Kun d-ro Ulrich Lins  el Germanio  ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. El la elsendo 09.12.2014.