Politikaj kampanjoj, balotoj, starpunktoj, perspektivoj estas temo, kiu almenaŭ en Eŭropo fantomas en ĉiu angulo. Sed kiel skribas Tuomo Grundström en sia enkonduka artikolo al la aprila „Esperantolehti” „Esperanta Finnlando” rilate al la politika situacio en la lando post la  balotoj de antaŭ unu jaro „Nia Esperantujo ne estas regata de ŝtataj organoj, sed influas kion ili faras kaj favoras. Tio estas nia esperantista intereso”. Nu, verdire mankas por mi precipa ekspliko kiel Esperantujo influas la ŝtatajn organojn, kvankam evidente, ĉi-rilataj ekzemploj ne mankas. Sufiĉas memorigi ekzemplodone Pollandon, en kiu dank’ al esperantistoj E-o ektroviĝis sur la pola listo de la kultura heredaĵo, kaj dank’ al iliaj klopodoj Unesko dum sia novembra Ĝenerala Asembleo akceptis la proponon de la  polaj aŭtoritatoj, ke sub Unesko-patroneco estu solenata en 2017 Zamenhof-Jaro. Se temas pri la ĝenerala politiko mi tuj devas konfesi, ke tio, kio okazas en Finnlando apenaŭ speguliĝas en amaskomunikiloj, ne nur polaj, sed ankaŭ ekzemple italaj, francaj, anglalingvaj. Mi citu do la opiniojn de Tuomo Grundström rilate tion, kiel en Finnlando oni vidas la eŭropan migroproblemon, aparte interesa temo al tiuj niaj aŭskultantoj, kiuj opinias sin subinformitaj politike per niaj du elsendoj semajne. Do kiel finnoj vidas la problemon? „Granda kaj akre pridisputata problemo fariĝis la ŝajne neatendita amasa rifuĝado en Eŭropon el krizaj areoj. Al Finnlando venis dum 2015 preskaŭ 33 000 rifuĝintoj petantaj azilon, pli multe ol sume iam antaŭe. Ke Finnlando ne fermis la limojn, kaŭzis kaj kaŭzas malakordojn interne de la registaro, el kies konsistigaj partioj „la finnoj” gajnis subtenon parte kontraŭante enmigradon. La registara perspektivo ja estas malfermeco al diverseco (kaj allogi produktivajn profesiulojn), sed la Eŭropan problemaron, kiun kaŭzas (ja dependas de vidpunkto) la kolonia kaj milita historio de Eŭropo mem, ĝi ne povis aŭ volis antaŭvidi”. Kun intereso mi legis tiuj ĉi vortojn de Tuomo Grundström, des pli ke ne ĉiunumere la przidanto de E-Asocio de Finnlando artikolas ekster la E-komunumaj temoj. Tiuj ĉi en la aprila numero ne mankas. La artikolo pri la julia somera kurso en Iilsami ĉefe estas interesa por finnaj esperantistoj, sed jam anonco pri la Aŭtunaj Tagoj en Taivalkoski – eĉ reference al la adiaŭa respondohoro de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller vekas asociaciojn. Des pli interese estas konstati, ke la septembra evento sekvos padojn kaj paŝojn de la verkisto Kalle Päätalo,  ke i.a. oni konatiĝos kun fervojo dum la 2-a mondmilito konstruigita de germanoj, kiuj tiucele laboris militkaptitojn kaj kun multaj aliaj facetoj de Taivalkoski, kiun – kiel oni atentigas – ne ofte oni vizitas. Al la nunjaraj Aŭtunaj Tagoj oni aparte invitas eksterlandanojn. Al la propraj E-junuloj EAF proponas vojaĝstipendiojn en la alteco ĝis 400 eŭroj kondiĉe, ke la kandidatoj konas E-bazon kaj pretas raporti en la revuo post la vojaĝo pri sia partopreno en elektita araĝo. Maturaj esperantistoj estas plenkonsciaj ne nur kiel plenĝui sian esperantistecon, sed ankaŭ dividi siajn impresojn, sperton kun la aliaj. Modela aktivulo ĉi-rilate estas Jorma Ahomäki, kiu en la priparolata numero donas la atenton al la tri gravaj verkoj.  Du estas la gramatikaj verkoj – PAG de Kalocsay-Waringhien kaj PoMEGo de Wennergren, al kiuj la aŭtoro kuraĝige allogas la finnajn lingvouzantojn, argumentante ke „strukturo de la finna lingvo favoras ĝustan gramatikan uzadon en Esperanto”. La tria verko, kiun Jorma Ahomäki entuziasme rekomendas al la leganto de la revuo – ne plu komencanto, sed lingvoĝuanto estas  „Historio de la E-Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Multas aliaj interesaj por la leganto informoj, sed ni lasu la aprilan numeron de „Esperanrolehti” por ekfoliumi la aprilan numeron de „La Revuo Orienta” de Japana Esperanto Instituto. La komenca sinprezento „Esperanto kaj mi” devigas la leganton salti al Meksiko, ĉar ĝuste Joaquin Rosilla Vega Acosta estas ĝia aŭtoro. Denaska esperantisto kaj patro de denaskuloj, kiu ne ĉesas miri „kiel la Esperantistoj reagas al la komunika afero”. Kiel li skribas „vere ni estas en iu nivelo de komuniko, ke ni sentas nin egalaj kaj simple la komuniko fluas kaj ni komprenas”. La revuo publikigas krome ĉi-numere du eseojn, kiuj rilatas  retrospekte al vizitoj en Eŭropo. Mizro Iwaya, la redaktoro de „Novaĵoj Tamtamas” traktas Zamenhofaĵojn en Vieno, dum Oda Komenco nostaligie rerigardas sian viziton en Slovakio de antaŭ 49 jaroj okazigitan en 1967 kadre de la trimonata vizito en Eŭropo. Ankaŭ en la periodaĵo de japanaj esperantistoj ni renkontas tre interesan rubrikon, dank’ al kiu eblas pli bone kompreni la rezonadon politikan, socian en la mondoparto, pri kiu eŭropaj amaskomunikiloj ne tre diligente raportas. Al tiuj kalkuliĝas informo pri nova dogana konvencio de la pacifikaj landoj, sed verŝajne al multaj eksterlandaj legantoj de la revuo aparte leginda estas la informo pri japanaj solvoj por akiri transfuzotan sangon. Tre proksime al mia hejmo estas la centra varsovia sangoprenejeo, sed evidentiĝas ke japanaj administrantoj de sangofero pli progresas logante al la sangooferado junulojn en la kafejoj kaj librejoj, tie aranĝante ĉambron por sangoofero. Mi certas, ke tiu artikoleto kaptos la atenton de nia redakcia kolego, Tomek – kiu de jaroj estas – kiel ni diras en Pollando – honora sangodonanto.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara  – 8’20”