeo okazos vingustumado ligita kun prezento de la polaj vinproduktaj regionoj. Novaĵo nunjare estos krome prezento de vinoj partopreninaj en la nunjara vinkonkurso en Łańcut [ŭancut] kaj ekspozicio de vinoj partoprenantaj la 1-a Konkurson de Polaj Vinoj – Jasło 2014.

La vinproduktadon en Pollando sendube eblas kalkuli al novaĵoj de la lastaj jaroj. Sed laŭ la arkeologiaj esploroj jam lime de la 9-a kaj 10-a jarcento en ĉi tiu suda regiono estis kultivataj vitejoj. Pruvas tion la deventantaj el tiu periodo restaĵoj de vitejo sur la deklivoj de Wawel-altaĵo en Krakovo. La vitkultivadon komencis monakoj. En la apudklostraj mastrumejoj ili plantis vitojn kaj produktis vinon, unuavice por la liturgiaj bezonoj. Sed la tiamaj vitejoj troviĝis kaj en la suda, kaj en la centra Pollando, ankaŭ en Pomerio – kaj do en la nordo de la lando. Unu el la plej malnovaj dokumentoj konfirmantaj la kultivadon de vitoj en Pollando estas Bulao de papo Innocenty la 2-a el la 1136-a jaro konfirmanta la posedaĵojn de arkiepiskopo de Gniezno [gnjezno] (en la okcidenta Pollando), en kiu dokummento estas menciitaj la apartenantaj al li vitejoj en la regiono de la urboj Płock [pŭock] kaj Włocławek [vŭocŭavek]. Vitejoj trvoviĝis unuavice en Silezio, en la okcidenta Pollando en la urboj Zielona Góra, Poznań, sur la laŭvistulriveraj terenoj kiel Toruń, Sandomierz [sandomieĵ], en la orienta Pollando en Lublin, en la sudorienta Pollando en la ĉirkaŭaĵoj de Przemyśl [pŝemiŝl] kaj Krosno. En la 14-a jarcento pri la kultivado de vitoj kaj vinproduktado komencis okupiĝi ankaŭ burĝoj, kio speguliĝas en la geografiaj nomoj de diversaj lokoj, kiel Winna Góra [vinna gura], Winiogrady [vinjogrady], Winiary [vinjary], Winnica ks. Tiuperiode la populareco de vino en Pollando egalis al populareco de biero kaj medo.

Ekde la 16-a jarcento la vinproduktado en Pollando signife malkreskis. Kaŭzis tion ĉefe ĉiam pli granda vinimporto el la landoj, en kiuj la klimataj kondiĉoj estis pli favoraj por la vitkultivado. La komerco per la importata vino rapide evoluis. Unuavice temis pri vinoj el la regiono de Hungara Reĝolando, kies nomo “węgrzyn” [vengĵin] deriviĝis de la pola nomo de hungaro, Węgier [vengjer]. Aliaj landoj, el kiuj Pollando importis vinon estis Francio, Italio kaj Germanio. Ofte importata vino antaŭ la vendo estis maturigata en la polaj keloj. Ne nur vinimposto influis malaperadon de polaj vinoj, ankaŭ la 17-jarcentaj militoj dekumis la polajn vitejojn. Plej longe, ĉar ĝis la 20-a jarcento vitejoj estis kultivataj en la regiono de Zielona Góra [gura], kiu tiam troviĝis en Germanio. Inter du mondmilitoj vitejoj en la regiono de ĉi tiu urbo okupis la areon de ĉirkaŭ 300 hektaroj de vitejoj. Post la milito restis sole la muzeo de vinproduktado kaj la viberkolekta festo.

La renesanco de la pola vitkultivado, vinproduktado kaj vinturismo okazis post plurjara interrompo en la apudkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). Tie en Jasło [jasŭo] en 1984 Roman Myśliwiec plantis la vitejon Golesz. Nun vinon el lia vitejo alte taksas enologoj kaj vinŝatantoj el la tuta Eŭropo. Liaopinie vitejojn kun sukceso eblas kultivi en Pollando sur tereno troviĝanta sude de la linio inter la urboj Gorzów [goĵuv] Wielkopolski en la okcidenta Pollando kaj Chełm [ĥeŭm] Lubelski en la oriento. Tiu pola aŭtoritatulo pri la vinproduktado pruvis, ke en la polaj kondiĉoj estas ebla produktado de vino kun bona eŭropa kvalito. Liaopinie en nia klimato bonajn rezultojn povas alporti sole la hibridaj plantoj. Li testis jam da ili ducenton. Do, bonan blankan vinon eblas akiri en la polaj kondiĉoj el la plantoj Bianca, Odesa Muscat aŭ Hibernal. Por la produktado de ruĝa vino plej bone taŭgas Rondo kaj Regent.

En 2011 en Pollando ekzistis jam 500 vitejoj, plej ofte malgrandaj, ĉar laŭ la ĝenerala takso ilia surfaco egalis nur al ĉ. 500 hektaroj. Vitejojn establas ne sole farmistoj, sed ankaŭ merkatistoj, politikistoj, homoj de tn. liberaj profesioj tute ne bedaŭrante aliprofesiiĝon. Pri la kreado de vitejoj en Pollando interesiĝas ankaŭ vinproduktanoj el malnovaj uniaj landoj dank’ al kies investaĵoj la areo de la polaj vitejoj grandiĝis.

Laŭ la ĉefredaktoro de la periodaĵo “Vino” la polaj vinoj povas jam konkurenci kun vinoj produktataj en Ĉeĥio, Slovakio kaj la orienta Germanio. Aperis la unuaj regionaj programoj subtenantaj la vitkultivadon. La pola vitkultivado kaj vinproduktado trapasis la pioniran periodon kaj la akiritaj spertoj ebligas senriske difini lokojn por novaj vitejoj, rekomendi la plej bonajn plantojn kaj kultivometodojn por certigi kvaliton de polaj vinoj kaj la profitdonecon de ilia produktado. La kondiĉoj por la evoluigo de la vinproduktado en Pollando delonge ne estis tiom favoraj kiel nun. La unuan fojon post jarcentduono aperis grandaj vitejoj kun la surfaco de kelkaj kaj eĉ dek kelkaj hektaroj kun apudantaj ilin profesie ekipitaj vigustumejoj kaj vendejoj. Espereble baldaŭ sur la merkato polaj vinoj ne mirigos, dume ni daŭre ilin importas. Unuavice el Italio, Bulgario, Hispanio, Germanio, Francio, Usono, Hungario kaj Ĉilio. Ne malfacilas trovi vinojn el Argentino kaj Aŭstralio, Kartvelio kaj Moldavio kaj el aliaj landoj.

El la elsendo 29.08.2014. Legas Barbara