Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Intervjuo kun Rogener Pavinski pri Muzika Konkurso de “Kontakto” (2014)

Rogener Pavinski, la redaktoro de “Kontakto” estas la antaŭmikrofona gasto de nia 366-a E-elsendo. La temo de la interparolo rilatas al  la okazinta 1-a Muzika Konkurso de Kontakto, kies rezultoj estis publikigitaj semajnfine. Ĉiuj 16 rivalantaj kantoj estas aktuale aŭskulteblaj ĉe: kontakto.tejo.org. El la elsendo 02.09.2014

Clay Magalhães pri diversaj aspektoj de la 99-UK en Bonaero (2014)

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konekto de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Informoj pri tiu UK estas troveblaj ĉe https://uea.org/kongresoj/UK/2014. El la elsendo 18.07.2014