Inter polinoj-mikrobiologoj la plej grandan, internacian agnoskon akiris Helena Sparrow-Germa 1891-1970). Ŝi naskiĝis en la loko Bohuslav, la iama krona urbo de la Pola Reĝolando. Ŝia patro Leopoldo estis nepo de la brita arkitekto William Sparrow, ekloĝinta en Rusio kun la tasko fari konstruiprojektojn por Petersburgo kaj Moskvo. Li edziĝis al pola noblulino   Hanna Sas-Stefański. Helena post la baza kaj mezgrada lernado en 1915 diplomitiĝis cum laude kiel kuracistino  en la universitato de la proksima Kijevo. Daŭris la milito kaj fare de la rusaj militistaj aŭtoritatoj ŝi estis direktita por kontraŭbatali epidemiojn ĉe la rusa-germana, ĉe la rusa-aŭstra frontoj. Poste  ŝi okupiĝis pri tio ĉe la pola-sovetia fronto.  En 1917 ŝi edziniĝis al Robert von Kügelgen, estona kirurgo, sed jam en la 20-aj jaroj la paro vivis separite. En 1920 Helena Sparrow forlasis Kijevon diektiĝante al Varsovio, kie ŝi eklaboris kiel adjunkto en la Centralo de la Ŝtata Epidemiologia Instituto. Ŝia unua tasko, pro kiu ŝi aparte famiĝis,  estis la kontraŭbatalado de kolero en Grodno. Post ĝia liberigo ŝi spronis profilaktajn injekciadojn kontraŭ la malsano por la tuta loĝantaro de la urbo kaj por la garnizonantaj tie militistaj trupoj. En 1922 lige kun la amasa alvenado de rifuĝintoj el Sovetunio Helena Sparrow organizis bakteriologiajn staciojn en pluraj lokoj kaj realigis propran planon de la protektaj injekciadoj kontraŭ skarlatio kaj difterio por la tuta orienta Eŭropo. Samtempe ŝi laboris pri propra injekciaĵo kontraŭ tifo kunlaborante ĉi-rilate kun la lvova laboratorio de Rudolf Weigl (la elsendo el 11.03.2016). Siajn konojn Helena Sparrow sekve profundigis kiel stipendiitino en Pasteur-Instituto en Parizo specialistiĝante pri bakteriologio kaj virusologio sub la gvido de René Legroux. Tiuperiode ŝi ligis kunlaboron kun estonta Nobelpremiito Charles Nicolle. Post la reveno al Pollando en 1925 ŝi gvidis injekciadojn en la fako pri Bakteriologio kaj Eksperimenta Medicino en la Ŝtata Higiena Instituto. En 1928 Helena Sparrow habilitiĝis en la Varsovia Universitato kaj docentiĝis en la tiea Kuracista Fakultato. Tiujare ŝi ekestris Katedron de Mikrobiologio kaj en la Ŝtata Higiena Instituto fariĝis direktoro de kompletigaj kursoj. Ŝi mem multe lekciis, verkis por pluraj fakaj periodaĵoj, aŭtoris studlibron pri bakteriologio de kontaĝaj malsanoj. Ŝi laboris ankaŭ en la Komitato por la Socia Medicino de la varsovia urbodomo. Dank’ al la stipendio de la Ligo de Nacioj Helena Sparrow faris laŭvican specializon en Francio. En Pasteur-Instituto en Lille ŝi gvidis esplorojn kun Albert Calmette kaj Camille Guérin alkondukontaj al injekciaĵo BCG kontraŭ ftizo. En 1933 laŭ invito de profesoro Charles Nicolle kaj dank’ al stipendio de Pasteur-Instituto en Tunizo ŝi forveturis tien fariĝante unu el la plej gravaj figuroj en la plurnacia sciencista kolektivo de la fama Nobelpremiito. Ŝi estis tie estro de la laboratorio kaj sekve estro de unu el la fakoj de la Instituo. En 1939 ŝi prilaboris kun Paul Durand sian propran originalan injekciaĵon imunoefikan rilate la tifon, konatan kiel injekciaĵo Sparrow-Durand. Ĝian efikecon  ŝi ekzamenis dum siaj sciencaj vojaĝoj al Meksiko, kie ŝi faris ankaŭ esplorojn pri meksika tifo kaj en Gvatemalo. En la 30-aj jaroj en Tunizio ŝi edziniĝis al Philip Germa, inĝenierio pri agronomio, pioniro de novaj kultivadoj en Magrebo. Ŝi prenis ankaŭ la francan civitanecon. Dum la 2-a mondmilito Helena Sparrow-Germa restis en Tunizo kaj dum la germana-itala okupacio de Tunzio ŝia laboratorio servis por centoj da polaj soldatoj-rifuĝintoj de la truda militservo en la germanaj trupoj, por membroj de la franca rezistomovado kaj rifuĝintoj el Francio. Post la milito Helena Sparrow-Germa dediĉis sin al la problemaro ligita kun BCG-injekciado, produktutado de la injekciaĵo kaj ŝi organizis injekciprogramon kontraŭ ftizo kaj tifo. Scienca aŭtoritateco de Helena Sparrow-Germa logis multajn usonajn kaj britajn esploristoj, kiuj lernis en ŝia centro. Laŭ komisio de UN-o ŝi faris en Etiopio kompeksajn epidemiologiajn esplorojn elmontrante, ke la tieaj arbaroj favoras la disvastiĝadon de la bacilo de febris recurrens kaj prezentis preventajn rimedojn. En 1962 ŝi forveturis al Bastia, Korsiko sekvante sian francan edzon. Ŝi ne plu laboris tie scienca pro sia sanstato, sed daŭre publikigadis siajn disrtaĵojn. Entute ŝi aŭtoris pli ol 100 artikolojn pri mikrobiologio kaj eksperimenta medicino. Ŝi estis membro de multaj renomaj sciencaj societoj, kunlaboris ankaŭ kun la polaj. La unuan premion ŝi ricevis en 1922 de la Medicina Akademio en Krakovo, ŝi estis distingita per la medalo Vermeil kaj multaj aliaj francaj kaj tuneziaj distingoj. Profesoro Robert Debré, fama franca pediatro okupiĝanta pri la kontaĝaj malsanoj de infanoj,  kun kiu ŝi amikiĝis ĝis la vivofino skribis pri ŝi postmorte – „Tiel pasis la vivo de ĉi tiu eksterordinara virino, kiu famiĝis pro sia inteligenteco, konoj kaj sciencaj malkovroj, kaj kiu krome estis persono kun ĉarma vivstilo”.

El la elsendo 20.10.2017. Legas Barbara – 7’32”