La lubuŝa regiono en la okcidenta Pollando transformiĝas en la polan vinproduktan centron. Kreskas tie la nombro de vitejoj, kreskas ankaŭ la vinprodutado. Ĝia tradicio radikas en la 12-a jarcento. La kultivad- kaj produktopaŭzojn kreis sole  militoj aŭ krizoj. Kvankam la vinproduktado okazis en diversaj regionoj en Pollando, ĉefe okupiĝis pri ĝi monakejoj. Malsame estis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Zielona Góra, kie pri la vinproduktado zorgis burĝoj. Ĝis hodiaŭ la Lubuŝa regiono troviĝas en la unua vico de polaj vitkultivejoj kaj vinproduktistoj. En la sezono 2015/2016 finiĝinta la 31-an de julio la areo de komercaj vitejoj registritaj de la Agentejo por la Agrikultura Produktado egalis al 51, 56 hektaroj kaj konstante kreskas. Laŭ la Societo de Vinproduktistoj en Zielona Góra  ĉiuj vitejoj en la regiono okupas jam preskaŭ 200 hektarojn. Tamen ne ĉiuj ankoraŭ pretas por la komerca aktivado. La Lubuŝa regiono fieras aparte pri la plej granda vitejo en Pollando, la tiel nomata komunuma vitejo en Zaborze, en kiu 13 vinproduktistoj kultivas vitojn sur 35 hektaroj. Ĝiaj grundoj estas luataj de la Ŝtata Profesia Altlernejo en la loko Sulechów. La centro komencis funkcii en 2015 kaj okupiĝas ne sole pri la vitkultivado kaj vinproduktado. Eblas ĝin viziti kun ĉiĉerono rakontanta pri la sekretoj de la vinproduktado kaj ĝui la vingustumadon. La centro organizas ankaŭ konferencojn. La loka klimato favoras la vinprodukton. La vegeta sezono daŭras tie 180 tagojn kaj la meza jara temperaturo egalas al 8,5 celsiusaj gradoj. Tial en la Lubuŝa regiono pli bone ol aliregione sukcesas la kutivado de la vitspecio „vitis vinifera”. Kreiĝas tie unu el la plej bonaj en Pollando vinoj >pinot noir< kaj ŝaŭmvinoj. Inter noblaj specioj menciidaj estas i.a. riesling kaj chardonnay. Kiel ni jam kelkfoje informis en niaj programeroj pli frue dediĉitaj al ĉi tiu temo la nuntempa vinproduktado en Pollando komencis rekreiĝi en la komenco de la 21-a jarcento. Krom la regiono de Zielona Góra plej multaj vitejoj kreiĝis en la regiono de Krakovo kaj en Antaŭkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). En la finiĝinta sezono en la tuta lando entute estis 103 registritaj vinproduktistoj. Unu sezonon pli frue estis  76. Ankoraŭ antaŭ 6 jaroj temis sole pri 20. Samtempe la ekonomia kalkulo elmontras, ke la malgrandskala produktado ne estas profitdona. Tial tiuj vitejoj, kiuj akiris jam firman merkatan pozicion grandigas siajn areojn. La forta pozicio de la regiono en la vinproduktado estas utiligata por reklami la regionon. Dum grandaj foiroj kaj porokazaj eventoj la regionaj aŭtoritatoj diskonigas la atingaĵojn de lokaj vinproduktistoj kaj tradiciojn de la regiono. Ĝia grava turisma produkto estas la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo kondukanta tra objektoj ligitaj kun la vinproduktado kaj ĝiaj tradicioj. Sur la Lubuŝa Listo de Tradiciaj Produktoj troviĝas jam 58 vinoj dum ankoraŭ antaŭnelonge temis sole pri kvin. Ankaŭ tiu listo konstante grandiĝas.

El la elsendo 04.10.2016. Legas Maciek – 3’54”