Felietonoj
El la E-gazetaro – 24.05.2016
Politikaj kampanjoj, balotoj, starpunktoj, perspektivoj estas temo, kiu almenaŭ en Eŭropo fantomas en ĉiu angulo. Sed kiel skribas Tuomo Grundström en sia enkonduka artikolo al la aprila „Esperantolehti” „Esperanta Finnlando” rilate al la politika situacio en la lando post la balotoj de antaŭ unu jaro „Nia Esperantujo ne estas regata de ŝtataj organoj, sed influas kion ili faras kaj favoras. Tio estas nia esperantista intereso”. Nu, verdire mankas por mi precipa ekspliko kiel Esperantujo influas la ŝtatajn organojn, kvankam evidente, ĉi-rilataj ekzemploj ne mankas. Sufiĉas memorigi ekzemplodone Pollandon, en kiu dank’ al esperantistoj E-o ektroviĝis sur la pola listo de la kultura heredaĵo, kaj dank’ al iliaj klopodoj Unesko dum sia novembra Ĝenerala Asembleo akceptis la proponon de la polaj aŭtoritatoj, ke sub Unesko-patroneco estu solenata en 2017 Zamenhof-Jaro. Se temas pri la ĝenerala politiko mi tuj devas konfesi, ke tio, kio okazas en Finnlando apenaŭ speguliĝas en amaskomunikiloj, ne nur polaj, sed ankaŭ ekzemple italaj, francaj, anglalingvaj. Mi citu do la opiniojn de Tuomo Grundström rilate tion, kiel en Finnlando oni vidas la eŭropan migroproblemon, aparte interesa temo al tiuj niaj aŭskultantoj, kiuj opinias sin subinformitaj politike per niaj du elsendoj semajne. Do kiel finnoj vidas la problemon? „Granda kaj akre pridisputata problemo fariĝis la ŝajne neatendita amasa rifuĝado en Eŭropon el krizaj areoj. Al Finnlando venis dum 2015 preskaŭ 33 000 rifuĝintoj petantaj azilon, pli multe ol sume iam antaŭe. Ke Finnlando ne fermis la limojn, kaŭzis kaj kaŭzas malakordojn interne de la registaro, el kies konsistigaj partioj „la finnoj” gajnis subtenon parte kontraŭante enmigradon. La registara perspektivo ja estas malfermeco al diverseco (kaj allogi produktivajn profesiulojn), sed la Eŭropan problemaron, kiun kaŭzas (ja dependas de vidpunkto) la kolonia kaj milita historio de Eŭropo mem, ĝi ne povis aŭ volis antaŭvidi”. Kun intereso mi legis tiuj ĉi vortojn de Tuomo Grundström, des pli ke ne ĉiunumere la przidanto de E-Asocio de Finnlando artikolas ekster la E-komunumaj temoj. Tiuj ĉi en la aprila numero ne mankas. La artikolo pri la julia somera kurso en Iilsami ĉefe estas interesa por finnaj esperantistoj, sed jam anonco pri la Aŭtunaj Tagoj en Taivalkoski – eĉ reference al la adiaŭa respondohoro de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller vekas asociaciojn. Des pli interese estas konstati, ke la septembra evento sekvos padojn kaj paŝojn de la verkisto Kalle Päätalo, ke i.a. oni konatiĝos kun fervojo dum la 2-a mondmilito konstruigita de germanoj, kiuj tiucele laboris militkaptitojn kaj kun multaj aliaj facetoj de Taivalkoski, kiun – kiel oni atentigas – ne ofte oni vizitas. Al la nunjaraj Aŭtunaj Tagoj oni aparte invitas eksterlandanojn. Al la propraj E-junuloj EAF proponas vojaĝstipendiojn en la alteco ĝis 400 eŭroj kondiĉe, ke la kandidatoj konas E-bazon kaj pretas raporti en la revuo post la vojaĝo pri sia partopreno en elektita araĝo. Maturaj esperantistoj estas plenkonsciaj ne nur kiel plenĝui sian esperantistecon, sed ankaŭ dividi siajn impresojn, sperton kun la aliaj. Modela aktivulo ĉi-rilate estas Jorma Ahomäki, kiu en la priparolata numero donas la atenton al la tri gravaj verkoj. Du estas la gramatikaj verkoj – PAG de Kalocsay-Waringhien kaj PoMEGo de Wennergren, al kiuj la aŭtoro kuraĝige allogas la finnajn lingvouzantojn, argumentante ke „strukturo de la finna lingvo favoras ĝustan gramatikan uzadon en Esperanto”. La tria verko, kiun Jorma Ahomäki entuziasme rekomendas al la leganto de la revuo – ne plu komencanto, sed lingvoĝuanto estas „Historio de la E-Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Multas aliaj interesaj por la leganto informoj, sed ni lasu la aprilan numeron de „Esperanrolehti” por ekfoliumi la aprilan numeron de „La Revuo Orienta” de Japana Esperanto Instituto. La komenca sinprezento „Esperanto kaj mi” devigas la leganton salti al Meksiko, ĉar ĝuste Joaquin Rosilla Vega Acosta estas ĝia aŭtoro. Denaska esperantisto kaj patro de denaskuloj, kiu ne ĉesas miri „kiel la Esperantistoj reagas al la komunika afero”. Kiel li skribas „vere ni estas en iu nivelo de komuniko, ke ni sentas nin egalaj kaj simple la komuniko fluas kaj ni komprenas”. La revuo publikigas krome ĉi-numere du eseojn, kiuj rilatas retrospekte al vizitoj en Eŭropo. Mizro Iwaya, la redaktoro de „Novaĵoj Tamtamas” traktas Zamenhofaĵojn en Vieno, dum Oda Komenco nostaligie rerigardas sian viziton en Slovakio de antaŭ 49 jaroj okazigitan en 1967 kadre de la trimonata vizito en Eŭropo. Ankaŭ en la periodaĵo de japanaj esperantistoj ni renkontas tre interesan rubrikon, dank’ al kiu eblas pli bone kompreni la rezonadon politikan, socian en la mondoparto, pri kiu eŭropaj amaskomunikiloj ne tre diligente raportas. Al tiuj kalkuliĝas informo pri nova dogana konvencio de la pacifikaj landoj, sed verŝajne al multaj eksterlandaj legantoj de la revuo aparte leginda estas la informo pri japanaj solvoj por akiri transfuzotan sangon. Tre proksime al mia hejmo estas la centra varsovia sangoprenejeo, sed evidentiĝas ke japanaj administrantoj de sangofero pli progresas logante al la sangooferado junulojn en la kafejoj kaj librejoj, tie aranĝante ĉambron por sangoofero. Mi certas, ke tiu artikoleto kaptos la atenton de nia redakcia kolego, Tomek – kiu de jaroj estas – kiel ni diras en Pollando – honora sangodonanto.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara – 8’20”
Vizitinda Pollando: Ponto de Jan Stach
„La grandeco de homo ne dependas de famo kaj mono, sed de tio, kion ĝi postlasis…” Tiujn ĉi vortojn enhavas la memortabulo sur la ponto, kiun dum jaroj pene konstruis pola kamparano, Jan Stach sen la uzo de pezaj vojkonstruaj maŝinoj. Ĉio komenciĝis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam unu el la vojoj al lia mastrumejo en la loĝloko Zapaść forrabis la konstruata Rożnowskie-akvoreceptaklo (priindundanta vaste kampojn kaj vojojn), la alian iumomente baris for de la uzo najbaro transformante ĝin en la kultiveblan grundon. Komence Jan Stach siajn grundrikoltojn transportis al la bazaro en Nowy Sącz tra Rożnowskie-lago per boato. Fine li decidis mem elkonstrui la pasejon super la profunde fluanta montara rojo kaj vasta ravino. Neniu kredis pri la sukceso de la entrepreno des pli, ke la lokaj aŭtoritatoj petitaj pri helpo rifuzis ĝin doni post la negativa ekspertizo de inĝenieroj. Tamen amatora pontokonstruanto ne deprimiĝis kaj tagon post tago, monaton post monato estis transportanta, aranĝanta kaj kuniganta ŝtonojn. Tiel kreiĝis konstruaĵo inda la romiajn akvoduktojn tiom fortika, ke povas preteveturi laŭ ĝi du grandaj aŭtormobiloj. La alteco de la ponto egalas al 16 metroj, la longo al 12 metroj kaj la vasto al 6 metroj. La ŝtonaj muroj ambaŭflanke de la ponto estas konstruitaj laŭ la linio de arko, certigante al la konstruaĵo necesan rigidecon kaj eltenemon. Admiron vekas du metrojn vasta kaj 3 metrojn alta tunelo barelvolba, sub kiu en la lagon Rożnowskie enfluas la rojo. La montara rojo dum intensa pluvo kapablas transformiĝi en rapidfluan riveron, sed ĝi ne endanĝerigas la konstruaĵon. Por bremsi la rapidecon de la akvofluo sub la ponto la topografia deklivo de la rojfluejo estis malgrandigita, dum malantaŭ la pono la dekliva rojfluejo denove grandiĝas. Dank’ al tio aldone oni akiris eblecon forigi la troan akvon el la tunelo. Bremse al la fluanta akvo, aparte post intensaj pluvoj, rolas malmolaj rokoj de la karpatia fliŝo funde de la rojfluejo. La tuta rojo longas ĉ. unu kaj duonan kilometrojn. Aldonendas, ke Jan Stach jam en la komenco de la entrepreno elkonstruis 500-metran vojon al sia mastumejo farante ĉion ĉi jam kiel homo multe matura. La eksterordinara persisto de Jan Stach estis vaste priskribata. Kreiĝis pri li dokumenta filmo, estis verkita libro. Jan Stach kaj lia ponto famiĝis kaj transformiĝis en lokan atrakciaĵon ofte vizitatan de turistoj. Jan Stach mortis en 2011 havante 93 jarojn postlasinte ne nur ĉi tiun ponton. Li meritiĝis firmiginte kelajn lokajn vojon, li meritiĝis kiel agnoskita loka radistezisto, kiu – kio aparte gravas en la montara regiono – estis lokalizanta kaj konstruanta akvoputojn.
El la elsendo 30.04.2016. Legas Barbara – 4’12”
Koninda polo: Samuel Bogumił Linde
La plej proksiman dimanĉon, la 24-an de aprilo pasas la 245-a naskiĝdatreveno de la heroo de nia hodiaŭa felietono, kiu estas Samuel Bogumił Linde. Kelkaj fontoj ne difinas precize ĉi tiun daton menciante la periodon inter la 8-a kaj la 24-a de aprilo. Lia patro, Jan Jacobson Lindt venis al Pollando el Svedio 22 jarojn pli frue. o. La patrino Anna Barbara estis filino de germana enmigrinto. Samuel Bogumił unue frekventis en Toruno la elementan lernejon kaj poste Akademian Gimnazion. Spite la esperojn de la gepatroj, ke li fariĝos evangelia pastoro li elektis filozofiajn kaj teologiajn studojn, kiujn li faris en Lepsiko. Tie cetere en 1791 li fariĝis lekcianto de la pola lingvo. Ekde aŭtuno 1792 li komencis kunlaboron kun la estadantaj elmigre en Saksio partianoj de la faligita en Pollando 3-Maja Konstitucio, i.a. tradukante en la germanan verkojn de Julian Ursyn Niemcewicz, Hugo Kołłątaj, Ignacy Potocki. En la jaroj 1794-1803 Linde laboris por Józef Maksymilian Ossoliński en Vieno kiel kolektanto de libroj por la grafaj bibliotekoj. Laŭ lia komisio Linde faris vojaĝojn tra Pollando elaĉetante malnovajn librojn, kiujn aneksintoj de Pollando (Rusio, Aŭstrio, Prusio) disvendadis dum aŭkcioj el amase likvidataj polaj klostroj. La aĉetitaj libroj fundamentis la kreiĝon de la Biblioteko de la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo. En 1804 Linde translokiĝis al Varsovio, kun kiu li ligis sian plian karieron. Li estis i.a. direktoro de la Varsovia Liceo, direktoro de la Publika Biblioteko, direktoro de la Vojevodia Varsovia Gimnazio. Kiel anekdoton ni aldonu, ke kiel direktoro de la Varsovia Liceo li estis superulo de profesoro de la franca lingvo kaj literaturo, Mikołaj Chopin, la patro de Frederiko. Juna Chopin dediĉis eĉ sian Rondon do-minoran al la edzino de Linde. Cetere lia plej juna filino edziniĝis al la aŭtoro de la unua biografio de Frederiko Chopin. La publika agado de Linde havis politikan, klerigan, sciencan kaj bibliofilian karakteron. Li estis i.a. membro de Eduka Ĉambro gvidanta klerigajn aferojn de la Varsovia Princolando, konsilisto de la Registara Komisiono por Religiaj Konfesioj kaj Publika Klereco, unu el la organizintoj kaj lekciantoj de la Varsovia Universitato. Samuel Bogumił Linde famiĝis kaj meritiĝis kiel la aŭtoro de la unua, 6-voluma Vortaro de la Pola Lingvo, por kiu leksikografian materialon li kolektis ĉefe dum sia laboro por grafo Ossoliński. Gravis krome kontaktoj kun alia tiama konanto de la malnova pola vekaro 16-19-jarcenta, dank’ al kiu Linde kreis tiam la bazan fundamenton de la vortaro sur vastaj kaj variaj fontoj. En Vieno Linde ligis krome kontaktojn kun sciencistoj interesiĝantaj pri la problemoj de la slavaj lingvoj, literaturo kaj historio, kun pola aristokrataro. Aparte gravaj estis kontaktoj kun princo Adam Czartoryski, kiu aprecis la sciencan kaj kulturan-socian signifon de la Vortaro ofertante sian materialan helpon, ne ŝparante konsilojn kaj terminologiajn klarigojn. Dank’ al tiuj kontaktoj Linde longe antaŭ ol aperis la 1-a volumo fariĝis figuro konata kaj aprecata en la medio de la tiama pola kultura elito. La vortaro de Samuel Bogumił Linde estas la unua vortaro de la pola lingvo kun historia karaktero, entenanta 60 mil artikolojn, kiujn klarigas 200 mil citaĵoj, kiujn li ĉerpis el preskaŭ 850 tekstoj de ĉ. 400 aŭtoroj kaj el la parola lingvo. Tiu elstara verko de la kleriga epoko estis publikigita en la jaroj 1807-1815 fariĝante scienca evento en la monda skalo. Dank’ al ĝi Linde akiris sciencan agnoskon landan kaj eksterlandan. Li fariĝis honora membro de la Ceĥa Scienca Societo, de la Krakova Universitato, de la Reĝa Scienca Societo en Getingo, de la Franca Instituto, de la Reĝa Prusa Scienca Akademio, de la Cara Rusa Akademio. La vortaro estis frukto de impona laboremo de Samuel Bogumił Linde rilatanta al enorme granda fontmaterialo en prema plimulto devenanta, kiel menciite el presaĵoj 16-18-jarcentaj. La plej granda avantaĝo estis fontcitaĵoj. Manko – ne tre zorgema bibliografia priskribo de la fontoj, kelkfoja referenco al malĝustaj pli postaj eldonoj. Citaĵoj ankaŭ ne ĉiam estis fidelaj. Linde traktis ilin instrumente por klarigi la signifon de la vortoj kaj kiel ekzemplon de la uzo, sed por tiu celo li modifis citaĵojn, modernigis ilian ortografion kaj fonetikajn formojn. Kurioza trajto de la laboro de Linde estis lia vortfarado. Li elpensis multajn duradikajn vortojn, kiuj kvankam analizeblaj kaj kompreneblaj ne uziĝis. La tuta laboro estis tamen taksita tre favore. Lia vortaro fariĝis instigo kaj modelo por vortaroj de aliaj slavaj lingvoj. Nun rilatante kritike al la vortaro de Linde oni elmontras malklarecon de la artikolaj klarigoj, mankon de konsekvenco en etimologiaj informoj, kiuj aperas en diversaj lokoj kaj estas notitaj laŭ diversaj manieroj rilate al gramatikaj informoj kaj kvalifikigoj. Riproĉante al Linde mankon de konsekvenco kaj senordon oni ne forgesas, ke lia vortaro estis kreiĝanta en la daŭro de 20 jaroj, ĝia koncepto do evoluis en la tempodaŭro kaj fine – kiel indulgeme mencias la nuntempaj kritikantoj – li ne disponis pri komputilo. Linde estis ne sole la aŭtoro, sed ankaŭ eldonisto de la vortaro klopodanta pri subvencioj, pri ĝia disvastigo kaj disvendado. Li mem importis kompostotiparojn, paperon kaj eĉ presmaŝinojn, kiujn li lokis en propra loĝejo por kontroli la presadon. La eldonkvanto egalis al 1200 ekzempleroj, sed la vortaro estis multekosta kaj vendateco malpli granda ol atendite. Ankoraŭ 10 jarojn post la eldono de la lasta volumo en 1815 Linde disponis pri ĝiaj 100 ekzempleroj. Samuel Bogumił Linde mortis en 1847 kaj estis entombigita en la evangelia-aŭgsbuga tombejo en Varsovio. En 1816 li ricevis oran medalon de la socio pro sia vortaro, en 1842 lige kun la 50-jariĝo de sia magistriĝo li ricevis oran medalon de Pola Reĝolando. Du jarojn poste Linde ricevis la titolon de la Honora Civitano de sia naskiĝurbo Toruno, kies unu el la partneraj urboj estas nun Getingo. En 1996 estis starigita la premio de la Partneraj Urboj Toruno kaj Getingo kun la nomo de Samuel Bogumił Linde. Ĉiujare ricevas ĝin paro de verkistoj el Pollando kaj Germanio. En 2015 ricevis ĝin germana verkistino kaj ĵurnalistino, Maie-Luise Scherer kaj la pola romanverkisto, eseisto, literaturhistoriisto, Stefan Chwin.
El la elsendo 22.04.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’58”
El la E-gazetaro – 12.04.2016
La lastan trarigardon de la E-gazetaro mi fermis enrigardante „Norvegan Esperantiston”. Ĵus el la hejma lekterkesto mi elprenis ĝian plej novan numeron. Ĝia ĉefartikolo veninta el sub la plumo de Kjell Heggvold Ullestad koncernas la historian alrigardon al la Esperanto-beletro, kiu ŝuldiĝas al norvegoj. Kiel antaŭenrigarde atentigas la aŭtoro inter la eldonitaj de norvegaj esperantistoj diversaj beletraĵoj troviĝas poemoj, romanoj, rakontoj kaj eĉ bildstrio. Li tute aparte atentigas pri la verkaro de Johan Hammond Rosbach, kiu i.a. eldonis du romanojn kaj kvin novelarojn. Ĝuste liajn plej bonajn novelojn Baldur Ragnarsson kalkulis al la klasikaĵoj de la Esperanta beletro. Kun aparta atento mi legis pri Kjell Walraamoen, eble pro la fakto, ke en 1975 mi estis sub la impreso de la poemaro „Ni devas vivi”, kiun li verkis kun Lina Gabrielli, tiam gasto de nia E-Redakcio de Pola Radio. Nun mi scivole eksciis, ke li veris ankaŭ norvege. La nomon de la tria menciita aŭtoro Trygve Müller ĝis nun mi ne konis, sed scivoleme tiklis min la titolo de lia dramo „La amo de Dante Alighieri”. Ĝi aperis en Italio en 1978, kaj la sekvan jaron en „Hungara vivo aperis recenzo pri ĝi kiel „rekomendebla, plezuriga legaĵo”. Ĉar la aŭtoro de la artikolo aludas, ke en la norvega lingvo pretiĝis ĝia sursceneja adopto, leviĝas la demando ĉu ne valorus adopti tiucele ĝian E-lingvan version? Kjell Heggvold Ullestad kelkan atenton donas ankaŭ al tradukita norvega beletro, kiu en bibliografio el 1964 rilatas al 423 romanoj, poemoj, rakontoj kaj kantoj. Ne ĉiuj tamen eldoniĝis. Ĉiukaze dorsflanke oni trovas liston de la haveblaj ekzempleroj de originalaj aŭ tradukitaj beletraĵoj. La „Norvega Esperanisto” tradicie citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA, liveras raportetojn pri loka agado, kaj referencas al eksteraj eventoj kiel 340 studentoj de Esperanto en la Universitata kurso en Mongolio aŭ ĉiutaga diplomitiĝo de 30 studentoj per Duolingo. „Esperanto en Afriko” en sia plej freŝa 2-a nunjara numero atentigas, ke la ĉefa agado de la jaro estos la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Bunda, Tanzanio okazonta jarfine. Tiu kongreso estos tre grava por la afrikaj esperantistoj, ĉar kiel atentigas Adjévi Adjé >sperto dum jaroj […] montris, ke fariĝis treege malfacile al afrikanoj akiri alikontinentajn vizojn por ĉeesti en tieaj renkontiĝoj. Alternativo al tio sendube estas propra kontinenta kongreso kaj kaze de Tanzanio la problemo por akiro de vizo malaperas<. Li tamen malkaŝe atentigas, ke >solvendas nur la problemo de alveno kaj de la restado precipe de meritplenaj gejunuloj el la najbaraj landoj kun financaj problemoj<. Adjévi Adjé alvokas ke per komuna agado la 6-a AKE iĝu io, kio ebligos al afrikanoj kaj alikontinentanoj lertiĝi movade, intense praktikante la Internacian Lingvon. Kun ĉi tiu temo en la bulteno riĉa je agadrapotoj de landaj asocioj kluboj en 2015 korespondas artikolo pri Bunda, la urbo de la 6-a Afrika Kongreso, en kiu la movado metis la radikojn en 1982. Ĝis nun al la adreso de la malnova redakcio venas la revuo de Korea Esperanto-Asocio „La Lanterno Azia”. Kiel unu sendaĵon mi ricevis tri unuajn numerojn de la nuna jaro. La kovrilpaĝo de la 1-a numero memorigas, ke en 2017-a ni universale Kongresos en Seulo. Ridetas al la leganto la 16-kapa LKK, inter kiu kun plezuro mi rekonas la vizaĝon de mia UEA-estrara kolego LEE Jungkee. La antaŭpreparoj progresas pri kio la leganto ekscias trovante en la 3-a numero de „La Lanterno Azia” raporton pri la vintra kursaro de KEA en februaro 2016. Tiam en Busan disvolviĝis E-vilaĝo kun la temo „Mi estas mastro de UK 2017”. 62 koreaj esperantistoj kunpartoprenis 20 programerojn dank’ al kiuj kreiĝis eta LKK-ida teamo, kies ĉefcelo estis uzi Esperanton en ĉiu situacio. Kiel sekvas el tiu interesa raporto en la plej proksimaj aprilaj tagoj kadre de Namkang-lernejo denove volontuloj de la venontjara UK povos plutrejniĝi. Por mi – kiel la virtuala kongresano – estis interese en la sama numero legi tre instruan artikolon de Gary Rector pri skribosignoj pri koreaj loknomoj. Kiel evidentiĝas – Seulo kiel tia estas eksterordinara pro tio, ke ĝi estas la sola en Koreio, kiu havas la indiĝenan nomon – dum ĉiu alia havas formon ĉin-korean. Ni esperu, ke en 2017 dum prikoreaj prelegoj ni ekscios pri tio plimulte. Dume la leganto havas la ŝancon intimiĝi kun la korea literaturo per la rakonto „Kiu vi estas?”. Ankaŭ „Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio venis samtempe per tri numeroj. La unua referencas al la kongrestemo de la 101-a, kiu estas „Socia justeco – lingva justeco”. Samnumere, daŭrigate en la 2-a numero troviĝas la tekstoj de Roman Dobrzyński en Esperanto kaj la japana el lia libro „Rakontoj el Oomoto”. En la januara numero temas pri la t.n. „la dua Oomoto-afero”, en la februara numero pri la biografiaj detaloj rilate al Etsuo Miyoshi. En la marta numero de „Nova vojo” aperas esperantilingve la dua ĉapitro el la libro pri Oomoto Fondintoj verkita de Eizo Ito en la traduko de Tacuo Fuĝimoto. Impresas la opiniesprimoj pri la transjara kurskunveno 2015-2016 kaj „Kaprica monata skribo” de Toŝiomi Okuŭuaki. En lia teksto ni legas ne sole pri la historia renkonto de papo Francisko kun la patriarko Kril sur Kubo, sed ankaŭ pri la aŭdioneco donita de la papo al la Spirita Gvidantino de Oomoto, Deguchi Kurenai kaj la establita aŭtune 2015 filio de Oomoto en Romo.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Barbara – 8’42”
Koninda Pollando: Zalipie
Hodiaŭ ni vizitas gesinjoroj interesan kaj unikan lokon en Pollando, kiu dum la tuta jaro dronas en floroj, Zalipie. Trvoĝanta proksime de la revizitita de ni antaŭnelonge Tarnów en la suda Pollando ĝis nun ĝi ne estis temo de nia felietono pri konindaj vizitlokoj. Kaj tamen ĝi estas vizitinda kaj ravas aparte eksterlandajn turistojn, kiuj klopodas fotopluki la plej mirindajn florojn kaj florkomponaĵojn. La famaj floroj en Zalipe (kaj nun ankaŭ en kelkaj aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj) logas ne en la ĝardenoj, sed de sur la muroj de ĉiaj konstruaĵoj. Domoj, keloj, akvoputoj, garbejoj, staloj, kokidejoj, eĉ hundobudoj. Florornamita estas la loka sancentro kaj la domo de la volontula fajrobrigado. Florornamita estas la paroĥa preĝejo de s-ta Jozefo. Tiu ĉi kutimo de la florornama pentrado devenas el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam komencis aperi domoj kun kamentuboj. La blankigitaj refreŝige muroj pli longe restis puraj ol kiam fumo pro manko de kameno fulge sendimentiĝis sur la muroj. La dommastrinoj uzis la okzaon por ornami la blankajn surfacojn per florpentraĵoj, kiuj evoluis al la nunaj pompaj florkomponaĵoj. Komence kiel kolorigilo servis miksaĵo de kalko, fulgo kaj argilo kun naturaj, plantaj kolorigiloj. Kiel peniko sufiĉis ĉevalaj haroj aŭ betula trunketo. Aplikante tiom simplajn instrumentojn virinoj kreis grandajn, akrakolorajn ornamaĵojn, imitantajn la popolajn brodaĵojn. Komence oni ornamis sole la dominternojn, fornojn, vestokestojn, meblojn, fenestrokadrojn. Kun la tempofluo la florornamoj aperis ekstere. Ĉiu dommastrino havis kaj havas proporan ornamstilon, neniu en sia ornamarto aplikas ŝablonon. Domojn oni kutime komencas ornami fruprintempe. Se iu florornamo daŭre plaĉas oni ĝin refreŝigas, se venas inspiro por la nova, la nova desegno prenas la lokon. Kun la tempofluo la virinoj komencis uzi profesiajn penikojn kaj akrilajn koloriglojn. Kaj la tradicio viglas. En Zalipie oni florornamas ankaŭ tute novajn konstruaĵojn. Iuj dommastrinoj, kiel Bernardetta Słota pluevoluigis la ornamarton kaj per profesiaj kolorigiloj kreas florojn ankaŭ sur la hejmaj teksaĵoj – kusenoj, tablotukoj, littukoj. Popolaj artistinoj ĉiujare partoprenas la konkurson „Pentrita Ĥato”. Unu el ĝiaj laŭreatinoj estis pentristino el Zalipie Felicja Cyrułowa, en kies domo funkcias nun la filio de la regiona muzeo en Tarnów, unu el la objektoj troviĝanta laŭe de la regiona itinero de la ligna akitekturo. Krom la muzea filio en Zalipe vizitinda estas la t.n. Domo de Pentristinoj, en kiu sian sidejon havas la Komunuma Kulturcentro. Ĝia ĉefa tasko estas protekto kaj flegado de la kulturvaloroj de la medio, ĉefe per la daŭrigado de la pentrista tradicio de Zalipie kaj regiono, organizado kaj subtenado de la amatora arta vivo, protekto super la popolaj kreantoj, popularigado de informoj pri Zalipie en la lando kaj eksterlande, en la amaskomunikiloj. Domo de Pentristinoj organizas ankaŭ staĝojn, ĉefe por lernejanoj kiuj en 15-60-personaj grupoj povas ne nur lerni kiel fari la florornamaĵojn, sed ankaŭ kreitajn verkojn kun si reporti. Sed ankaŭ eblas tie aĉeti belan memoraĵon ornamitan per flormotivoj, rigardi postkonkursan forkespozicion pri la flororname pentritaj domoj. La konkurso tradicie okazas dum la semajnfino post la festo de Dia Korpo kaj la dimanĉa anonco de la konkursrezultoj transformiĝas en Zalipie en grandan feston.
El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 5’02”
Koninda Pollando: Polaj Kalvarioj
En la tuta kristana mondo daŭras la t.n. Granda aŭ Sankta Semajno, en kiu ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo aparte oni referencas al la Pasiono de Jesuo Kristo. Sed lokoj, en kiuj pri la Pasiono oni meditas ne sole dum la Sankta Semajno, kien pilgrimas miloj da kredantoj. Temas pri lokoj, nomataj Kalvarioj. La historio de kalvarioj en Eŭropo radikas en la komenco de la 15-a jarcento, kiam kreiĝis sanktejaj kompleksoj, laŭ sia strukturo ligantaj al la topografio de Jerusalemo. La unua Kalvario kreiĝis en la hispana Kordobo en 1405, relative rapide ili aperis en aliaj landoj. Al Pollando tiu kutimo venis komence de la 17-a jarcento. La unua pola Kalvario, la plej fama estas Kalwaria Zebrzydowska. Nun en Pollando estas kelkdeko da ili. Multaj havas plurjarcentan historion, aliaj estas pli novaj. Ni mallonge referencu al kelkaj el ili, komencante de la plej fama. Kalwaria Zebrzydowska troviĝas proksime al Wadowice. Multfoje pilgrimis al ĝi Johano Paŭlo la 2-a, ankoraŭ kiel Karol Wojtyła. La kalvario en la Kalwaria Zebrzydowska kreiĝis dank’ al la krakova vojevodo Mikołaj Zebrzydowski. Leginte libron, kiu priskribis Jerusalemon dum la epoko de Kristo, li rimarkis topografiajn similecojn inter ĝi kaj la konata al li tereno. Tiel kreiĝis Kalvaria krucovojo por kies protekto en 1600 estis venigitaj bernardenoj. Ekde la fino de la 17-a jarcento okazas tie famaj en la tuta Pollando Pasionaj Misterioj. Inter la plej famaj polaj kalvarioj menciinda estas Kalwaria Pacławska en la apudkarpatia regiono, 25 kilometrojn de Przemyśl (en la sudorienta Pollando). Kun ĝia kreiĝo estas ligita legendo. Nome onidire Andrzej Maksymilian Fredro dum la cervoĉasado senpripense galopis en la arbarprofundon, sekvante la animalon. Kiam inter ĝiaj kornoj li ekvidis hele radiantan krucon li decidis elkonstrui tiu ĉi loke preĝejon, klostron kaj establi Kalvarion. Komence estis elkonstruita sole ligna preĝejo kaj klostro. Poste kreiĝis 40 kalvariaj kapeletoj kaj pri la tuto zorgas franciskanoj, venigitaj tien en la 1668-a jaro. El la sama periodo devenas kelkaj aliaj Kalvarioj. Ekzemple tiu en Wejherowo en la norda Pollando, konata kiel Kaŝubia Jerusalemo, kreiĝis dank’ al la vojevodo de Malbork, Jakub Wejhert en la jaroj 1651-1678. Kalvario en Pakość, proksime al Inowrocław en la norda Pollando, kreiĝis laŭ iniciato de Michał Działyński en la jaroj 1628-54. Proksime al Varsovio instaliĝis en 1666 Góra Kalwaria, urbo sur la plano de kruco kun 35 kapeloj. La konstruadon de kalvario en Wambierzyce en la Suda Silezio oni komencis en 1679 laŭ la iniciato de Daniel Paschazjus von Osterberg. Modifata kaj plukonstruata diversepoke nun ĝi havas 80 kapelojn. 30 kalvariaj kapeletoj kreiĝis laŭ la fondaĵo de Jerzy Adam Gaszyna en la jaroj 1700-1709 sur la monto de Sankta Anna (en la vojevodio de Opole, sudokcidente de Pollando). La Kalvario en Krzeszów – en la sudokcidenta Pollando – estis finkonstruita en 1738. Formas ĝin 33 kapeletoj-stacioj, etendiĝantaj same sur la tereno de la tiea klostro kiel ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vilaĝo. La Kalvario de Krzeszów distingiĝas per tio, ke ĝi troviĝas sur la ebena tereno kaj preskaŭ trimetraj skulptaĵoj estas faritaj el la sabloŝtono. Interesa estas la Varmia Kalvario elkonstruita en la jaroj 1878-1894. Ĝia iniciatinto estis loĝanta en Głotkowo Johannes Merten, kiu ekhavinte la ideon unue pilgrimis al Jerusalemo. Kiel relikvojn li kunportis ŝtonetojn el la unuopaj stacioj de la jerusalema krucovojo, kiuj estis lokitaj en ĉiu kapeleto en Głotkowo. La tereno por la Kalvario estis fosita mane de pli ol 70 mil personoj. Dum la konstruado oni klopodis fidele rekrei la jerusaleman krucovojon. Tiuj, kiuj pilgrimas al Częstochowa preĝas la krucovojon sur la remparoj de Jasna Góra (Hela Monto). Ĝi kreiĝis en la jaroj 1900-13. Monumentecaj sokloj el grandegaj rokoj kaj polurita granito estis projektitaj de Stefan Szyller. La bronzaj figuroj estas la verko de skulptisto Pius Weloński. Kun la lastaj jaoj de la aneksoperiodo estas ligita Kalvario Wielewska en la kaŝubia lagoregiono (la norda Pollando). Ĝia ideodoninto estis pastro Józef Szydzik martire pereinta dum la 2-a mondmilito. La laboroj pri tiuloka Kalvario finiĝis jam en libera Pollando, post la 1918-a jaro. Alia menciinda kalvario estas Kalvario Tokarska sur la deklivo de monto Urbania, troviĝanta 50 kilometrojn for de Krakovo en la suda Pollando. Ĝiaj objektoj estas enkomponitaj en la naturan montaran kaj arbaran panoramon. La kreinto de ĉiuj kapeletoj kaj skulptaĵoj, kreigintaj en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento estas la pola artisto, Józef Wrona. Al la plej novaj Kalvarioj kalkuliĝas tiu en Licheń en la poznana regiono. Temas pri 25-metra artefarita altaĵo en kiu estis enkomponita labirinto de vojoj, vojetoj, kapeloj, skulptaĵoj ligitaj kun la Pasiono. Kronas ĝin 3-metra Golgoto sur kiu estas lokita alta kverka kruco kun la subaj figuroj de la Dipatrino kaj Sankta Johano. Unu el la plej novaj Golgotoj troviĝas en la vilaĝo Kałków en la suda Pollando. Elkonstruita lime de la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento estis konceptita kiel la 12-a stacio de la Krucovojo. Formas ĝin monumenteca konstruaĵo el ŝtono kaj betono kun pli ol 30 internaj kapeloj. Ĝi altas 33 metrojn kaj sur ĝia pinto troviĝas 15-metra kverka kruco. Sur la frontono de la okcidenta muro de Golgoto videbliĝas 25 blankaj agloj en la formo de la blazono de Pollando el diversaj periodoj de ĝia historio. Troviĝas tie kapeloj dediĉitaj al la Varsovia Insurekcio, pastro Jerzy Popiełuszko, Maksymilian Kolbe kaj lia Auschwitz-martireco, kapeletoj omaĝantaj Katyń-krimon, la tragedion de la minejo Wujek kaj de la minejo Jastrzębie. Eĉ se polaj kalvarioj estas multaj, ne ĉiuj povas al. ili pilgrimi. En la lastaj jaroj ĉiam pli populara formo de la Grandsemajna pieco estas publikaj Krucovojoj sur la stratoj de la polaj urboj. Tradicie ili okazas ankaŭ en Varsovio. La nunjaran centrakrucan vojon en Varsovio, post la Pasiona Liturgio, de antaŭ la akademia preĝejo de sankta Anna, gvidis kardinalo Kazimierz Nycz.
El la elsendo 25.03.2016. Legas Tomek kaj Barbara- 8’12”
Koninda Pollando: TARNÓW
Ĉi-semajne ni proponas al vi gesinjoroj reviziti urbon en la sudo de Pollando. Ĉi foje temas pri Tarnów [tarnuf], situanta ĉe du riveroj Dunajec kaj Biała Dunajcowa. Tiun ĉi regionon de Pollando des pli valoras viziti, ĉar ĝi estas la t.n. pola varm-poluso, kie la averaĝa temperaturo egalas al preskaŭ 9 gradoj dum en la tuta lando nur al 5 gradoj. Spurojn de la homa aktivado tie oni trovas jam en la fina etapo de la glaciepoko. Tiam sur la tereno de la hodiaŭa Tarnów setliĝis rangifer-ĉasistoj. Signife pli poste, ĉar lime de la 5-a kaj 4-a jarcentoj de nia erao la regionon atingis keltoj, kies tombejon retrovis arkeologoj. La kreiĝinta lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj vilaĝo estis la ĝermo de la hodiaŭa urbo. Ĝi ekde la komenco estis reĝa setlejo, kiun reĝino Judyta transdonis al la benediktana abatejo en Tyniec. Tiun fakton pruvas la dokumento de la papa legato, kardinalo el Toucy, kiu estadis en Pollando verŝajne en la 1124-jaro. Temas pri la unua skriba informo pri Tarnów, tiam ankoraŭ setlejo. La sekva menciio pri la urbo devenas nur el la komenco de la 14-a jarcento. La 7-an de marto de la 1330-a jaro la pola reĝo Vladislavo la Kubuta per sia privilegio altigis la vilaĝon Tarnów ĝis la rango de la urbo. Ĝiaj loĝantoj akiris la samajn rajtojn, kiujn ĝuis la loĝantoj de Krakovo, la tiama ĉefurbo de Pollando. En la sama jaro oni finikonstruis kastelon por Spycimir Leliwita, la krakova vojevodo, la dua – post la reĝo – figuro en la tiama Pollando. La konstruaĵo, kies sole imponaj restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ troviĝis tuj apud la hodiaŭa urbo sur la monto de la sankta Marteno. Sed, la familio Leliwita estis tre firme ligita kun la urbo. Eĉ unu ĝia branĉo ekde la 15-a jarcento alprenis kiel la familian nomon, Tarnowski. La familio Leliwita zorgis pri la evoluo de la urbo i.a. atribuante apartajn privilegiojn al komercistoj kaj metiistoj. En la urbon ekde ĝia komenco alvenadas poliĝintaj germanoj el Krakovo kaj Nowy Sącz. En la 15-jarcentaj kronikoj troviĝas ankaŭ informoj pri judo Kalef, kiu translokiĝis ĉi tien el Lvovo kaj okupiĝis pri silko-komerco. La urbon Tarnów celis ankaŭ riĉaj skotaj familoj: Nikiels, Dun, Huyson, kiuj komercis kun preskaŭ tuta Eŭropo. Ĝuste laŭ ilia iniciato en la urbo kreiĝis la unuaj bankoj kaj komercaj kompanioj. Tamen la plej granda disfloro liĝiĝas kun la silueto de Jan Tarnowski, granda reĝa hetmano. Li estis renesancstila homo: elstara komandanto, politikisto, verkisto. Inter la jaroj 1554-1560 liajn konsilojn notis la urbaj libregoj. Ili koncernis la funkciadon de la urbooficejoj, defendon kontraŭ malamiko kaj dumincendiajn kondutregulojn por la loĝantoj. En la 16-a jarcento en la urbo troviĝis 200 domoj, en kiuj loĝis 1200 personoj. Samtiom kiom nun nur en la Malnovurba Kvartalo de Tarnów. Jam tiam funkciis en la urbo kanalizo kaj lignaj akvokondukiloj, lernejo, sinagogo kaj kalvina preĝejo. Post la morto de hetmano Jan Tarnowski en la 1561-a jaro italo Giovanni Maria Mosca Padavano skulptis por li en la katedralo de Dipatrino sarkofagon, kies alteco atingas preskaŭ 14 metrojn. Ĝi estas la plej granda ĉi speca monumento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. La figurojn de la hetmano kaj lia filo laŭ la natura grandeco oni skulptis 12 jarojn. Giovanni Maria Mosca Padavano projektis ankŭ la urbodomon en Tarnów. Tamen la urboevoluon haltigis incendioj kaj militoj antaŭintaj la dispartigojn de Pollando. Fine de la 18-a jarcento en Tarnów enmondiĝis Józef Bem pli posta generalo kaj batalheroo favore al la libereco de Pollando kaj Hungario. Lia figuro ekzempligas la jam tiam konatan proverbon, pri „pol-hungaro: frata paro, dum batalo, drinkregalo”. La 19-a jarcento signas imponan urboevoluon. Oni konstruis akvokondukilojn kaj instalis en la urbo gaslanternojn, aperis la unua ĝia gazeto, estis konstruitaj moderna elektrejo kaj stacidomo. Tarnów fariĝis la distrika ĉefurbo kaj laŭvice sidejo de diocezo. La urbo alportis ankaŭ kontribuon al la reakiro de sendependeco de Pollando. Ĉiu kvina legionano de Józef Piłsudski devenis ĝuste el tiu ĉi urbo. Tarnów estis ankaŭ la unua urbo liberigita post la 123-jaraj dispartigoj, nokte inter la 30-a kaj la 31-a de oktobro de la 1918-a jaro. Sojle de la 2-a mondmilito en la urbo loĝis 40 mil personoj. Ĝuste el ĝi germanoj direktis la unuan transporton al Auschwitz-koncentrejo kaj Tarnów-loĝantoj pereis en ĝi kiel la unuaj. La nunaj loĝantoj de la urbo asertas, ke se iu nur ekvidos ilian urbon sopiros al ĝi ĝis la vivfino. Ne sole pro ĝia aparta atmosfero, tipa por multaj polaj urboj en la sudo de la lando. Ne nur pro tio, ke la Malnovurba Kvartalo konservis mezepokan konstruplanon kaj najbaras en ĝi konstruaĵoj gotikaj kaj renesancaj. Nome, Tarnów rolis kiel rifuĝejo por pluraj nacioj: judoj, germanoj, ukrainanoj, skotoj, aŭstoj, ĉeĥoj kaj aliaj kaj ĉiuj nacireprezentantoj lasis en la urbo siajn firmajn spurojn.
El la elsendo 18.03.2016. Legas Barbara – 7’6″
El la E-gazetaro – 15.03.2016
La veninta fine de februaro infor de Rogener Pavinski pri la unua nunjara numero de „Kontakto” admonskuetis mian redaktoran konsciencon pri la delonga foresto de iam firma programero de niaj elsendoj „Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro”. Kaj la revuoj ne mankas. Ĵus antaŭ kelkaj horoj mi forprenis el la hejma leterkesto la februaran numeron de „La Revuo Orienta”, kiun mi scivole enrigardis, ĉar logis min la surkovrila anonco „Literatura Konkurso”. Ene de ĝi ni trovas la unuan fragmenton de la 2-a premio en la ĉiujara literatura konkurso de Japana E-Instituto el 2014. Temas pri traduko de AIDA Kiyoshi de la verko de AKATAGAŬA Rjunoske „Aŭtuno”. Jam la unuaj frazoj loge tiras al plulegado, kiun por hodiaŭ mi pro evidentaj kialoj devis prokrasti. Mi mencias tion ne senkaŭze, ĉar la anoncita de Rogener Pavinski unua numero de „Kontakto” kiel la ĉeftemon havas literaturon. La numero ankoraŭ ne atingis min, mi citu do el la vortoj de la redaktoro: „Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo. La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn. Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton”. Nur tiom ni citu el la rekomendaj vortoj de la redaktoro de „Kontakto”. Ĉar se eĉ sendube la hungara literaturo meritas atenton, ni kiel esperantistoj havas pli vastan alrigardon. Helpas al ni en tio Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kiu en la ĵus veninta vintra numero 2015 de „Israela Esprantisto” aperigas la 1-an parton de sia eseo pri poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento. Enkonduke Mikaelo Bronŝtejn senvuale konfesas, ke „mi estas elektinta nur kelkajn poetojn arbitre, do tiujn, kiujn plej ŝatas mi mem. Kaj mi estos tre kontenta, se ankaŭ vi ekŝatos ilin pere de miaj tradukoj”. En la prefaco Bronŝtejn eksplikas i.a., ke „el inter pli ol cento da etnoj, loĝantaj en Rusio dum periodo historie longtempa, neniu etno faris tiom gravan kontribuon al la rusa literaturo de la 20-a jarcento, kiom kontribuis ĝuste tiuj naskitaj en judaj familioj”. Kaj la leganto ĉi-numere mallonge ekscias pri Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam kaj Saŝa Ĉornij samtempe intimiĝante kun po unu elektita kaj tradukita de Bronŝtejn poeziaĵo. Eĉ se mi intencis komente sekvi la literaturan vefton en la aktualaj E-gazetoj sur mia tablo mi ne povas rezisti por ne mencii la lastan numeron de „Tempo”, kiu raportas pri la literaturaj programoj en Zagorje i.a. en septembro kun Carlo Minnaja. Aparte meritas en tiu ĉi numero de „Tempo” analizo pri kroataj esperantistoj en „Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Estas da ili pli ol deko, kio pravigas la konkludon, ke „al la monda E-literaturo Kroatio donis – kompare al sia teritorio kaj popolnombreco – tre grandan kontribuon”. Retrorigarde, sed ja literaturspure ni nepre enrigardu la „Sennaciecan Revuon” numero 143, kiu esta suplemento al „Sennaciulo” numeo 9-10. Ĝi enhavas multajn originalajn literaturaĵojn kaj literaturrilatajn kontribuojn. Dufoje kontribuas Miguel Fernández: jen enkondukante en la poezian universon de Federico García Lorca, jen recenzante la verkon „Poezio: armilo ŝarĝita per futuro”, kiu – kiel li atentigas – estas ne simpla kompilo de multnombraj poetoj, sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento”. Nur antaŭ kelkaj tagoj Johan Derks informis elektronike pri la enhavo de la unua nunjara numero de „Balkana Verda Stelo”, kiu periodaĵo aperis nur pasintjare. Ĉi-foje en la enhavo kulturteme ni havos la okazon legi i.a. pri „Pentroarto en E-kulturo” tamen la aŭgura numero kaj la 1-a numero de 2015 literaturon spegulis abunde. Jen en la aŭgura numero recenzante la libron „La triĝiba mondo’ de Ferenc Szemler en la E-traduko de Lenke Szasz, jen informante pri la albana literaturo tradukita en Espeanton. La ĉeftemo de la unua numero 2015 estis dediĉita al la migranto-krizo, sed ankaŭ tie literaturaĵoj ne mankas. Kiel informis Johan Derks, la redaktanto, en la aŭgura numero, tiu ĉi aparta E-revuo „Balkana Verda Stelo’ estas iom provoka nomo por sudorienta Eŭropo, sed „mi ne forkuras de la asociaĵo, ke tiu gazeteto volas influi malbalkanige” , ĉar kiel asertas Derks tio estas esenco de la interna ideo. Johan Derks devontiĝis kovri la kostojn de ĝia papera versio dum du jaroj. Poste la revueto devas sin memfinanci – ĉu tiel estos dependas de legemuloj pri E-movado kaj pri situacio – vaste komprenata – en la balkana regiono. Ni revenu al la vintra numeo de „Israela Esperantisto”, ĉar krome en ĝi ni legas artikolon de Amri Wandel pri la novelo „Esperanto” de Amos Oz en E-versto. Verdire ĉi-kaze kaj kaze de kelkaj aliaj tekstoj temas pri represoj el aliaj E-gazetoj. Des pli kun granda intereso kaj plezuro mi legis tradukitajn de Wandel impresojn de Dror Gaon pri la spertoj de israela familio pri la 100-a UK en Lillo. Nek unu kritika vorto, jen la plezuro por la organizantoj, ĉar sendube estas bele legi tiutonajn retrorigardojn. Similajn ni trovis en mallonga prikomento de Spomenka Stimec en „Tempo”, kiu elstarigas ke „francoj montriĝis mirindaj organizantoj”, aldone publikigante la apartan salutmesaĝon al la 100-a UK de la ambasadoro de Kroatio en Francio, Ivo Goldstein, en kiu li kortuŝe memorigas sian avon, antaŭ la 2-a mondmilito sekretarion de la E-societo en Karlovac proksime al Zagrebo. Al la 100-a UK estas dediĉita la dosiero en la unua nunjara „Le monde de Esperanto”. Eblas ĝoji, ke la periodaĵo tiom da loko dediĉis al la Jubilea Kongreso ne sole citante pozitivajn impresojn, tiujn de Probal Daŝgupta, sed ankaŭ ne kaŝate diversajn misojn, klarigante miskomprenojn, eksplikante la kulisojn de Internacia Arta Vespero, sed ankaŭ bele recenzante la buntan teatran programon de la 100-a UK. Universalaj Kongresoj oftas por la unuaj renkontoj, okazas ke por kelkiuj estas okazo por lastaj renkontoj. Tian ni havis kun Carola Antskog. En la unua numero de „Esperantolehti” el Finnlando por mi, kiu delonge konis ŝin kaj ŝian E-agadon edife estis legi la vortojn de Sylvia Hämäläinen, Tiina Oittinen kaj Tuomo Grundström. Kortuŝas la vortoj de Jorma en Åbo pri la alia bedaŭrato, Roland Lindblom – „Via koro ĉi tie restas. Ĉiam proksima al ni ĝi estas. Ni atingas ĝin, kvankam la tero estus senkanta. Kiam vi foriris, ni aŭdis nur flustradon de marborda ondado. Ni kredas pli ol supozas kaj tie vi nin salutas”. Iel apartan signifon en tiu kunteksto havas la vortoj de Mario Machlik en la unua nunjara numero de „Norvega Esperantisto”, ke li kiel prezidanto de Norvega E-Ligo en la novjara promeso deklaras „dum la du venontaj jaroj almenaŭ iomete ekkoni ĉiujn membrojn de NEL. […] Tio ja donas la eblecon formi grupon, kies membroj havas personajn rilatojn, ne nur oficialajn”. Ĉu ne imitinda bondeziro ?
El la elsendo 15.03.2016. Legas Barbara – 11’31”
Koninda polo: Rudolf Weigl
La heroo de nia nunsemajna felietono estas mondfama biologo, kvar fojojn kandidatigita al Nobel-premio. Rudolf Stefan Jan Weigl – naskiĝinta en 1883 en la moravia Přerov mortinta en 1957 en Zakopane – estas la inventinto de la unua en la mondo efika vakcino kontraŭ tifo, la antaŭkuriero de la uzo de insektoj, ĉefe de la vesta pediko kiel laboratoriaj animaloj por la akirado de infektoagentoj. Rudolf Weigl devenis – laŭ diversaj fontoj – el aŭstra aŭ germana familio. Post la morto de la patro lia patrino edziniĝis al pola instruisto, Józef Trojan, sekve de kio Rudolf kaj liaj gefratoj kreskis kaj edukiĝis en la pola kultura tradicio. Rudolf Weigl la tutan vivon sentis sin polo kaj Pollandon traktis, kiel sian unusolan patrolandon. Plej emfaze li esprimis tion rifuzante dum la 2-a mondmilito la proponon de SS-generalo Katzmann subskribi Reichliston, per la vortoj ke “homo nur unu fojon elektas sian naciecon, kaj tion mi jam faris”. Onidire iam li kritikis eĉ Maria-n Skłodowska-Curie pro tio, ke siajn filinojn ŝi edukis kiel francinojn dum li identiĝinte kun Pollando, kiam ĝi ankoraŭ pro dispartigoj forestis sur la mapo de la mondo ĉiam reestos polo. Rudolf Weigl post la translokiĝo de la familio al Jasło kaj Stryj, kie lia vicpatro estis gimnazia profesoro kaj direktoro tie frekventis gimnazion. Studojn pri natursciencoj li faris en la Lvova Universitato, kie li doktoriĝis pri biologio (1907), sekve pri citologio. Ses jarojn poste post habilitiĝo pri zoologio, kompara anatomio kaj histologio kiel ordinara profesoro Rudolf Weigl transprenis la Subinstituton de Ĝenerala Biologio ĉe la Kuracista Fakultato, kie li laboris pri etiologio de tifo. Dum la 1-a mondmilito li estis rekrutigita kiel parazitologo kaj tiam li komencis esplorojn pri la turmentanta la mondon tifo kaj la transportantaj ĝin vestaj pedikoj. En la intermilita periodo li daŭrigis siajn esplorojn pri tifoetimologio kaj pri la kontraŭtifa vakcino. En sia EsplorInstituto pri Tifo kaj Virusoj post ĝisfundaj esploroj li akiris la unuan efikan vakcionon kontraŭ tifo kaj tie oni ankaŭ malgrandkvante okupiĝis pri ĝia produktado. Rudolf Weigl estis tre talenta kaj ideoriĉa eksperimentanto, tre detalema en tiu laboro. Ĉiu eksperimento estis subigata al kontrolesploroj dekojn da fojoj ripetataj. La mondan famon alportis al Weigl la kontraŭtifaj vakcinadoj en la belgaj katolikaj misioj en Ĉinio. En la raporto belga misiisto Rutten, la sanitara estro de la belgaj misioj en Ĉinio mencias i.a., ke se en la jaroj 1906-31 el inter 130 misiistoj mortis pro tifo 88, post la komenco de la vakcinado dum sep sekvaj jaroj estis notita neniu kazo de tifo inter monakoj aŭ ĉinaj loĝantoj. Weigl ricevis pro tio la plej altan papan distingon, ordenon de sankta Gregorio, belgajn distingojn, membrecon de sciencaj institucioj, li estis kandidatigita al Nobel-premio. En 1930-a li estis distingita per la Komandora Kruco de la Ordenon de la Renaskiĝo de Pollando. Al la lvova Instituto de profesoro Weigl pilgrimis sciencistoj el la tuta mondo por profondugi siajn bilogiajn konojn kaj lerni la tieajn esplormetodojn. La pola vakcino estis aplikata en epidemiocentroj en Eŭropo, Afriko kaj Azio. En 1939 profesoro Weigl forveturis al Etiopio, kie li helpis ekregi la tifoepidemion. Tamen pro militminaco li revenis al la lando sciante, ke kaze de milito sendune oni frontos epidemion de tifo. La problemo kontraŭbatali tifon havis signifon ankaŭ por ambaŭ okupaciintoj de la polaj teritorioj, Germanio kaj Sovetunio. Komence oni enteprenis klopodojn transformi lian esplorlaboratorion en produktan entreprenon. En la periodo de la unua okupacio de Lvovo fare de Sovetunio (ekde 17-a de septembro 1939) la produktado de la kontraŭtifa vakcino estis signife grandigita. Post la eniro de germanoj la 30-an de junio 1941 Weigl – post kelkaj hezitoj – akceptis la proponon resti la scienca estro de la Instituto eldeviginte tamen por si la rajton suverene decidi pri la elekto de la personalo. Tiel doniĝis la eblo helpi al senigitaj je laboro akademiaj profesoroj kaj asistantoj. La laboron en la Instituto kun legitimilo protektanta kontraŭ germanaj reprezalioj trovis i.a. profesoro Stefan Banach, Bronisław Knaster kaj Władysław Orlicz, ankaŭ judaj sciencistoj kiel Ludwik Fleck. Entute laŭ taksoj Rudolf Weigl savis ĉ. 5 mil reprezentantojn de la lvova scienca medio, gimnazia junularo, batalantojn de rezistomovado. Dum la milito ili laboris kiel nutrantoj de pedikoj. Ĉio ĉi ligiĝis kun komplika sistemo produkti kontraŭtifan vakcinon de Weigl kaj liaj asistantoj. Por ĝia amaskvanta produktado necesis bredi la vestajn pedikojn, en kio kiel iliaj nutrantoj rolis homoj (la nutrado okazis du fojojn dum ĉirkaŭ 10 tagoj). La fina produkto estis la kontraŭftiza vakcino. Dank’ al la ebleco aŭskulti la radion profesoro Weigl sciis, kio okazas sur la fronto kaj sur la okupaciataj teritorioj kaj konsciis pri la tifodisvastiĝa minaco. Vico da transportoj kun lia vakciono sekrete trafis al la gettoj en Varsovio, Krakovo aŭ Lodzo, al la germanaj koncentrejoj en Auschwitz, Birkenaŭ, Majdanek. En 1942 li estis kandidatigita al Nobel-premio, sed germanoj rifuzis la subtenon pro lia malakcepto subskribi Reichliston kaj transpreni katedron en Berlino. Weigl transvivis la militon. Komence li translokiĝis al Krościenko apud Dunajec-rivero. Tie li establis laboratorion kaj daŭrigis siajn laborojn. Post la milito li laboris en la Jagelona Universitato en Krakovo kaj poste – ĝis emeritiĝo – en la Universitato de Poznano, kie li daŭrigis siajn esplorojn kaj produktadon de vakcino. Tamen eĉ ĝis la morto en 1957 la komunista Pollando apenaŭ toleris la mondfaman profesoron. Ne estis por li loko en la Pola Sciencakademio kaj la laŭvica ŝanco pri Nobel-premio en 1948 estis vanigita, ĉi-foje de poloj. Nun lian nomon portas la Instituto pri Imunologia kaj Eksperimenta Terapio de la Pola Sciencakademio en Vroclavo kaj hospitalo en Blachownia apud Częstochowa. En 2003 Rudolf Weigl estis distingita de la Instituto Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Nur en 2014 sur la muro de la malnova univeristato en Lvovo aperis omaĝtabulo informanta pri la atingaĵoj de pola sciencisto, kies malkovroj evidentiĝis mejloŝtonaj en la kontraŭbatalado de tifo. Memoraĵoj ligitaj kun profesoro Weigl – sciencaj disertaĵoj, artikoloj, fotoj kaj elementoj el lia laboratorio estis transdonitaj al la Nacia Muzeo en Przemyśl.
El la elsendo 11.03.2016. Legas Barbara – 9’28”
Kondinda Pollando: la Nacia Parko de Karkonosze
Ekde la 1-a de januaro 2016 unu el la 20-o da Naciaj Parkoj en Pollando grandigis sian surfacon je 371 hektaroj. Tiel do la Nacia Parko de Karkonosze [karkonoŝe], la plej alta masivo en la montoĉeno Sudetoj (en la sudokcidenta Pollando), etendiĝas sur la 5951-hektara tereno. Ĝian konsiston eniras krome du enklavoj ne ligitaj kun la ĉefa teritorio de la Parko – la monto Chojnik [ĥojnik] kaj la ĉirkaŭaĵoj de la Akvofalo Szklarka (ŝklarka]. La plej alta pinto de Karkonosze kaj Sudety estas Śnieżka [snjeŝka] – 1602 metroj super la marnivelo. La naturaj valoroj de Karkonosze, ĝia geologio, bonege videblaj elementoj de la postglaĉeraj tavoloj, flaŭro kaj faŭno jam komence de la 20-a jarcento motivis organizitan protekton de la regiono. Post la 2-a mondmilito estis konservita parto de kreiĝintaj tiam rezervejoj kaj en 1959 estis establita la Nacia Parko. La tereno de Karkonosze-masivo etendiĝas ankaŭ ĉe la ĉeĥa parto de la regiono, kie en 1963 ankaŭ kreiĝis la nacia parko. En 1992 ambaŭ parkoj eniris la limregionan Naturrezervejon de Biosfero de Unesko. Karkonosze distingiĝas inter aliaj polaj montoj per unikaj panoramoj. La montotrunkon konsisitigas la granitaj rokoj, sed la longdaŭraj geologiaj-klimataj procezoj kaŭzis elformiĝon de unikaj fantaziaj rokformoj, lagoj, rojoj, akvofaloj kaj karakterizaj altaj marĉoj, kiuj aperas super la supra arbara limo. En la Nacia Parko de Karkonosze ekzistas pli ol mil plantspecioj inkluzive de la endemiaj Saxifraga basaltica, Campanula bohemica kaj Pedicularis sudetica Willd. Vivas tie multaj specioj de arbaraj animaloj, entute pli ol 150 specioj de vertebruloj inkluzive de ĉirkaŭ 40 specioj de mamuloj, i.a. kastoroj, kapreoloj, vulpoj kaj 16 specioj de vespertoj. Senduba atrakciaĵo estas muflono venigita ĉi tien nur komence de la 20-a jarcento el Sardinio kaj Korsiko. Krome siajn nestojn sur la tereno de la parko havas 90 birdospecioj, i.a. nokta strigo, paserstrigo, tetro, urogalo, rubandoturdo, alpopronelo. La Nacia Parko de Karkonosze-masivo apartenas al la parkoj en Pollando plej amase vizitataj de turistoj. Funkciantaj tie turismaj itineroj egalas al 200 kilometroj, ekzistas kelaj biciklaj vojetoj, eblas praktiki la skiadon. Dum la tuta jaro funkcias seĝaj telferoj al la montopintoj Kopa kaj Szrenica [ŝrenica]. Al la vizitindaj lokoj ligitaj kun la materia kulturo sur la tereno de la Parko apartenas 3 tre interesaj objektoj. La 300-jara kapelo de S-ta Laŭrenco sur la pinto Śnieżka, estas la plej alte situanta objekto de la baroka arto en Pollando. La 800-jara preĝejeto Wang en Karpacz-Bierutowice origine estis konstruita en la suda Norvegio en la loko Vang en la komenco de la kristanigo de Skandinavio. Ĝia arkitekturo kunigas elementojn de la romanika arto kun la nordia popola arkitektura stilo. Konstruita el ligno de norvega pino ĝi karakteriziĝas per enorma rezisto. En la 19-a jarcento ĝi estis transportita tien laŭ la klopodoj de grafino Frederika von Reden el Bukowiec. Ĝi apartenas nun al la evenagelia-augsbuga paroĥo. La lasta menciinda materia atrakciaĵo de la Nacia Parko de Karkonosze estas la perfekte konserviĝinta kastelruino el 1335 sur la pinto Chojnik. Komence temis pri ĉasista kortego kun defendotrajtoj konstruigita de princo de la Piastdinastia alo Bolesław [bolesŭaf] Rogatka. Baldaŭ ĝi estis anstataŭigita per ŝtona fortreso elkonstruigita de la nepo de reĝo Vladislavo la Kubuta – Bolko II. Tiu kastelo estis malfacile konkerebla. Kaj efektive ĝi neniam estis konkerita. Tamen ĝi forbrulis en la fino de la 17-a jarcento pro la fulmofrapo. Nun la grimpado al. la kastelo (627 metroj super la marnivelo) eĉ se laciga estas kompensita per rave pitroreska alrigardo al la tuta valo de Jelenia Góra [jelenja gura]. La kastelo estas malfermita por turistoj dum la tuta semajno, kaj dum belveteraj someraj semajnfinoj eblas rigardi tie la turnirojn de la kastela kavalira fratularo. Ĉiujare okazas tie krome Arbalesta Turniro favore al la Ora Sagopinto de la kastelo Chojnik.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Barbara – 6’8″