La nunjara Nobelpremio pri fiziko iris al sciencistoj el Usono kaj Germanio, dank’ al kiuj la unuan fojon estis observitaj la gravitaj ondoj. Ilia atingaĵo certe ne estus ebla sen la laboroj de la pola fizikisto, profesoro Andrzej Trautman, kiu pruvis teorie, ke gravitaj ondoj ekzistas kaj ilia detektado estas ebla. En 2016 li estis distingita per la Komandora Kruco de la Renaskiĝo de Pollando pro la meritoj en sia sciencesplora laboro kaj atingaĵoj en la internacia scienca kunlaboro. La naskiĝinta en 1933 Andrzej Trautman okupiĝis pri la teoria fiziko, inkluzive graviton kaj ĝeneralan relativecteorion. Liaj laboraĵoj el la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la 20-a jarcento enportis esencan kontribuon al la teorio de la gravitaj ondoj, kies ekzisto eksperimente estis konfirmita nur en 2015. Li estis unu el la unuaj, kiuj pruvis, ke la gravitaj ondoj estas realaj kaj detekteblaj same,  kiel la radioondoj. La gravita radiado estis la temo de lia doktoriga disertacio, kiun li defendis en la Instituto pri Teoria Fiziko de la Varsovia Universitato en 1959. Lia formala protektanto estis profesoro Leopold Infeld, eksa asistanto kaj kunlaboranto de Einstein, kiu revenis al Pollando en 1951 kaj establis la varsovian Instituton pri la Teoria Fiziko. La unuan fojon pri la gravitaj ondoj menciis Albert Eistein en la ĝenerala relativecteorio en 1916, kiel pri „gravitaj sulkoj”, kiuj estis kreiĝontaj kaj disiĝantaj en la tempospaco simile kiel ondoj sur la akvospegulo. Sed ĝis la vivofino Einstein mem ne certis ĉu ili efektive ekzistas.  Ankaŭ aliaj fizikistoj dubis pri tio, ĉar iliaopinie gravitaj ondoj ne estante portantoj de energio estas matematika iluzio, nemalkovrebla fenomeno kun signifo sole teoria. Tiun opinion havis komence ankaŭ profesoro Leopold Infeld. Andrzej Trautman sukcesis tamen pruvi, ke la gravitajn ondojn ne eblas elimini el formuloj helpe de ekvacioj, do ili estas realaj kaj detekteblaj. Sian doktorigan laboron Andrzej Trautman komencis per pristudo de la ekzistanta tiam rilata literaturo, kiu evidentiĝis tre mizera, do li devis fidi al la propra intuicio kaj kapabloj. Li rapide konvinkiĝis pri la ekzisto de la gravita radiado kaj lia tuta laboro koncentriĝis pri prezento de diversaj argumentoj favore al la praveco de siaj asertoj kaj pri konvinko de sia ĉefo Leopold Infeld. Tio okazis jam post la doktoriĝo. Pri tiu temo, t.e. gravitaj ondoj Trautman faris en 1958 trimonatan prelegserion en la londona King’s College laŭ invito de brita fizikisto Felix Pirani, profesoro de la menciita altlernejo. La prelegaro de Trautman inspiris aliajn, hodiaŭ fame konatajn esploristojn de la realativecteorio Ivor Robinson, Roger Penrose, Denis Sciama. En King’s College Trautman apartenis al grupo gvidata de Herman Bondi, en kiu membris i.a. Peter Higgs. En 1960 kune kun usonano Ivor Robinson li publikigis priskribon de la gravitaj ondoj (“Spherical Gravitational Waves” zamieszczono na łamach “Physical Review Letters”). Ĝuste ĝi konvinkis profesoron Infeld pri efektiva ekzisto de gravitaj ondoj. Pli postaj laboraĵoj de profesoro Andrzej Trautman koncernis i.a teorion de Eistein-Cartan (karten) pri gravito. Kiam la 11-an de februaro 2016 aperis oficiala konfirmo pri la ekzisto de la gravitaj ondoj kelkdek polaj fizikistoj oficiale dankis al Trautman pro lia teoria pruvo pri ilia ekzisto, substrekante, ke tiel li kontribuis al la konkretaj paŝoj alkondukintaj al observo de la gravitaj ondoj. Laŭ aserto de multaj polaj sciencistoj, i.a. la estro de la Katedro pri la Teorio de Realtiveco kaj Gravito de la Fizka Fakultato de la Varsovia Universitato la kunpartoprenon en la premio meritis ankaŭ la pola sciencisto. Kvankam la detekto de la gravitaj ondoj estas atingaĵo unuavice eksperimenta, ĝi ne estus ebla sen la antaŭa difino, kio estas la gravitaj ondoj laŭ la plena teorio de Einstein. Kiel dirite, Andrzej Trautman naskiĝis en Varsovio en 1933. Lia patro Mieczysław estis pentristo kaj desegnoinstrusto, la patrino Eliza estis la filino de Marius André, franca diplomato kaj poeto verkanta en la provanca lingvo. En 1941 li mortis. Dum la Varsovia Insurekvio 1944 kun la patrino Andrzej Trautman estis forveturigita al Germanio.  Post la milito ili forvetris al Francio, kie loĝis lia avinjo. Post la abiturienta ekzameno Andrzej Trautman revenis al Pollando. Li estas membro de la Pola Akademio de la Sciencoj kaj emerita profesoro de la Varsovia Universitito.  Dank’ al la laboro de profesoro Trautman kreiĝis ankaŭ metodoj ebligantaj la prikalkulon de la ondoemisiado dum la kontraŭpuŝigo de la nigraj truoj kaj aliaj fenenomoj en la kosma skalo.  En januaro 2017 profesoro Andrzej Trautman solenis la 83-an naskiĝdatrevenon. Kelkdek polaj fizikistoj  en sia malferma letero reliefigis lian netrotakseblan kontribuon al la evoluo de fundamentoj de la teorio de la gravitaj ondoj, al la evoluo de la tuta  medio okupiĝanta pri la relativecteorio en Varsovio, Pollando, en la mondo.

El la elsendo 06.10.2017. Legas Barbara – 7’15”