Antaŭ la mikrofono
D-ro Maciej Jaskot pri la rolo de la gepatra lingvo en la alproprigado de fremdaj lingvoj
Kun Maciej Jaskot ni referencas al la konferenco de la polaj lingvoinstruistoj (de la baza, meza kaj supera instruniveloj) pri la rolo de la gepatra lingvo en la alproprigado de fremdaj lingvoj. El la elsendo 14.07.2015
Konrad Andrzejuk pri la faritaĵoj, atingaĵoj kaj planoj de Zamenhof-Fondumo
Lastsabate, la 27-an de junio en Bjalistoko okazis la kunsido de la Konsilio de Zamenhof-Fondumo. Kun nia antaŭmikrofona gasto Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de ZF ni interparolas pri la faritaĵoj, atingaĵoj kaj planoj de Zamenhof-Fondumo en Bjalistoko. El la elsendo 30.06.2015
D-ro Maciej Jaskot pri lingvofenomenoj en la diverslingva komunikado
Kun nia kolego Maciej Jaskot ni interparolas pri diferencoj en la konceptoj rilatantaj al la parola lingvo. Ĉu sole kono de la vortsignifoj ebligas interkomprenon, kio estas lingvokodo. Unuvorte ni interparolas pri la lingvofenomenoj, kiujn ni ĉiutage frontas en la diverslingva komunikado. El la elsendo 26.05.2015
Clay Magalhães dividas informojn post vizito al kongresurboj Bonaero kaj Lillo
Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario dividas la postvizitajn informojn en du kongresurboj – la nunjara Bonaero kaj venontjara Lille. El la elsendo 16.05.2015.
Osmo Buller pri sia vizito al Vjetnamio
Fine de aprilo en Vjetnamio okazis solenaĵoj ligitaj kun la 40-a datreveno de la finiĝo de milito. Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu estis invita por la solenaĵoj kiel reprezentanto de la E-movado rakontas pri ili, pri sia promociado de Esperanto en la medio de Amikecsocietoj kun Vjetnamio, kaj renkontiĝoj kun vjetnamaj esperantistoj. El la elsendo 12.05.2015
Jorma Ahomäki pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech
Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas i.a. pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj kaj kiuj troviĝas samtempe en la eldonserio de UEA “Oriento-Okcidento”: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito de Jaroslav Hašek, Biblio, R.U.R. (Rossumaj Universalaj Robotoj) de KarelČapek. El la elsendo 05.05.2015
Ionel Onet prezentas la libroservajn novaĵojn dum la 42-a Malferma Tago de la CO de UEA
La sonsceno el la 42-a Malferma Tago de la CO de UEA en Rotterdamo. Ionel Onet prezentas la libroservajn novaĵojn. El la elsendo 28.04.2015
Interparolo kun Claude Nourmont pri diversaj aspektoj de la planata UK en Lillo
Claude Nourmont el Francio estas la antaŭmikrofona gasto de la 430a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ŝi havas en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. El la elsendo 14.04.2015
D-ro Maciek Jaskot pri vizito al Romo kuntekste de libro pri Johano Paŭlo la 2-a
Kun nia kolego, Maciek Jaskot ni interparolas pri lia marta vizito en Romo en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontinformoj por la porinfana libro pri Johano Paŭlo la 2-a. El la elsendo 03.04.2015
Katja Boen kaj Armelle Piolat pri la ekskursa programo de la 100-a UK en Lillo
Ni interparolas kun Katja Boen kaj Armelle Piolat. LKK-resondeculinoj pri la ekskursa programo okaze de la 100-a UK en Lillo. La ekskursa oferto estas konsultebla pere de la Dua Bulteno ĉe uea.org kaj ĉe la adreso: https://uea.org/pdf/Dua_Bulteno2015.pdf. El la elsendo 31.03.2015