Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kun Sara Spanò kaj Francesco Maurelli marĝene de ilia 7-a nuptodatreveno

Dum la lasta ARKONES (15-17.09.23) inter multaj partoprenantoj de la evento en Poznano troviĝis ankaŭ Sara Spanò kaj Francesco Maurelli. Koincide dum ĉi tiu semajnfino pasis la sepa datreveno de ilia geedziĝo. Tio estis la okazo por ripeti gratulojn kaj bondezirojn por ilia daŭra kaj feliĉa vivovojo, sed krome retrorigardi por iom paroli pri iliaj komunaj aktivadoj kaj individuaj pasioj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.09.2023 – 11′ 34″

Kun Fábio Fortes el Brazilo pri vizitoj en Krakovo kaj Varsovio

Lunde, la 25-an de septembro kun Fábio Fortes en Brazilo nia redakcio faris rekonviziton ĉe kelkaj vidindaj lokoj en pola ĉefurbo. Nia gasto dividas siajn impresojn pri ĉi tiu vizito en Varsovio kaj pli frua en Krakovo, aparte en la iama germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo25.09.2023 – 08′ 24″

Augusto CASQUERO DE LA CRUZ forpasis

La 19-an de septembro mortis en Valencio konata hispana movada organizanto kaj E-instruisto, kiu krom en Hispanio (Madrido kaj Valencio) instruis i.a. Esperanton ankaŭ eksterlande i.a. en la E-Studumo de la Monda Turisma Centro en Bydgoszcz, Pollando. En nia sondokumenta omaĝa rememoro ni citas lian saluton, eldiritan kiel la prezidanto de LKK de la Valencia UK 1993 kaj prezentas la redakcian interparolon post la 20-a ARKONES, faritan en 2004.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.09.2023 – 14′ 48″

Profesoro Mark Fettes lekciis pri la E-movado dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-o Mark Fettes, kun kiu ni interparolas pri lia lekciado pri la E-Movado dum la aŭtuna – ĵus finiĝinta – sesio de Interlingvistikaj Studoj; pri la divido de la post-prezidaj, post-panemiaj kaj por-planedaj pripensoj dum la 37-a ARKONES, laboroj en CED kaj ESF kaj verkoplanoj.

El la elsendo 15.09.2023 – 11′ 32″

La 1-a studjaro de magistraj interlingvistikaj studoj en Poznano

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, finiĝis la unua studjaro de la dujara magistra kurso pri interlingvistiko por internacia studentaro kadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Pri tiu temo ni interparolas kun profesorino Ilona Koutny. (https://www.youtube.com/watch?v=m-MpZxrNdwk&t=214s)

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.07.2023 – 12′ 04″

Kun Marek Blahuš dum la Poliglota Kunveno en Teresin

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ konatan ĉeĥan esperantiston, Marek Blahuš, kiun ni renkontis dum la Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin. Ni ligas al lia esperanistiĝo antaŭ 20 jaroj kaj E-aktivado, al lia nuna profesia laboro kaj lia E-familio.

Interpaolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.06.2023 – 12′ 23″