La 20-an de februaro pasis la 21-a mortodatreveno de pastro  profesoro Włodimierz Sedlak, sciencisto, kies interesiĝoj koncernis tre multajn kaj malsamajn sciencbranĉojn. Lia sciencista laboro rilatis al antropologio, arkeologio, esploroj pri la deveno kaj evoluo de la vivo, bioelektroniko (li estis unu el ĝiaj kunkreintoj), naturfilozofio, geologio, paleontologio, paleobokemio, paleobiofiziko kaj aliaj. Al la plej gravaj teorioj de li formulitaj kalkuliĝas koncepto de vivkreiĝo, en kio esencan rolon havis silicio, koncepto de bioplasmo, koncepto de la elektromagneta naturo de la vivo. Liaj teorioj apogitaj sur sciencaj pruvoj elvokis konsterniĝon inter oldaj, neflekseblaj profesoroj kaj verdire nun malofte estas memorigataj.  Włodzimierz Sedlak naskiĝinta en la 1911-a jaro en 1935 diplomitiĝis en la sacerdotiga seminario. Dummilite li partoprenis la sekretan instruadon kaj fine de la milito, li engaĝiĝis en la loko Sienna, kie li postenis al la rekreo kaj evoluigo de la tiea instrusistemo. I.a. dank’ al li kreiĝis tie mezgrada kaj  baza lernejoj, tiun lastan li ankaŭ estris.  Kiam liaj lernantoj komencis studojn ankaŭ li fariĝis en la 35-a vivojaro studento de la Matematika Naturscienca fakultato de la lublina universitato. Li magistriĝis en du fakultatoj pri antropologio kaj pedagogio. Sian doktorigan disertacion li dediĉis al la temo “Ŝanĝiĝemo de organismo kiel biologia fundamento de edukado”. Sian  esploragadon – kiu tamen ne rilatis al la finitaj studoj li komencis fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento per esploroj en Góry Świętokrzyskie (la Sanktakruca Montaro). Kun tiu geologia formacio li ligiĝis por konstante. Li sisteme tie feriis kolektinte milojn da fosilioj. Parto de ili troviĝas en la muzeo de la Sanktakruca Montaro. Al liaj plej fruaj malkovroj apartenis malkovro de pirito ĉe la monto  Łysa Góra. Al la plej grandaj malkovroj de profesoro Sedlak apartenas la retrovo en la sanktakrucaj kvarcittavoloj de nekonata ĝis tiam faŭno devenanta el kambrio. Temis pri primitivaj formoj de meduzoj el la specio Camptostroma, granda mulusko-limako el ordo Archaeogastropoda, restaĵoj de nova animalordo Coeallicyathida. La signifo de tiu malkovroj estis tre granda, ĉar kontestis la ĝistiamajn opiniojn pri tio, ke en kvarcitaj tavoloj ne troviĝas fosilioj. En 1959 Sedlak publikigis hipotezon pri la silicia vivorigino t.e. pri la evoluiga rolo de silicio en la  protobiologiaj organismoj. Silicio tiel  determinis la direkton de lia scienca laboro kondukante al pliaj esploroj paleontologiaj, geologiaj kaj paleobiokemiaj. Klopodante malkovri kaj klarigi mekanismon, kiu pontis de siliciaj ĝis karbonstrukturitaj vivoformoj profesoro Sedlak donis la atenton al la elektronikaj proprecoj de biomaterialoj. Tio fruktis per nova direkto de teoria biologio – bioelektroniko. Li habilitiĝis per disertaĵo pri la ebleco rekrei la komencon de la organika evoluo baze de silicia konsistero. En la sekvo en la Lublina Katolika Universitato kreiĝis katedro de Teoria Biologio en la filozofia fakultato. Profesoro Sedlak estris ĝin ĝis emeritiĝo kaj poste estis ĝia kuratoro. 50 studentojn li gvidis al magistriĝo, 5 sub lia gvido doktoriĝis.  Kadre de bioelektroniko profesoro Sedlak prezentis multajn konceptojn, inter kiu la plej gravaj estas koncepto de bioplasmo – la kvina stato de materio troviĝanta sole en vivaj organismoj. La alia estas lia koncepto pri la elektromagneta vivpropreco.  Laŭ ĝi ĉiuj vivprocezoj trapasas sur la kvantuma nivelo rezulte de reciproka interagado de kemiaj reagoj kun elektronikaj procezoj en albumena medio kaj manifestiĝas per emisiado de lumo aŭ elektromagnetaj ondoj.  Li aplikis siajn konceptojn al diversaj problemj ligitaj i.a. kun psikologio, antropologio, ekologio kaj naturprotekto. Ili ĉiuj enhave estas dependaj kaj formas bazon de la elektronika modelo de organismo kaj vivfenomenoj. Dum 26 jaroj ĝis sia morto profesoro Sedlak verkis pri bioelektroniko pli ol 100 artikolojn kaj librojn.

Plimulto de laboroj de profesoro Włodzimierz Sedlak superis multloke la paradigmon de la biologiaj sciencoj kaj elvokis kontraŭdirojn kaj ekstreme kontrastajn pritaksojn. Li mem opiniis sin biologo-teoriulo, kies celo estas fari sintezon kaj inspiri fundamentajn esplorojn pri la naturo de la vivo. Karakterizis lin  enorma kapablo de asociigado de aferoj kaj demandoj malfacilaj,  enorma krea inventemo, intuicio kaj persisto en starigado de problemoj  kaj solvado de ili laŭ vojoj de aliaj evitataj. Profesoro Sedlak estis ne nur rimarkanta aferojn kaj problemojn nerimarkeblajn por aliaj, sed ankaŭ havis la kuraĝon paroli pri ili.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 07.03.2014. Legas Tomek