Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Post la kanonizo de Tito Brandsma, ankaŭ aktiva esperantisto

Lastdimanĉe inter la sanktuloj de la Rom-katolika Eklezio estis proklamita la karmelana sacerdoto el Nederlando Tito Brandsma. Tiu ĉi religiulo, filozofo, akademia instruisto, ĵurnalisto, eklezia asistanto de katolikaj periodaĵoj estis ankaŭ dum sia vivo ĝis la martira morto en Dachau aktiva esperantisto. Tio estas la okazo interparoli antaŭmikrofone kun Marija Belošević, la prezidantino de IKUE – Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

El la elsendo 20.05.2022. Interparolas red. Barbara Pietrzak – 16′ 17”

Interparolo kun Ilia Dewi

Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono Ilia Dewi, la prezidantinon de la Indonezia E-Asocio, kun kiu ni interparolas pri la plej gravaj defioj, kiujn frontas la movado formale kreiĝinta en 2013 dum la 1-a Kongreso de indoneziaj esperantistoj. Pri avantaĝoj, kiujn portis retaj zoom-kontaktoj en tiu vasta lando.

El la elsendo 05.05.2022. Interparolas red. Barbara Pietrzak – 10′ 28”

 

Interparolo kun Maritza Gutiérrez González kaj Éva Farkas-Tatár

Nia arkivaĵo ligita kun 100-jariĝo de E-Radio, solenata en 2022, enhavas mallongajn interparolojn de Andrzej Pettyn el la Tamperea UK kun redaktorinoj de la E–elsendoj de Havano, Kubo – Maritza Gutiérrez González kaj de Budapeŝto, Hungario – Éva Farkas-Tatár.

El la elsendo 19.03.2022 – 7’33”