La plej proksiman dimanĉon, la 24-an de aprilo pasas la 245-a naskiĝdatreveno de la heroo de nia hodiaŭa felietono, kiu estas Samuel Bogumił Linde. Kelkaj fontoj ne difinas precize ĉi tiun daton menciante la periodon inter la 8-a kaj la 24-a de aprilo. Lia patro, Jan Jacobson Lindt venis al Pollando el Svedio 22 jarojn pli frue. o. La patrino Anna Barbara estis filino de germana enmigrinto. Samuel Bogumił unue frekventis en Toruno la elementan lernejon kaj poste Akademian Gimnazion. Spite la esperojn de la gepatroj, ke li fariĝos evangelia pastoro li elektis filozofiajn kaj teologiajn studojn, kiujn li faris en Lepsiko. Tie cetere en 1791 li fariĝis lekcianto de la pola lingvo. Ekde aŭtuno 1792 li komencis kunlaboron kun la estadantaj elmigre en Saksio partianoj de la faligita en Pollando 3-Maja Konstitucio, i.a. tradukante en la germanan verkojn de Julian Ursyn Niemcewicz, Hugo Kołłątaj, Ignacy Potocki. En la jaroj 1794-1803 Linde laboris por Józef Maksymilian Ossoliński en Vieno kiel kolektanto de libroj por la grafaj bibliotekoj. Laŭ lia komisio Linde faris vojaĝojn tra Pollando elaĉetante malnovajn librojn, kiujn aneksintoj de Pollando (Rusio, Aŭstrio, Prusio) disvendadis dum aŭkcioj el amase likvidataj polaj klostroj. La aĉetitaj libroj fundamentis la kreiĝon de la Biblioteko de la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo. En 1804 Linde translokiĝis al Varsovio, kun kiu li ligis sian plian karieron. Li estis i.a. direktoro de la Varsovia Liceo, direktoro de la Publika Biblioteko, direktoro de la Vojevodia Varsovia Gimnazio. Kiel anekdoton ni aldonu, ke kiel direktoro de la Varsovia Liceo li estis superulo de profesoro de la franca lingvo kaj literaturo, Mikołaj Chopin, la patro de Frederiko. Juna Chopin dediĉis eĉ sian Rondon do-minoran al la edzino de Linde. Cetere lia plej juna filino edziniĝis al la aŭtoro de la unua biografio de Frederiko Chopin. La publika agado de Linde havis politikan, klerigan, sciencan kaj bibliofilian karakteron. Li estis i.a. membro de Eduka Ĉambro gvidanta klerigajn aferojn de la Varsovia Princolando, konsilisto de la Registara Komisiono por Religiaj Konfesioj kaj Publika Klereco, unu el la organizintoj kaj lekciantoj de la Varsovia Universitato. Samuel Bogumił Linde famiĝis kaj meritiĝis kiel la aŭtoro de la unua,  6-voluma Vortaro de la Pola Lingvo, por kiu leksikografian materialon li kolektis ĉefe dum sia laboro por grafo Ossoliński. Gravis krome kontaktoj kun alia tiama konanto de la malnova pola vekaro 16-19-jarcenta, dank’ al kiu Linde kreis tiam la bazan fundamenton de la  vortaro sur vastaj kaj variaj fontoj. En Vieno Linde ligis krome kontaktojn kun sciencistoj interesiĝantaj pri la problemoj de la slavaj lingvoj, literaturo kaj historio, kun pola aristokrataro. Aparte gravaj estis kontaktoj kun princo Adam Czartoryski, kiu aprecis la sciencan kaj kulturan-socian signifon de la Vortaro ofertante sian materialan helpon, ne ŝparante konsilojn kaj terminologiajn klarigojn. Dank’ al tiuj kontaktoj Linde longe antaŭ ol aperis la 1-a volumo fariĝis figuro konata kaj aprecata en la medio de la tiama pola kultura elito. La vortaro de Samuel Bogumił Linde estas la unua vortaro de la pola lingvo kun historia karaktero, entenanta 60 mil artikolojn, kiujn klarigas 200 mil citaĵoj, kiujn li ĉerpis el preskaŭ 850 tekstoj de ĉ. 400 aŭtoroj kaj el la parola lingvo. Tiu elstara verko de la kleriga epoko estis publikigita en la jaroj 1807-1815 fariĝante scienca evento en la monda skalo. Dank’ al ĝi Linde akiris sciencan agnoskon landan kaj eksterlandan. Li fariĝis honora membro de la Ceĥa Scienca Societo, de la Krakova Universitato, de la Reĝa Scienca Societo en Getingo, de la Franca Instituto, de la Reĝa Prusa Scienca Akademio, de la Cara Rusa Akademio. La vortaro estis frukto de impona laboremo de Samuel Bogumił Linde rilatanta al enorme granda fontmaterialo en prema plimulto devenanta, kiel menciite el presaĵoj 16-18-jarcentaj. La plej granda avantaĝo estis fontcitaĵoj. Manko – ne tre zorgema bibliografia priskribo de la fontoj, kelkfoja referenco al malĝustaj pli postaj eldonoj. Citaĵoj ankaŭ ne ĉiam estis fidelaj. Linde traktis ilin instrumente por klarigi la signifon de la vortoj kaj kiel ekzemplon de la uzo, sed por tiu celo li modifis citaĵojn, modernigis ilian ortografion kaj fonetikajn formojn. Kurioza trajto de la laboro de Linde estis lia vortfarado. Li elpensis multajn duradikajn vortojn, kiuj kvankam analizeblaj kaj kompreneblaj ne uziĝis. La tuta laboro estis tamen taksita tre favore. Lia vortaro fariĝis instigo kaj modelo por vortaroj de aliaj slavaj lingvoj. Nun rilatante kritike al la vortaro de Linde oni elmontras malklarecon de la artikolaj klarigoj, mankon de konsekvenco en etimologiaj informoj, kiuj aperas en diversaj lokoj kaj estas notitaj  laŭ diversaj manieroj rilate al gramatikaj informoj kaj kvalifikigoj. Riproĉante al Linde mankon de konsekvenco kaj senordon oni ne  forgesas, ke lia vortaro estis kreiĝanta en la daŭro de 20 jaroj, ĝia koncepto do evoluis en la tempodaŭro kaj fine – kiel indulgeme mencias la nuntempaj kritikantoj – li ne disponis pri komputilo. Linde estis ne sole la aŭtoro, sed ankaŭ eldonisto de la vortaro klopodanta pri subvencioj, pri ĝia disvastigo kaj disvendado. Li mem importis kompostotiparojn,  paperon kaj eĉ presmaŝinojn, kiujn li lokis en propra loĝejo por kontroli la presadon. La eldonkvanto egalis al 1200 ekzempleroj, sed la vortaro estis multekosta kaj vendateco malpli granda ol atendite. Ankoraŭ 10 jarojn post la eldono de la lasta volumo en 1815 Linde disponis pri ĝiaj 100 ekzempleroj. Samuel Bogumił Linde mortis en 1847 kaj estis entombigita en la evangelia-aŭgsbuga tombejo en Varsovio. En 1816 li ricevis oran medalon de la socio pro sia vortaro, en 1842 lige kun la 50-jariĝo de sia magistriĝo li ricevis oran medalon de Pola Reĝolando. Du jarojn poste Linde ricevis la titolon de la Honora Civitano de sia naskiĝurbo Toruno, kies unu el la partneraj urboj estas nun Getingo. En 1996 estis starigita la premio de la Partneraj Urboj Toruno kaj Getingo kun la nomo de Samuel Bogumił Linde. Ĉiujare ricevas ĝin paro de verkistoj el Pollando kaj Germanio. En 2015 ricevis ĝin germana verkistino kaj ĵurnalistino, Maie-Luise Scherer kaj la pola romanverkisto, eseisto,  literaturhistoriisto, Stefan Chwin.

El la elsendo 22.04.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’58”