Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Pollando: Zalipie

Hodiaŭ ni vizitas gesinjoroj interesan kaj unikan lokon en Pollando, kiu dum la tuta jaro dronas en floroj, Zalipie. Trvoĝanta proksime de la revizitita de ni antaŭnelonge Tarnów en la suda Pollando ĝis nun ĝi ne estis temo de nia felietono pri konindaj vizitlokoj. Kaj tamen ĝi estas vizitinda kaj ravas aparte eksterlandajn turistojn, kiuj klopodas fotopluki la plej mirindajn florojn kaj florkomponaĵojn. La famaj floroj en Zalipe (kaj nun ankaŭ en kelkaj aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj) logas ne en la ĝardenoj, sed de sur la muroj de ĉiaj konstruaĵoj. Domoj, keloj, akvoputoj, garbejoj, staloj, kokidejoj, eĉ hundobudoj. Florornamita estas la loka sancentro kaj la domo de la volontula fajrobrigado. Florornamita estas la paroĥa preĝejo de s-ta Jozefo. Tiu ĉi kutimo de la florornama pentrado devenas el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam komencis aperi domoj kun kamentuboj. La blankigitaj refreŝige muroj pli longe restis puraj  ol kiam fumo pro manko de kameno fulge sendimentiĝis sur la muroj. La dommastrinoj uzis la okzaon por ornami la blankajn surfacojn per florpentraĵoj, kiuj evoluis al la nunaj pompaj florkomponaĵoj. Komence kiel kolorigilo servis miksaĵo de kalko, fulgo kaj argilo kun naturaj, plantaj kolorigiloj. Kiel peniko sufiĉis ĉevalaj haroj aŭ betula trunketo. Aplikante tiom simplajn instrumentojn virinoj kreis grandajn, akrakolorajn ornamaĵojn, imitantajn la popolajn brodaĵojn. Komence oni ornamis sole la dominternojn, fornojn, vestokestojn, meblojn, fenestrokadrojn. Kun la tempofluo la florornamoj aperis ekstere. Ĉiu dommastrino havis kaj havas proporan ornamstilon,  neniu en sia ornamarto aplikas ŝablonon. Domojn oni kutime komencas ornami fruprintempe. Se iu florornamo daŭre plaĉas oni ĝin refreŝigas, se venas inspiro por la nova, la nova desegno prenas la lokon. Kun la tempofluo la virinoj komencis uzi profesiajn penikojn kaj akrilajn koloriglojn. Kaj la tradicio viglas. En Zalipie oni florornamas ankaŭ tute novajn konstruaĵojn. Iuj dommastrinoj, kiel Bernardetta Słota pluevoluigis la ornamarton kaj per profesiaj kolorigiloj kreas florojn  ankaŭ sur la hejmaj teksaĵoj – kusenoj, tablotukoj, littukoj. Popolaj artistinoj ĉiujare partoprenas la konkurson „Pentrita Ĥato”. Unu el ĝiaj laŭreatinoj estis pentristino el Zalipie Felicja Cyrułowa, en kies domo funkcias nun la filio de la regiona muzeo en Tarnów, unu el la objektoj troviĝanta laŭe de la regiona itinero de la ligna akitekturo. Krom la muzea filio en Zalipe vizitinda estas la t.n. Domo de Pentristinoj, en kiu sian sidejon havas la Komunuma Kulturcentro. Ĝia ĉefa tasko estas protekto kaj flegado de la kulturvaloroj de la medio, ĉefe per la daŭrigado de la pentrista tradicio de Zalipie kaj regiono, organizado kaj subtenado de la amatora arta vivo, protekto super la popolaj kreantoj, popularigado de informoj pri Zalipie en la lando kaj eksterlande, en la amaskomunikiloj. Domo de Pentristinoj organizas ankaŭ staĝojn, ĉefe por lernejanoj kiuj en 15-60-personaj grupoj povas ne nur lerni kiel fari la florornamaĵojn, sed ankaŭ kreitajn verkojn kun si reporti. Sed ankaŭ eblas tie aĉeti belan memoraĵon ornamitan per flormotivoj, rigardi postkonkursan forkespozicion pri la flororname pentritaj domoj. La konkurso tradicie okazas dum la semajnfino post la festo de Dia Korpo kaj la dimanĉa anonco de la konkursrezultoj transformiĝas en Zalipie en grandan feston.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 5’02”

Koninda Pollando: Polaj Kalvarioj

En la tuta kristana mondo daŭras la t.n. Granda aŭ Sankta Semajno, en kiu ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo aparte oni referencas al la Pasiono de Jesuo Kristo.  Sed lokoj, en kiuj pri la Pasiono oni meditas ne sole dum la Sankta Semajno, kien pilgrimas miloj da kredantoj.  Temas pri lokoj, nomataj Kalvarioj. La historio de kalvarioj en Eŭropo radikas en la komenco de la 15-a jarcento, kiam kreiĝis sanktejaj kompleksoj, laŭ sia strukturo ligantaj al la topografio de Jerusalemo. La unua Kalvario kreiĝis en la hispana Kordobo en 1405, relative rapide ili aperis en aliaj landoj. Al Pollando tiu kutimo venis komence de la 17-a jarcento. La unua pola Kalvario, la plej fama estas  Kalwaria Zebrzydowska. Nun en Pollando estas kelkdeko da ili. Multaj havas plurjarcentan historion, aliaj estas pli novaj.   Ni mallonge referencu al kelkaj el ili,  komencante de la plej fama. Kalwaria Zebrzydowska troviĝas proksime al Wadowice. Multfoje pilgrimis al ĝi Johano Paŭlo la 2-a, ankoraŭ kiel Karol Wojtyła. La kalvario en la Kalwaria Zebrzydowska kreiĝis dank’ al la krakova vojevodo Mikołaj Zebrzydowski. Leginte libron, kiu priskribis Jerusalemon dum la epoko de Kristo, li rimarkis topografiajn similecojn inter ĝi kaj la konata al li tereno. Tiel kreiĝis Kalvaria krucovojo por kies protekto en 1600 estis venigitaj bernardenoj. Ekde la fino de la 17-a jarcento okazas tie famaj en la tuta Pollando Pasionaj Misterioj. Inter la plej famaj polaj kalvarioj menciinda estas Kalwaria Pacławska en la apudkarpatia regiono, 25 kilometrojn de Przemyśl (en la sudorienta Pollando). Kun ĝia kreiĝo estas ligita legendo. Nome  onidire Andrzej Maksymilian Fredro dum la cervoĉasado senpripense galopis en la arbarprofundon, sekvante la animalon. Kiam inter ĝiaj kornoj li ekvidis hele radiantan krucon li decidis elkonstrui tiu ĉi loke preĝejon, klostron kaj establi Kalvarion. Komence estis elkonstruita sole ligna preĝejo kaj klostro. Poste kreiĝis 40 kalvariaj kapeletoj kaj pri la tuto zorgas franciskanoj, venigitaj tien en la  1668-a jaro.  El la sama periodo devenas kelkaj aliaj  Kalvarioj. Ekzemple tiu en Wejherowo en la norda Pollando, konata kiel Kaŝubia Jerusalemo, kreiĝis dank’ al la vojevodo de Malbork, Jakub Wejhert en la jaroj 1651-1678. Kalvario en Pakość, proksime al Inowrocław en la norda Pollando, kreiĝis laŭ iniciato de Michał Działyński en la jaroj 1628-54. Proksime al Varsovio instaliĝis en 1666 Góra Kalwaria, urbo sur la plano de kruco kun 35 kapeloj. La konstruadon de kalvario en Wambierzyce en la Suda Silezio oni komencis en 1679 laŭ la iniciato de Daniel Paschazjus von Osterberg. Modifata kaj plukonstruata diversepoke nun ĝi havas 80 kapelojn. 30 kalvariaj kapeletoj kreiĝis laŭ la fondaĵo de Jerzy Adam Gaszyna en la jaroj 1700-1709 sur la monto de Sankta Anna (en la vojevodio de Opole, sudokcidente de Pollando).  La Kalvario en Krzeszów – en la sudokcidenta Pollando – estis finkonstruita en 1738. Formas ĝin 33 kapeletoj-stacioj, etendiĝantaj same sur la tereno de la tiea klostro kiel ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vilaĝo. La Kalvario de Krzeszów distingiĝas per tio, ke ĝi troviĝas sur la ebena tereno kaj preskaŭ trimetraj skulptaĵoj estas faritaj el la sabloŝtono. Interesa estas la Varmia Kalvario elkonstruita en la jaroj 1878-1894. Ĝia iniciatinto estis loĝanta en Głotkowo Johannes Merten, kiu ekhavinte la ideon unue pilgrimis al Jerusalemo. Kiel relikvojn li kunportis ŝtonetojn el la unuopaj stacioj de la jerusalema krucovojo, kiuj estis lokitaj en ĉiu kapeleto en Głotkowo. La tereno por la Kalvario estis fosita mane de pli ol 70 mil personoj. Dum la konstruado oni klopodis fidele rekrei la jerusaleman krucovojon. Tiuj, kiuj pilgrimas al Częstochowa preĝas la krucovojon sur la remparoj de Jasna Góra (Hela Monto). Ĝi kreiĝis en la jaroj 1900-13.  Monumentecaj sokloj el grandegaj rokoj kaj polurita granito estis projektitaj de Stefan Szyller. La bronzaj figuroj estas la verko de skulptisto Pius Weloński. Kun la lastaj jaoj de la aneksoperiodo estas ligita Kalvario Wielewska en la kaŝubia lagoregiono (la norda Pollando). Ĝia ideodoninto estis pastro Józef Szydzik martire pereinta  dum la 2-a mondmilito. La laboroj pri tiuloka Kalvario finiĝis jam en libera Pollando, post la 1918-a jaro. Alia menciinda kalvario estas Kalvario Tokarska sur la deklivo de monto Urbania, troviĝanta 50 kilometrojn for de Krakovo en la suda Pollando. Ĝiaj objektoj estas enkomponitaj en la naturan montaran kaj arbaran panoramon. La kreinto de ĉiuj kapeletoj kaj skulptaĵoj, kreigintaj en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento estas la pola artisto, Józef Wrona. Al la plej novaj Kalvarioj kalkuliĝas tiu en Licheń en la poznana regiono. Temas pri 25-metra artefarita altaĵo en kiu estis enkomponita labirinto de vojoj, vojetoj, kapeloj, skulptaĵoj ligitaj kun la Pasiono. Kronas ĝin 3-metra Golgoto sur kiu estas lokita alta kverka kruco kun la subaj figuroj de la Dipatrino kaj Sankta Johano. Unu el la plej novaj Golgotoj troviĝas en la vilaĝo Kałków en la suda Pollando. Elkonstruita lime de la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento estis konceptita kiel la 12-a stacio de la Krucovojo.  Formas ĝin monumenteca konstruaĵo el ŝtono kaj betono kun pli ol 30 internaj kapeloj. Ĝi altas 33 metrojn kaj sur ĝia pinto troviĝas 15-metra kverka kruco.  Sur la frontono de la okcidenta muro de Golgoto videbliĝas 25 blankaj agloj en la formo de la blazono de Pollando el diversaj periodoj de ĝia historio. Troviĝas tie kapeloj dediĉitaj al la Varsovia Insurekcio, pastro Jerzy Popiełuszko, Maksymilian Kolbe kaj lia Auschwitz-martireco, kapeletoj omaĝantaj Katyń-krimon, la tragedion de la minejo Wujek kaj  de la minejo Jastrzębie. Eĉ se polaj kalvarioj estas multaj, ne ĉiuj povas al. ili pilgrimi. En la lastaj jaroj ĉiam pli populara formo de la Grandsemajna pieco estas publikaj Krucovojoj sur la stratoj de la polaj urboj. Tradicie ili okazas ankaŭ en Varsovio. La nunjaran centrakrucan vojon en Varsovio, post la Pasiona Liturgio,  de antaŭ la akademia preĝejo de sankta Anna, gvidis kardinalo Kazimierz Nycz.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Tomek kaj Barbara- 8’12”

Koninda Pollando: TARNÓW

Ĉi-semajne ni proponas al vi gesinjoroj reviziti urbon en la sudo de Pollando. Ĉi foje temas pri Tarnów [tarnuf],  situanta ĉe du riveroj Dunajec kaj Biała Dunajcowa. Tiun ĉi regionon de Pollando des pli valoras viziti, ĉar ĝi estas  la t.n. pola varm-poluso, kie la  averaĝa temperaturo egalas al preskaŭ 9 gradoj dum en la tuta lando nur al 5 gradoj. Spurojn de la homa aktivado tie oni trovas jam en la fina etapo de la glaciepoko. Tiam sur la tereno de la hodiaŭa Tarnów setliĝis rangifer-ĉasistoj. Signife pli poste,  ĉar lime de la 5-a kaj 4-a jarcentoj de nia erao la regionon atingis  keltoj, kies tombejon retrovis arkeologoj. La kreiĝinta lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj vilaĝo estis la ĝermo de la hodiaŭa urbo. Ĝi  ekde la komenco estis reĝa setlejo, kiun reĝino Judyta transdonis al la benediktana abatejo en Tyniec. Tiun fakton pruvas la dokumento de la papa legato, kardinalo el  Toucy, kiu estadis en Pollando verŝajne en la 1124-jaro. Temas pri la unua skriba informo pri Tarnów,  tiam ankoraŭ setlejo. La sekva menciio pri la urbo devenas nur el la komenco de la 14-a jarcento. La 7-an de marto de la 1330-a jaro la pola reĝo Vladislavo la Kubuta per sia privilegio altigis  la vilaĝon Tarnów ĝis la rango de la urbo. Ĝiaj loĝantoj akiris la samajn rajtojn, kiujn ĝuis la loĝantoj de Krakovo, la tiama ĉefurbo de Pollando.  En la sama jaro oni finikonstruis   kastelon por Spycimir Leliwita, la  krakova vojevodo,    la dua – post la reĝo – figuro en la tiama Pollando. La konstruaĵo, kies sole imponaj restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ troviĝis tuj apud la hodiaŭa urbo sur la monto de la sankta Marteno.  Sed,  la familio Leliwita estis tre firme ligita kun la urbo. Eĉ unu ĝia branĉo ekde la 15-a jarcento alprenis kiel  la familian nomon, Tarnowski. La familio  Leliwita zorgis pri la evoluo de la urbo i.a. atribuante apartajn privilegiojn al komercistoj kaj metiistoj. En la urbon ekde ĝia komenco alvenadas poliĝintaj germanoj el Krakovo kaj Nowy Sącz. En la 15-jarcentaj kronikoj troviĝas ankaŭ informoj pri judo Kalef, kiu translokiĝis ĉi tien el Lvovo kaj okupiĝis pri silko-komerco. La urbon Tarnów celis ankaŭ riĉaj skotaj familoj: Nikiels, Dun, Huyson, kiuj komercis kun preskaŭ tuta Eŭropo. Ĝuste laŭ ilia iniciato en la urbo kreiĝis la unuaj bankoj kaj komercaj kompanioj.  Tamen la plej granda disfloro liĝiĝas kun la silueto de  Jan Tarnowski, granda reĝa hetmano. Li estis renesancstila homo: elstara komandanto, politikisto, verkisto. Inter la jaroj 1554-1560 liajn konsilojn  notis la urbaj libregoj. Ili koncernis la funkciadon de la urbooficejoj, defendon kontraŭ malamiko kaj dumincendiajn kondutregulojn por la loĝantoj. En la 16-a jarcento en la urbo troviĝis 200 domoj, en kiuj loĝis 1200 personoj. Samtiom kiom nun nur en la Malnovurba Kvartalo de Tarnów.  Jam tiam funkciis en la urbo kanalizo kaj lignaj akvokondukiloj, lernejo, sinagogo kaj kalvina preĝejo. Post la morto de hetmano Jan Tarnowski en la 1561-a jaro italo Giovanni Maria Mosca Padavano skulptis por li  en la katedralo de Dipatrino sarkofagon,  kies alteco atingas preskaŭ 14 metrojn. Ĝi estas la plej granda ĉi speca monumento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. La figurojn de la hetmano kaj lia filo laŭ la natura grandeco oni skulptis 12 jarojn. Giovanni Maria Mosca Padavano projektis ankŭ la urbodomon en Tarnów. Tamen la urboevoluon  haltigis incendioj kaj militoj antaŭintaj la dispartigojn de Pollando. Fine de la 18-a jarcento en Tarnów enmondiĝis Józef Bem pli posta generalo kaj batalheroo favore al la libereco de Pollando kaj Hungario. Lia figuro ekzempligas la jam tiam konatan proverbon, pri „pol-hungaro: frata paro, dum batalo, drinkregalo”. La 19-a jarcento signas imponan urboevoluon. Oni konstruis akvokondukilojn kaj instalis en la urbo gaslanternojn, aperis la unua ĝia gazeto,  estis konstruitaj moderna elektrejo kaj stacidomo. Tarnów fariĝis la distrika ĉefurbo kaj laŭvice sidejo de diocezo. La urbo alportis ankaŭ kontribuon al  la reakiro de sendependeco de Pollando. Ĉiu kvina legionano de Józef Piłsudski devenis ĝuste el tiu ĉi urbo. Tarnów estis ankaŭ la unua urbo liberigita post la  123-jaraj  dispartigoj,  nokte inter la 30-a kaj la 31-a de oktobro de la 1918-a jaro. Sojle de la 2-a mondmilito en la urbo loĝis 40 mil personoj. Ĝuste el ĝi germanoj direktis la unuan transporton al Auschwitz-koncentrejo kaj Tarnów-loĝantoj pereis en ĝi kiel la unuaj. La nunaj loĝantoj de la urbo asertas, ke se iu nur ekvidos ilian urbon sopiros al ĝi ĝis la vivfino. Ne sole pro ĝia aparta atmosfero,  tipa por multaj polaj urboj en la sudo de la lando. Ne nur pro tio, ke la Malnovurba Kvartalo konservis mezepokan konstruplanon kaj najbaras en ĝi konstruaĵoj gotikaj kaj renesancaj. Nome, Tarnów rolis kiel rifuĝejo por pluraj nacioj: judoj, germanoj, ukrainanoj, skotoj, aŭstoj, ĉeĥoj kaj aliaj kaj ĉiuj nacireprezentantoj lasis en la urbo siajn firmajn spurojn.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Barbara – 7’6″

El la E-gazetaro – 15.03.2016

La veninta fine de februaro infor de Rogener Pavinski pri la unua nunjara numero de „Kontakto” admonskuetis mian redaktoran konsciencon pri la delonga foresto de iam firma programero de niaj elsendoj „Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro”. Kaj la revuoj ne mankas. Ĵus antaŭ kelkaj horoj mi forprenis el la hejma leterkesto la februaran numeron de „La Revuo Orienta”, kiun mi scivole enrigardis, ĉar logis min la surkovrila anonco „Literatura Konkurso”. Ene de ĝi ni trovas la unuan fragmenton de la 2-a premio en la ĉiujara literatura konkurso de Japana E-Instituto el 2014. Temas pri traduko de AIDA Kiyoshi de la verko de AKATAGAŬA Rjunoske „Aŭtuno”. Jam la unuaj frazoj loge tiras al plulegado, kiun por hodiaŭ mi pro evidentaj kialoj devis prokrasti. Mi mencias tion ne senkaŭze, ĉar la anoncita de Rogener Pavinski unua numero de „Kontakto” kiel la ĉeftemon havas literaturon. La numero ankoraŭ ne atingis min,  mi citu do el la vortoj de la redaktoro: „Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo. La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn. Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton”. Nur tiom ni citu el la rekomendaj vortoj de la redaktoro de „Kontakto”. Ĉar se eĉ sendube la hungara literaturo meritas atenton,  ni kiel esperantistoj havas pli vastan alrigardon. Helpas al ni en tio Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kiu en la ĵus veninta vintra numero 2015 de „Israela Esprantisto” aperigas la 1-an parton de sia eseo pri poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento. Enkonduke Mikaelo Bronŝtejn senvuale konfesas, ke „mi estas elektinta nur kelkajn poetojn arbitre, do tiujn, kiujn plej ŝatas mi mem. Kaj mi estos tre kontenta, se ankaŭ vi ekŝatos ilin pere de miaj tradukoj”. En la prefaco Bronŝtejn eksplikas i.a., ke „el inter pli ol cento da etnoj, loĝantaj en Rusio dum periodo historie longtempa, neniu etno faris tiom gravan kontribuon al la rusa literaturo de la 20-a jarcento, kiom kontribuis ĝuste tiuj naskitaj en judaj familioj”. Kaj la leganto ĉi-numere mallonge ekscias pri Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam kaj Saŝa Ĉornij samtempe intimiĝante kun po unu elektita kaj tradukita de Bronŝtejn poeziaĵo. Eĉ se mi intencis komente sekvi la literaturan vefton en la aktualaj E-gazetoj sur mia tablo mi ne povas rezisti por ne mencii la lastan numeron de „Tempo”, kiu raportas pri la literaturaj programoj en Zagorje i.a. en septembro kun Carlo Minnaja. Aparte meritas en tiu ĉi numero de „Tempo” analizo pri kroataj esperantistoj en „Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Estas da ili pli ol deko, kio pravigas la konkludon, ke „al la monda E-literaturo Kroatio donis – kompare al sia teritorio kaj popolnombreco – tre grandan kontribuon”. Retrorigarde, sed ja literaturspure ni nepre enrigardu la „Sennaciecan Revuon” numero 143, kiu esta  suplemento al „Sennaciulo” numeo 9-10. Ĝi enhavas multajn originalajn literaturaĵojn kaj literaturrilatajn kontribuojn. Dufoje kontribuas Miguel Fernández:  jen enkondukante en la poezian universon de Federico García Lorca,  jen recenzante la verkon „Poezio: armilo ŝarĝita per futuro”, kiu – kiel li atentigas – estas ne simpla kompilo de multnombraj poetoj, sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento”. Nur antaŭ kelkaj tagoj Johan Derks informis elektronike pri la enhavo de la unua nunjara numero de „Balkana Verda Stelo”, kiu periodaĵo aperis nur pasintjare. Ĉi-foje en la enhavo kulturteme ni havos la okazon legi i.a. pri „Pentroarto en E-kulturo” tamen la aŭgura numero kaj la 1-a numero de 2015 literaturon spegulis abunde. Jen en la aŭgura numero recenzante la libron „La triĝiba mondo’ de Ferenc Szemler en la E-traduko de Lenke Szasz, jen informante pri la albana literaturo tradukita en Espeanton. La ĉeftemo de la unua numero 2015 estis dediĉita al la migranto-krizo, sed ankaŭ tie literaturaĵoj ne mankas. Kiel informis Johan Derks,  la redaktanto,  en la aŭgura numero, tiu ĉi aparta E-revuo „Balkana Verda Stelo’ estas iom provoka nomo por sudorienta Eŭropo, sed „mi ne forkuras de la asociaĵo, ke tiu gazeteto volas influi malbalkanige” , ĉar kiel asertas Derks tio estas esenco de la interna ideo. Johan Derks devontiĝis kovri la kostojn de ĝia papera versio dum du jaroj. Poste la revueto devas sin memfinanci – ĉu tiel estos dependas de legemuloj pri E-movado kaj pri situacio – vaste komprenata –  en la balkana regiono.  Ni revenu al la vintra numeo de „Israela Esperantisto”, ĉar krome en ĝi ni legas artikolon de Amri Wandel pri la novelo „Esperanto” de Amos Oz en E-versto. Verdire ĉi-kaze kaj kaze de kelkaj aliaj tekstoj temas pri represoj el aliaj E-gazetoj. Des pli kun granda intereso kaj plezuro mi legis tradukitajn de Wandel impresojn de Dror Gaon pri la spertoj de israela familio pri la 100-a UK en Lillo. Nek unu kritika vorto, jen la plezuro por la organizantoj, ĉar sendube estas bele legi tiutonajn retrorigardojn. Similajn ni trovis en mallonga prikomento de Spomenka Stimec en „Tempo”, kiu elstarigas ke „francoj montriĝis mirindaj organizantoj”,  aldone publikigante la apartan salutmesaĝon al la 100-a UK de la ambasadoro de Kroatio en Francio, Ivo Goldstein, en kiu li kortuŝe memorigas sian  avon, antaŭ la 2-a mondmilito sekretarion de la E-societo en Karlovac proksime al Zagrebo. Al la 100-a UK estas dediĉita la dosiero en la unua nunjara „Le monde de Esperanto”. Eblas ĝoji, ke la periodaĵo tiom da loko dediĉis al la Jubilea Kongreso ne sole citante pozitivajn impresojn, tiujn de Probal Daŝgupta, sed ankaŭ ne kaŝate diversajn misojn, klarigante miskomprenojn, eksplikante la kulisojn de Internacia Arta Vespero, sed ankaŭ bele recenzante la buntan teatran programon de la 100-a UK.  Universalaj Kongresoj oftas por la unuaj renkontoj, okazas ke por kelkiuj estas okazo por lastaj renkontoj. Tian ni havis kun Carola Antskog. En la unua numero de „Esperantolehti” el Finnlando por mi, kiu delonge konis ŝin kaj ŝian E-agadon edife estis legi la vortojn de Sylvia Hämäläinen, Tiina Oittinen kaj Tuomo Grundström. Kortuŝas la vortoj de Jorma en Åbo pri la alia bedaŭrato,  Roland Lindblom – „Via koro ĉi tie restas. Ĉiam proksima al ni ĝi estas. Ni atingas ĝin, kvankam la tero estus senkanta. Kiam vi foriris, ni aŭdis nur flustradon de marborda ondado. Ni kredas pli ol supozas kaj tie vi nin salutas”. Iel apartan signifon en tiu kunteksto havas la vortoj de Mario Machlik  en la unua nunjara numero de „Norvega Esperantisto”, ke li kiel prezidanto de Norvega E-Ligo en la novjara promeso deklaras „dum la du venontaj jaroj almenaŭ iomete ekkoni ĉiujn membrojn de NEL. […] Tio ja donas la eblecon formi grupon, kies membroj havas personajn rilatojn, ne nur oficialajn”. Ĉu ne imitinda bondeziro ?

El la elsendo 15.03.2016. Legas Barbara – 11’31”

Koninda polo: Rudolf Weigl

La heroo de nia nunsemajna felietono estas mondfama biologo, kvar fojojn kandidatigita al Nobel-premio. Rudolf Stefan Jan Weigl – naskiĝinta en 1883 en la moravia Přerov mortinta en 1957 en Zakopane – estas la inventinto de la unua en la mondo efika vakcino kontraŭ tifo, la antaŭkuriero de la uzo de insektoj, ĉefe de la vesta pediko kiel laboratoriaj animaloj por la akirado de infektoagentoj. Rudolf Weigl devenis – laŭ diversaj fontoj – el aŭstra aŭ germana familio. Post la morto de la patro lia patrino edziniĝis al pola instruisto, Józef Trojan, sekve de kio  Rudolf kaj liaj gefratoj kreskis kaj edukiĝis en la pola kultura tradicio. Rudolf Weigl  la tutan vivon sentis sin polo kaj Pollandon traktis, kiel sian unusolan patrolandon. Plej emfaze li esprimis tion rifuzante dum la 2-a mondmilito la proponon de SS-generalo Katzmann subskribi Reichliston, per la vortoj ke “homo nur unu fojon elektas sian naciecon, kaj tion mi jam faris”. Onidire iam li kritikis eĉ Maria-n Skłodowska-Curie pro tio, ke siajn filinojn ŝi edukis kiel francinojn dum li identiĝinte kun Pollando, kiam ĝi ankoraŭ pro dispartigoj forestis  sur la mapo de la mondo ĉiam reestos polo. Rudolf Weigl post la translokiĝo de la familio al Jasło kaj Stryj, kie lia vicpatro estis gimnazia profesoro kaj direktoro tie frekventis gimnazion. Studojn pri natursciencoj li faris en la Lvova Universitato, kie li doktoriĝis pri biologio (1907), sekve pri citologio. Ses jarojn poste post habilitiĝo pri zoologio, kompara anatomio kaj histologio kiel ordinara profesoro Rudolf Weigl transprenis la Subinstituton de Ĝenerala Biologio ĉe la Kuracista Fakultato, kie li laboris pri etiologio de tifo.  Dum la 1-a mondmilito li estis rekrutigita kiel parazitologo kaj tiam li komencis esplorojn pri la turmentanta la mondon tifo kaj la transportantaj ĝin vestaj pedikoj. En la intermilita periodo li daŭrigis siajn esplorojn pri tifoetimologio kaj pri la kontraŭtifa vakcino.  En sia EsplorInstituto pri Tifo kaj Virusoj  post ĝisfundaj esploroj li akiris la unuan efikan vakcionon kontraŭ tifo kaj tie oni ankaŭ malgrandkvante okupiĝis pri ĝia produktado. Rudolf Weigl estis tre talenta kaj ideoriĉa eksperimentanto, tre detalema en tiu laboro. Ĉiu eksperimento estis subigata al kontrolesploroj dekojn da fojoj ripetataj. La mondan famon alportis al Weigl la kontraŭtifaj vakcinadoj en la belgaj katolikaj misioj en Ĉinio. En la raporto belga misiisto Rutten, la sanitara estro de la belgaj misioj en Ĉinio mencias i.a., ke se en la jaroj 1906-31 el inter 130 misiistoj mortis pro tifo 88, post la komenco de la vakcinado dum sep sekvaj jaroj estis notita neniu kazo de tifo inter monakoj aŭ ĉinaj loĝantoj. Weigl ricevis pro tio la plej altan papan distingon, ordenon de sankta Gregorio, belgajn distingojn, membrecon de sciencaj institucioj, li estis kandidatigita al Nobel-premio. En 1930-a li estis distingita per la Komandora Kruco de la Ordenon de la Renaskiĝo de Pollando. Al la lvova Instituto de profesoro Weigl pilgrimis sciencistoj el la tuta mondo por profondugi siajn bilogiajn konojn kaj lerni la tieajn esplormetodojn. La pola vakcino   estis aplikata en epidemiocentroj en Eŭropo, Afriko kaj Azio. En 1939 profesoro Weigl forveturis al Etiopio, kie li helpis ekregi la tifoepidemion. Tamen pro militminaco li revenis al la lando sciante, ke kaze de milito sendune oni frontos epidemion de tifo. La problemo kontraŭbatali tifon havis signifon ankaŭ por ambaŭ okupaciintoj de la polaj teritorioj, Germanio kaj Sovetunio. Komence oni enteprenis  klopodojn transformi lian esplorlaboratorion en produktan entreprenon. En la periodo de la unua okupacio de Lvovo fare de Sovetunio (ekde 17-a de septembro 1939) la produktado de la kontraŭtifa vakcino estis signife grandigita. Post la eniro de germanoj la 30-an de junio 1941 Weigl – post kelkaj hezitoj – akceptis la proponon resti la scienca estro de la Instituto eldeviginte tamen por si la rajton suverene decidi pri la elekto de la personalo. Tiel doniĝis la eblo helpi al senigitaj je laboro akademiaj profesoroj kaj asistantoj. La laboron en la Instituto kun legitimilo protektanta kontraŭ germanaj reprezalioj trovis i.a. profesoro Stefan Banach, Bronisław Knaster kaj Władysław Orlicz, ankaŭ judaj sciencistoj kiel Ludwik Fleck.    Entute laŭ taksoj Rudolf Weigl savis ĉ. 5 mil reprezentantojn de la lvova scienca medio, gimnazia junularo, batalantojn de rezistomovado. Dum la milito ili laboris kiel nutrantoj de pedikoj. Ĉio ĉi ligiĝis kun komplika sistemo produkti kontraŭtifan vakcinon de Weigl kaj liaj asistantoj. Por ĝia amaskvanta produktado necesis bredi la vestajn pedikojn, en kio kiel iliaj nutrantoj rolis homoj (la nutrado okazis du fojojn dum ĉirkaŭ 10 tagoj). La fina produkto estis la kontraŭftiza vakcino. Dank’ al la ebleco aŭskulti la radion profesoro Weigl sciis, kio okazas sur la fronto kaj sur la okupaciataj teritorioj kaj konsciis pri la tifodisvastiĝa minaco. Vico da transportoj kun lia vakciono sekrete trafis al la gettoj en Varsovio, Krakovo aŭ Lodzo, al la germanaj koncentrejoj en Auschwitz, Birkenaŭ, Majdanek. En 1942 li estis kandidatigita al Nobel-premio, sed germanoj rifuzis la subtenon pro lia malakcepto subskribi Reichliston kaj transpreni katedron en Berlino. Weigl transvivis la militon. Komence li translokiĝis al Krościenko apud Dunajec-rivero. Tie li establis laboratorion kaj daŭrigis siajn laborojn. Post la milito li laboris en la Jagelona Universitato en Krakovo kaj poste – ĝis emeritiĝo – en la Universitato de Poznano, kie li daŭrigis siajn esplorojn kaj produktadon de vakcino. Tamen eĉ ĝis la morto en 1957 la komunista Pollando apenaŭ toleris la mondfaman profesoron.  Ne estis por li loko en la Pola Sciencakademio  kaj la laŭvica ŝanco pri Nobel-premio en 1948 estis vanigita, ĉi-foje de poloj. Nun lian nomon portas la Instituto pri Imunologia kaj Eksperimenta Terapio de la Pola Sciencakademio en Vroclavo kaj hospitalo en Blachownia apud Częstochowa. En 2003 Rudolf Weigl estis distingita de la Instituto Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Nur en 2014 sur la muro de la malnova univeristato en Lvovo aperis omaĝtabulo informanta pri la atingaĵoj de pola sciencisto, kies malkovroj evidentiĝis mejloŝtonaj en la kontraŭbatalado de tifo. Memoraĵoj ligitaj kun profesoro Weigl – sciencaj disertaĵoj, artikoloj, fotoj kaj elementoj el lia laboratorio estis transdonitaj al la Nacia Muzeo en Przemyśl.

El la elsendo 11.03.2016. Legas Barbara – 9’28”

Kondinda Pollando: la Nacia Parko de Karkonosze

Ekde la 1-a de januaro 2016 unu el la 20-o da Naciaj Parkoj en Pollando grandigis sian surfacon je 371 hektaroj. Tiel do la Nacia Parko de Karkonosze [karkonoŝe], la plej alta masivo en la montoĉeno Sudetoj (en la sudokcidenta Pollando), etendiĝas sur la 5951-hektara tereno. Ĝian konsiston eniras krome du enklavoj ne ligitaj kun la ĉefa teritorio de la Parko – la monto Chojnik [ĥojnik] kaj la ĉirkaŭaĵoj de la Akvofalo Szklarka (ŝklarka]. La plej alta pinto de Karkonosze kaj Sudety estas Śnieżka [snjeŝka] – 1602 metroj super la marnivelo. La naturaj valoroj de Karkonosze, ĝia geologio, bonege videblaj elementoj de la postglaĉeraj tavoloj, flaŭro kaj faŭno jam komence de la 20-a jarcento motivis organizitan protekton de la regiono. Post la 2-a mondmilito estis konservita parto de kreiĝintaj tiam rezervejoj kaj en 1959 estis establita la Nacia Parko. La tereno de Karkonosze-masivo  etendiĝas ankaŭ ĉe la ĉeĥa parto de la regiono, kie en 1963 ankaŭ kreiĝis la nacia parko. En 1992 ambaŭ parkoj eniris la limregionan Naturrezervejon de Biosfero de Unesko.  Karkonosze distingiĝas inter aliaj polaj montoj per unikaj panoramoj. La montotrunkon konsisitigas la granitaj rokoj, sed la longdaŭraj geologiaj-klimataj procezoj kaŭzis elformiĝon de unikaj fantaziaj rokformoj, lagoj, rojoj,  akvofaloj kaj karakterizaj altaj marĉoj, kiuj aperas super la supra arbara limo. En la Nacia Parko de Karkonosze ekzistas pli ol  mil plantspecioj inkluzive de la endemiaj Saxifraga basaltica, Campanula bohemica kaj Pedicularis sudetica Willd. Vivas tie multaj specioj de arbaraj animaloj, entute pli ol 150 specioj de vertebruloj inkluzive de ĉirkaŭ 40 specioj de mamuloj, i.a. kastoroj, kapreoloj, vulpoj kaj 16 specioj de vespertoj. Senduba atrakciaĵo estas muflono venigita ĉi tien nur komence de la 20-a jarcento el Sardinio kaj Korsiko. Krome siajn nestojn sur la tereno de la parko  havas 90 birdospecioj, i.a. nokta strigo, paserstrigo, tetro, urogalo, rubandoturdo, alpopronelo. La Nacia Parko de Karkonosze-masivo apartenas al la parkoj en Pollando plej amase vizitataj de turistoj. Funkciantaj tie turismaj itineroj egalas al 200 kilometroj, ekzistas kelaj biciklaj vojetoj, eblas praktiki la skiadon. Dum la tuta jaro funkcias seĝaj telferoj al la montopintoj Kopa kaj Szrenica [ŝrenica]. Al la vizitindaj lokoj ligitaj kun la materia kulturo sur la tereno de la Parko apartenas 3 tre interesaj objektoj. La 300-jara kapelo de S-ta Laŭrenco sur la pinto Śnieżka, estas la plej alte situanta objekto de la baroka arto en Pollando.  La 800-jara preĝejeto Wang en Karpacz-Bierutowice origine estis konstruita en la suda Norvegio en la loko Vang en la komenco de la kristanigo de Skandinavio. Ĝia arkitekturo kunigas elementojn de la romanika arto kun la nordia popola arkitektura stilo. Konstruita el ligno de norvega pino ĝi karakteriziĝas per enorma rezisto. En la 19-a jarcento ĝi estis transportita tien laŭ la klopodoj de grafino Frederika von Reden el Bukowiec. Ĝi apartenas nun al la evenagelia-augsbuga paroĥo. La lasta menciinda materia atrakciaĵo de la Nacia Parko de Karkonosze estas la perfekte konserviĝinta kastelruino el 1335 sur la pinto Chojnik. Komence temis pri ĉasista kortego kun defendotrajtoj konstruigita de princo de  la Piastdinastia alo Bolesław [bolesŭaf] Rogatka.  Baldaŭ ĝi estis anstataŭigita per ŝtona fortreso elkonstruigita de la nepo de reĝo Vladislavo la Kubuta – Bolko II. Tiu kastelo estis malfacile konkerebla. Kaj efektive ĝi neniam estis konkerita. Tamen ĝi forbrulis en la fino de la 17-a jarcento pro la fulmofrapo. Nun la grimpado al. la kastelo (627 metroj super la marnivelo) eĉ se laciga estas kompensita per rave pitroreska alrigardo al la tuta valo de Jelenia Góra [jelenja gura]. La kastelo estas malfermita por turistoj dum la tuta semajno, kaj dum belveteraj someraj semajnfinoj eblas rigardi tie la turnirojn de la kastela kavalira fratularo. Ĉiujare okazas tie krome Arbalesta Turniro favore al la Ora Sagopinto de la kastelo Chojnik.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Barbara – 6’8″

Vizitinda Pollando: En la vulkanspura regiono

Ni revizitu hodiaŭ unu el la plej variaj laŭ la geologia vidpunkto terenoj en Pollando  riĉa je kavernoj kaj tavoloj de bazalto, agato kaj oro. Antaŭ milionoj da jaroj, kiam formiĝadis la nunaj montopartoj tiu ĉi tereno estis la regiono de spektaklecaj vulkaneruptoj. La cindroj kaj vulkana lafo markas ĝiajn limojn en la ĉirkaŭaĵoj de Bolesławiec [bolesŭawjec], Lwówek Śląski [lvuvek slonski] kaj Złotoryja [zŭotoria] en la sudokcidenta Pollando. La senaktivaj vulkanoj, kiujn eblas nun surgrimpi estas dek kelkaj. Tri estas la plej konataj. La turisma itinero ebliganta konatiĝi kun ili longas 85 kilometrojn. Konas ĝin la 501-metra vulkankonuso Ostrzyca Proboszowicka [ostŝica proboŝovicka]. La regiono estas atrakcia aparte por studentoj de geodezio kaj geologio. Ĝi famas pro agatoj kaj ametistoj. Al. la meza turisto la vulkankonusoj vekas asociaciojn kun Italio, Islando aŭ Japanio, do la retrovo de ili en ĉi tiu regiono surprizas kaj fascinas. Ostrzyca estas nun naturrezervejo kun unikaj alpdevenaj plantoj. Ĝuste al ĝi ni dediĉis apartan felietonon en majo 2013. Hodiaŭ ni aldonu, ke laŭ asertoj la monto por la unuaj loĝatoj de la regiono estis ligita kun la kulto de la Suno, konceptita kiel dio. Alia vulkanpinto Wilcza  Góra estas tre interesa orientiga punkto kun panorama alrigardo al Złotoryja. Dum jaroj ĝi estis ekspluatata por la bezonoj de vojkonstrua industrio. Nun ĝi rolas kiel la rokpioĉejo. La malkovrita dum la ekspluatado la t.n. bazalta rozo, kiu estas trunko de la solidiĝinta lafo estas nun unu el la simboloj de la regiono. Al la restaĵoj post la vulkanaktiva periodo estas kalkulataj pezantaj tunojn, elspruĉataj el la vulkanabismo la t.n. vulkanaj kugloj. Antaŭ la milito la apuda loko Wilkołak estis populara ripozcelo, sed al la iama brilo ĝi komencis reveni nur en la lastaj jaroj. Eblas eĉ paroli pri modo je vulkanoj, kiun i.a. atestas la ĉiujara kuro laŭ la defioplena – ĉar tre malfacila – Itinero de Estingiĝintaj Vulkanoj longa 13 kilometrojn. Alia formo loganta al la regiono estas Nokta Ĉampionado pri Lavado de Orsablo. Popularigas ĉiujn ĉi eventojn Societo de Amantoj de Złotoryja-regiono [zŭotoria] aŭ Societo de Ministaj Tradicioj de Złotoryja, sciencaj konferencoj kaj libroj. La plej fama neaktiva vulkano estas Grodziec [groĝjec], kiu origine estis la kultoloko de la tribo Bobrzanie [bobĵanje]. Nur en la 15-a jarcento kreiĝis sur ĝia pinto kastelo. Impona – dum la regado de Piast [pjast]-dinastio – konstruaĵo dum la 30-jara milito kadukiĝis kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento estis romantika ruino. La rekonstruon iniciatis enamiĝinta al la mezepokaj kasteloj germana diplomato, kiu fariĝis eĉ ĝia posedanto. Post la milito ne tuj oni pri ĝi interesiĝis nek klopodis pri ĝia reflorigo pri ĝia reflorigo. Pozitivaj ŝanĝoj  venis komence de la dumilaj jaroj, kiam kreiĝis la kompanio „Kastelo Grodziec” prezidata de Zenon Bernacki, adminitracia aganto de Złotoryja-distrikto. Dank’ al liaj klopodoj, pasio kaj  organizaj talentoj  kun ĉiu jaro la kastelo reakiras brilon. Ĝi sendube apartenas al la plej allogaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono. Iom post iom disponigita al vizitantoj ĝi bonvenigas ilin per amika, malnovstila klimato kaj etoso. Por la publiko estas disponigitaj  kelkaj el la internoj,  kiel Granda Salonego, Kavalira Salonego, ĉambretoj de la Princino kaj la Princa Ĉambro, la kapelo. Aparta atrakciaĵo por turismumantoj estas la eblo surgrimpi tri turojn por promeni tra ili kaj admiri la panoramon de la regiono. La romantika formo de la kastelo kaj ĝia atrakcia situo kaŭzas, ke dum la tuta jaro viglas tie vivo. Estas organizataj tie kavaliraj turniroj, muzikkoncertoj, diversspecaj aranĝoj kaj eventoj ligitaj kun la loka socio. Menciindas tiaj regionaj kaj internaciaj aranĝoj kiel la Kavalira Turniro favore al la Arĝenta Ringo de la Kastelestro, Festo de Vino kaj Medo, Silezia Kantofesto. Kelkfoje Grodziec  rolis  kiel fono por sveda, franca, belga, rusa kameraistaj tv-trupoj.  La escepta etoso reganta en la kastelo, sed ankaŭ  la kredo pri daŭra aktivado de vukanaj spiritoj favoras reviviĝon de malnovaj legendoj. La plej fama estas pri la spirito de junulino Meta. Ŝi loĝis en la grave ruinigita kastelo dum la 30-jara milito, kiam en la kastelo garinizonis soldataj trupoj. Meta enamiĝis al ilia komandanto, sed li estis korligita kun la alia. Pro rifuzo kaj ekreginta ŝin venĝodeziro Meta komplotis kun la trupoj de la malamiko ĵetinte al ili ŝnuron de la galeria turo. Pro tiu perfida ago la  malamikoj povis ataki la kastelon ŝtelante kaj rabante ĝian havajon. Meta ricevis severan punon. Ŝi estis forpuŝita el la turo kaj…. Kaj ĝis hodiaŭ aperas en ĝi kiel la fantoma „blanka damo”.

El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara – 6’48”

Koninda polo: Ferdynand Karo

En la hodiaŭa felietono ni volas proksimigi al vi, gesinjoroj silueton de laŭvica koninda polo. Temas pri farmaciisto, botanikisto, esploristo de la siberia flaŭro, Ferdynand Karo. Lia plurfoja – sume 20-jara – estado en Siberio, ne estis ligita kun lia patriota, kontraŭcara agado. Ferdynand Karo post sia unua vizito en Siberio  plene fasciniĝis pri la tiea flaŭra mondo. Ferdynand Karo vivis en la jaroj 1845-1927. La unuajn paŝojn en mondo de la naturo li faris en la reala lernejo en Vroclavo sub la gvido de konata botanikisto Julius Milde. Tiuj unuaj spertoj decidis pri lia vivpasio. Jam 12-jara sub la gvido de sia instruisto li kolektis plantojn por sia unua herbario (kajero de sekplantaj folioj), kiuj konserviĝis en la kolektoj de la Botanika Ĝardeno de la Varsovia Universitato. Al sia naturfasciniĝo li restis fidela dum la tuta vivo. La farmaciistan praktikon Ferdynand Karo komencis en la varsovia apoteko de Ludwik Henryk Spiess, kiu en la jaroj 1863-64 estis grava kontaktopunkto de la insurgenta poŝto de la Januara Insurekcio celita kontraŭ carismon. Juna Ferdynand estis tiam sekreta kuriero de la insurekca Nacia Registaro estante en proksimaj kontaktoj kun la insurekcikomandanto Romuald Traugutt. En marto 1864 li estis malliberigita kaj fermita en la severa 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo. Pri tio, ke li ne estis ekzilita al Siberio decidis efikaj klopodoj de la familio kaj pagita garantimono. Liberigita Ferdynand Karo praktikis kiel apotekista helpanto en Częstochowa. Post sukcesa ekzameno li inaŭguris farmaciistajn studojn en la Varsovia Ĉeflernejo. Jam kiel studento li pretigis sian unuan sekplantan laboraĵon dediĉitan al la ĉirkaŭaĵoj de Varsovio, kiu estis publikigita en Vieno en 1867. Kiel farmaciisto Ferdynand Karo magistriĝis en 1872 kaj dum laŭvicaj jaroj li gvidis proprajn apotekojn en la lokoj Łosice [ŭosice], Częstochowa [ĉenstoĥova]. En Lublin li estris militistan apotekon. Tiam kreiĝis liaj laŭvicaj herbarioj kaj baze de ili laŭvicaj sciencaj publikaĵoj. En 1887 li akceptis la estran postenon de la militista apoteko en la siberia Irkuck ĉe la rivero Angara, poste li laboris en Narczynsk apud la rivero Szylka [ŝiŭka]. Siajn esplorlaborojn li priskibris en letero al hungara botanikisto: „Ĉiutage je la 3-a horo matene en nebulo kaj humideco mi inaŭguras botanikan ekspedicion por kolekti la plantojn ĝis la 8-a horo, je kiu mi devas komenci la profesian laboron. Rekte mi devas ŝteli tempon por sukcesi dum la tago pretigi la herbariajn foliojn. Tiu laboro daŭras ĉiutage dum la tuta somero ĝis septembro. Nur kun alveno de la unuaj frostoj mi estas kontenta, ke eblas finfine ripozi. Puloj kaj felbotominoj ĉiun kolektanton povas alkonduki al senespero; laŭvorte temas pri la sangoverŝa laboro<. Post ses jaroj Ferdynand Karo revenis al Pollando. Tie  li gvidis dum tri jaroj apotekon en la loko Magnuszew (magnuŝef). La dua ekspedicio de Ferdynand Karo al Siberio finiĝis en 1902. Raportante pri ĝi en la periodaĵo „Universo” li informis i.a. pri retrovo de ĉ. 200 palntospecioj ĝis tiam ne konataj. Al Pollando li revenis nur por kelkaj monatoj dum sia restado okupiĝante pri la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo, inkluzive de sia kolekto kiu konsistis el pli ol kvar mil herbariaj folioj. Dum sia tria siberia ekspedicio Karo esploris la flaŭrajn provizojn de apud Amuriveraj terenoj de Manĝurio. Tiam li estis jam 60-jara kaj laca pro la foresto for de la familio. La materiala situacio de la familio influis tamen lian decidon pri la 4-a ekspedicio el 1910, kiam dum tri laŭvicaj jaroj li  daŭrigis siajn flaŭristajn esplorojn. Reveninte al Pollando unue li instaliĝis en Latowice, poste li laboris kiel flaŭrista konsilisto en la apoteko de Adolf Bukowski en Varsovio. Vivfine Karo estis la estro de la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo en la jaroj 1925-27. Dum siaj estadoj en Siberio Ferdynard Karo estis sendanta siajn kolektojn al hungara botanikisto kaj eldonisto de herbarioj L. Richter. Laŭ lia rekomendo ĉeĥa botanikisto Josef Freyn estis difinanta la plantospecimenojn sendatajn de Karo, kiujn ĉi lasta ne povis priskribi pro foresto de referenca literaturo. La registroj de plantospecioj el Siberio el la regionoj de Irkuck, el la lando Dahuria Nerczynska kaj el la riverbranĉaro de Amur-rivero kolektitaj de Ferdynanrd Karo estis publikigitaj kiel Plantae Karoanae i.a. en la viena periodaĵo „Österreichische Botanische Zeitschrift”. Inter 80 mil plantospecimenoj sur herbariaj folioj kolektitaj de Ferdynand Karo troviĝas 28 novaj, nekonataj antaŭe plantspecioj. Inter ili 8 portas nomon deriviĝantan el lia familia nomo Karo. Pasintjare pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Ferdynand Karo, elstara pola flaŭristo kaj unu el naturesploristoj, kiuj okupiĝis pri la siberia flaŭro kiel grava parto de la azia flaŭro, nun konata prefere de specialistoj. Liaj herbariaj folioj troviĝas en bibliotekoj i.a. en Varsovio, Krakovo, Jeno, Bazileo, Zuriko, Laŭzano, Berlino, Munkeno, Getingo, Parizo, Vieno, Ĝenovo, Florenzo, Lejdo, Londono, Irkuck, Czyta, Petersburgo, Kijevo, St. Louis. Konsiderante la periodon kaj lokon de flaŭristaj vojaĝoj de Ferdynand Karo temas pri nepritakseble valora materialo pri la siberia plantaro, kiu ĝis hodiaŭ estas valora fonto por ĝeneralaj konoj pri la biologia varieco de la monda flaŭro.

El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’13”

Koninda Polo: Ludwik Rydygier

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Ludwik Antoni Rydygier – pola kuracisto, kirurko, profesoro de medicinaj sciencoj, generalo de la Polaj Armeaj Fortoj.  Li naskiĝis en 1850 en la bieno Dusocin apud Grudziądz (gruĝjonc). Tiam ĝi troviĝis en la prusa aneksoparto de Pollando. Ekde la plej  frua aĝo li manifestis sian polecon kaj kiel 19-jarulo ŝanĝis la ortografion de sia germana nomo de Riediger al Rydygier. Komence li lernis hejme daŭrigante la lernadon en Pelplin, Chojnice kaj Chełmno (ĥeŭmno). Tuj post la abiturienta ekzameno li entreprenis medicianajn studojn. Unue en Krakovo kaj poste en la universitato de Gryfia (nun Greiswald). Diplomon de kuracisto li akiris en decembro 1873 kaj jam en februaro la sekvan jaron li defendis doktorigan disertaĵon. Ĝi koncernis kirurgian antisepson. Komence Ludwik Rydygier laboris kiel asistano en la Hospitalo de la Plej Sankta Maria Virgulino en Gdansko, sekve en Chełmno kaj poste denove en Gryfia, kiel asistanto de la universitata Kirurgia Kliniko. Tiuperiode aperis liaj unuaj sciencaj disertaĵoj koncerne kirurgion. Post la habilitiĝo en 1878 li translokiĝis al Jeno, kiel asistanto de profesoro F. Riedl. Unu jaron poste d-ro Rydygier aĉetis domon en Chełmno, kiun li adaptis al la privata kirurgia kliniko, kiu laŭ sia  moderna ekipaĵaro rivalis sukcese eĉ kun la kliniko de la krakova Jagelona Universitato. De ĉi tiu periodo datiĝas la plej signifaj sciencaj atingaĵoj de d-ro Ludwik Rydygier, kiuj malfermis antaŭ li brilan akademian karieron. Tiuperiode li faris du aŭdacajn kaj pionirajn stomakoperaciojn. En novembro 1880 kiel la unua en Pollando kaj la dua en la mondo – post Péan – li eltranĉis piloron pro la stomakkancero, rekreante komplete la nutrokanalon. Ambaŭkaze pacientoj mortis.  Rydygier kelkajn monatojn poste ripetis sian operacion kaj priskribis la aplikitan metodon, kiu akiris la nomon “modo Rydygier”, kvankam en la germana kaj anglosaksa faka literaturo ĝi estas konata kiel Billroth I. Nome en januaro 1881 similan operacion, sed laŭ alia maniero efektivigis Theodor Billroth, kies pacientino transvivis. Sed Rydygier ne kontentiĝis per sia nova metodo. En 1884 li enkondukis novan metodon de kirurgia kuracado de ulceroj de stomako kaj duodeno. Li  aŭtoris la originalan metodon forigi la hipertrofion de prostato kaj multajn aliajn operaciteknikojn. Liaj metodoj de gastrektomio kaj malfermo de abdomeno jam dum lia vivo eniris lernolibrojn. Li aŭtoris ankaŭ lernolibron pri operecia kuracado de artiktuberkulozo, okupiĝis pri kuracado de vundoj. Tamen kiel kuriozaĵon eblas nun trakti lian borŝuron kontraŭ virinoj en la kirurgia fako. Tiujn li ne dungadis kaj flegis negativan opinion pri studentinoj de medicino. En 1887 Ludwik Rydygier translokiĝis al Krakovo. Tie li transprenis la funkcion de la estro de Kirurgia Kliniko kaj sekve de dekano de Kuracista Fakultato de la Jageloona Universitato. En Krakovo li konstruigis kirurgian klinikon, sed kiam ĝi estis elkontruita li translokiĝis  en 1897 al Lvovo. Tie li estis vokita por la posteno de la ordinara profesoro pri kirurgio de la Lvova Universitato. Simile kiel en Krakovo dank’ al liaj klopodoj estis elkonstruita la kirurgia kliniko, kiun li gvidis dum 23 jaroj estante samtempe la rektoro de la Lvova Universitato kaj dufoje dekano de la Kuracista Fakultato. Kiam en 1898 estis inaŭgurita la scienca biblioteko de la kliniko, profesoro Rydygier transdonis al ĝi grandparte sian librokolekton. Dum la 1-a mondmilito li forlasis Lvovon direktiĝante al Vieno, poste li gvidis militistan hospitalon en Brno. Lia lvova kliniko estis transformita en Kirurgian Hospitalon de la Ruĝa Kruco.  Al Lvovo profesoro Rydygier revenis en 1916 restarigante ĝian laboron. Samjare li estis nomumita la estro de la medicinista laborantaro de la Pomeriaj Armeaj Fortoj en la rango de Brigada Generalo. El la iniciatitaj de li en 1889 Kongresoj de Polaj Kirurgioj el ĉiuj tri aneksopartoj de la polaj teritorioj (okazis entute 8) tiu en 1921, jam post la sendependiĝo de Pollando kaj post la morto  de prof. Rydygier fariĝis ĝermo de Societo de Polaj Kirurgoj. En junio 1920 profesoro Ludwik Rydygier emeritiĝis. Preskaŭ tuj la 25-an de junio li subite mortis kaj kiel defendinto de la pola Lvovo li estis entombigita en la kvartiro de la komandantoj de la Lvovaj Aglidoj de Łyczakowski-Tombejo. Profesoro Rydygier estas unu el la plej elstaraj polaj kaj mondskalaj kirurgoj. El inter 200 liaj sciencaj disertaĵoj 150 aperis presforme. Pri siaj atigaĵoj li kutimis unue verki  por poloj en la pola lingvo, nur poste ili estis aperantaj en la germanaj aŭ anglaj fakaj revuoj. Por niaj brazilaj aŭskultantoj eble interese estos ekscii, ke pli aĝa el la du filoj de profesoro Ludwik Rydygier heredis la profesiajn interesiĝojn de la patro. Sub la patra gvido Józef [juzef] Rydygier akiris kirurgian majstrecon kaj jam post la morto de la patro li elmigris al Brazilo. Tie en 1922 li ricevis profesoran tilolon kaj kirgurgian katedron en Kuritibo.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Barbara – 7’23”

La Nacia Parko de Drawa-rivero

Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al la nordokcidenta Pollando, kie sur la tereno de tri troviĝantaj tie vojevodioj etendiĝas La Nacia Parko de Drawa-rivero, unu el la malpli ofte vizitataj parkoj. Ĝia tereno tutece ĉirkaŭprenas la akvobranĉaron de Drawa, kiu kune kun sia alflubranĉo Płocizna (pŭocizna) formas ĝian ĉefan hidrografian akson. Ambaŭ riveroj trafluas la postglaĉeran terenon, kiun formis la akvoj de la degelanda glaĉero fluante al la pravalo de Toruń-Eberswald. La faŭnon de la parko reprezentas pli ol 200 specioj de vertebruloj, inter kiuj plej multnombraj estas birdoj. Lastlunde, t.e. la 18-an de januaro okazis la vintra nombrado de birdoj ligitaj kun la parka akvomedio. Vintre oni kontrolas rivevrfragmentojn, kies spegulo ne estas skuita de glacio, ĉar tie birdoj trovas la unusolajn lokojn, kie ili povas trovi valoran nutron. Grupiĝas tie kormoranoj, grandaj merĝoj.  Platbekaj anasoj kun aminduma plumaro serĉas trankvilajn lokojn malpli profundajn serĉante velkajn akvoplantojn. La samon seĉas mutaj cignoj, sed dank’ al loga kolo en pli granda profundo. Maskloj de orokulaj klanguloj ankaŭ kun la aminduma plumaro koketas femalojn kaj nutras sin per ĉefundaj senvertebruloj. Senglaciajn riverfragmentojn volonte patrolas ankaŭ grizaj ardeoj serĉante ajnan nutron. La Parkon de Drawa-rivero tiusezone  vizitas ankaŭ birdoj el la orienta Siberio, ekzemple blanka merĝo. La nombrado de la tieaj birdoj okazas ĉiujare inter la 10-a kaj 20-a de januaro konforme al rekomendoj de Wetlands International. Parolante pri birdoj ni aldonu, ke unu el la simboloj de la Parko estas alciono, fama pro i.a. rekorde longaj traflugoj. Sur la tereno de la parko oni notas unu el la plej grandaj grupiĝoj de la alcionaj kovparoj. La blazona besto de la Parko de Drawa-rivero estas lutro, kiu kune kun lupo kaj blankvosta maraglo apartenas al la protektataj animalspecioj. La plej nobla fiŝo vivanta en la akvoj de Drawa kaj Płocizna ĝis la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estis atlantika salmo. Ĝi malaperis pro la senŝlamigo de la retena akvoreceptaklo ĉe la Akvoelektrejo Kamienna. La salmo estis tamen dank’ al la klopodoj de la parkolaborantoj reinstalita en la parkoakvoj en 1995 dank’ al kunlaboro kun la latvoj. Jam du jarojn poste aperis la unuaj salmonestoj kaj nun eblas jam konstati reinstaliĝon de la atlantika salmo. 83-procente la areon de la Nacia Parko de Drawa-rivero okupas arbaroj, en plimulto fagaj kaj kverko-fagaj. Inter dekoj da protetataj plantoj la mencion meritas la plej granda botanika kuriozaĵo, kiu estas >chamedafne< – populara en Siberio aŭ Skandinavio, sed en Pollando troviĝanta nur en ses lokoj. Samtempe >chamedafne< apud Drawa estas la sola plej fore troviĝanta okcidenta loko, kie la planto aperas. Sur la tereno de la parko troviĝas 20 akvoreceptakloj, inkluzive de aparte interesa laŭ la landa kosidero Nigra Lago. La senelflua akveno kreiĝis antaŭ nelflua akveno kreigixis peras. Sur la tereno de la parko troviĝas 20 akvoreceptakloj, inkluzive de aparte interesa laŭ la10 mil jaroj kiel restaĵo post la buleg de degelinta t.n. senviva glacio. Ĝiaj bordoj esats relative krutaj kaj surkreskitaj de arbaro. La akvo karakteriziĝas per signifa diafaneco atiganta meze 7 metrojn. Ĝi estas unu el tri en Pollando plurtavolaj lagoj. La formo de la lago kaj la situo kaŭzas, ke lokaj ventoj neniam miksas ĝiajn akvojn ĝisfune. En la profundo de pli ol 13 metroj la akvo ne enhavas oksigenon kaj vivas tie  nur senoksigenaj bakterioj kaj maloftaj purpuraj sulfuraj bakterioj. Super la 13-metra profundo troviĝas meznivelnutra tavolo  kun lito de subakvigitaj akvaj plantoj kaj meza nivelo de nutraĵoj. Nur la surfacan akvotavolon printempe kaj aŭtune kirlas la ventoj kaj la urfacon en 27 procentoj kovras makrofito. Kvankam la Nacia Parko de Drawa-rivero ĉirkaŭprenas unu el la plej valoraj naturrezervejoj en Pollando ĝi estas samtempe unu el malplej popularaj kaj vizitataj. En la 2015 ĝi solenis la 25-jariĝon de la establo.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Barbara – 5’36”