Kiel ni jam informis antau kelkaj tagoj, la 9-an de oktobro mortis havante 90 jarojn Andrzej Wajda, unu el la plej elstaraj kaj popularaj  polaj filmreĝisoroj, la kunkreinto de la pola filma skolo. Andrzej Wajda naskiĝis la 6-an de marto 1926 en Suwałki (la nordorienta Pollando). Lia patro estis profesia oficiro, kiu pereis en Katyń, pri kio tamen Andrzej Wajda eksciis nur en 1950. La patrino estis instruistino. La militon Andrzej Wajda pasigis en Radom (sude de Varsovio), kien estis delegita lia patro kiel profesia militisto. Tie Andrzej Wajda partoprenis konspiran lernadon, laborante i.a. kiel seruristo, staplisto, varportisto. Post la milito li studis en la krakova Akademio de Belartoj, kaj en 1949 li komencis studojn en reĝisora fakultato de la Lodza Filmlernejo. Sian filmistan karieron li komencis kiel asistanto de Aleksander Ford dum la kameraado de la fimo „Kvinopo de Barska-strarto”. La unua signifa periodo en la kreado de Andrzej Wajda datiĝas al la jaroj 1954-58, kiam kreigis liaj filmoj „Kanalo” kaj „Cindro kaj diamanto”. Tiuj filmoj estis specifa prikalkulo de Wajda kun la periodo de la 2-a mondmilito kaj havas samtempe firman lokon en la historio de la pola kinematografio, ĉar ili iniciatis la t.n. polan filmskolon. En la unua Wajda bildigas la lastajn momenton de la Varsovia Insurekcio 1944, kiam trupo de soldatoj de la konspira Landa Armeo klopodas traiĝi tra urbaj kanaloj al la defendanta sin ankoraŭ urbocentro. En la alia Wajda prezentas junan soldaton de Landa Armeo, kiu li komencas havi dubojn pri plia batalo kontraŭ komunistoj kaj kiel lastan taskon ricevas ordonon likvidi sekretarion de Pola Laborista Partio. En la sekvaj jaroj Wajda kreis pliajn bonajn filmojn „Lotna”, „Cindroj” kaj reĝisoris teatrajn spektaklojn, kiuj ne riptis la sukceson de la 50-aj jaroj. Turnopunkta estis la filmo „Ĉio vendenda” el 1968, rakontanta pri homo, kiu subite forpasis. Lia morto devigas enpensiĝi pri tio, kio li estis, kion li lasis, kia li restos en la memoro de tiuj, kiuj lin amis aŭ admiris defore. Tiu forpasinto estas tragike mortinta aktoro Zbyszek Cybulski, sed la filmo ne koncernas sole lin, sed la tutan filmkrean medion,  en kiu filmo fikcio miksiĝas kun la realo. Tiu filmo komencis la 10-jaran sukcesoplenan periodon,  en kiu Andrzej Wajda kreis la propran filmkolektivon „X-o”, fariĝis la prezidanto de la Societo de Polaj Filmistoj, realigis siajn plej gravajn teatrajn spektaklojn kaj kreis pliajn filmojn bazitajn sur la pola literaturo, kiel „Postbatala panoramo”, „Nupto”, „La promesita tero”, „Betularo”, „Fraŭlinoj el Wilk”. En plebiscito en 2015 por 12 plej bonaj polaj kaj eksterlandaj filmoj lige kun la 120-jariĝo de kinoarto preskaŭ 300 figuroj ligitaj kun la pola filmo agnoskis la filmon „La promesita tero” (baze de romano de Stanisław Reymont), kiel filmistan ĉefverkon de la tuta pola kinematografio. En la filmo, kiu aperis ankaŭ kiel televida filmserio tri amikoj Karol, Maks kaj Moryc (polo, judo, germano) establas fabrikon en Lodzo aspirante laŭeble rapide akiri fortunon. La sekvan periodon en la filmista kreado de Wajda, inaŭguris en 1976 la filmo „Homo el marmoro”, kiu samtempe inaŭguris la pli vastan fenomenon, tio estas Kinoarton de Morala Maltrakvilo, kiu estis la provo fari prikalkulon kun la komunista realo. Tiu filmo rakontas pri studentino de filmlernejo, kiu pretigas sian diplomfilmon pri iama heroo de socialismo.  Pro ĝia sekva parto „Homo el fero”, en kiu radioĵurnalisto estas direktita al la strikanta Gdanska Ŝipfarejo por fari kompromitigan raportaĵojn pri unu el la gvidantoj de la strikantoj Wajda ricevis en Cannes la Oran Palmon. Inter liaj sekvaj filmoj menciindaj estas i.a. „Danton” premiita de la franca Cezaro, „Sinjoro Tadeo”, „Katyń”. En septembro 2016 okazis speciala antaŭpremiera prezento de la lasta filmo de Wajda „Powidoki”, rakontanta la historion de avangarda pentristo Władysław Strzemiński el la 20/30-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiu ne aprobas socrealismon kaj restas fidela al sia artista vojo”. Tiu ĉi filmo jam fariĝis la pola kandidato por la plej proksima Oskar Premio. Pli frue al Oskar-premio Andrzej Wajda estis komumita kvar fojojn. En 1976 pro „La promesita tero”, en 1980 „Fraŭlinoj el Wilk”, en 1982 „Homo el fero” kaj en 2008 pro „Katyń”. En 2-mila jaro la Usona Filmakademio premiis Andrzej Wajda per speciala Oskar-premio pro la tuto de lia kreado. Eble anstataŭ listigi longan vicon da premioj kaj distingoj de Wajda mian felietonan rememoron mi finu per la vortoj de Andrzej Wajda mem, kiu en intervjuo antaŭ 10 jaroj por la ĵurnalo „Rzeczpospolita” – lige kun sia 80-jariĝo – kiel gvidanto de sia Majstriga Reĝisora Lernejo klarigis la generacian ŝanĝon en la filmista lingvaĵo de malnovaj kaj novaj filmistoj. Wajda: „Tio estas tre interesaj homoj, kiuj kun facilo uzas la kameraon. Ni legis librojn, ni rezonis en literatura maniero. Ili senĉese rigardas televidilon aŭ komputilekranon. Ni eduko postulis respondi la demandon: „kiu estas la heroo de via rakonto. Kien li celas. Pri kio inteesiĝas. Ili, pli junaj, kelkfoje pri tiu demandoj forgesas kaj havas malfacilon gradigi emociojn”.

El la elsendo 14.10.2016. Legas Barbara – 7’39”