Individuaj poloj estis venantaj al Argentino jam en la unua duono de la 19-a jarcento. Tiam ankaŭ aperis tie la unuaj polaj nomoj, kiuj misformitaj kaj adaptitaj al la hispana lingvo transdaŭris ĝis hodiaŭ eĉ en la familioj, kiuj ne plu memoras siajn polajn radikojn. La pola enmigrado intensiĝis post la falo de la Januara Insurekcio en 1863. Al Argentino venis ĉefe kleraj personoj. Komence de la 20-a jarcento direktiĝis tien panakire kamparanoj, ĉefe el la krakova regiono. Inter ili troviĝis muelista familio de Julian Szychowski el Borszczów. Kune kun aliaj poloj – laŭ invito de la argentina registaro kadre de ĝia enmigra programo – ili ekloĝis proksime al Apóstelos, en la bieno „La Cachuera”. Tie ili ricevis 25-50 hektarajn grundpecojn. Inter poloj, kiuj aparte meritiĝis por ĉi tiuj terenoj kaj la nuna provinco Misiones estis Jan Szychowski, inventinto kaj establinto de la familia entrepreno konata nun en la mondo pro la produktado de yerba-mate Amanda. Jan aŭ poste Juan veninte al Argentino havis nur 11 jarojn kaj lia klereco limiĝis al kelkaj klasoj de la baza lernejo. Komence li fariĝis forĝista metilernanto, havante 18 jarojn li malfermis propran forĝejon. Poste li edziĝis al Bronisława Kruchowska veninta al Argentino en la sama grupo de poloj, kiel Jan kun kiu li havis ok gefilojn. Komencaj jaroj ne estis tre promeso­plenaj, se Juan kun la patro direktiĝis laborcele dek kelkajn jarojn poste al Bonaero por akiri ­rimedojn por reveni al la hejmlando aŭ plumigri al Usono aŭ Kanado. La informoj pri la eksplodo de la unua mondmilito ĉesigis iliajn planojn. En Bonaero Jan-Juan la unuan fojon vidis modernajn tor­nomaŝinojn, konatiĝis kun ilia konstruo kaj decidis venigi ilin al la bieno apud Apóstoles. Antaŭ tio povis okazi li konstruis simplan ĉevaltiran radmaŝinon,  kiu fariĝis la energifonto por lia metiejo. Sekve iom laŭ rememoroj kaj dank’ al sia inĝenieco li memstare konstruis plur­funkcian tor­nomaŝinon. La origina estis farita el ligno, sed helpe de ĝi li elkonstruis baldaŭ tornomaŝinon metalan. Temis pri la unua tornomaŝino farita en Argentino. En 1919 Jan Szychowski disponis jam pri aranĝaĵoj kaj instrumentoj necesaj por plukonstrui la establojn de “La Cauchera”, kiu fine alportis al li admiron, famon kaj grandegan fortunon. Kun aprobo de la lokaj aŭtoritatoj Juan Szychowski pretigis geodezian planon de proksima valo,  sekve li projektis kaj elkonstruis digon barante tiel la rojon Chimiray lime de du provincoj. Kreiĝis artefarita lago kaj per la 700-metra kanalo Juan venigis la akvon, kiu movis la tri kaj duonmetran radon, anstataŭig­itan poste per Kaplan-turbino, produktante la elektran energion por la funkciado de maŝinoj en lia fabriko. Aldoniĝis la telefonia linio, kiun li kondukis al sia bieno el Apóstoles fora 20 kilometrojn. En 1932 Szychowski finkonstruis maŝinon por la purigado kaj apartigado de rizo kaj maizo. Poste muelejon por la alifarado de manioko je almelo. Post 4 jaroj li funkciigis maŝinon por la tranĉado de la folioj kaj branĉetoj de yerba-mate. Ĝuste lia plantejo de yerba-mate Amanda ĝis hodiaŭ funkcias kaj okupas laŭ diversaj fontoj la 2-an aŭ la 3-an lokon en Argentino. En 1934 la 2-a Pola Respubliko distingis sian elmigrintan civitanon en Argentino per Bronza Meritkurco pro la enorma entreprenemo kaj sukcesoj. Nun la kruco estas ekspozici­ata en la Muzeo portanta lian nomon,  troviĝanta sur la tereno de La Cachuera. Pro sia persisto kaj inĝenieco Juan Szychowski  fariĝis honora membro de “National Geographic Society”. Li mortis en 1960 lasante gravan heredaĵon al la regiono, en kiu li loĝis.   La entrepreno transiris en la familiajn manojn. En 1989 estis establita fondaĵo portanta la nomon de lia edzino, Bronisława Kruchowska. Inter ĝiaj verkoj estas Speciala Lernejo en Apóstoles portanta la nomon de la Pola Respubliko, salonoj de la samloka Provinca Lernejo de Teknika Edukado. La patrono de ĝia aŭlo estas Juan Szychowski. La fondaĵo engaĝiĝis krome en la elkonstruon de la baza lernejo por la indiĝenaj infanoj de infanoj Guarani “La Negrita”. Nun la fondaĵvolontuloj kunlaboras kun la Eklezio, kun multaj ekologiaj-edukaj organizoj kaj kun indiĝenoj. Kvankam Jan Juan Szychowski venis pli poste al Argentino ol la unuaj polaj setliĝantoj grave kontribu­intaj al la evoluo de Argentino nepre oni omaĝas ankaŭ lian memoron dum la ĉiujara nacia festo de Argentino solenata ekde la 1995-a jaro la 8-an de junio kun emfaza nomo: “Dia del Colono Polaco”,  “Tago de la Pola Setliĝinto”.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara