Pasintsemajne inter ĵaŭdo kaj sabato en Gdansko (la norda Pollando) okazis la 15-a Internacia Foiro de Sukceno Ambermart. Ĝi inaŭguris la aŭtunan ekspozici­sezonon ebligante al eksterlandaj komercistoj kompletigi la oferton jen post la somera sezono, jen antaŭ la decembra komerca viglo. La objekto de la foiro estis la arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj kun sukceno, sukcenaj ­ornamaĵoj kaj sukcenelfaraĵoj de la ĝenerala uzo.

La foiron  malfermitan por la publiko  partoprenis ĉirkaŭ 190 firmaoj inkluzive de kvindeko el eksterlando – Britio, Germanio, Italio, Kanado, Litovio, Latvio, Ukrainio kaj Usono – produktantaj kaj projektantaj ornamaĵojn el la baltmara sukceno kaj liverantoj de gemoj.

Komence de la foiro kvar profesiaj sukcensocietoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio subskribis intencoleteron pri komuna reklama kunlaboro rilate la baltmaran sukcenon. En ĉiuj kvar landoj troviĝas sukcenprovizoj de la sama deveno, t.e. kreiĝintaj en geologia periodo eoceno. La inciato celas – ne plu uzi la difinon pola, rusa aŭ litova sukceno, sed krei rekoneblan markon „baltmara sukceno”, kiu povus konkurenci kun sukcenelfaraĵoj i.a. el Meksiko aŭ Indonezio. Ĉiu el ĉi tiuj malsamkontinentaj rezindevenaj materialoj kreiĝis en alia epoko, el rezinoj de malsamaj arboj kaj do karakteriziĝas per malsamaj proprecoj. La baltmara sukceno estas produkto kun plej longa historio kaj apartaj proprecoj. Ĝia komuna reklamado fare de sukcenkomercistoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio ne damaĝas tamen la principon de konkurenco. Nome en ĉiu el la menciitaj baltaj landoj la sukcenelfara sektoro specialistiĝas pri alia produktosegmento. En Pollando oni produktas ĉefe arĝentajn kaj orajn ornamaĵojn kun sukceno, Rusio specialistiĝas pri sukcenobjektoj, kiel ŝakoj. Litovio ĉefe elfaras sukcenbidajn kol-ornamaĵojn kaj sukcenelfaraĵojn kombinatajn kun ledo. En Ukrainio temas ĉefe pri sukcenminado, sed tie la produktado de sukcenobjektoj apenaŭ komenciĝas. Aktuale la plej granda vendomerkato de la baltmara sukceno estas Ĉinio, kie ĝi konurencas kun sukcenelfaraĵoj el Dominikano, Meksiko kaj Indonezio. La subskribita intencoletero antaŭvidas ankaŭ interŝanĝon de spertoj, konoj kaj sciencaj informoj pri sukceno.

Sed ni revenu al la pasintsemajna sukcenfoiro. Krom produktantoj, liveranoj partoprenis ĝin ankaŭ  artistoj, kies artprilabora materialo estas sukceno. Funkciis ankaŭ kelkaj interesaj ekspozicioj i.a. pri sukceninkludaĵoj, pri apliko de sukceno en la religia arto. Okazis interesaj prelegoj pri la konservado de sukcenornamaĵoj, sukcenobjektoj, pri la akirado de sukceno en la naturaj kondiĉoj.

La sukcenfoiron Ambermart finis tradicie Festo de Mariacka-strato, la plej bela strato de Gdansko, fama pro siaj salonoj kun sukcenelfaraĵoj. Dum ĝia 5-a eldono aŭdiĝis bona muziko, estis prezentitaj ornamaĵoj, artobjektoj, eblis aŭskulti fabelojn, legendojn kaj poeziaĵojn, propraokule vidi, kiel kreiĝas sukcenornamaĵoj. La festo de la gdanska Mariacka-strato realiĝis dank’ al kunlaboro de Internacia Societo de Sukcenproduktantoj, lokaj kulturinstitucioj kaj posedantoj de la gdanskaj sukcengalerioj.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Gabi