Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

La 107-a UK en Montrealo – Interparolo kun UEA-prezidanto Duncan Charters

Kun reelektita UEA-prezidanto ni interparolas pri la estrarelekto, lia rekandidatiĝo por la posteno de la prezidanto, pri ŝanĝoj okazintaj en UEA, Komitatkunsidoj kaj lia persona kontribuo al la kongresa programo kadre de la marda „Tago de Lernado”.
Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 06.08.2022 – 13′ 34″

La 107-a UK en Montrealo – Raporto de la vicprezidanto Fernando Maia

En sia raporto la viprezidanto de UEA, Fernando Maia prezentas kelkajn aspektojn de la nunjara kongreso ligitaj kun la postpandemiaj sekvoj. Pro ili kaj ankaŭ kelkfojaj vizproblemoj verŝajne ne eblos en Montrealo renkontiĝi kun ĉiuj aliĝintoj, tamen jam multaj esperantistoj, ĉefe partoprenintaj la antaŭkongreson povis ĝui la kongresan etoson.

El la elsendo 05.08.2022 – 03′ 04″

Someraj KER-ekzamenaj sesioj: retaj kaj surlokaj en Montrealo

Hodiaŭ ni invits por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun d-rino Katalin Kováts dum kiu ni traktas la somerajn KER-ekzamenojn. La anatŭnelonge pasintan retan KER-ekzamensesion, la proksimiĝantajn KER-ekzamenojn dum la Montreala UK, inkluzive de la nivelo C1; KER-ekzamenan kunlaboron kun Akademio de Esperanto.

El la elsendo 25.07.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 15′ 17″

Andrzej Pettyn interparolas kun Emil Vokal okaze de la 77a UK en Vieno

En la serio de sondokumentoj ligitaj kun la 100-jariĝo de Esperanto-Radiofonio ni memorigas interparolon de red. Andrzej Pettyn kun la tiama respondeculo de la E-elsendoj de Aŭstria Radio Internacia, Emil Vokal. La registraĵo farita lige kun la Viena UK en 1992 enhavas ankaŭ la informojn pri transloko de Zamenhof-monumento en ĉi tiu urbo.

El la elsendo 10.07.2022 – 10′ 12″

 

Interparolo kun prof. Ilona Koutny pri eventoj de ŝi partoprenitaj kaj partoprenotaj

Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-Universitato en Poznano, kun kiu ni interparolas pri eventoj laste de ŝi partoprenitaj kaj baldaŭ partoprenotaj. Ŝi informas krome pri la daŭranta varbado por la surlokaj magistrigaj studoj pri interlingvistiko en Poznano.

El la elsendo 05.07.2022 – 12’11”

Kun Lidia Ligęza – proksimigi la polan poezion al la mondo

Interparolo kun pola poetino kaj tradukistino de la pola poezio en Esperanton, Lidia Ligęza. Ŝi prezentas iun el siaj tradukoj de poeziaĵoj pri Krakovo, ja ni renkontiĝis okaze de la 33-aj E-Tagoj de tiu urbo. Ni parolas ankaŭ pri ŝia tradukista laboro.

El la elsendo 25.06.2022. Interparolas red. Barbara Pietrzak – 12’50”

Arkiva interparolo kun la ĵus forpasinta Helmut Klünder

En nia hodiaŭa elsendo ni memorigas el nia arkivo interparolon kun konata germana denaska esperantisto forpasinta pasintsemajne, Helmut Klünder. Li i.a. sponsoro de iu tre interesa koncerta programo dum la Universala Kongreso en Rotterdamo 2008, kie UEA solenis sian 100-jariĝon. Li unuavice plene identiĝis kun sia esperantisteco, ne sole aktivante kiel membro de GEJ kaj GEA.

El la elsendo 20.06.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 16’43”

 

La 33-aj E-Tagoj en Krakovo

Hodiaŭ ni prezentas etan raporton kun du sondokumentoj pri la okazintaj lastsemajnfine 33-aj Krakovaj E-Tagoj. Antaŭ nia mikrofono gastas Kinga Gierula-Mirocha, kiu ligas al sia prelego pri graveco de aloo en nia sancela vivo kaj Piotr Karcz, unu el studentoj de interlingvistikaj studoj en Poznano, por kiu tamen la Tagoj estis la unua iom granda e-ista evento.

El la elsendo 10.06.2022. Prilaboris red. Barbara Pietrzak -11’31”

Arkiva interparolo kun Zofia Banet-Fornal pri Mariavitoj

Pri Mariavitoj ni lastatempe parolis du fojojn. Hodiaŭ el nia arkivo ni memorigas  interparolon el 1993 kun konata pola esperantistino, esploristino Zofia Banet-Fornal pri ŝia interesiĝo kaj esploroj koncerne historion kaj nunon de polaj Mariavitoj kaj ilia uzo de Esperanto.

El la elsendo 05.06.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 10’52”